Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio - 69-a Kongreso - SAT 1996

Deklaracio - 69-a Kongreso - SAT 1996

elŝuti :


69-a SAT Kongreso. Deklaracio
PDF - 336.5 kio, 0 x 0 pixels

Deklaracio

La 69-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazinta de la 13-a ĝis la 20-a de Julio 1996 en Sankta Peterburgo, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj :

  1. Konstatas : ke ĉie en la mondo okazas atakoj kontraŭ la vivo kaj la vivkondiĉoj de la laboristaro. Kreskas malegaleco inter la diversaj sociaj tavoloj. Pligrandiĝas senlaboro, ekskludado kaj mizero en preskaŭ ĉiuj landoj. Plue daŭras detruado de ĉirkaŭaj riĉaĵoj.
  2. Internaciaj instancoj, kiel IMF kaj transnaciaj firmaoj draste trudas al popoloj troliberalan kapitalismon, dum la amaskomunikiloj disvastigas individuismon kaj malsolidarecon.
  3. La ekonomiaj politikoj aplikataj kondukas al sistema malmuntiĝo de la sociaj rajtoj kaj de la publikaj servoj.
  4. Ĝi atentigas, ke la koncepto pri etna purigado estas instigo al krimo kaj per si mem atenco kontraŭ la homaro.
  5. Ĝi aparte kondamnas tiujn, kiuj deziras uzi perforton kontraŭ homoj kaj militoj kontraŭ popoloj aŭ etnoj.
  6. Ĝi alvokas al justa paco en Palestinio, Ĉeĉenio (Iĉerio), Norda Irlando, ktp.
  7. Ĝi kondamnas ekonomiajn embargojn kontraŭ Kubo, Irako kaj aliaj landoj.
  8. Ĝi firme apogas la kampanjon de Amnestio Internacia kontraŭ turmento kaj mortpuno.
  9. Ĝi opinias, ke militkrimuloj el Eks-Jugoslavio, Ruando kaj Ĉeĉenio devas esti juĝataj, en kiu ajn tendaro ili estis.
  10. Ĝi esprimiĝas kontraŭ ĉiuj dogmoj kaj fanatikismoj filozofiaj, politikaj aŭ religiaj kaj emfazas
    la rolojn de racio, toleremo kaj interdiskuto.
  11. Ĝi invitas ĉiujn laboristojn, verajn demokratojn, maldekstrulojn tra la mondo :
  12. Konsciiĝi, ke plue daŭras ekspluatado kaj pripensi la novajn formojn de sociaj bataloj.
  13. Kontraŭstari ĉiujn naciismajn, rasismajn kaj ŝovinismajn fortojn.
  14. Atentigi pri la rolo, kiun Esperanto ludas, ne nur por faciligi la internaciajn kontaktojn en la batalo por pli justa sociordo, sed ankaŭ por superi la barilojn de naciaj antaŭjuĝoj inter diversnaciaj homoj.
  15. Alvoki al kunlaboro kun laboristaj Esperanto-grupoj kaj organizoj por tiuj celoj kaj petas specialan subtenon por la taskoj de Sennacieca Asocio Tutmonda.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio