Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de novembro 2020 . Ĝis nun estas 2670 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivo | Membriĝi
Venonta kongreso

En la sama rubriko

puce 256 aliĝintoj por la 93a SAT-kongreso en la reto !
puce Agadraporto de la Plenum-Komitato por la periodo de Junio 2019 ĝis Majo 2020
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Deklaracio
puce Financa raporto 2020
puce Gvidrezolucio
puce Oni elturniĝis kun la neĉeesta formato
puce Pri pasintaj kongresoj
puce Raporto de la ĜK-aro kaj KK 2019-2020
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Sennacieca Kongreso Tutmonda

Oni elturniĝis kun la neĉeesta formato

La sestaga ĉi-jara kongreso de SAT (26-a ĝis 31-a de julio, 2020) restos en memoro kiel “bjalistoka” kongreso pro la lerta reĝisorado de Pŝemek W., kiu biciklis ĉiutage de sia hejmo al la Bjalistoka Esperanto-Centro kaj mastrumis la retan kunvenejon en Zoom. Eroj de la kongreso kun loka rilato ja ankaŭ koncernis Bjalistokon, kiu gastigos la venontjaran kongreson – se la pandemio retroiros kaj se la plu daŭranta bestekspluatado ne regalos nin per nova zoonozo. Memorata estos la kongresado sur sennacia tereno – en interreto.

Kvankam por multaj la pandemio venis kiel surprizo, fakuloj fakte antaŭavertas de jaroj, ke precize io tia minacas. Multaj ne volis pensi pri ĝi, des malpli pri eblaj preventaj agoj, kiuj malverŝajnigus tian okazaĵon. Sed tio estas alia temo. La subite aperontaj specifaj defioj estis ĉiuokaze ne antaŭscieblaj. SAT ne sola frontas tiajn, kaj interese estas kompari la spertojn de SAT kun tiuj en aliaj medioj. Du fakuloj pri universitata edukado resumis la spertojn, kiujn ili gajnis en sia medio en freŝdata artikolo [1]. Ili rimarkas plirapidiĝon de jam antaŭe antaŭvideblaj evolutendencoj : “… la koronoviruso efikis nur tion, kio konekse kun la rompa ŝanĝiĝo pro la ciferecigo jam klare konturiĝis”. Ili notas, ke en la universitata medio “… relative bone elformiĝinta individua baza cifereca kompetento ekzistis, kiam temis pri senantaŭprepara utiligo de ciferecaj instruaj kaj lernaj formatoj kaj aplikaj programoj” kaj demandas, ĉu ne indas daŭrigi iujn krizmotivitajn praktikojn post la pandemio, specife : “kial iuj enhavoj ne povas esti plu perataj loksendepende”. Ili konstatas la avantaĝojn, ke “la transiro al enretaj formatoj en la instruado kondukas ne al malpli, sed al pli da komunikado – dokumentita, cetere, en babilejaj registraĵoj. Oni faras pli da demandoj – kaj tiuj estas, rezulte de la formato, pli klaraj kaj precizaj. Ankaŭ en la postsekvo de instruaranĝo pli facilas prezenti aldonajn demandojn al la docento per retmesaĝado kaj en babilejo”. Kaj taksas, ke “ĉe ciferecigo, fine, la ŝancoj estas grandaj, ke ondo de internaciigo okazos en la sekvo”.

Ankaŭ partoprenintoj de la SAT-kongreso, plejparte en malpli teknikafina aĝo ol studentoj, ĝenerale bone elturniĝis. Postkongrese ili konstatis kaj plusojn kaj minusojn de la nekutima kongresformato. Pri kelkaj aferoj homoj opiniis diverse aŭ ambivalence.

Unue kelkaj plusoj :

Evitita estis ekologia malutilo pro vojaĝado, precipe ĉe tiu relative granda nombro da kongresanoj, kiuj alie alflugus aviadile. La kelkokaze grandaj vojaĝkostoj estis ŝparitaj. La reta kongreso “ebligis al personoj de la tuta mondo (eĉ aŭ tiuj, kiuj neniam povus partopreni en la ordinaraj ĉeestaj kongresoj pro financaj kialoj aŭ aliaj) aktivan partoprenadon kaj envolviĝon, krome, permesis integriĝon de la membroj de la asocio” kaj estis do “pli demokratia kaj sociegalrajta ol la ordinaraj ĉeestaj kongresoj” (Alex C.). Ekeblis partopreno de homoj, kiujn la EU en la kutima kazo forbarus per siaj vizreguloj.

La vizaĝoj kaj mienoj de la kunkongresantoj bone videblis trainterrete, almenaŭ ĉe tiuj, kiuj enŝaltis kameraon, kaj ankaŭ la surekranigo de grafika materialo funkciis. “Mi sukcesis montri la du tabelojn kun ciferoj tra la aplikaĵo Zoom. Mi estis streĉita ! Mi neniam faris tion antaŭe per Zoom eĉ per komputilo en kunvenĉambro. Mi ne vidis la vizaĝojn kaj la reagojn de la homoj kaj mi timis tedi ilin. Je la fino la vizaĝoj aperis kaj du kamaradoj faris demandojn, al kiuj mi respondis. Do, bone ili sekvis la aferon !” (Bruno H.)

Al multaj sendube plaĉis esti, escepte, en publika spaco sen masko – aŭ entute denove en renkontiĝo kun multe da aliaj homoj.

Sed senteblaj estis ankaŭ minusoj :

Kvankam bjalistokanoj faris informriĉajn kaj atentoforkaptajn prezentojn pri sia urbo, la kutimaj loka rilato kaj turismaj aspektoj de kongreso neeviteble iom flankeniĝis.

La ĉeesto de kelkaj partoprenemuloj maleblis pro teknikaj obstakloj, ekzemple ĉe la funkciigo de Zoom, kvankam tiu problemo atendeble malgrandiĝos pro evoluo de la tekniko kaj ĉiesa alkutimiĝo al ĝi. “Ŝajnis, ke multaj aliĝintoj (pli ol 200) neniam alvenis al la virtuala kongreso : Ĉu ili aliĝis al nepaga kongreso por ĝin apogi ? Ĉu ili ne suksesis funkciigi la sistemon Zoom kaj rezignis ?” (Guy M.)

Kontentiga planado por homoj en ĉiuj horzonoj nur parte eblas, kaj neniu tekniko iam helpos kontraŭ tio. La situacio estis nova, kaj horaroŝanĝoj montriĝis necesaj dumkongrese. “Mi tre bone komprenas la decidon ŝanĝi la horaron por faciligi la partoprenon de SAT-anoj kaj amikoj de kontinentoj ekstereŭropaj. Tio ŝajnis al mi kontentiga decido. Sed mi opinias, ke tiajn decidojn oni devas preni antaŭ la kongreso, ne meze de ĝi. Ĉar, kvankam oni atingas la partoprenon de kelkaj, oni perdas de aliaj ...” (Rikardo B.) Kongresanaro el pluraj kontinentoj

Neformala, eksterprograma interagado eblis, sed limiĝis al babiladoj mallongaj en la tuta grupo post kelkaj el la programeroj. (Aliflanke, homoj aktuale kutimiĝas al regulaj voĉkontaktoj en retaj kunvenoj, iam ajn eblaj dum la jaro, kvazaŭ kompense por la malabundo de ebloj dum la kongresa semajno mem.) Rimarkita estis “perdo de la efiko de paŭzo dum labor-kunsido. Oni bone studis tiajn efikojn : dum paŭzoj, ĉirkaŭ kafo-tasoj langoj ofte liberiĝas kaj ideoj naskiĝas. Organizantoj de laborkunsidoj ja bone scias, ke por ili ne estas reala paŭzo, sed tempo, kiam eblas kapti multon por vigligi la sekvon. Tio estas grava perdo.” (Serĝo S.)

Interagado tute ekster la kunvena kadro senteble mankis al kelkaj : “Mi preferas la fizikan kongreson, ĉar oni povas ĝui pli bone la etoson kaj diskuti kaj trinki kun aliaj. Promenado, ekskursoj, dancado, kaj kantado estas gravaj en kongreso. Mankis la foto de la tuta grupo de kongresanoj.” (Bruno H.) “Mi bedaŭris ne renkonti vidalvide partoprenantojn, sed ĝuis la interŝanĝojn kun ne kutimaj anoj en SAT-kongreso : el Irano, el Grekio pere de Annie.” (Guy M.)

Plie : “Eĉ virtuale, emocioj estis senteblaj : post la filmo pri la baloto en Barcelono kaj gajno de Ada Colau ; dum intervjuoj de Annie de junuloj blokitaj en Samos dum unu kaj pli da jaroj. […] “Mi ŝatis rimarkon pri ĉiamaj eblecoj dum tiu virtuala kongreso interŝanĝi kaj ne nur aŭskulti registritajn aŭ preparitajn prelegojn.” (Guy M.) Kaj oni notis “viglajn interŝanĝojn de ideoj kaj opinioj kaj oftan starigon de demandoj kun la sekvaj respondoj ene de la programeroj mem” (Alex C.). “Simile al tio, kiu okazas en ordinaraj ĉeestaj kongresoj, ĉiuj povis facile senti kaj ĝui kontentigan, agrablan kaj amikeman kongresan etoson. Tiu novtipa virtuala kongreso montriĝis glata, ege kontentiga...” (Alex. C.)

La alekstera efiko de la kongreso estis ne unusenca : tiu, kiun ĝi kutime havus en la kongresurbo, bedaŭrinde forfalis, sed pro la senkosteco kongresaniĝis SAT-anoj kaj aliaj samlingvanoj, kiujn oni alie tie ne vidus. “Mi pensas ke homoj, kiuj neniam partoprenas kongreson pro diversaj kialoj, povis partopreni kaj malkovris nian asocion.” (Bruno H.)

Kongresanoj malsame taksis la aŭdeblecon de parolkontribuoj kaj la taŭgecon de la reta formato por kulturaj programeroj :

“La plimulton de la alparoloj, lanĉaĵoj mi simple ne komprenis, malgraŭ tio, ke E-on mi uzadas jam de pli ol 40 jaroj ; nesufiĉe forta artikulacio, pro kio ilia parolo por ili (almenaŭ por mi) estas malfacile komprenebla. Al ĉi tiu malfacilaĵo aldoniĝas la mallaŭta parolado, kio simile direblas pri la okcidentaj k-doj. Ili ofte parolas ankaŭ naz-murmurante, ne unuokaze tro rapide (precipe portugaloj, brazilanoj, hispanoj) por povi kompreni la diritaĵojn.” (Johano P.) – “Estis ebleco multe pli klare aŭdi kaj kompreni la diversajn intervenojn – eĉ se foje estis parazitaj bruoj – ne pli ol en ensalona kunveno – oni pli klare aŭdis, sen la ĝenoj de eventuala tro babilema najbaro aŭ io simila. La ebleco facile registri la eldirojn ebligas reaŭskulti tion, kion oni ne tuj komprenis – registrado ja pli simpla ol per registrilo, kiu kaptas pli la tusojn aŭ piedbatojn de najbaroj ol voĉon de la intervenanto.” (Serĝo S.) – “Mi restis konstante streĉe atenta antaŭ mia komputilo dum ses horoj ĉiutage. Mi taksas je malpli ol 5 % mian komprenon pri ĉio dirita en mia ĉeesto.” (Petro L.) – “Mi aŭdis ĉiujn bone eĉ de la plej fora landoj (Kubo, Usono kaj Brazilo). La interesan diskuton kun Annie Grente (en insulo Samos), kiu intervuis migrantojn, mi bone aŭdis, kaj bone vidis la homojn tra ŝia poŝtelefono.” (Bruno H.) – “Perdo ankaŭ en la kulturaj vesperoj, kie nepras reala publiko. Mi memoras en la SAT-kongreso de Dinan, kiam ni prezentis teatraĵon Karakalo. Ĝi estus absolute ne ebla, se ni devus ĝin ludi antaŭ malplena salono, antaŭ nur kameraoj…” (Serĝo S.) – “La aŭdebleco de voĉoj dum kunvenoj estis eĉ iomete pli bona ol en ĉeestaj kunvenoj, kvankam ne ĉiam perfekta.” (Gary M.) – “Mi tre aprezis la du koncertojn de Fransoazo kaj Kim kiujn mi tre bone aŭdis.” (Bruno H.)

Kiaj SAT-kongresoj estonte ? La Gvidrezolucio viziis : “konsiderante la sukceson kaj partoprenon de samideanoj el la tuta mondo en ĉi tiu virtuala retkongreso de SAT, proponas, ke la venontaj kongresoj de SAT estu farotaj miksante la ĉeestajn kongresojn kun la virtualaj eblecoj de aktivaj partoprenoj, favore al la integriĝo de la membroj, kiuj ne povas, pro ajnaj kialoj, vojaĝi kaj partopreni en la ĉeestaj jaraj kongresoj kaj kunvenoj de SAT”. Sed kiel aspektos hibrida kongreso konkrete ? Tro fruas por ellabori la detalojn de tio, sed ne por aŭdaci antaŭvidi, ke estontaj kongresoj estos hibridaj : ĉeestaj kaj perinterretaj samtempe.

Gary Mickle

[1] Frank Dievernich kaj René Thiele : “Digital ist besser”, Freitag 33/2020, 2020-08-13

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio