Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Petro
puce PIV 2020 estas aĉetebla
puce Plena Ilustrita Vortaro Eldono 2005

PIV 2020 estas aĉetebla

La nova eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, PIV 2020, estis presita en julio 2020. Ĝia apero estis publike anoncita dum la 93a SAT-kongreso en la reto. Tiu ĉi nova eldono, daŭre redaktita kiel la du antaŭaj sub la respondeco de Michel Duc Goninaz kaj Klaŭdo Roux, enhavas aldonajn referencojn al la Naŭa Oficiala aldono de la Akademio, kiu koncernas 209 kapvortojn, nun signitajn per la cifero 9. Aliaj notindaj korektoj estas enkorpigo de rimarkoj kompilitaj de Bertilo Wennergren en reta dokumento titolita "https://bertilow.com/piv/#novajhoj" kaj atentigoj de Wang Chongfang, kiu, dum sia laborego super la Granda Vortaro Ĉina-Esperanta, elsarkis multajn eraretojn en la PIV-aj citaĵoj de la Zamenhofa Proverbaro kaj de la Biblio, fontantajn el PIV 1970 sed preteratentitajn.

Kelkajn tagojn post la fino de la SAT-kongreso, la teksta enhavo de la ĝisdatigita eldono de PIV estis publike disponigita en la retejo "vortaro.net", kiu jam de 2012 gastis la tekstan enhavon de PIV2005, kadre de kunlaboro inter SAT kaj E@I. La ĝisdatigon prizorgis Bertilo Wennergren, kiu prezentis la novajn serĉ-funkciojn de la retejo dum la SAT-Kongreso. Lia prezento estas spektebla en la jutuba kanalo de SAT.
Tiu ĉi reta versio daŭre estas pliriĉigata, pri kio informas PIV-Blogo.

Aĉeteblaj ekzempleroj de PIV, haveblaj kontraŭ 60 eŭroj + sendokostoj, jam estas mendeblaj ĉe la libroservo de SAT-Amikaro en Parizo (libroservo ĉe satamikaro.org), de Korea Esperanto Asocio en Seulo (mentorcoach ĉe naver.com), de UEA en Roterdamo, de SATeH en Madrido kaj de FEL en Antverpeno. La libroservo de Esperanto-Asocio en Britio, en Barlastono, ankaŭ mendis kelkajn ekzemplerojn, kaj tion planas fari ankaŭ tiu de ELNA.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio