Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 1998

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 1998

elŝuti :


71-a SAT Kongreso - Deklaracio kaj Gvidrezolucio
PDF - 341.4 kio, 0 x 0 pixels

Deklaracio

La 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazinta de la 18-a ĝis la 25-a de Julio 1998 en Odeso, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj :

  1. Okaze de la 50-a datreveno de la "Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj" konfirmas sian kontraŭstaron al mortopuno kaj ĉiuj formoj de torturo, kaj alvokas al batalo por abolicio de la koncernaj leĝoj en ŝtatoj, kie ili ekzistas.
  2. Atentigas pri la danĝero, kiun prezentas por laboruloj la projekto nomata "Monda Akordo pri Investado, kiu nur donas profiton al la transnaciaj kapitalismo.
  3. Asertas, ke la planata plivastigo de la militista alianco NATO povas rezulti nur novaj streĉoj en la interŝtataj rilatoj, profito por la armilproduktantoj kaj impostpremo por la popoloj.
  4. Alvokas al batalo kontraŭ nacia subpremado, relegia fanatikeco kaj etnaj neegaleco kaj purigado.
  5. esprimas malkonsenton pri la kutima praktiko de UN, kiu punas kontraŭhomecajn reĝimojn per ekonomiaj blokadoj de koncernaj landoj kaj kondukas nur al plifortigo de tiuj reĝimoj kaj sufero de la popoloj.

Gvidrezolucio

La 71-a Kongreso de SAT, okazinte de la 18-a ĝis la 25-a de julio 1998 en Odesa :

  1. atentigas ĉiujn SAT-anoj kaj la LEA-ojn pri la nuna malfacila situacio, precipe sur financa tereno, pro la malkresko de membraro.
  2. La Kongreso konsilas al la perantoj de SAT, al la respondeculoj de LEA-oj, al la kursgvidantoj kaj al ĉiuj membroj diskonigi la ekziston kaj celojn de nia Asocio.
  3. Okaze de la 70-a datreveno de la Gotenburga Konvencio bonvenigas la du novajn LEA-ojn, ILEA kaj PREM kaj alvokas la kreo de aliaj LEA-oj.
  4. Opinias pozitiva la organizon de kunvenoj de SAT-membroj en la Universalaj Kongresoj de Adelajdo kaj Montpeliero, kaj alvokas al plivastigo de kunlaboro inter SAT kaj la aliaj asocioj uzantaj Esperanton, sur la terenoj komunaj al tiuj asocioj.
  5. Emfazas la neceson organizi dum venontaj SAT-kongresoj renkonton kun lokaj sindikatanoj kaj membroj de diverstendencaj progresemaj sociaj kaj politikaj organizaĵoj, vizitojn al entreprenoj, k.s. kaj zorgi pri kontaktoj kun amaskomunikiloj.
  6. Petas de la Plenum-Komitato, ke ĝi pluinformiĝu pri la eblecoj interveni por malebligi la ekzekuton de k-do Waldon.
  7. Konsilas al la SAT-membroj interesiĝi ne nur pri la tradiciaj laboristaj postuloj, sed ankaŭ pri la gravega problemo de medio-protektado, kiu koncernas la pluekzistadon de la tuta homaro.
  8. Atentigas pri la grava rolo de "Sennaciulo", kaj vokas al ĉiuj sendi artikolojn kaj leterojn por informi la membraron pri la vasta gamo de eventoj en la mondo, kiuj koncernas nin, kaj partopreni al la debatoj.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio