Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Nekonato : la Zamenhofa Homaranismo

André Caubel


André Caubel Nekonato : la Zamenhofa Homaranismo

Prelego aperinta en “Sennacieca Revuo”, 1959

(Represita laŭ broŝuro de Cercle amical espérantiste Laŭte !, 1998 kun afabla permeso de s-rino Renata Chassard)

Tiu ĉi broŝureto estas senŝanĝa represo de prelego aperinta en “Sennacieca Revuo”, n-ro 87, de 1959 laŭ eldono de Cercle amical espérantiste Laŭte !, * FR 47470 Beauville, 1998. La prelego okazis en la kongreso de “SAT-Amikaro” en Saintes (Pasko 1957). Pri la aŭtoro : André Caubel, pseŭdonome “Ankaŭ”, 1904-1977, esperantiĝis en 1917. Pacisto, liberpensulo, sennaciisto. Post la dua mondmilito, redaktis la organon “Sat-Amikaro”. Membro de Franca Esperanto-Instituto. Tajpis la manuskripton de Plena Ilustrita Vortaro, kunlaboris en la redaktado de “Dictionaire pratique d’Esperanto”. Tradukis : de E. Archdeacon, “La Mistero de nia surtera vivo” (SAT-Broŝurservo). Verkis por francoj : “Initiation à l’Espéranto” (SAT-Broŝurservo), “La Raison contre Babel”. Multaj artikoloj liaj aperis en la SAT-gazetaro.

Apartan dankon al s-rino Renata Chassard, filino de la aŭtoro.

Nekonato : la Zamenhofa Homaranismo REFERENCOJ :

BZ : E. Drezen, Zamenhof, SAT, Leipzig, 1929.

LZ : G. Waringhien, Leteroj de L. L. Zamenhof, 2 vol., SAT, Paris, 1948.

OV : J. Dietterle, Originala Verkaro de L. L. Zamenhof, F. Hirt, Leipzig, 1929.

VZ : E. Privat, Vivo de Zamenhof, unua eldono : BEA, London 1920 ; tria eldono : EPC, Rickmansworth, 1946.

WM : G. Waringhien, La ideologia dramo de L. L. Zamenhof, prelego en Munkeno 1951, presita en Sennacieca Revuo no 81, 1953, p. 2.

(la ciferoj indikas la paĝon ; por VZ : ambaŭ eldonoj) KONSPIRO DE SILENTO.

Okaze oni povas legi en la esperanta literaturo aludon pri la Zamenhofa Homaranismo. Oni almenaŭ scias, ke ĝi ekzistis. Sed ĉu oni bone konas ĝin ?

La destino de Z. ofte estis malagrabla : mokoj kaj miskomprenoj trafis lin. Pri lia idealisma sistemo, la malsukceso estis speciale malesperiga. Liaj konsilantoj penis silentigi lin dum pluraj jaroj pri tiu temo. Kiam fine li forlasis ĉiun oficialan postenon, por libere espnmi sian privatan kredon ; kiam aperis, la unuan fojon malkaŝe sub lia nomo, la broŝuro de majo 1913, peza konspiro de silento falis sur ĝin.

“La Revuo” de Bourlet, kies ŝildo estis la “konstanta kunlaborado de la aŭtoro de la lingvo Esperanto”, unue rifuzis presi la — mallongan — tekston. Ĝi atendis por ĝin recenzi, ĝis februaro 1914, kaj tion faris hezite : “la diskutado pri la esenco de tiuj ĉi deklaracioj estas iom malfaclla en La Revuo... tamen ni rimarkigas ilian gravecon, kiun ni ne povos ĉiam flankenlasi”. Fakte Bourlet (mortinta en aŭg. 1913) kaj de Ménil flankenlasis la aferon, dum ilia gazeto publikigis en la sama periodo longajn tekstojn pri la penso bahaia (julio, septembro, februaro kaj aprilo 1914), la predikojn hebrean kaj kristanan dum la kongreso de Berno, iun “Deklaracion pri mondamikiĝo” bazitan “sur fido al Dio”, kaj, ho ve ! eĉ artikolon pri la rasisto Gobineau, de mia instruinto, H. Muffang...

Post la morto de Z., la tego de silento daŭre pezas kaj premas. Kompreneble mi ne legis ĉion en Esperantio, sed tre malofte mi povis legi pri homaranismo.

Ekzemploj ne mankas. Oni povas verki artikolon pri “Esperantismo, la nova Etiko” (M. Stuttard, “Heroldo”, 30-7-1939), ne skribante la vorton. Unu el la plej kuriozaj instrulibroj, la “Nova gramatika libro” de Stamatiadis, ne nur gramatika, sed predikanta fratecon, proponanta esp-saluton : “Amo !”, esploranta la konduton de esperantistoj dum milito, ktp, ne konas homaranismon. Lanti ankaŭ probable ne bone konis ĝin : pri tio ni reparolos. Demidjuk konstatis tiun nescion — aŭ ignoron — : “Kiam oni nzas la nomon de Z., oni uzas ĝin nur por la ideoj de Z.-majstro, de Z. limigita per sia majstra rolo en la movado, neniam de Z. libera de majstreco, neniam de Z.-homo, homarano”. (Kvardek jaroj, 1927, p. 25). MISKOMPRENOJ.

Pli bedaŭrindaj estas la miskomprenoj. Ankaŭ ili ne mankas.

Tuj mi ataku la plej ĉagrenan kaj nekompreneblan : la difinon de Waringhien, kiu cetere tiel bone analizis la tragedian ideologian vivon de Z. “Teista movado analoga al socinismo” estas tute neakceptebla karakterizo por afero, en kiu teismo estas nur nedeviga akcesorajo kaj kies esenca hebreeco tute malpermesas, ke oni ĝin komparu al kristana herezo. Kial ne adopti la difinon de la P.V.?

Mi diru, ke la duvorta difino de W. Perrenoud (Fundamento de Geonismo) : “hebrea humanismo”, estas nekompleta ; oni devus aldoni almenau : “kun daŭraj streboj por elhebreigi sin.”

Miskompreno, la stranga kaj tute neprava hipotezo de la redaktoro de unu el la plej malgrandaj, — sed plej interesaj — gazetoj, pri la rolo de la lingvo jida en la sistemo de Z. (F. Banham, “Heroldo”, 16-12-1956) !

Miskompreno, la artikolo de F. Roose : “Dro L.L. Zamenhof kaj la religio” (“Heroldo”, 15-4-1947), kiu tro facile emus aneksi lin al kristanismo. Oni malfidu plurajn citaĵojn en tiu teksto, — des pli oni forpuŝu ĝian duan eldonon (“Flandra Esp-isto”, dec. 1956), en kiu ŝanĝiĝis kelkaj vortoj, tie kaj tie, sed ĉefe en la citaĵoj !

Eĉ en la plej lastaj movadoj, kiuj pli malpli parencas kun la idealoj zamenhofaj kaj adoptis la internacian lingvon, oni devas bedaŭri la samajn nesciojn (kiel en Legio de Bonvolo kaj Universala Religio), la samajn nekompletajn informojn.

Ĵus eldonita libreto de R. Eichholz, sub la titolo “Unitarismo — Realigita Homaranismo”, montras, ke la aŭtoro tre probable ĉerpis sian konon pri homaranismo nur el la biografio de Privat (VZ), cetere tre bona. Tio igas lin citi, kaj diskuti, tri vortojn : “por ĉiam fiksita”, kiuj troviĝis en projekto de Z., sed malaperis el la definitiva teksto ! DOKUMENTOJ.

Kompreneble oni ne rajtas riproĉi, ke aŭtoroj ne konis dokumentojn ankoraŭ ne publikigitajn. Tiel klariĝas kelkaj mankoj en Dietterle ; tial oni ne akceptu la indikojn de Privat pri la sinteno de Z. al cionismo.

La plej gravan kontribuon al la kompreno de la penso de Z. alportis la leteroj de Z. kolektitaj de Waringhien (LZ) ; ili aldonas almenaŭ 9 leterojn al la tekstoj de O.V. Pli sube mi donos ilian liston.

Kiu volas havi ideon pri la homaranismo, devas legi la biografion de Privat (VZ), kiu en pluraj ĉapitroj studas la “idealistan profeton”, la “homaranon”, la “etikan pensulon”. Privat konkludas, ke ni havas devon : “konigi tutan lian proponon al homaro”.

Oni legu la prelegon de Waringhien (WM), kiu pentras la senĉesan internan bataladon, al kiu Z. ofte aludis ; kiu maltimis prezenti al la neŭtrala kongreso de 1951 nian Lanti kun lia sennaciismo, kiel la “veran idean heredinton de Z.”

Ankaŭ Drezen studis la “Zamenhofan mondkoncepton” (DZ). Kompreneble, li mallaŭdas, ke Z. neglektis la ekonomiajn kaŭzojn, eĉ pri temoj, kie oni rajtas ne agnoski ilin : “la lingvo mem estas produkto de certa socio, de certaj formoj de mastrumado kaj de socia produktado” (mi dirus iu anstataŭ certa). Sed lia prezento entute estas bona, entute simpatia al Z. ; ĝi meritas la legadon.

Kiu volos pli detale esplori kaj kompari, kompreni la evoluon de la Z-aj ideoj, tiu rigardu en la krohologia vico al :

a) La letero al Kofman, majo 1901 (OV 322), kiu donas indikojn pri la unua ruslingva broŝuro, aperinta sub la pseŭdonimo “Homo sum” (La noto de Dietterle estas plurparte neĝusta).

b) La letero al Michaŭ, februaro 1905 (LZ 1, 105), multe pli detala ol la konata letero al Borovko, speciale pri nia temo.

c) La letero al Javal, septembro 1905 (LZ 1, 199), tre grava, ia testamento filozofia de Z., por ke lia ideo “ne tute pereu” en kazo de lia morto ; dufoje en tiu letero Z. petas, ke oni volu ĝin konservi, ne nur en la fino, sed ankaŭ sur la unua paĝo (aldono vertikala kiu eskapis la atenton de la kolektinto : “Mi petas Vin, volu konservi tiun ĉi mian leteron, ĉar povas esti, ke ĝi estos iam utila por la esperantistoj”).(1)

ĉ) La letero al Michaŭ, oktobro 1905 (LZ 1, 214).

d) La artikolo en “Ruslanda Esp-isto”, januaro 1906, samtempe presita en la dua broŝuro (OV 313), kiu aperis en ambaŭ lingvoj, rusa kaj esp-o.

e) La artikolo de februaro 1906 (OV 321) : aldonoj.

f) La tria broŝuro, marto 1906 (OV 324), nur en eso-o (Dietterie eraras), kun apero de la nova nomo Homaranismo anstataŭ Hilelismo.

g) La artikolo de majo 1906 (OV 329), kiu estas respondo al katolika pastro Dambrauskas/Dombrovski, sub la pseŭdonimo “Homarano” ; tre kurioza pro la argumentoj tute ne komplezemaj, absolute ne favoraj konvinki religiulon, eĉ blasfemaj por li : la grandaj libroj estas “verkoj ne de Dio, sed de homoj”, la “senduba pereo” de la religioj...

ĝ) La nefermita letero al de Beaufront, junio 1906 (OV 336), sub la nomo de Naumann, komisie de iu “Unua grupo homarana” (ĉu nur fikcia ? komparu LZ 264 pri la varsovianoj).

h) La letero al Javal, majo 1906 (LZ 1, 263).

ĥ) Al la sama, junio 1906 (LZ 1, 269).

i) Al la sama, aŭgusto 1906 (LZ 1, 281).

j) La letero al Bourlet, januaro 1913 (LZ 2, 317) : projekto pri kongreso de neŭtrala religio.

ĵ) Al la sama, februaro 1913 (LZ 2, 324),

k) La letero al Sébert, marto 1913 (LZ 2, 326).

l) La letero al Bourlet, aprilo 1913 (LZ 2, 327) : projekto pri la kvara broŝuro.

m) La kvara broŝuro, junio 1913 (OV 338), kun la indikoj : “de Dro L.L. Zamenhof, Varsovio (Pollando) Ruslando” sur la unua paĝo, “de Dro L.L. Zamenbof, Aŭtoro de la Lingvo Esperanto” sur la kovrilo.

Evidente tiu listo ne estas elĉerpa. En multaj aliaj lokoj Z. aludis siajn homaranajn idealojn. La tuta sinsekvo de la kongresparoladoj entenas notindaĵojn. Cetere mia celo ne estas komplete pritrakti la temon. Mi ne intencas refari la bonajn eksponojn, kiujn mi supre rekomendis. Mi nur deziras kompletigi kaj precizigi ilin pri kelkaj punktoj, — ankaŭ plurfoje meti demandosignojn.

Unue mi skizu la historion de homaranismo, por pli bone orientiĝi sur la tereno, kie staras la gvidsignoj ĵus plantitaj. HISTORIO DE HOMARANISMO.

Homara amo kaj ties prozelitismo estas iu ruĝa fadeno — pli vere strio —, kiu strekas la tutan varpon de la vivo de Z., vivo teksita de malfaciloj kaj de esperoj.

Jam la unua libro de 1887 profetas : “la popoloj interproksimiĝos kiel unu familio”, la dua (1888) proklamas “profundan kredon je l’homaro” : “Vivu l’homaro, vivu la frateco de l’popoloj...!”

Dum la unuaj vivjaroj de la lingvo internacia, Z. ankoraŭ restas sub la influo de plurjaraj laboroj pri jida lingvo kaj cionismo. La senĉesa lukto inter “la juda patriotismo kaj la homeca universalismo” (WM) epizodas per decida batalo en 1897, kiam li rifuzas aliĝi al la cionisma movado de Herzl. Li elpaŝas al Hilelismo ; tia estis la unua nomo de Homaranismo.

La rusa broŝuro estas eldonata en 1901 ; “bato de l’sorto” : la eldonisto bankrotas, fakte neniu ekzemplero eliras al la publiko ! (LZ 1, 205). Ĝi eksplicite titoliĝis : “Hilelismo kiel solvo de la hebrea demando”. En tiu periodo Z. hezitis (6 jarojn ! LZ 205) pri la aplikmaniero de hilelismo : ĉu unue al la hebreoj, al kiuj ĝi speciale taŭgus, ĉu tuj al ĉiuj popoloj ?

La Bulonja kongreso de 1905 estas la decida vojturno. Jam de la anonco li pripensas himnon por la kongreso, kiu “komenciĝos kiel solena preĝo (sed preĝo pure filozofia kaj neŭtrale-homa...)”. Sed lia verko ne kontentigas lin ; li petas, ke Michaŭ ne publikigu ĝin (LZ 1, 96, 98) ; tamen ĝi fariĝos la fama “Preĝo sub la verda standardo”, post anstataŭo en tri strofoj de “Dio” per la “homaro” (LZ 1, 96). Waringhien rakontas (LZ 1, 175) la miregon, la konsternon de la francaj gvidantoj, ekkoni en Z. “judan profeton !” ; ilian insiston, por ke li ne legu la Preĝon : en tiuepoka Francio la politikaj pasioj flagris pri la laikigo de la ŝtato ; la kontraŭklerikala agitado atingis paroksismon. Sed li ne diras, kiam Z. faris la tekstosanĝojn, ĉu en Bulonjo lastmomente ? ĉu antaŭ ol alveni ?

La religia entuziasmo de la kongreso pravigas Z-on, kaj instigas lin plupaŝi. Li konsultas samrasanon Javal. Sed li ankoraŭ hezitas pri la taktiko, pri la dato (LZ 1, 205, 214). La gravaj okazaĵoj en Rusio igas lin ne atendi plu (LZ 1, 233) : kiel provan balonon (LZ 2, 327), li eldonas anonime la duan broŝuron, kaj preskaŭ tuj la trian, sub respektivaj nomoj Hilelismo kaj Homaranismo. (La subtitolon, kiun indikas OV 324 kaj LZ 1, 256 mi vane serĉis sur la ekzemplero, kiun mi vidis). Li dezirus ankaŭ sondi la opinion de francaj gazetoj (LZ 1, 264). Intertempe eĥas esperantistaj reagoj, ne tre favoraj : jen loko de la epizodoj Dombrovski kaj Beaufront ; tiu ĉi akre mokis la “novan teozofion” kaj proponis “ritojn... en verdaj roboj surŝutitaj per oraj aŭ arĝentaj steloj”. Rezulto estas detalaj ŝanĝoj farotaj de Z. en la formo de la “Dogmoj” (LZ 1, 270).

Pogromo en Bjelostoko denove instigas lin al plua paŝo : li intencas prezenti sian Homaranismon al la Ĝeneva kongreso, kiu okazos unu monaton poste. Sed post interkonsiliĝo kun Javal kaj Sébert (LZ 1, 279) li rezignas ; lia kongresa parolado indigne krias lian abomenon al tro praktika kaj senideala esperanto. Cetere la kongreso severe reglamentas la neŭtralecon de la kongresoj : el tiu deklaracio, sennaciistoj zorge notu la agnoskon, “ke la ĝenerala alpreno de helpa lingvo internacia havos, eble post longa tempo, gravajn kaj tre fruktoportajn konsekvencojn por la vivo de la popoloj, en la politika, religia kaj sociala kampoj”.

En Kembriĝo, 1907, Z. reparolas pri sia koncepto de tiu neŭtraleco (OV 379). Sed tiam lingvaj kaj administraj zorgoj kaptas lian atenton. Kiam li povas reveni al sia dorlotata temo, li decidas forlasi ĉiun oficialan postenon, por havi la liberon pritrakti “tute privatajn ideojn aŭ frenezaĵojn de Z.”. (OV 410).

En Krakovo, 1912, li adiaŭas la honorojn. Li imagas novan agadformon : “Kongreso de neŭtrala religio”, kiun oni kunvokos en Parizo samtempe kun la kongreso 1914a. Egaj iluzioj : li esperas, — ne, li estas “plene konvinkita” —, pri “grandega sukceso”, “granda entuziasmo” (LZ 2, 318). Javal mortis jam en 1907. Li sin turnas al Bourlet, organizonto de la Pariza kongreso. La respondo estas glacia duŝo.

Tiam Z. ekpensas pri nova eldono de la broŝuro ; li sendas projekton al Bourlet kaj serĉas eldoniston : Ĉu Hachette ? Ĉu La Revuo ne publikigos ĝin, senpage ? Bouriet ne respondas.

Fine la kvara broŝuro aperas en Madrido, dank’al la gazeto “Homaro”, kiun la Tutmonda Jarlibro por 1913-14 indikas kiel organon de la Esp. Framasona Asocio, kaj ne plu anonime.

En julio 1913, Z. subite ekscias, ke okazos baldaŭ religia kongreso en Parizo. Tuj, la hodiaŭon mem, li intencas prepari memuaron (LZ 2, 338) kaj skribas al Bourlet. Sed sperto tro ofie trompis esperojn : la morgaŭon li rezignas.

De la komenco, tre demokrate Z. intencis konfidi pli precizan redakton de sia idearo al la unua kongreso de la hilelistoj/homaranoj (OV 321, enkonduko de la Redakcio de “Homaro” al la kvara broŝuro). La organizantoj de la Pariza kongreso forpuŝas la homaranojn (VZ 180/119) ; la programo anoncas ilin eĉ ne unulinie, por tute modesta faka kunveno, sendetale, post aliaj 21 larĝe detalataj fakaj “kongresoj”. Z. obstine klopodas por kongreseto en Berno (OV 577)... Oni bone scias, kio okazis en aŭgusto 1914, anstataŭ frataj kunvenoj...

La lasta konata akto de tiu tutviva senĉesa baraktado kontraŭ malhelpoj kaj misakceptoj estas la sendo de nova teksto al Maria Hankel, en septembro 1915, dum la tagoj de batalo en Polio kaj de fremda okupado (OV 567). Ĉu iu havas informojn pri tiu lasta provo ? HEBREECO.

Ĉio fontas el la hebreeco de Zamenhof.

Hebreeco, kiun la gvidantoj de la movado preferis kaŝi (LZ 1, 210), kiun li mem fiere deklaris : “mi estas hebreo... hebreo el la ghetto... mia hebreeco estis la ĉefa kaŭzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro” (LZ 1, 107).

Oni ofte priskribis la etoson de malamo, malkompreno kaj apartigo, en kiu la juna Z. kreskis. La eĥo de la pogromoj pli ol unu fojon aŭdiĝas en liaj kongresaj paroladoj. Sed eble oni ne sufiĉe insistis pri la propraj ecoj de la judaj komunumoj, kiuj aldoniĝis al la persona karaktero de Z. kaj igis lin vastigi sian horizonton, de la judejo al la urbo, de la landeto al la granda regno, kaj fine trans landlimoj kaj trans ĉiaj limoj.

Z. sian tutan vivon estis vastiganto.

Stojan (kiu pledas, ke la naskiĝloko de esperanto klarigas multon, ke oni ne sufiĉe konsideras nian lingvon el orienta vidpunkto) prave atentigas pri tia juda medio, kia estis la bjelostoka : “Ĉiu el ili, sidante en plej obskura urbeto, tamen konsciis, ke liaj kunfratoj estas dissemitaj tra la tuta mondo. Ili paciencis, interne subtenataj per ia triba fiero, per ia espero pri venonta spirita regno” (“Deveno kaj vivo...”, p. 23).

La “triba fiero” impulsis la laborojn de Z. pri la jida lingvo, dum 2 jaroj (LZ 1, 109) aŭ 3 (Lingvo Libro, 1937), antaŭ 1879. La traktaĵo aperis en jida revuo nur en 1909.

La triba fiero igis lin cionista aktivulo, eĉ gvidanto, dum la periodo 1881-1887 (detala studo en “Nica literatara revuo”, 1958, p. 127 kaj 165). Tiam li uzis sian unuan pseŭdonimon (rusortografia anagramo : Gamzefon) ; li poste plurfoje pseŭdonimis !

La “espero pri spirita venonta regno” estis pli ol unufoje priskribata de Z. En la antaŭkongresa letero al Michaŭ li aludas la “historian mision” de la hebrea popolo, kun rimarkinda difino de la senkompromisa juda monoteismo : “unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t. e. unгj idealoj por la tuta homaro” (LZ 1, 106).

Paŝo unua al universalismo estas la konstruo de la hilelismo : ĝi celas ja “unuiĝon de la homaro”. Sed la unua formo de tiu doktrino, kiun Z. dum jaroj ofte sanĝis kaj reŝanĝadis (108) restas tre hebreeca. Ĝi havas ĉefe religian fundamenton ; gi penas eligi la esencan leĝon de ĉiuj religioj :

“Agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi” kaj atribuas tiun sentencon, pli malpli prave, nur al rabeno Hillel, pretendante ke ĝi troviĝas “en formo konforme esprimita nek ĉe Kristo, nek ĉe Mozeo, nek Ce iu alia” (OV 331). Ĝi volas krei neŭtralan popolon, sed konceptas ĝin en grupo etnologie homogena, en formo de sekto, kiu “povas esti nur... la popolo hebrea” (LZ. 1, 204).

Pluaj paŝoj sur la vojo al elhebreigo estas : plano pri sekcio de diverspopolaj esperantistoj-hilelistoj (205), forigo de la titolo profite al “Homaranismo” (“homarano” en la lingvo esperanto signifas “membro de la homa familio”, OV 321).

Karakteriza de la evoluo estas ankaŭ la grupo, en kiu Z. mem sin alkalkulas. 1905 : “mi nomas min Ruslanda hebreo” (LZ 1, 115). 1912 : “Mi eslas nek polo, nek ruso, nek hebreo, sed mi estas partiano de homaranismo” (letero al la LKK de Krakova kongreso, publikigita en la Bulteno de A. E. Pollando, 5-1956). 1914 : “mi estas homarano” (OV 344) kaj li rifuzas partopreni fondon de Tutmonda Esp-ista Hebrea Ligo. Pro opozicio al “nacionalismo”.

Tiu konstanta strebo por transcendi el la sekto kaj atingi universalon, videbla eĉ en malgrandaj detaloj (al la hebreaĵoj de Javal, kiun tamen li ĝojis ekkoni samrasano : LZ 1, 167, li ŝajne ne respondas : LZ 1, 232), ŝajnigas al mi neprobabla regreson al cionismo en la jaroj 1914-1916, konjektitan de iuj pro la eventoj. GENTO KAJ LINGVO.

La bjelostokaj cirkonstancoj tiel profunde gravuriĝis en la junan animon de Z., ke ĉiam restas iom da hebreeco en liaj plej universalemaj verkoj, sub formo de konstanta referenco al gentlingvaj komunumoj. Tiu vera obsedo pri gento kaj lingvo igis lin trograndigi la gravon de la genta kaj lingva problemoj (DZ 10).

Pri la prilingvaj zorgoj de Z. la esperantistoj estas ĝenerale sufiĉe informitaj. Mi tamen atentigu pri du deklaroj : unu, kiu povus servi kiel moto al “Bulteno Gepatra” : “Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur, en tia okazo, se ekzistas ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan” ; la dua, el la sama paĝo, multe pli drasta ol ĉiuj postaj sennaciistaj asertoj : “kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo” (OV 323).

En la sinsekvaj tekstoj de la Deklaracioj pri Hilelismo/Homaranismo, oni ankaŭ notu la zorgegajn precizigajn difinojn pri lingvo familia, lingvo nacia, lingvo genta, lingvo gepatra, lingvo persona, kaj fine lingvo neŭtrale-homa.

Neŭtrale-homa ! Tiu epiteto tiom ofte revenas sub la plumo de Z., ke ĝi povus esti la unuvorta resumo de lia doktrino.

Tiu doktrino rebrilas en du verkoj, kiuj koncernas ne la homaranismon, sed proksime parencas ĝin : la “Memuaro por la Kongreso de Rasoj”, 1911, kaj la “Alvoko al la Diplomatoj”, 1915. En ili Z. reproduktas sian idearon pri la genta problemo : “Ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento” (OV 317 kaj 340). Li sentime eĉ aldonas : “La reciproka batalado inter la diversaj homaj rasoj kaj gentoj estas la plej granda malfeliĉo de la homaro” (OV 345) ; “la ĉefa kaŭzo de la militoj : ... la regado de unuj gentoj super aliaj gentoj”, (OV 357).

Foje Z. estis ne tute klarvida... Sur tia genta tereno la plej belan ekzemplon de blindeco li donis en Vaŝingtono, 1910, emfaze salutante Usonon, “lando de libereco, lando de estonteco... regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj...” (OV 393), kvazaŭ ne ekzistus negroj, linĉoj, ktp.

La samtempuloj de Z, malfacile komprenis lian vidpunkton pri la “abomeninda genta ŝovinismo” (VZ 179/118). En niaj okcidentaj landoj foris tiaj demandoj. Nun nia favora epoko, en kiu oni devis krei la neologismon “genocido”, kaj kiu revivigis la praajn radikalajn procedojn por unuigi teritoriojn, ebligas al ni, pli simpatie rigardi al la homamaj esploroj de la bjelostokano. NEŬTRALA RELIGIO.

Du mondmilitoj cetere montris al ni rekreskojn de mistikismo kaj de religia sento ; malvarma milito kaj teruraj danĝeroj damoklese minacantaj la homaron povas nur plu favori tiun renaskon. Sed en Ja “facilaj” jaroj de la unua deko 1900, kaj precipe ĉe la skeptikaj francaj intelektuloj kiuj tiam gvidis la esp-istan movadon, la etendo de la Z-a doktrino al neŭtrala religio aperis preskaŭ frenezaĵo.

Ni retrovas ĉi tie la “gentreligiajn komunumojn” (oni ja scias, ke, fakte, troviĝas en la judaj komuriumoj ĉiuj gradoj de kredo, de la plej pia ĝis la nura tradicia indiferenta ĉeesto).

La principoj de Z. baziĝas sur postulatoj, kiuj vere estas nur postulatoj : religio disigas pli ol lingvo (LZ 2, 326) ; “la religia unuiĝo de la popoloj jam de longe komenciĝis per si mem” ; “la unuiĝo religia estas forte ligita kun la unuiĝo lingva” ; “ju pli la homoj komunikiĝados sur neŭtrale-lingva fundamento..., des pli rapide ili ankaŭ en rilato religia interasimiliĝos” (OV 352).

En tiu parto de sia idearo, kiu probable por li estas la krono de la tuta verko, Z. konceptis la plej naivajn iluziojn : ekz. ke li povos simple formuli la sistemon “en unu malgranda artikolo” (LZ 1, 203) ; aŭ “Se Kristo kaj la aliaj grandaj instruintoj de la homaro nun vivus kune, ili certe facile interkonsentus inter si” (OV 330). Al la kredantoj, kiel ni jam vidis pri la letero al Dombrovski, li senĝene diras malagrablajon : “Ĉiuj ekzistantaj religioj parolas pri kunfandiĝo de la homaro, ne sole neniu el ili donis ian rimedon, por tion ĉi atingi, sed kontraŭe, ĉiu el ili rekte malhelpas tiun ĉi kunfandiĝon...” (OV 330). Al senreligiuloj li proponas, por ligi ilin, eniri en “spiritan azilon... : alian religian komunumon” ! (LZ 2, 322).

Oni do ne miras, ke Z. postlasis multon ĉe la dornoj de la vojo. Ambaŭ kredantoj kaj nekredantoj skuis lian konstruaĵon. Mi prenu el iu diservo argumentojn de la unuaj : “La majstro... revis... uniformigi ĉiujn konfesiojn en unu komuna religio. Li forgesis tamen, ke la homo neniam sukcesos, el diversaj inter si mem kontraŭdirantaj religioj fabrikadi unu komunan ; li forgesis, ke homo ne rajtas fari religion, ĉar la religio ne povas esti homa faritaĵo, ĝi devas esti Dia devenaĵo. Nur Dio rajtas preskribi al la homoj, kiel ili servu Dion, ktp” (“Heroldo”, 26-12-1937)(2).

La religian flankon de sia sistemo Z. do devis ŝanĝi : multe evoluis la redakto de liaj principoj, kiujn li strange unue nomis “dogmoj” de hilelismo.

Lia granda ideo estis disigi la ordonojn de la religioj inter du grandaj kategorioj : la ordonoj de Dio mem, enskribitaj “en la koron de ĉiu homo sub la formo de konscienco”, kiujn oni povas redukti al la “ora regulo”, la principo de Hillel : “Agu kun aliaj, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi” ; kaj, dua kategorio, ĉio alia, nur ordonoj de homoj, kiuj do povas sanĝiĝi kaj kunfandiĝi.

Evidente la eklezioj ne emas dispecigi siajn instruojn. La herezan prezenton Z. penis modifi. La “ordonoj de homoj”, difinitaj en unua teksto kiel “grupe-tradiciaj legendoj kaj moroj” (LZ 1, 215) iĝas pli nuance “aldonoj, kiujn ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ kiel devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn...” (OV 342).

La unuaj redaktoj pretendis ne krei novan religion, ne postuli ke homo forĵetu sian religion, sed starigi neŭtralan ponton, pacigan ponton inter la diversaj religioj, ne detruante ilin. Fakte Z. starigis duan religion por ĉiu homo (LZ 1, 201), kun detala programo pri taktiko : fakmovado en la esp-a movado ; pri organizo : centro en Svisio, temploj ; pri kulto : diservoj, ja neŭtralaj...

La lasta formo de homaranismo estas tute alio. Li rezignis konvinki la kredantojn, kiuj cetere tute ne suferas pro la dividiteco de la homaro (LZ 2, 320). Li sin turnas nur al “homoj libere pensantaj” (OV 334).

Speciala konsidero al la “tradicia religio”, en kiu oni pli malpli indiferente restas, donas al Z. la okazon mallaŭdi la hipokriton. En tia kazo li konsilas sin nomi oficiale “liberkreda” ano de tiu aŭ alia religio. Tiu zorgo pri oficiala agnosko estas komprenebla en ŝtato, kie oni devas konfesi sian eklezion, sed tute ne en laikaj landoj.

Al tiuj liberpensantaj homoj, Z. volas doni, en .maniero “reala kaj praktika”, neŭlralan “eksteran kadron”, en la formo de “organizita sengenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj”. Nur neprecizan programon li nun asignas al tiuj komunumoj : “neŭtralan nomon, ...komunumajn aranĝojn, ...nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, neŭtrale-homan kalendaron, ktp” (OV 343).

La koncepto de Z. pri liberkreduloj aspektas al ni tute stranga. Li daŭre imagas ilin kiel nostalgiaj al religio, el kiu ili “defalis” ; “multaj el ili sentas sin tre malfeliĉaj” ; “ili volus iri en preĝejon” (OV 335) ; ili kvazaŭ “pendas en la aero”, fariĝas eĉ “nefidindaj por la plimulto da homoj” (LZ 2, 321). “Ilia vivo fariĝas tro proza” ; “ili volus alporti kelkan poezian ĉarmon en la vivon de siaj infanoj”...

La problemo pri la gefiloj de liberkredulo, eĉ pri la “paco de lia familio” (LZ 2, 333), daŭre sieĝis lin : “abstrakta senreligieco ne povas esti heredata”, “filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la ekzistantaj religioj” ; “infano bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon... tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo” (VZ 175/116).

Tiujn zorgegojn klarigi oni povos nur per ĝisfunda studo de la personaj spertoj de Z. Ĉu influis la propra infanaĝo apud ateista patro ? ĉu la eduko de propraj gefiloj ? Kion oni devas indukti de la aludo al la filino Lidja ĉe Privat (VZ 176/116) ? PERSONA KREDO DE ZAMENHOF

Kia cetere estis la persona kredo de Z.? Kvankam li prezentis homaranismon kiel sian politika-religlan kredon, oni ne povas precize konkludi el la Deklaracioj, kies teksto plurfoje prezentas elekteblon, ekz. : “religio aŭ religi-anstataŭanta sistemo” (OV 342). Plie iuj temoj estas en ili tute prisilentataj : ekz. pri animo kaj senmorteco.

La “vortoj de lasta konfeso” (VZ 198/129) postlasas multajn neklaraĵojn. “Miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne sanĝiĝis”... sed li ne esprimis ilin.

La diversaj difinoj de la koncepto Dio ŝanĝiĝis sub lia plumo laŭ la epokoj. Sed oni povas malfacile konkludi el ili. En la epoko de la “Preĝo”, ili ja tekstas : “nekomprenebla plej alta Forto kiu regas la mondon”, dum la teksto el 1913 ne plu citas regadon : “la plej altan nekompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala” ... kaj aldonas : “mi povas nomi per la nomo Dio aŭ per alia nomo”. Sed en la sama jaro oni trovas la redakton : “Mi konscias, ke la mondon regas ia alta ktp”, redakton eĉ pli providencisman ol la anuaj ! Mi jam citis la ekstreman klarigon : “Unu Dio, t. e. unuj idealoj por la homaro” ; gi datiĝas de 1905 !

Ĉu oni devas atenti la zorgon de Z., ne identigi liberkredon kun ateismo ? Ne ; li volas malfermi sian templon al ĉiuj. Sed kion opinii pri tiu kurioza peto al Bourlet : “Eble Vi scias pri la ekzistado de la liberpensa komunumo, kiu ne havas la du diritajn mankojn ?” (t. e. manko de konkretaĵoj, ligo al ateismo). “Al tia komunumo mi tre volonte aliĝus” (LZ 2, 326) ?

La lastaj vortoj de la “Lasta konfeso” : “...ke io min gardas al alta celo...” jam estis interpretataj kiel kredo al senmorteco de animo. Edmond Privat, kiun mi konsultis, bonvolis respondi : “Kredo je la senmorteco de la eterna, ne-individua, ne-persona elemento spirita en la homo, lia partopreno en la krea spirito kaj lia solidareco kun la estintaj kaj estontaj kreitaĵoj. Ĝi klarigas frazojn kiel : “Mi ne vidos tion dum mia vivo, sed pli poste per la okuloj de la spirito” (konversacio)”.

Kaj pri la kredo de Z., kiun li cetere similigas al tiu de Emerson kaj de Carlyle, Privat skribis al mi : “Laŭ mia scio kaj memoro, Z. estis liberkredulo kiel Gandhi. Ambaŭ ne kredis je persona Dio, sed je krea Spirito kaj inspira Forto, kiu instigis ilin labori por harmonio inter homoj diversgentaj. Tio estas la senco de la “preĝo sub la verda Standardo”, kiu tre interesis Gandhi. Li pli precize ol Z. difinis sian Dion : Vero en la senco de la plena realo, kiu entenas ĉiujn kreitaĵojn kaj la krean volon”. RELIGI RELIGIOJN

Kiu ajn estis la profunda kredo de Z. (kaj mi emas opinii, ke ĝi oscilis), gravas io, tio estas lia celo kaj la mesaĝo, kiun li postlasis.

Z. bone sciis, ke lia sinkretisma ideo ne estas nova : “pri nia ideo ĉiam revis kaj revas la plej bonaj homoj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj de la tero... Sed la diferenco inter ili kaj ni estas tio, ke ili parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni celas ĝin praktike efektivigi ; ĉiu vera religiulo, humanisto aŭ framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras al la anaro de la efektivigantoj, fariĝas per tio “homarano”” (OV 332). Plia grandanima iluzio : ke li efektivigos fratecon kiel li jam realigis lingvon !

Estus tie loko, por ekzameni la parencajn klopodojn por pli malpli religi religiojn. Sed tio bezonus plian longan ĉapitron. Kaj estas tre dubinde, ĉu Z., ege okupita per siaj lingvaj laboroj — krom la profesiaj, — havis tempon por ilin detale studi. Ili tre diversas, revelacion agnoskas aŭ ne, starigas veran kulton aŭ nuran meditadon, ktp.

Se rigardi nur ĝis la lastaj cent jaroj, mi nur aludu la pozitivismon kaj la religion pri Homaro, de Aŭgusto Comte (kun verda flago ! kaj ankorau adeptoj en Brazilio) ; Bahaismon ; Tolstojismon ; unitarismon, kiu heredis plurajn kristanajn herezojn kaj speciale socinismon ; Oomoton ; brazilan Legion de Bonvolo ; argentinan Universalan Religion ; en la kadro kristana : la Konsilantaron ekumenan de la eklezioj ; pli larĝan Asocion por la liberala kristanismo kaj la religia libero, kiu kunvenis en aŭgusto 1958 en Ĉikago. Kaj la listo neniam finiĝos : ĉiutage naskiĝas novaj profetoj... jen ekz. tiu propono, ke kunfandiĝu budaismo kaj spiritismo (Oomoto, 11-1957, p. 164) !

Specialan mencion meritas Unitarismo, pro la libreto de Eichholz, kiun mi jam citis, kaj la pretendo, ke ĝi realigis la Z-an homaranismon. Efektive en tiu antologieto troviĝas predikoj kontraŭ “paroĥismo” kaj dogmismo kaj diversaj prelegoj tre parencaj al la idearo de Z. La unitarismo (tiu titolo ja ne signifas unuigismon pri la homaro, sed kontraŭon al la kristana doktrino pri dia triunueco) “evoluis de la kristana religio”. Ĝaj komunumoj estas tre aŭtonomaj ; ŝajne ĉiuj ne eliris ĝis la sama grado el la kristanismo, kaj iliaj doktrinoj diversas. Ja la monata revuo ŝanĝis sian nomon de “Kristana Registro” al “Unitara Registro” ; jam en 1920 konferenco deklaris : “Nia interpretado delonge estas trans kristanismo”. Sed ĉu unitarismo partoprenas en la Ekumena konsilantaro de la eklezioj (3) ? La plej liberala artikolo el la libreto aludita tre laŭdinde emas al homeco, al tutmondeco.

Sed ĉiuj tiuj movadoj restas sur religia tereno.

Z. plugis pli larĝan kampon. HOMARANISMO ESTAS TUTO.

Oni ne forgesu, ke la Z-a homaranismo estas kompleta sistemo lingva, politika, filozofia, religia. Tio estas samtempe forto kaj malforto. Malforto, ĉar multaj flankoj estas atakeblaj, kaj speciale la religia flanko estis pafcelo por multaj. Forto, ĉar oni ne povas disigi la diversajn aspektojn de la homaj socioj.

Tie mi ankaŭ remenciu alian novan movadon, “Geonismo”, de William Perrenoud, kiu evidente multe ĉerpis el la idearo de Z. Ĝi tute eskapas la religiajn problemojn (menciante nur, ke estas “ekstreme interese informiĝi... kiel la diversaj religioj... konsideras la homan destinon”).

Malgraŭ la laikigo de la modernaj ŝtatoj, malgraŭ la kresko de indiferento religia (ĉu Z. ne tro taksis ĝin ? : “Grandega multo da homoj”, LZ 2, 320), la religiaj faktoroj ankoraŭ efektivas. Sociologiaj enketoj montris kazojn, kie la laŭkonfesia divido de loĝantaro pli videblas ol la sociaj klasoj kaj la malsamaj ekonomiaj interesoj. Plej tipa ekzemplo de graveco de religiaj diversoj estas la kreo de geografie strangega Pakistano.

Z. do pravis, ne neglektante tiun aspekton de la realo.

Ja oni riproĉis, ke li ne atentis alian aspekton : la ekonomian, kun la socia problemo pri klasdiferencoj (DZ 13).

Pri tio oni konsideru, ke lia medio familia ne liveris spertoterenon. Kvankam ne riĉa, ĝi estis etburĝa. La patro, instruisto pri lingvoj kaj cara cenzuristo, edukis ok gefilojn — tre laboreme — el kiuj iĝis 3 kuracistoj kaj unu farmaciisto. Nek en gimnazio, nek en universitato la juna Z. povis renkonti filojn de la laborista klaso. Dum la liberalprofesia praktikado, li kompatis kaj helpis multajn mizerojn kaj mem spertis tre mizerajn periodojn. Sed nur iom post iom li konsciis pri la problemoj specialaj al la dungitoj.

La unua esperantistaro ankaŭ ne povis lin instrui pri la laborista klaso. Sed la socialaj fermentadoj, la rusa ribelo de 1905 malfermis liajn okulojn. En 1910 li salutas tre simpatie la kreon de laborista esp-gazeto en Germanio ; “Eble por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia, afero. La laboristoj ne sole spertos la utilon de esp-o, sed ili ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencon kaj ideon de la esp-ismo” (LZ 2, 263) — Teksto kiun ni neniam tro citos kaj recitos ! De tiam li uzas la nocion “socia klaso”, kiu aperas en la teksto 1913 de la Deklaracio pri Homaranismo. Ĝi estas nur mencio. Sed por kiu rimarkas la honestecon, la zorgon de Z. tra ĉiuj sinsekvaj redaktoj, ne estas dubo : se li havus tempon, li enmetus en sian sistemon ankaŭ artikolojn pri la ekonomiaj disecoj.

Certe li ne kredis naive pri interklasa paco (kiel malprave asertis “Sennaciulo”, 25-5-1934, pĝ 1) : tion pruvas la Memuaro por la kongreso de rasoj : “Daŭros... tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, ktp ; sed la plej terura el ĉiuj malpacoj, la malamo intergenta, tufe malaperos” (OV 351).

Ni ne miru, ke Z. ne havis tempon, ĝisfunde studi la demandon klasbatalo ; en la fluo de sia vivo ege okupita li ekkonis ĝin tro malfrue. Plie la bjelostokaj impresoj daŭre devigis lin rigardi unua la gentbatalon. MALPLIMULTOJ.

Se oni volus resumi la doktrinon, oni preskaŭ povus diri, ke ĝi proponas solvon al la problemo de la malplimultoj, — tiu problemo, kiun Versajlo tiel malbone solvis, ke ĝi estis preteksto por la dua mondmilito.

De la komenco Z. asertas, ke li celas nur la diversgentajn landojn (LZ 1, 281), ne la okcidentajn landojn, krom ekz. pri Alzaco (LZ 1, 261). De la komenco li detale penas difini la hejmajn lingvon kaj religion, studi la patriotismon de la malplimultoj.

Li batalas por pura kaj vera patriotismo kaj kontraŭ la pseŭdopatriotismo, t. e. la genta ŝovinismo.

Li starigas la moralan leĝon pri la “sengenteco de la tero”. Li tiel atingas veran sennaciismon.

Jam en 1927 Nekrasov sin demandis : “ĉu estis Zamenhof... sennaciulo ?”, kaj jese resppndis, prave, citante la respondon al la fondantoj de la Tutmonda Hebrea Esp-ista Ligo : “Ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon” (Kuardek jaroj, p. 21).

Du esprimoj de la “Manifesto de la sennaciistoj” : planeda patriotismo, venko de l’homeco super la nacieco, estas pure zamenhofaj. LANTI KAJ HOMARANISMO.

Tial oni povas miri, ke Lanti, almenaŭ en la komenco, ne konis homaranismon, aŭ ne bone konis ĝin.

Li havis nur sarkasmojn por tiuj, kiujn li nomis “esp-istaj pacistoj, homaranoj k.s. utopiistoj” (Vortoj, p. 59). “Homaranoj estas kvazaŭ pastroj de nova religio. Ili trompas la popolon per senenhavaj esperoj kaj celoj. Necesas ja kontraŭbatali daŭre ilian nebulan ideologion...” (p. 156). “SAT-anoj mokas la religion, kiu estiĝis el la Z-a koncepto” (p. 124).

Se oni juĝas laŭ la lastcitita artikolo, Lanti probable ne vidis grandan diferencon inter la “interna ideo” kaj la detale formulita homaranismo. Ke tiun ĉi li ne legis, ŝajne pruvas la aserto : “La pacistoj ne provu per sofisma dialektiko starigi ian similon inter homaranismo kaj sennaciismo” (p. 167). Ankoraŭ pli pruvas pli malfrua diro : “Ni, sennaciistoj... konvinkiĝis, ke ne suficas starigi lingvan ponton inter la nacioj, kiel celis Z., por ke ili vivu pace unu apud la aliaj. Ni opinias, ke la nacioj devas malaperi...” (Leteroj, p. 263).

En la fino de sia vivo, Lanti tamen akiras konceptojn multe pli nuancitajn... ĝis skribi, “ke Z. estis la unua nekonscia sennaciisto” (Leteroj, p. 259). Troas la vorto nekonscia !

Kaj tutan bukedon da Z-aĵoj oni povas rikolti en la lastaj Leteroj de la patro de SAT : “Sopiro al tutmonda interfratiĝo de l’homoj, deziro labori al la faligo de l’miljaraj muroj, kiuj apartigas la popolojn, tiaj estis la instigiloj, kiuj igis Z. elpensi sennaciecan lingvon kaj dediĉi sian vivon al ties disvastigo. Ankoraŭ nun valoras por ni la samaj instigiloj. Sed por ni, sennaciistoj, ili fariĝis eĉ pli valoraj kaj efikaj...” (p. 263). “En mia kompreno pri moralo, la sento pri homeco, pri homa digno anstataŭus la nacian senton, fieron kaj ceteron” (p. 195). “En la menso de homoj la homeco superregu la rasecon” (p. 216). “Kio fakte malhelpas la tntmondan interfratiĝon, tio estas la patriotismo, la nacia aŭ rasa ideologio” (p. 249).

En tiuj leteroj de Lanti oni retrovas plurajn detalojn de la Z-a sistemo : la longa tempo necesa por realigi : “Verŝajne neniu el la plej junaj sennaciistoj vidos la efektiviĝon de siaj aspiroj” (p. 265) ; eĉ prireligiaj pripensoj : “Universalaj religioj kiel, ekzemple la budaismo kaj la kristanismo ludas grandan rolon en la socia vivo. Kaj estas tre notinde, ke en ambaŭ religioj oni trovas ĉe la bazo samajn moralajn principojn, kiuj povus garantii pacan kaj harmonian vivon inter la homoj, se ili estus aplikataj” (p. 225) ; — eĉ la disigo de etiko kaj dogmoj ! : “Car ne eblas fundamentigi moralon, akcepteblan de ĉiuj homoj, sur dia kredo aŭ religiaj dogmoj, necesas do serĉi alian bazon... Ĉar la homoj havas rilatojn inter si, necesas, ke ili agu laŭ maniero, ebliganta glatan, pacan interrilatadon” (p. 226).

Oni ne bezonas insisti pri du fostoj, kiuj de la komenco subtenis la idearon ambaŭ de Z. kaj de Lanti, kaj akcentas ilian doktrinofratecon : la taktiko “kvazaŭ embrie funkciiĝi societon, ...de nun, krei sennaciecan popolon” ; kaj la intima ligiteco kun la lingvo, “bazoŝtono, per kiu oni komencu la konstruadon de racia, paca socio tutmonda” (Leteroj, p. 241) ; “sennaciismo sen esperanto iel similus flugmaŝinon sen motoro” (p. 249) ; “esp-o estas la arbo, sennaciismo estos ties frukto” (p. 258).

Tiel alvenas Lanti al tiu konfeso — kiom fora el liaj vortoj de 1923-24 ! — : “Kritike al la sennaciismo, ke ĝi estas nur la nebula “interna ideo” de la aŭtoro de esperanto metita en formon akcepteblan de la laboristaro... tian riproĉon mi volonte akceptas” (Leteroj, p. 241).

Al tiuj, kiuj pli bone ol mi konas la penson de Lanti, konvenas klarigi tiun evoluon, ĉu oni povas diri pri li, renversante lian diron, ke li estis nekonscia homarano, — ĉu li, nova Sinjoro Ĵurdeno, homaranism-umis ne sciante tion...

Pri iu punkto Z-a li certe ne sciis en la j. 1926, kiam li ĝojis pro neatendita aprobo de Cart pri la disputata sufikso “io” (Vortoj, p. 118) : t. e. pri la sistema utiligo de “io” fare de Z. en kompleta regularo por neŭtraligo de la geografiaj nomoj (OV 327). Evidente, se Lanti scius, li semnanke fanfarus pri ĝi ! Des pli ke Z. estis pli radikala eĉ ol la sennaciistoj : li forviŝis la rasnomojn (Belgo tamen eskapis lian atenton) kaj uzis landnomojn formitajn per la nomo de la ĉefurbo : “Parizio, Peterburgio” !

Tiun proponon Z. refaris en sia dummilita Alvoko al la Diplomatoj. (Tiuj ĉi ne nur ne forigis la gentajn nomojn, sed kreis novajn landojn kun gentaj nomoj, starigis novajn naciismojn...!) MODESTA BJELOSTOKANO.

Tiu alvoko al la diplomatoj, “Post la Granda Milito”, estis la lasta publikaĵo de Z. Inter diversaj sugestoj, kiujn detali ne estas eble ĉi tie, la propono pri neŭtraligo de la ŝtataj nomoj havis simbolan gravecon. Z. insistis pri tio : “Se vi eĉ farus nenion alian, se vi nur forigus la gentajn nomojn de la landoj (afero tre facile farebla), vi jam farus per tio agon eksterordinare gravan, vi kreus novan eraon (4) en la historio de Eŭropo” (OV 356).

Tamen Z. estis mokata pro ĝi. Vidu ekz. Kolĉinski/Elsudo en “ABC de Sennaciismo” : “Rimedoj plejparte malrealaj” ... “eĉ miregige ridindaj kaj elmontras iun nekredeblan infanan naivecon”...

Ja oni devas konfesi malfortajn flankojn en la idealismaj penoj de Z., eĉ kontraŭdirojn. Oni konstatas ilin ofte kun surprizo, ĉar li aliflanke realigis. Li nature estis timema. Tial eksplikiĝas iaj malaŭdacoj, ekzemple tiu daŭra nekapablo koncepti pure senreligian liberpensadon.

Li konsciis pri la nesufiĉo de siaj proponoj, pri la miskomprenoj, pri la mokoj, pri la malhelpoj, pri la longa daŭro de la klopodoj necesaj. Kaj tio eble de tempo al tempo ŝancelis lian optimismon. Tipa ekzemplo de malespera periodo estas tiu kurioza redaktoformo de la 19130 deklaracio : “...Tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado..., mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato... pli aŭ malpli frue pasos kaj miaj filoj aŭ nepoj ĝuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis la maljusteco de miaj samhejmanoj” (OV 341). Kiom malproksima tiu laca tono estas de la decidemaj : “Ni ĵuris labori, ni juris batali...”

Entute la malalta, timema, nesana bjelostokano estis tro modesta. Lia emo al pseŭdonimoj ilustras tiun aspekton de lia personeco, kiun igas simpatia al ni la disrevigoj, speciale oftaj — kaj amaraj — sur la kampo homaranismo.

Ni diru la grandajn meritojn de Z. Li ne estis ia sekkora lingvisto. Li transcendis la lingvon. Li aŭdacis ligi ĝin al ideo, al idealo. Kiel en la antikva legendo, miraklo donis la vivon al lia amata skulptaĵo ; la dioj favoraj tiam estis : helpemaj pioniroj, entuziasmaj disĉiploj, sufiĉe tauĝa epoko (oni bone scias, ke sin detenis ĝis nun diino Racio). Sed la ĉefan rolon ludis, kiel en ĉiuj mirakloj, la fido de la miraklofavorito, fido de idealista kreinto, fido kapabla levi la montojn...

A. CAUBEL (18 055)

Notoj

(1) Mi devas ĉi tie danki eks-esperantiston de Guesnet, prezidanton de l’Interlingue Union, kiu, meze de necedema polemiko, bonvolis komuniki al mi la originalon de la leteroj c) kaj h), alian leteron (LZ no. 210) kaj ekzempleron de la broŝuroj d) kaj f), kiujn li heredis de Javal ; la dosiero entenis ankaŭ malnetan francan tradukon de la letero c), probable faritan de la sekretariino de Javal, — ĉu en rilato kun la disvastigo inter parizaj hebreoj, aludita de LZ 210 ?

(2) Kp ankaŭ kritikon de homaranismo en “Dia Regno”, 10.1958, p. 341.

(3) Jes, kaj “Dia Regno” ekskomunikas ĝin ! (12.1958, p. 361).

(4) En la O.V. = eron.

http://homarano.narod.ru/Unikodo/ne...