Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Scienco kaj etiko

Manifesto Russell-Einstein

la 9-an Julio 1955-a


Scienco kaj etiko

Manifesto Russell-Einstein

publikigita en Londono

la 9-an Julio 1955-a

En la drama situacio en kiu troviĝas la homaro, ni opinias ke la sciencistoj devus konferenci por taksi la riskojn pro la disvolviĝo de amasmortiga armilaro kaj ekzameni solvon samspiritan kiel la ĉi-suba projekto.

Ne je la nomo de apartaj nacio, kontinento aŭ kredo ni hodiaŭ intervenas, sed kiel homoj, kiel reprezentantoj de la homa specio kies pluvivo estas minacata. La konfliktoj multnombras ĉie en la mondo… Ĉiu el ni, aŭ preskaŭ, estanta politike konscia, havas firmajn personajn opiniojn pri unu au pluraj problemoj de la nuna socio ; ni tamen petas de vi se eblas, ne enkalkuli viajn sentimentojn kaj rigardi vin ekskluzive membroj de biologia specio kies historio estas escepta kaj kies malaperon neniu el ni povas esperi.

Ni klopodos nenion diri kio ŝajnos alvoko al specifa grupo. Ĉiuj homoj estas egale en danĝero, kaj se ili tion konscios, eble ili sukcesos kolektive tion akcepti.

Ni devas lerni kiel pensi laŭ nova maniero. Ni lernu kiel demandi nin, ne kiel certigi la militan venkon de nia preferata grupo, ĉar tio ne plu eblas, sed kiel malhelpi militan alfronton kies fino estus katastrofa por ĉiuj protagonistoj.

La publiko, kaj el ĝi tiuj regantaj, ne vere komprenas la konsekvencojn de nuklea milito. La publiko plu pripensas pri neniigitaj urboj. Ĝi scias ke la novaj bomboj estas pli potencaj ol la antaŭaj, kaj ke se A-bombo sufiĉis por malaperigi Hiroŝimon sur la mapo, nura H-bombo povus neniigi la precipajn urbegojn : Londonon, Novjorkon aŭ Moskvon. Estas certe ke, se okaze de milito H-bombo estus uzata, la grandaj urboj malaperus de la tersurfaco. Sed tio ne estus la plej grava katastrofo kiun suferus la homaro. Eĉ se la tuta loĝantaro de Londono, Novjorko aŭ Moskvo estus ekstermita, la naturo povus revivi en kelkaj jarcentoj. Sed ni nun scias, interalie de la provo de Bikini, ke la detruo fare de nukleaj bomboj povas efiki sur multe pli vasta surfaco ol planite.

Estas sciate laŭ aŭtoritatoj ke nun estas eble fabriki bombon 2500-oble pli potencan ol tiu kiu detruis Hiroŝimon. Tia bombo, eksplodante proksime al la grundo aŭ en la akvo, forĵetas radioaktivajn partiklojn ĝis la supraj atmosferaj tavoloj. Tiuj partikloj malrapide refalas sur la Ter-surfacon sub formo de polvo aŭ de mortigaj pluvoj. Ĝuste tiu polvo infektis la japanajn fiŝkaptistojn kaj ties kaptaĵojn.

Neniu scias ĝis kie etendiĝus tiu mortiga nubo el radioaktivaj partikloj, sed la plej fidindaj informoj unuanime asertas ke milito dum kiu estus uzataj H-bomboj, ja povus marki la finon de la homa specio. Ni aparte timas ke, se pluraj H-bomboj estus uzataj, ĉiuj homoj mortus, laŭ subita morto por nur minoritato, sed laŭ daŭra torturo pro malsano kaj dissociiĝo por la plejmulto.

Ne mankis atentigoj flanke de la plej famaj sciencistoj kaj specialistoj pri milita strategio. Neniu el ili asertas ke la pleja malbono estas fatala. Ili asertas ke ĝi estas ebla kaj ke neniu povas aserti ke ĝi ne okazos. Ni neniam konstatis ke la opinio de la ekspertoj pri ĉi tiu temo dependas de iliaj politikaj opinioj aŭ de iliaj antaŭjuĝoj. Ĝi dependas, almenaŭ laŭ niaj esploroj, nur de tio sciata de ĉiu eksperto. Ni ja konstatis, ke tiuj kiuj scias pli, estas la plej pesimistaj.

Tia do estas, en sia terura simpleco, la kruela dilemo kiun ni submetas al vi : ĉu ni ĉesigu la ekziston de la homa racio, ĉu la homaro rezignos la militon ? La homoj rifuzas konsideri tiun alternativon, tial ke estas ege malfacile aboli la militon.

La abolo de la milito necesigos malagrablajn limigojn de la nacia suvereneco. Sed ke la vorto "homaro" aspektas malprecize kaj abstrakte, pli ol ĉio alia malhelpas veran ekkonscion pri la situacio. La homoj malfacile perceptas ke ili mem, iliaj infanoj kaj genepoj estas en danĝero, kaj ne nur la malnete perceptita homaro. Ili malfacile aperceptas ke ili mem kaj iliaj parencoj estas en tuja danĝero morti post longa agonio. Kaj tial ili esperas ke la milito povos eventuale ekzisti, kondiĉe ke oni malpermesu la modernajn armilojn. Tio estas iluzio. Iuj ajn estus la interkonsentoj pri la ne-uzo de la H-bombo en paco-epoko, ili ne plu estus rigardataj kiel trudaj dum milito, kaj ambaŭ protagonistoj fabrikus H-bombojn ekde la komenco de la konflikto ; efektive, se unu el ambaŭ fabrikus bombojn kaj ne la alia, evidente venkus la unua.

Interkonsento laŭ kiu la partioj rezignus la nukleajn armilojn kadre de ĝenerala limigo de la armilaro, ne solvus la problemon, sed tamen estus grande utila. Unue, efektive, ĉiu interkonsento inter Oriento kaj Okcidento estas profita pro tio ke ĝi konkuras al paciĝo. Due, la malaperigo de la termonukleaj armiloj, kadre de reciproka fido, malpliigus la timon pri subita atako simile al Pearl Harbour, timo kiu ĉi-momente lasas ambaŭ protagonistojn en stato de konstanta streĉo-sento. Tia interkonsento estu rigardata kiel esperinda, kvankam ĝi estus nur unua paŝo.

La plimulto el ni ne estas neŭtralaj en niaj konvinkoj, sed kiel homoj, ni memoru ke, por esti solvitaj je la aprobo de ĉiuj, ĉu komunistoj ĉu kontraŭ-komunistoj, Azianoj, Eŭropanoj aŭ Amerikanoj, ĉu Blankuloj ĉu Nigruloj, la malfacilaĵoj inter Oriento kaj Okcidento ne estu solvitaj per milito. Ni devas esperi ke tio estos komprenita, same en Oriento kiel en Okcidento.

Dependas de ni ke ni senĉese progresos voje al la feliĉo, al la scio kaj al la saĝo. Ĉu male ni elektos la morton ĉar ni estas nekapablaj forgesi niajn kverelojn ? La alvokon kiun ni lanĉas, sendas homoj al aliaj homoj : memoru ke vi estas ano de la homa specio kaj forgesu la ceteron. Se vi sukcesos, nova edeno sin prezentos, male vi riskos universalan neniigon.

Rezolucio

Ni invitas la ĉitiean kongreson, kaj ankaŭ la sciencistojn de la tuta mondo kaj larĝan publikon, al subskribo de la jena rezolucio : Se konsidere ke okaze de ĉiu nova tutmonda milito, certe nukleaj armiloj estos uzataj kaj ke tiuj armiloj endanĝerigos la postvivon de la homaro, ni invitas la registarojn de la mondo ke ili urĝe komprenu kaj publike rekonu ke ili ne atingos siajn celojn per tutmonda milito kaj ni do postulas, ke ili strebu al solvado de siaj malkonsentoj per pacaj rimedoj.

La 23-an de decembro 1954-a

Tiu ĉi teksto estis subskribita de :

Profesoro Max Born (Profesoro de teoria fiziko en Berlin, Francfort kaj Göttingen, kaj Profesoro de filozofio de la naturo en Édimbourg ; Nobelpremio de fiziko)

Profesoro P.W. Bridgman (Profesoro de fiziko, Harvard University ; Nobelpremio de fiziko)

Profesoro Albert Einstein

Profesoro L. Infeld (Profesoro de teoria fiziko, Universitato de Varsovie)

Profesoro J.F. Joliot-Curie (Profesoro de fiziko en Collège de France ; Nobelpremio de ĥemio)

Profesoro H.J. Muller (Profesoro de zoologio, University of Indiana ; Nobelpremio de fiziologio et de medicino)

Profesoro Linus Pauling (Profesoro de ĥemio, California Institute of Technology ; Nobelpremio de ĥemio)

Profesoro C.F. Powell (Profesoro de fiziko, Bristol University ; Nobelpremio de fiziko)

Profesoro J. Rotblat (Profesoro de fiziko, University of London ; Medical College of St Bartholomew’s Hospital)

Bertrand Russell

Profesoro Hideki Yukawa (Profesoro de teoria fiziko, Universitato de Kyoto ; Nobelpremio de fiziko)

elŝuti :

Manifesto franclingve
PDF - 30.7 kb, 0 x 0 pixels