Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Earth First - Verda Fronto
puce Kiel liberecana vivi - Kribo
puce Kio estas Anarkio
puce Klasbatalo : vorto, ideo, koncepto ? - Djemil Kessous
puce La infero - Pancho
puce Maldekstra Naciismo aŭ kiel trompi koncepton- Jakvo Schram
puce Naciismo, internaciismo, sennaciismo - Jakvo Schram
puce Ne estas la laboro kiun oni devas stimuli, estas la kapitalismo kiun oni devas elimini ! - Jakvo Schram
puce Nepre legu la 1-a de majo de Louis Paul Boon
puce Por tiuj, kiuj kredas ke nekredi eblas. Laikeco - Kribo
puce Pri la historio de CNT-Francio - Ivo Peyraut
puce Pri uzado de la angla en Eŭropaj universitatoj - Jakvo Schram

Klasbatalo : vorto, ideo, koncepto ? - Djemil Kessous

Klasbataloj kaj socia progreso

"La historio de la tuta ĝisnuna socio estas la historio de l’ klasbataloj" ; per tiu famega aserto ekas la unua ĉapitro de la Komunista Manifesto de 1848. Tiu revolucia koncepto - antagonisma kaj klasisma - pri la homa socio kaj ties historio, profunde influis ĝisnune ne nur tutajn generaciojn de aktivantoj (marksistoj, sed ankaux anarkiistoj, revoluciaj sindikatistoj aux anarki-sindikatistoj) sed ankoraŭ diversajn fakojn de homaj sciencoj (historio, antropologio, aŭ sociologio).

Formulita en 1848, la supremenciita frazo de l’Manifesto estas tiel revolucia, kiel ĝi ne plu rigardas la historion kiel la esprimo de iu Dia volo - kio, ĝis tiam, estis ĝenerale akceptita ; aŭ kiel la rezulto de la agado de kelkaj ĉefroluloj, laŭ la romantika maniero. Jes, la homo ja faras sian historion, aranĝas la socion en kiu li vivas kaj ties fariĝo ; tamen, tra la multnombraj unuopaj agoj de la homoj, oni povas vidi la alfronton de la superaj interesoj de l’diversaj sociaj klasoj, kiuj komponas la socion. Fine, rezultas de tiu aserto, la fakto ke nia historio estas la produkto de senĉesaj luktoj. Dum ĉiuj aliaj animalaj specioj konas nur la perforton kiel lukton por la vivo, kiun ili devas plenumi inter si (la struggle for life, la fama ĝangalleĝo), la homo igis tiun interspecian lukton ene de sia propra specio por transformi ĝin en lukton enspecian. "La homo estas lupo por la homo" (homo homini lupus), tiu aserto de Hobbes estas bone konata, pli ol ĝia rebato : la lupoj ne intervoras sin.

Ekde la unuaj antaŭhistoriaj socioj, la milito estas nepreterpasebla fakto, kiel montras al ni la antropologo Pierre Clastres. Ekde kiam la progreso de la produktforto permesas la ekziston de firma socia superprodukto, oni ĉeestas, laŭlonge de la historio, la diferenciĝon de la socio en klasoj, kastoj, ordoj ; nome en diversaj sociaj kategorioj ekspluatantaj aŭ ekspluatataj, kies interesoj disiĝas. Finfine, ekde la fino de la 18a jarcento, la burĝaro trudas poiome sian tutmondan superregadon ; samtempe ĝi varigas la mondon, transformas ĉiun aferon en varon inkluzive de la homa laboro sed, per la salajreco, la ĝeneraligado de la laborvaro, ĝi kreas socian klason radikale kontraŭan al si. Per sia finvenka lukto kontraŭ la burĝaro, la proletaro devas liberigi sin de la subpremado pri kiu li suferas, emancipiĝi, kaj tiel definitive ĉesigi ĉian ekspluatadon de l’homo per la homo.

Tiel, ĝisnune, ĉiuj aktivantoj kiuj aspiras al radikala socisxanĝo, ne ĉesis turni sian esperon al iu grupo de homoj ekspluatataj, la laborista klaso, kaj imagi, koncepti, elprovi ĉiujn eblajn formojn de organizo rilate kun ĝi. La mensa stato de tiuj aktivantoj estas rekte proporcia al la stato de iu socia meteorologio, la socia klimato, nome la grado de mobilizo de l’socia movado. Kondukita far la laboristaro, la klasbatalo enskribiĝas en koncepton ĝenerale progreseman de l’homa historio ; venkinta, ĝi devas finatingi senklasan socion de homoj liberaj kaj emancipiĝintaj.

La Industria Revolucio...

Tiu mondkoncepto inaŭgurita far Marx kaj Engels en la mezo de l’19a jarcento profunde influis, krom la marksistojn, multajn tendecojn de l’socia movado, kiel mi tion sugestas ĉi-supre. Plie, ĝi permesis al la sociaj sciencoj konsiderinde progresi : de tiam, historiistoj, sociologoj, ekonomikistoj, antropologoj, devas senĉese sin turni al la laboroj de Marx kaj Engels, ofte por provi falsi, dolĉigi tiun koncepton, senigi ĝin el ties revolucia karaktero.

Tamen, tiu vidpunkto povas ankaŭ veki kritikojn el revolucia flanko, tio estus nur tial ke ĝi esprimas la realon parte, nesufiĉe, ĉar tiu sama realo estas multe pli revolucia ol tio, kion povis imagi la grandaj revoluciuloj de la pasintaj jarcentoj.

Unue, la homa historio ne povas esti limigita, reduktita en simplan aron de luktoj, nek en nuran interplektadon de antagonismoj. Certe, la marksista tradicio trafe pruvis ke, antaŭ la grandaj ideoj kaj la grandaj sentoj, ja la apartaj interesoj faras la historion. Tiun lastan, tamen, konsistigas aliaj faktoroj krom la luktoj, notinde aliancoj, kunlaboroj ; la dialektiko lukto-kunlaboro tie ludas ĉefan rolon. Krome, ne estas nur klasoj, kiuj, dum la historio, interrilatas, luktante aŭ kunlaborante, sed ankoraŭ aliaj sociaj kategorioj : triboj, civitoj, reĝlandoj, kaj, pli freŝdate, kreskanta nombro da sociaj minoritatoj : etnaj, naciaj, virinaj, samseksemaj ; finfine naci-ŝtatoj pli kaj pli multaj ;

Fine, ne ekzistas nereduktebla antagonismo inter ĉiuj tiuj kontraŭecoj disvolviĝitaj de la homaj socioj ĝenerale, de la kapitalisma aparte. ĉiu kontraŭeco, ĝis tiu, kiu ekzistas inter la homo kaj la naturo, finiĝas solvante per iu aŭ alia maniero ; eĉ okazas, foje, ke la bataloj ĉesas, se ne pro manko da batalantoj, almenaŭ per la kvazaŭ estingiĝo de unu el ili (vd la kontraŭecojn inter fikshejmuloj kaj nomadoj, inter urb(an)oj kaj kampar(an)oj ;)

Notinde, neniam estis kontraŭeco nepreterpasebla inter la salajrata laboro kaj la kapitalo, alidirite inter la proletaro kaj la burĝaro ; la luktoj okazantaj en tiu kadro ne kontestas eksplicite la superan procezon, en kiu tiuj ambaŭ realecoj partoprenas, nome la sistemon de kapitalisma reproduktado, sed celas simplan modifon de la partigo de l’superprodukto havigita per tiu procezo. Tamen, se tiuj luktoj ne kontestas eksplicite, nome subjektive, la procezon de kapitalisma reproduktado, ili tamen havas kiel notindan rezulton malfortigi ĝin. ĝis kiu grado ? Tiu procezo de variĝo ĝenerala, de reproduktado akceliĝa, eĉ eksploda, estas vivanta : ĝi havas naskiĝon, kiun oni povas situigi proksimume, disvolviĝon, kaj velkiĝon, kiu frue-malfrue devos okazi, se ĝi ne jam komenciĝis.

La eksterordinara tutrenverso, kiu ekas en okcidenta Eŭropo ekde la fino de l’18a jarcento (politike en 1789 rilate Francion, ekonomie iom antaŭe en Anglio, kulture en Germanio ;) ne povas klariĝi kiel simpla kapto de potenco far la burĝaro. Kun tiu industria revolucio, kiu ne ĉesis daŭri ekde tiam, ekas la granda variĝo de l’mondo, ties strukturiĝo en naci-ŝtatojn ĉiam pli multajn kaj ties hierarkiiĝo ; ĝi naskis mondon tute originalan, kiu prezentas varian pejzaĝon de la favorataj regionoj, hiperdisvolviĝintaj, ĝis la senheredigitaj zonoj, pasante tra la region-provizejoj de krudmaterialoj (k.a. energiproduktoj) kaj la landoj laŭdire "stariĝantaj" kie troviĝas la manufakturoj de l’planedo kun iliaj milionoj da salajraj sklavoj. Tiu revolucio kuntrenis konsiderindan homan progreson ne nur industrian, teknikan, sed plie sciencan, kulturan ; progreson tiom rapidan, kiom, de unu jarcento kaj duono, ĉiu generacio spertas vivkondiĉojn neimageblajn de la antaŭa, kio neniam okazis dum nia tuta historio ; sed progreson partan, limigitan, akompanatan de tiom da perversaj efikoj ; mondmilitoj, poluadoj, marĝenigoj, fascismoj, integrismoj kaj aliaj epifenomenoj -, kiom multe da progresistoj estas tiel malorientitaj, kiel ili komencis kontesti la koncepton de tiu progreso, eĉ ties realon mem.

Ne estas nur la burĝaro, la klaso posedanta la produktrimedojn, kiu plenumis tiun tutrenverson ; multaj homoj partoprenis en ĝi iel ajn : ŝtatoficistoj, militistoj, salajruloj, nobeloj kaj klerikoj, devenantaj de l’malnova reĝimo, aprobis tiun superregantan sistemon, sed ankaŭ laboristaj sindikatanoj.

Tiu freŝdata progreso, trudmarŝe plenumita, povis pluiĝi nur per la ĝeneraligo de la rivaleco, de la luktoj ene de la homa specio, darvina fenomeno, enspecia. La konkurencoj inter unuopuloj, entreprenoj, nacioj, ĝeneraliĝis, estigante paroksismigitajn diferenciĝojn inter riĉeco kaj mizero de la homoj aŭ de la naci-ŝtatoj.

Du elstaraj realoj - la unua ekonomia, la kapitalo, la dua politika, la naci-ŝtato -, stampas la industrian revolucion, kies plej kritika periodo situas en la 20a jarcento. Post tri gravaj krizoj de tiu jarcento - du mondmilitoj kaj unu granda depresio (1929), kiu situas inter ili -, du ŝlosilorganizoj, sidantaj respektive en Vaŝingtono kaj Nov-Jorko, trudiĝis en la pinto de tiu procezo de tutmondiĝo : la internacia mona Fonduso kreita en 1944 kaj, la sekvan jaron, la unuiĝintaj nacioj Organizo. Ambaŭ organizoj, kun kelkaliaj aldonite (monda Banko, tutmonda Organizo de l’komerco, ktp ;), estas komisiitaj por pluigi tiun sistemon profite al kelkaj grandaj superregantaj regnoj. Sed tiu tutrenverso estas tiel potenca, neregebla, kiel multaj, hodiaŭ, sin demandas ĉu la homaro kapablos ĝin postvivi.

... kaj la rolo de la alternativuloj

La progresemaj aktivantoj, kaj inter ili la revoluciuloj (ni nomu ĉiujn ĉi la alternativuloj), elektas tiun fundamentan vidpunkton : la homaro povas transpasi tiun akutan krizon, kiu ĝin alfrontas, sed ĝi sukcesos nur alprenante aranĝojn radikalajn. Kiel povas ili roli en tiu kunteksto ?

Antaŭ ĉio, endas korekte taksi la esencajn elementojn de la objektiva situacio, kiun ni spertas. La industria revolucio respondas al profunda kreska krizo de l’homaro, krizo kies la paro kapitalismo-naciismo prezentas la sisteman esprimon. De sia eko en la fino de l’18a jarcento ĝis la 1970aj jaroj, kaj malgraŭ kelkaj notindaj fluktuoj, tiun revolucion stampis senĉesa altiĝo de la tutmonda ekonomia kresko, kiu grade pasis de 0,5% averaĝe (fino de l’18a jarcento) ĝis elcentoj atingantaj 5% kaj plus en la fino de tiu periodo (fino de la 1960aj jaroj, komenco de la 1970aj). Nu, de 1973, tiu kresko spertas netan malakcelon, kio jxetis la mondan kapitalisman sistemon en profundan krizon. Ne en 1938, la produktfortoj ĉesis kreski, kiel tiam asertis Trocki ; ekde 1973 ilia kreskokvoto, restante tute pozitiva, nur malaltiĝis kaj tiu simpla faktoro sufiĉas por dejxeti la sistemon en la grandan depresion, kiun ni spertas de tiam kaj kiu ne ĉesis pligraviĝi. Tamen, antaŭenpuŝita de la eksterordinara inercia forto, kiun ĝi amasigis de jarcentoj, tiu sistemo, per la freŝdata ofensivo novliberalisma, pludaŭrigis ĝisnune la tutmondan globiĝon kaj hierarkiiĝon rilate al siaj propraj interesoj ; per la sama impeto, ĝi paroksismigis la malegalecojn ĝis grado neniam antaŭe atingita.

Tiel, la rolon, kiun Marx asignis al la proletaro - kreskigi la produktfortojn uzante sian superregadon -, plenumis la kapitalisma sistemo : neniu alia ol tiu lasta povis realigi tian progreson dum tiom kurta tempo (kaj estigante tiom da damaĝoj). Nuntempe, la grado de la ekonomia disvolviĝo atingita sufiĉas plenmezure por satigi la bezonojn de l’tuta homaro (kun kelkaj rearanĝoj). Sed tiu sistemo ja ne kapablas respondi al tiu neceseco ; ĝi scias nur paroksismigi la konkurencon kaj la malegalecojn, jxeti la homon kontraŭ la homon, poluadi ;

"La kapitalisma produkto naskas per si mem sian propran neadon kun la fataleco, kiu regas la aferojn de l’naturo", asertas Marx en la fino de la unua libro de l’Kapitalo. Tamen, tiu fino programita ne povas realiĝi aŭtomate per si mem, nek per la volo de iu transcenda potenco sed per la homoj, fare de ties diversaj sociaj luktoj, de kiuj la alternativuloj devas esti solidaraj, certe, sed ankaŭ kritikaj. Kial ? ĉar la multaj nuntempaj sociaj luktoj neniel celas kontesti la sistemon sed defendi interesojn apartajn, limigitajn, tamen vivesencajn por tiuj, kiuj luktas kaj vidas nenian alternativon : ili celas, tie ĉi antaŭgardi la dungaron, nome daŭrigi la salajran sklavecon, tie for postuli monhelpon de la ŝtato aŭ eĉ plenumi la nacian liberigon de iu etna minoritato, nome plifortigi la jakobenan ŝtaton, ties enmiksiĝismo, eĉ krei (laŭ ia dispariĝa reprodukto) aldonan naci-ŝtaton, kiu tuj diferenciĝos, polusiĝos. Tamen, kvankam tiuj luktoj ne estas eksplicite revoluciaj, ties kunigado estas tiaj implicite, objektive, ĉar ili ŝancelas kaj senfirmigas la sistemon.

Koncerne la alternativulojn, endas antaŭ ĉio elmontri, tra ĉiuj ĉi luktoj (kiam ili okazas sed eĉ en pli kvieta tempo), ke la superreganta sistemo povas prezenti nur solvojn individuajn, partajn, portempajn eĉ necertajn, por kelkaj bonŝanculoj, por iu minoritato malfavore al aliaj, sed ĉefe ke alia mondo eblas : sen tiu fundamenta perspektivo, nenia mobilizo, nenia iomete kohera agado, nenia projekto povas esti entreprenita. Nu, tiu sistemo tiel ruinigis sennombrajn alternativajn projektojn, kiam ĝi estis en plena ekspansio kaj eĉ dum sia freŝdata kadukiĝo, ĝi tiel sin trudis dum tiu pasinta periodo, kiel ĝenerala malintereso, indiferenteco, nun vidiĝas rilate ĉian alternativon tuj kvalifikitan utopia. Tiun cenzuron ne nur praktikitas la subtenantoj de l’sistemo, sed ankaŭ ties sennombraj viktimoj kaj ofte ; tio estas la plenpleneco - la alternativuloj mem, kiuj enmensigis siajn fiaskojn kaj daŭrigas tiun black out ene de siaj propraj vicoj ; Jen kie okazas la transpaso de la formala, suprajxa superregado de l’kapitalo al ties reala superregado : la superregantaj ideoj estas la ideoj de l’superreganta sistemo ; Do necesas antaŭ ĉio, reproprigi al si tiun utopion.

