Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Universala Kongreso de Esperanto en Japanio (elsendo de France-Culture 2007)


Universala Kongreso de Esperanto en Japanio (elsendo de France-Culture 2007)

Saluton, mi estas Dominique Simeone, responsanto de la Komisiono Esperanto de la Nacia Federacio de la Liberpenso. Kaj hodiaŭ ni invitis Claude Nourmont (Klod Nurmon’) por prezenti al vi Ateo-n kaj la Universalan Kongreson de Esperanto en Jokohamo, Japanio.

C.N. : Bonan tagon ! Aktuale mi estas vic-prezidanto de UEA, kie mi responsas la fakon pri kulturo, la kongresojn kaj la lernadon ; de pluraj jaroj mi estas ankaŭ prezidanto de ATEO.

D.S. : Ĉu vi povas prezenti ankaŭ UEA-n ?

C.N. : UEA, Universala Esperanto-Asocio estas internacia asocio kiu tuj festos sian jarcenton en la venonta 28a de aprilo. Por doni kelkajn gvidopunktojn, Esperanto, la internacia lingvo, estis kreita de doktoro Zamenhof en 1887, kaj la unua universala kongreso okazis en Bulonjo-ĉe-maro (Boulogne-sur-mer), do en Francio, en 1905. UEA kunigas naciajn asociojn kaj ĉiujn ajn specifajn asociojn : estas specifa asocio de blinduloj, asocioj laŭ profesiaj komunaj interesoj (kuracistoj, fervojistoj, instruistoj...), laŭ la ŝatokupoj kaj la hobioj (elsend-amatoroj, katamikoj...) eĉ la politikaj aŭ religiaj opinioj ATEO estas unu el tiuj asocioj.

D.S. : Kiu estas la historio de ATEO ? Kaj ĝiaj celoj ?

C.N. : La akronimo ATEO (la vorto signifas « ateisto » en Esperanto) estas ATEISTA TUTMONDA ESPERANTO-ORGANIZO, t.e. la universala organizo de la esperanto-parolantaj ateistoj. La asocio estas juna : ĝi estis kreita en 1987 kaj ĝi estas ligita por kunlabori kun UEA ekde 1990. Se ATEO estis kreita nur cent jarojn post la naskiĝo de Esperanto, tamen la liberpensuloj komprenis tre frue la intereson kiun neŭtrala internacia lingvo povos prezenti por la disvolviĝo de la libera penso. Tiun ĉi jaron ni festis la centjariĝon de la unua organizo de esperantistaj liberpensuloj, asocio kiu estis kreita en 1907 dum la tria universala kongreso de Esperanto en Kambriĝo. Sed mi opinias, ke pli malfrue vi intervenos pri tiu ĉi temo. Denove pri la celo de la asocio : kunigi la esperanto-parolantajn liberpensulojn kaj ateistojn. La asocio eldonas bultenon « Ateismo » kaj organizas ĉiujare forumon dum la universala kongreso de Esperanto. Kaj ni tuj disvolvos reton kaj diskutliston. La intereso de tiuj agoj estas la ebleco por liberpensuloj de diversaj landoj renkontiĝi ĉu dum kunvenoj ĉu virtuale, sen lingvaj problemoj.

D.S. : Ĉu vi povas ankaŭ precizigi kio estas universala kongreso de Esperanto ?

C.N. : Estas jara kunveno de esperanto-parolantoj, organizita de UEA ĉiujn jarojn en malsama lando, en kiu partoprenas pli malpli 2000 personoj el ĉiaj sociaj devenoj. En 2006, la kongreso okazis en Florenco kaj en 2007 en Japanio, en Yokohamo. La programo estas abunda kaj diversa. Kultura programo, statutaj kunvenoj, prelegoj... Mi simple diras, ke estas ankaŭ okazo por la diversaj fakaj asocioj (pri kiuj mi jam parolis) kunvenigi siajn membrojn kaj simpatiantojn, kaj en tiu kadro ATEO organizas ĉiujare sian administran kunvenon, kaj precipe forumon malfermitan al ĉiuj, pri aktuala aŭ ĝenerala temo, rilate la liberpenson. Ni diru ankaŭ, ke la kongresloko influas en la elekto de la forumtemo.

D.S. : Kiuj temoj krome estis ektraktataj de ATEO en Florenco kaj Jokohamo ?

C.N. : Italio estas lando en kiu la katolika religio speciale lasis spurojn. Pro tio ŝajnis al ni interese paroli pri religio en la instruado. Diversaj partoprenantoj prezentis la instruad-staton de la religio en la lernejoj kaj en aliaj publikaj institucioj de sia lando. Evidente ĉefe Italio, pri kiu du intervenantoj klarigis la vidpunkton de la lernanto kaj tiun de la instruisto. Mi mem parolis pri la specifa situacio en Alzaco-Mozelo. Kaj ni prezentis ankaŭ la situacion en Svisio, en Kanado, en Japanio, en Israelo... Krome estas interese rimarki, ke ni havas multnombrajn membrojn en Israelo – lando kie religio ĉeestas kaj kie la disigo inter la ŝtato kaj la religio estas tre malfacila... Kiel vivi en Israelo se oni estas nekredanto. Ĉie dum la ĉiutaga vivo ankaŭ la religio ĉeestas. Tial ili aparte konas tiun problemon.

Ĉu la ideo de sekulareco, de disigo inter publika vivo kaj privata vivo estus nur eŭropa, eĉ nur franca ? Mi konstatis, ke estas malfacile klarigi la koncepton de sekulareco al nefrancaj esperantistoj. Dum renkonto de esperanto-parolantoj en Litovio, diservo estis programita ! Mi kontestis. Malfacilis komprenigi, ke diservo ne povas esti parto de la oficiala programo. Oni respondis al mi : sed neniu estas devigata iri ! Feliĉe.. Kaj kio en Azio ? Ĉar la Kongreso okazis en Japanio, estis bona okazo scii pri la vidpunkto de la japanoj kaj de aliaj azianoj ĉeestantaj pri ateismo. Do en Jokohamo ni elektis la temon : ĉu la ideo de ateismo gravas en Japanio kaj en la aliaj aziaj landoj ? Tio okazigis tre interesajn intervenojn de japanoj, ĉinoj kaj koreoj. Ateismo ne estas komprenata kiel io kontraŭa al budhismo (same kiel ekzemple katolikismo kaj ateismo). La religio ne estas travivita kiel reganta, decidiga forto. Ŝajne la koncepto ateismo ne estas tute komprenata en Japanio. En 2007 ni memorfestas la centjaron de la unua organizo de esperantistaj liberpensuloj, kaj tio estas la alia temo de la forumo, pri kiu vi tuj parolos al ni, Dominiko.

D.S. : Kiel Courtinat prezentas ĝin dum prelego de Zamenhof, malfermante la trian universalan kongreson en 1907 en Kambriĝo : « Esperanto havas celojn kaj internan ideon... Kaj pere de tio ĝi ebligas fratecon kaj nuligon de la limoj kiuj ekzistas inter la homoj » Okaze de tiu kongreso, Courtinat substrekis post dekoj da linioj pri la religia movado, ke ankaŭ liberpensuloj kaj framasonoj kunvenis dum tiu kongreso en 1907. Krome ni povas rimarki, ke paralele al tiu ĉi kongreso progresema kongreso okazis apud Kambriĝo, kie membroj de diversaj socialistaj, revoluciaj kaj aliaj partioj kuniĝis kaj provis atesti pri tiu periodo de Esperanto-naskiĝo. Sed kio okazis pli precize pri la Liberpenso ?

D.S : Eblas retrovi en Internacia Lingvo en 1907 etan artikolon kiu prezentis tiun kreadon. Tiuj liberpensuloj indikis : « La Liberpenso kies kreadon en 1907 ni honore prezentas… » el kiuj troviĝas multaj konataj nomoj kiel Bourlet, Deshays, Essignan, Fi-Blan-Go, ankaŭ Moch, Papillon. Tiu Internacia Socio eldonis revuon nomitan la Libera Penso. Eblas retrovi ekzemplerojn en la Nacia Biblioteko. Mi povis konsulti ilin. Kaj eblas konstati laŭ la informoj prezentitaj en tiu bulteno ke estis membronombro inter 100 kaj 150. Ekzemple en 1906 la prezidanto estis Jules Wolf el La Chauds-de-fonds en Svisio, vicprezidento Batek el Bohemio, Deshays, liberpensulo loĝanta en Francio, estis la sekretario. En la komitato, troviĝis Helen Fryer el Londono, Oscar Bueneman el Hamburgo kaj Guillemin el Houilles. Honormembroj de tiu epoko estis Ferdinand Buisson de la Liberpenso, Forel, Pelant kiu estis liberpensa ĉeĥo, kaj Tolstoj. Tiu internacia socio aliĝis al la Internacio de la Liberpenso, al la Internacia Federacio de la Liberpenso en 1908 en Barcelono. Eblas vidi, ke la temoj pritraktitaj en ĝia revuo ebligis al la esperantistoj de diversaj landoj paroli pri problemoj kiuj koncernas la sekularecon kaj la Liberpenson. Eblas rimarki, ke iu el la pritraktitaj temoj estas ekzemple tiu pri Francisko Ferrer kiu komence ne deziris esti honormembro de tiu Liberpenso sed nur simpla membro de tiu socio. Kaj pli malfrue kiam li estis murdita de hispanaj policistoj, senprokraste tiu socio tuj reagis provante informi kaj kolekti monon helpe al la starigo de monumento por Francisko Ferrer. Mi memorigas, ke baldaŭ, venontan jaron, ni memorfestos tiun mortigon. Krome, eblas konstati en tiuj bultenoj, ke liberpensuloj provas prezenti ĉiujn aspektojn de la vivmaniero kiu en la epoko, ĉu en Francio kie la sekulareco (mi memorigas, ke en 1905 la leĝo pri disigo inter la eklezioj kaj la ŝtato ĵus estis voĉdonita) estis ankoraŭ malfirma, ĉu en multaj landoj kun nedemokrataj registaroj kaj tute malsamaj situacioj. Mi deziris prezenti al vi tiun socion kiu centjar-festas kaj pri kiu ni faris prezenton en Jokohamo. Kaj mi opinias, ke ni povas vidi, ke tra tiu historio kaj tra la historio de la universalaj kongresoj kiuj daŭras ĝis nun, la Liberpenso ĉeestis kaj voĉdonis ek de 1904 dum la Kongreso en Romo rezolucion favoran al Esperanto. Ankaŭ ke ATEO nun ene de UEA, partoprenas en tiu heredaĵo kiun la esperantistoj kaj la liberpensuloj devas subteni kaj disvolvi.

D.S. : Claude Nourmont, ĉu vi povas diri kiu estos la estonteco por la esperantistaj ateistoj kaj la liberpensuloj ?

C.N. : Forumoj ege sukcesas. Kaj mi povis konstati, ke multaj partoprenantoj, multe pli ol mi supozis, interesiĝas pri la asocio ATEO. Dum la lasta ekspozicio, ni afiŝis citaĵojn rilate al ateismo, kaj tio estis okazo dialogi kun personoj kelkfoje venantaj nur scivoleme foje pro pli forta intereso. Mi devas ankaŭ substreki, ke ni laboras tolereme. Okazis ke ni havis la Internacian Union de Katolikaj Esperantistoj kiel najbaran budon. Ene de la Esperantista movado, estas pluraj asocioj bazitaj sur religio kaj apud tiuj asocioj estas loko por asocio de esperantistaj liberpensuloj. Kontraŭstaro inter religiaj kaj ateistaj movadoj ne vere ekzistas en la esperantista movado, kie ni kutime kunlaboras amikece, eĉ se malsamas opinioj kaj vivmanieroj. Kontraŭstaro pli estas kontraŭ la religioj kiuj netolereme altrudas al la socio vivmanierojn kiuj apartenas al privata kampo. Denove temas pri sekulara problemo.

Mia familio estas tradicie ateista. Mia patro, naskita en 1901, ne estis baptita ; certe escepta konduto en tiu epoko (kio signifas, ke lia patro mem estis kontraŭ la bapto  !). Ankaŭ mi ne estas baptita. Mia patro estis engaĝita en liberpensaj movadoj. Sed mi, mi engaĝiĝis nur antaŭnelonge, kvankam mi interesiĝas pri Esperanto de jardekoj. Mi kontentiĝis esti pasiva ateisto... Kaj en la esperantista movado, ni estas toleremaj, Esperanto estas cemento kiu trapasas super la ideokvereloj. Kaj ĝenerale, la neceso montri malsamon eble ne estis travivita kiel io urĝa. Sed en la nuna socio la situacio evoluas : religia fanatismo, ekstremismoj revenas, eĉ disvolviĝas. Necesas stari kontraŭ tiuj danĝeraj fanatikismoj. Kiel mi diris, tio ne vere okazas ene de la esperantista movado. Eĉ se kelkfoje ni povas esti incitataj de la prozelitismo de spiritistaj movadoj kaj aliaj grupoj agemaj en la esperantista movado. Sed mi ne vidas Esperanton kiel emanaĵon de dia celo, sed kiel racia homa kreado. Dum iuj forumoj, mi aŭdis esperantistojn (ateistojn aŭ ne) kiuj plendis pro konfuzrisko, ĉar en iuj landoj, Esperanto ŝajnas tro ligata ekzemple al spiritismo. Kaj tio forigas la personojn interesatajn de Esperanto, sed kiuj ne deziras aliĝi al religia movado. Kiam ĉe la eniro de la kongreso, tute ekstere, ni ricevas bonvenan flugfolion de religia paralela grupeto, kiam, nur ĉar ni estas esperantistoj, ni trovas en nia leterkesto (tio okazis hieraŭ) bultenon de spiritista asocio, ni povas timi, ke, ekstervide, la movado aspektu kiel kunigo de sektoj, eĉ kiel sekto. Tio donas pri ni tute falsan bildon de la esperantista movado. Estas movado kiu devus esti sekulara. Cetere la statuto montras ke UEA celas faciligi interŝanĝojn inter la homoj malgraŭ malsameco de nacieco, gento, sekso, religio, politika opinio, aŭ de lingvo. Tial mi opinias, ke ATEO povas ludi rolon : Esperanto estas neŭtrala, kaj eĉ se kelkaj religioj subtenas Esperanton, ili ne havas monopolon. Tio povus esti, okaze de devioj, alarmsonorilo kaj kontrolado por respekto de la sekulareco. La esperantista movado estas egale por ateistoj kaj liberpensuloj ; ene de ĝi ili trovas neanstataŭigeblan rimedon por renkontiĝi.

D.S. : Dankon al Claude Nourmont. Kaj por ĉiu ajn informo pri Esperanto, UEA, ATEO, bonvolu kontakti la komisionon Esperanto de la Nacia Federacio de la Liberpenso, 10/12 straton Fossés-Saint-Jacques, 75005, Parizon, aŭ en la reto.

elŝuti :

Elsendo :

Franclingve


MP3 - 16 Mb, 0 x 0 pixels