Liberecana Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberecana Frakcio

Kiel liberecana vivi - Kribo

(pli da demandoj, ol da respondoj...) Laŭ en Laŭte ! ĝis nun aperintaj kontribuoj pri tiu ĉi temo, oni povas rimarki, ke ĉiu pritraktis la aferon kvazau "anarĥiismo" kaj "liberecaneco" estus tute similaj konceptoj. Ĉu tio estas ĝusta, parte ĝusta, aŭ erara ? Ĉu nepre ĉiuj anarĥiistoj estas liberecanoj, t.e. ĉu ĉiuj aktivuloj, grupanoj, anoj de anarĥiistaj federacioj, unioj ktp. ĉiam kondutas liberecane ? Laŭ kiuj kriterioj oni efektive povas taksi, ĉu iu vivas liberecane ? Ĉu la celo de liberecano ne estas kiel eble malplej dependi de la establita sociordo (ŝtato, ekonomia sistemo, relegio - en tiuj nun malmultiĝintaj landoj, kie ŝtato kaj religio estas kunligitaj...) de diversaj homaj societoj, kaj eĉ de aliaj individuoj ? Kiel pluraj prave asertis, efektive liberecana vivo eblas preskaŭ ekskluzive sur privata kampo ; la individuo mem, ties familio, ties geamikoj, la rondo kie regas ia afineco...

La Ŝtato

En angulo de ĉiu liberecana meso kuŝas, kvazaŭ terura monstro, la nepre detruenda ŝtato, kaŭzo de ĉiuj malbonoj pasintaj, nunaj kaj ve, estontaj !... Sed fakte kiel konkrete manifestiĝas la bestaĉo ? Preskaŭ ekskluzive per trudoj kontraŭ la individuo, kompense al tiom malmultaj "rajtoj" ! Almenaŭ tiel opinias la liberecanoj...

Vi naskiĝas. Tuj endas vin registri. Kaj jen la komenco de la ŝtata entrudiĝo. Sekvas vakcinoj, sankontroloj, deviga instruado, ktp... Sekvas por iuj soldatservo, dungiĝo por panakiro (... aŭ denove registriĝo por ke vi, se senlabora, ricevu helpon...). Sed ni ne tro nigrigu la bildon ; jen la ĝojiga partoprenoj en balotoj, en impostpagado (kio ja pruvas, ke finfine vi trovis mondonan okupon)...

Kiel do elturniĝu vi, liberecano, implikita en tiu araneaĵo, kies gardisto gvatas, vorante la malfortulojn, grasigante la plej potencajn ? Relative multaj gekompanoj iam baraktis kontraŭ devigaj vakcinadoj, radiografiadoj, provis por siaj infanoj liberecanajn pedagogiojn... Iuj sukcesis ne soldatservi, sed je kia kosto ! Sed en nia ekonomia sistemo, kiel evitos la salajratan sklavecon, alie ol per almozpetado, se vi rifuzos la ŝtatan kontroladon ? Aŭ eble vi kredas je individua aŭtaracio ? Rakontu al ni...

Ĝenerale interkonsentas la diversaj liberecanoj, ke voĉdoni kadre de "burĝa demokratio" estas nepre evitenda perfido al la idealo ; Ni almenaŭ ne tiel kontribuu al la propra sklaveco ! Sed interese estus scii, kiel reagas liberecanoj en landoj, kie voĉdonado estas deviga, ekz. Belgio kaj Luksemburgio...

Ĉu ekzistas rimedoj por ne pagi impostojn ? Jes ja : neniom enspezi, nenion posedi, aŭ - vi divenis ! - fraŭdi.

Kompreneble, se vin priŝtelas, atakas gangstero aŭ ankoraŭ pli malriĉa eksterleĝulo, kiel vi reagos ? Ĉu plorĝemante en ĝendarmejo, skribe plendante al la taŭga instanco ? Aŭ ĉu vi pafe solvos mem la problemon - inter individuoj ? Ha, foje, kiel malfacilas esti liberecano !!!

Mono kaj proprieto

Jen vi, liberecano, pro familia hazardo heredas bienon. Ĉu vi tuj forvendu ĝin, voku la kompanaron por senprokraste fordiboĉi la monon feste ? Aŭ ĉu vi loku vian trezoron en bankon, en akciojn, kaj poste febre esploru la fluktuadojn de la borskurzoj ? Ĉu vi ekipu la hereditan domon kaj ludonu ĝin al proletoj ? Tion ne, nepre ne ! Vi prefer vigle rifuzu la heredaĵon ; eterne vivu la Principo, kaj mortu la liberecano, malriĉa, sed etike pura !

La profesio

Ĉu karieri en la reganta ekonomia sitemo kongruas kun liberecana vidpunkto ? Laŭ atesto kaj efektiva praktikado de multaj liberecanaj pioniroj, tutcerte ne. En la franca lingvo iam aperis ne ĉiam humuraj libretoj kun insidaj titoloj ; "Kiel ne sukcesi" (Comment ne pas rŽussir" - J.P. Grousset, iama ĵurnalisto de "La Katenita Anaso"),Ê "La rifuzo karieri" ("La refus de parvenir". Kiu memoras la nomon de ties aŭtoro) Ĉu konfesinde, ke tiuj manlibreto influis iujn el ni ?

Ankaŭ sur tiu ĉi tereno apliki liberecanajn principojn estas malfacila afero. Premas la medio ; la kolegoj, la "hierarkio", eĉ la familianoj. Se vi, liberecano, perlaboras vian panon en ŝtataj aŭ similaj administracioj (en Francio ; instruado, poŝto, fervojo...) vi nepre devos flanken meti, eĉ se nur provizore, iujn el viaj plej karaj principoj.

Paro (ĉiuspeca)

Ĉu povus ekzisti specife liberecanaj konceptoj pri la arto vivi en paro ? Se oni agnoskas, ke, plejofte, ĉiu paro estas apartaĵo kunfluejo de du unikaĵoj (unika individuo kun unika individuo), oni ne povas unuavide starigi regulojn aplikeblajn sendistinge al ĉiu paro. Tamen ŝajnas evidente, ke respekto al la aliulo estas la nepre obeenda principo en ĉiuj kazoj. Sed ĉar sur tiu ĉi tereno regas plejofte ne racieco, sed sentoj, impulsoj, eĉ pasioj, ŝajnas neeviteblaj la oftaj ekscesoj, kiuj kutime akompanas la manifestiĝojn de la homa bezono je kor- kaj korpvarmo kaj je neatingebla, sed ĉiam privata harmonio inter unikuloj. Tial, en liberecana medio, oni kutimas emfazi la neceson je minimuma afineco inter individuoj por malhelpi tro drastajn elreviĝojn.

Kvankam ĉi-kampe la liberecanoj ĉiam avangardis, en la praktiko ankaŭ en tute aŭ parte liberecanaj paroj retroviĝas la problemoj, kiujn preskaŭ neeviteble naskas la kunvivado de pluraj individuoj. Ekonomia, sentimenta kaj alispecaj dependecoj restas baroj al la ĉi-supre aludita harmonio.

Infanoj

Kiam temas pri rilatoj de liberecanaj gepatroj kun propraj idoj, endas atenti ke aplikado de absolutaj "principoj", se ne sufiĉe elprovitaj de praktikado, riskas estigi definitivajn katastrofojn. Ĉiu el ni povus citi tiajn ekzemplojn de fiasko, pro manko de flekseblo, relativeco, humaneco. Neniu, des malpli "liberecano", rajtas uzi infanojn kiel kobajojn ; ekzemple por ilustri pravon de speciala dieto, de speciala instrumaniero en nur familia kadro, de laŭdire universala lingvo (?)..., de speciala kuracarto...ktp.

Religio

Ankaŭ religio estas privata afero de ĉiu. Kaj la sinteno de liberecanoj fronte al tiu problemo ne estas definitive fiksebla en nigre tegita biblio. Kvankam nature liberecano sin ŝirmas kontraŭ la establitaj kaj ne-establitaj eklezioj, nenio kaj neniu rajtas malpermesi al iu, kredi aŭ ne kredi je religiaj principoj, etiko, filozofio. Tiu memkomprenebla toleremo inkluzivas la respekton al ĉi-rilate malsama vidpunkto de la kunul(in)o, de la fil(in)o, kaj aliaj. Kio ne malpermesas trankvilan interŝanĝadon de ideoj kun alipensantoj.

Ĉe "verduloj"...

Jen vi, libercano, trafita de verda febro. Vi konvertiĝas al Esperanto, aŭ sur iom najbara tereno, sentas emon al ekologio. Kompreneble, vi nature kondutas liberecane en tiuj verdejoj, ĉu ne ? En vi verŝajne ne ĝermos la genia ideo starigi regulojn por ricevi liberecanan E-bultenon, partopreni liberecanajn kunvenetojn kun kontrolado ĉe la enirpordo, ktp... Sed se la gekompanoj estas idee sekaj kiel eluzitaj citronoj (ĉu ne , Remo ?) kaj ne emas ion konstrui kun aliuloj (vivigi gazeton, aranĝi renkontojn...), kion vi faru ? Eble provu ion liberecanan en pli gravaj E-asocioj : priinfekti ilin per la liberecanaj baciloj ? favori ĉies liberan esprimadon ? primoki la kulton al eminentuloj ? pridubi la utilon de kampanjoj ĉe ŝtataj instancoj por "ĝui" subtenon por Esperanto ?...

Se aktivi por ekologio trudas aliĝon al speco de "verda" politika partio, vi liberecane draste reagos kiel la nepineto ; "Tion ne, nepre ne !". Kaj "mondskale pensante", vi preferos "agi loke". Ankaŭ ĉi-terene vi ne forgesos, ke iamaj liberecanaj pinoniroj estis jam ekologianoj, dum la vorto ankoraŭ ne ekzistis ; H.D. Thoreau, Elizeo Reclus, Kropotkin...kaj ke ĉi-lastaj kiel eble plej malmulte kompromitiĝis kun la ŝtata povo.

Individuo

Se, laŭ la diro atribuita al Sokrato, oni "konu sin mem", ĉu la fundamento de liberecana vivo ne estas tiuj evidentaĵoj, ke :
- ĉiu individuo, eĉ infano, estas unika, aparta ?
- ĉiu individuo portas en si malnovajn heredaĵojn el la prahistorio (reptilia cerbeto...) : diversajn timojn, instinktojn, kompleksojn, kiujn oni nek neglektu nek subtaksu ?
- ĉiu individuo estas krome rezulto de diversaj influoj sociaj (sociklaso, familio...) kaj poste de siaj rektaj rilatoj kun aliuloj (profesoroj, amikoj) aŭ malrektaj(legaĵoj) ?

Kompreneble, la rezultoj dependas de interinfluoj propraj al la diversaj temperamentoj, de afinecoj ; en ĉiu aparta grundo plej bone ĝermas apartaj semoj. Kaj la faktoro hazardo plejofte rolas.

Ĉe sia naskiĝo, ĉiu individuo supozeble disponas pri "kapitalo" kiun li aŭ ŝi apenaŭ eluzos. Liberecane vivante, oni celas kiel eble plej esplori tiun kapitalon, per eksperimentoj sur ĉiuj kampoj atingeblaj laŭ la cirkonstancoj.

Ĉu la liberecanoj povas malkaŝe vivi liberecane ? Ĉu iliaj ekzemploj povas konvinki iujn samtempanojn pri la kohereco, la logikeco de liberecanaj konceptoj ? Nur, nur tiukaze liberecanoj fariĝos fermentoj, kataliziloj, inspirantoj de gravaj sociaj ŝanĝoj direkte al tiu socio prirevita de teoriuloj.

D.C.B (en Bovilo, aŭgusto 2000a)
(ne konfuzu kun Daniel Cohn-Bendit !)

Postskriboj de Epikuro ;
Nenio sufiĉas al kiu taksas malmulto tion, kio sufiĉas. Riĉas la homo ne per tio, kion li posedas, sed per tio, kion li en plena digno kapablas malhavi.