La utopio (tio, kio nenie troviĝas) estas homa, universala : flugigi ajxon pli pezan ol la aero, ĝin sendi en la interstela spaco, dissplitigi ĉielskrapturojn per memmortigaj taĉmentoj devojiĝinte aviadilojn, estas utopioj ; ĝis ilia realigo. La utopio estas ankaŭ instrumento, armilo celanta nuligi ĉian projekton, detrui ĉian esperon. Nu, fronte al la konservativaj utopioj, eĉ reakciaj, disvastigitaj de tiuj, kiuj rifuzas ĉian socian antaŭenpaŝon Ð aŭ kiuj ne kapablas imagi ĝin ; la alternativa movado estas grajnejo de progresemaj utopioj, tute ne cenzurindaj, kiuj male devas esti nepre diskonigitaj inter ni. Ni parolu, tre rapide, pri la politikaj utopioj kiuj, kiel Proudhon jam tion antaŭvidis, aspiras al mondo de regionoj kaj komunumoj libere asociiĝintaj kaj federiĝintaj ; la ekonomiaj utopioj, kiuj celas socion kie la merkato estos reeniginta en la kanaligitan vojon, kiun ĝi uzis antaŭ sia freŝdata superbordiĝo, socion kie la homaj konunumoj estos reproprigintaj la riĉecojn de kiuj ili estis senposedigitaj : ĉies laboron unue, sed ankaŭ la terojn, la produktirimedojn, la monon ; la ekologiaj utopioj, kiuj strebas al mondo kie la homo estos reveninta en sian lokon sine de l’naturo ; la kulturaj utopioj koncerne la alternativajn edukadojn, kiuj prezentas aliajn perspektivojn ol la nuna ĝenerala ŝtultigo praktikita de l’sistemo, aŭ ankoraŭ la planlingvojn kun universalaj celoj ; la sindikataj, konsiliismaj, memmastrumismaj utopioj ;

ĉiuj ĉi utopioj, komplementaj, strebas al mondo al kiu niaj socialismaj prauloj aspiris, nome mondo kie la ŝtato estos velkiĝinta, la milito ĉesinta, kie la ekspluatado de l’homo per la homo kaj ties nuntempa pluiĝo, la salajreco, estos nur memorajxoj de la pasinta historio, kie la mastrumado aferojn anstataŭos la regadon de l’homoj ; unuvorte utopia mondo ; ĝis ties realigo.

Iu luktfilozofio

ĉio perdiĝas, ĉio kreiĝas, ĉio transformiĝas ; povas oni aserti distingiĝante de Lavoisier. La moderna scienco, nun, firme elmontris la karakteron universale movan kaj efemeran de ĉiu afero, ĝis la steloj, eĉ la atomoj konsistigantaj la plej duran kristalon, la plej stabilan, kies vivdaŭro estas limigita. La verko de Marx, koncerne lin, permesis evidentigi tiun karakteron necertan kaj fuĝeman de la realo ene de la homaj socioj.

Ankaŭ ĉio akceliĝas, de tio la nuntempa homo povas atesti. Dank’ al la transdono de la scio fare de la edukado, al ĝia senĉesa pliriĉigo, la homa vivo prezentas senteblan akcelon de la natura evoluado : sekve de tiu kultura progreso karakteriza al nia specio, nuntempa homo estas radikale malsimila al ties praulo vivinta antaŭ 10.000 jaroj ; oni ne povas same diri pri la aliaj animalaj specioj. Kaj nia historio (apenaŭ 5.000 jaroj), sekve de la diferenciĝo de la socio, de la multaj luktoj, kiujn ĝi disvolvis, prezentas novan senteblan akcelon de la antaŭhistoria, nememorebla homa progreso, ĉiu scias ke ĝi furiozis ekde la komenco de la industria revolucio, neregita kaj neregebla fenomeno ;

La diversaj homaj institucioj produktitaj de nia freŝdata evoluado estas do, pli ol iam ajn, notinde efemeraj, kion elmontras ĉiu historia esploro : la mono, la lingvo, la ŝtato, la salajrata laboro, la nacio, la merkato, la familio... ne ĉesas naskiĝi, ŝanĝiĝi, vivi, malaperi, kaj tio povas koncerni eĉ la homon, pri kiu ni scias nun, ke ŝli ne estas fino en si mem. Imagi eterna, nemovebla, iun ajn el tiuj institucioj estas danĝera utopio:estas alia : voli ĝin vivteni, kiam ĝi kadukiĝas. Estas do pasia laboro plenumenda, igante vivi la supremenciitajn sociajn kategoriojn, eĉ kelkfoje akompanante ilin ĝis ties morto, tra niaj diversaj bataloj, sen praktiki terapian persistadon. Tie estas granda filozofio de la lukto praktikinda.

Ni konkludu per tiu fundamenta teoremo : la sociaj luktoj, i.a. la klasbatalo, estas necesa kondiĉo, sed ne sufiĉa, de la socia ŝanĝo.

D. KESSOUS

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio