Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Liberpensula Frakcio

Perspektivoj de liberpensado (Roterdama deklaro 1974)

Monda unio de liberpensuloj


Perspektivoj de liberpensado (Roterdama deklaro 1974)

Monda unio de liberpensuloj

Aplikante la deklaron de 1904 al la hodiaŭa monda situacio kaj al la estonta laboro de liberpensuloj la Monda Unio de Liberpensuloj deklaras :

1. En la lasta triono de la 20-a jarcento la homaro staras meze de la plej profunda socia kaj scienca transformego de sia historio. Grandiozaj progresoj en esplorado, teĥniko kaj sociaj sciencoj pruvas la preskaŭ senlimajn kapablojn kaj eblecojn de la homoj. Profunde atingaj ŝanĝoj kaj skuoj de sociaj strukturoj kaj potencrilatoj kiel rezulto de homa agado faris milionojn konsciaj konstruantoj de sia propra vivo. Ĉiutage novaj milionoj estas tirataj en tiun ĉi procezon de konscia batalo por la estonteco. Unue sponte, poste ĉiam pli solide kaj science certigite, homamasoj ekkonas sian propran forton, siajn kapablojn kaj siajn eblecojn. Ili ĉiutage liveras pruvojn de nova humanismo de farado.

Sub la martelbatoj de novaj evoluoj kaj perspektivoj superstiĉo, mistikismo, spekulativaj pensado kaj espero ĉiam pli perdas sian ekzistorajton.

Malgraŭ tio la evoluo de la homaro ne estas sukcessekura. La transformegoj en esplorado kaj socio ĉiam pli postulas pli altan mondrigardon kaj mondkomprenon. La neceso de konscia planado de sociaj procezoj eĉ en landoj de la malfrua kapitalismo igas la disvolvadon kaj la elkonstruadon de pli forta sistemkritika pensado kaj la liberigon de ĉiuj homaj kapabloj kaj talentoj nepraj por la vivo. Tio antaŭkondiĉas la decidan forpremadon de ĉiuj fenomenoj de rilatigo al fatalisma sorto ligita kun eksterteraj potencoj, de ĉiuj teorioj de “science bazita” superstiĉo kaj de malaltigo de la scienca progreso al diaj mondplanoj aŭ superteraj intervenoj en la historion de la homaro. Nenio en la historio de la homaro estis donaco de la ĉielo, ĉion la homoj devis ellabori kaj elbatali, ofte per plej grandaj oferoj.

2. Ĉio ĉi profunde influas la mondon, en kiu la liberpensula movado vivas kaj laboras. Ĝi estas kulturpolitika movado sur internacia nivelo kaj en naciaj sekcioj, por sekura paco, por reala demokratio kaj plene disvolvita humanismo. Tiu ĉi humanismo estas ne simple deklarita, sed realiĝas en la ĉiutaga batalo de la homoj.

Plene disvolvita humanismo ne eblas dum la aparta proprieto je la fonto de nutrado kaj de la vivo ekskludas la homojn el la dispono pri siaj propraj vivobazoj.

Plene disvolvita humanismo ne eblas dum la strebado je kiom eble plej bona persona gajno de la apartaj proprietuloj venenas ĉiujn interhomajn rilatojn kaj lastanalize fariĝas eĉ fonto de militoj. Ke por ilia preparado la demokratio estas konstante atakata kaj limigata, tion la lastatempa historio pruvis. Faŝismo, 2-a mondmilito kaj Vjetnamujo restas kiel konstanta admono kaj devigo.

Plene disvolvita humanismo ne eblas dum kelkaj milionuloj malebligas al la multaj milionoj la kontroladon pri la amaskomunikiloj. Pro profit-kialoj okazas ankaŭ la subordigo de la kulturo sub la egoismaj interesoj de la apartaj proprietuloj.

Pro tio liberpensuloj devas klara alpreni pozicion por paco, demokratio kaj aŭtenta humanismo, por la liberigo de ĉiuj talentoj kaj kapabloj de la homoj por agado kaj por solvado de tiuj perspektivoj.

Pro tio la liberpensula movado ne povas esti politike neŭtrala, sed ja devas esti partipolitike sendependa.

Pro tio ĝi devas alpreni klaran pozicion kontraŭ ĉiaj provoj de subpremado, de manipulado, de spirita servistigo kaj metadon sub kuratorecon en malnovaj kaj novaj formoj.

3. Ĉar konvinka liberpensula laboro disvolveblas kaj fareblas nur en la reala socio kaj sur science ekzakta bazo, ĝi neniam anstataŭas religion. Ĝi detenas sin je ĉia formo de pretendo je senerareco.

Pozitiva laboro de liberpensulo ne baziĝas sur kelkaj kontraŭreligiaj rezervoj. Ĉefa motivo de la liberpensuloj estis, estas kaj restas la disvastigo de moderna scienca mondobildo por ĉiam pli kapabligi la homojn aktive konstrui sian propran estontecon.

Ĉar la liberpensuloj kiel aktivaj humanistoj efikas meze de la plej grandaj sciencaj kaj sociaj transformegoj, ili devas, po atingi siajn celojn, decide batali kontraŭ ĉia formo de fatalismo, kontraŭ ĉia kredo je neinfluebla irado de la evoluo, kontraŭ faŝismo, rasismo, naciismo, milito kaj incitado kontraŭ popoloj same kiel kontraŭ ĉiaj formoj de humiligo de virinoj (ekz-e punendo de abortigo), kontraŭ vivdanĝera media poluado (materia, morala kaj intelekta) pro profitaj kialoj. Ili devas batali kontraŭ ĉiaj formoj de la “nova” mistikismo kaj meti ĉiajn ligiĝojn al pli altaj estaĵoj en la ĝustan socian kadron kaj kontraŭbatali ilin sur tiu bazo.

Pro tio, decida tasko de liberpensula laboro estas prilumi la realajn potenc- kaj regad-rilatojn, senvualigi la metodojn kaj formojn de transfigurado kaj vualado de la aparta proprieto kaj de ĝiaj sociaj efikoj kaj kontraŭbatali la politikan klerikismon. La pozicio de la liberpensuloj kontraŭ tiuj fenomenoj ne estas memcelo, sed logika parto de la laboro por solvi la ĉefan taskon de la liberpensuloj en la ŝanĝiĝego de nia tempo – forigo de ĉiuj sociaj katenoj kaj de ilia aŭreolo, kiuj baras la vojon de la homaro al ĝia plena liberiĝo.

4. Surbaze de la hodiaŭaj kondiĉoj kaj en la lumo de la perspektivoj de la plua evoluo estiĝas la rektaj agopunktoj de la liberpensula laboro : Trudado de moderna kleriga politiko sur ĉiuj niveloj, inkluzive de la profesia instruado, kiu kongruu kun la postuloj de nia tempo kaj de la estonteco. Forigo de ĉiuj preterpasitaj kaj kontraŭsciencaj enhavoj kaj celoj de la eduksistemo, de la mistika filozofio ĝis la militismo.

Luktado por la kompleta spirita libereco kaj por la elformado de konscia kaj respondeca civitano, senescepta disigo de ŝtato kaj eklezio kaj de lernejoj kaj preĝejoj.

Batalo kontraŭ ĉiaj formoj de diskriminacio de homoj pro mondperceptaj aŭ rasaj kialoj, solidareco kun ĉiuj viktimoj de ĉia perfortpolitiko.

Por naskokontrolo, naskoplanado kaj rajto je abortigo. Submeto de la amaskomunikiloj kaj de ĉiuj socia kondiĉoj de la kulturo sub la kontrolon de la popolo resp- de la popoloj.

Realigo de la plena kundecidado de la popolo en ĉiuj kampoj de ŝtato, ekonomio, socio kaj kulturo.

Partopreno en ĉiuj strebadoj por sekurigi la pacon, malarmadon kaj eliminadon de militismo kaj de perforto el la vivo de la popoloj – senmaskigo de ĉiuj strebadoj doni al la milito dian pravigon.

Rezistado al ĉiaj provoj subordigi la rezultojn de scienco, esplorado kaj teĥniko al la egoismaj interesoj de la apartaj proprietuloj. Disvastigo de humanisma kaj scienca mondpercepto en la ĉiutaga disputado kun ĉiuj formoj de superstiĉo, de fatalismo kaj de mistikismo. Kriterio por humanisma kaj scienca mondpercepto povas esti nur tiu, ke ĝi devas kongrui kun la realaĵoj en ĝia disvolvado, ke ĝi estu derivata el la realaĵoj kaj ne inverse, ke ili devas ne malhelpi, sed subteni la ĉiutagan praktikan agadon de la homoj, ke ĝi ne nur klarigu la nuntempon kaj estontecon, sed ankaŭ helpu ŝanĝi tiun ĉi mondon por la homoj.

Ĉe tio liberpensuloj pretas kunlabori kaj ligiĝi kun ĉiu, kiu sekvas samajn aŭ similajn celojn, sendepende de la personaj motivoj.

Laŭ la opinio de la liberpensuloj, la dialogo estas ebla kaj necesa ĉe malkaŝa alfrontiĝo (anstataŭ malklarigo) de mondperceptaj ideoj kaj opinioj cele al praktika kunlaborado kaj agado por paca, demokratia kaj humana formado de la estonteco de la tuta homaro.

Liberpensula laboro donu al la homoj okazon por konvinkiĝi, per sia propra sperto, pri la ĝusteco de certaj opinioj.

Kiu volas fariĝi konvinka batalanto por la estonteco de la homo – kiu ĉe tio ne volas timi malfacilaĵojn kaj malsukcesojn – kiu volas marŝi kune ĉe la pinto de la ĝenerala progreso – tiu bezonas klaran mondperceptan fundamenton. Pri tiu la liberpensuloj laboras hodiaŭ, morgaŭ kaj postmorgaŭ, kela homo levu sin al homo kaj neniam plu volas rampi en la polvo, ke la homo ĉie fariĝ la mezuro de la aferoj !

Roterdamo, la 6-an de Oktobro 1974

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano laŭ la fonto : Joachim Kahl kaj Erich Wernig (eld.):Freidenker – Geschichte und Gegenwart ; Pahl-Rugenstein Verlag, Köln 1981 (Kleine Bigliothek, vol. 214), broŝura, 204 paĝoj ; isbn 3-7609-0611-7, paĝoj 167 – 170.