Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Earth First - Verda Fronto
puce Kiel liberecana vivi - Kribo
puce Kio estas Anarkio
puce Klasbatalo : vorto, ideo, koncepto ? - Djemil Kessous
puce La infero - Pancho
puce Maldekstra Naciismo aŭ kiel trompi koncepton- Jakvo Schram
puce Naciismo, internaciismo, sennaciismo - Jakvo Schram
puce Ne estas la laboro kiun oni devas stimuli, estas la kapitalismo kiun oni devas elimini ! - Jakvo Schram
puce Nepre legu la 1-a de majo de Louis Paul Boon
puce Por tiuj, kiuj kredas ke nekredi eblas. Laikeco - Kribo
puce Pri la historio de CNT-Francio - Ivo Peyraut
puce Pri uzado de la angla en Eŭropaj universitatoj - Jakvo Schram

Earth First - Verda Fronto

En Nederlando ekzistas grupo da aktivuloj, kiuj agadas kontraŭ entreprenoj kaj politikaj decidoj, kiuj pere de, aŭ pro siaj efikoj detruas la naturon. La aktivuloj de VerdaFronto (VF) diras pri si mem, ke ili sentas parencecon kun la idearo de la maldekstra-radikala movado. Jam tempo do por direkti la lumjxetilon sur tiun, kiel montriĝos poste, mondan organizon.

VerdaFronto ne estas organizo sed slogano. Ĝi ne havas membrojn, nek donacantojn, nek prezidenton kiu povus nur bridi la radikalecon. Ĉiuj agantoj kiuj respektas la principaron malantaŭ la sloganoj de EarthFirst (unue la Tero), No Compromise kaj No Violence (neniu kompromiso kaj neniu perforto) estas liberaj agadi en la nomo de GroenFront (VF). La vera signifo de la sloganoj estas ke ni respektu antaŭ ĉio la Teron, ne faru kompromisojn kun policistoj/ĝendarmoj, nek kun instancoj. Ne al perforto signifas simple ke ni neniam uzas perforton kontraŭ personoj.

Celo de la agado estas, ke ni faru kiel eble plej multe da ekonomika damaĝo cxe tiuj, kiuj aktive partoprenas iun formon de detruado de nia biosfero. Pere de plialtigado de la kostoj por fari grandajn konstruojn, (pligrandigo de la haveno, la aerodromo, konstruado de aŭtoŝosejoj, kies pli granda efiko ne estas servi la homojn, sed kiuj male precipe detruas la naturon) ni esperas ke estonte oni pli profunde pripesos tiujn projektojn, antaŭ ol kiel nun majoritato kontraŭ minoritato per simpla decido povos - rajtos decidi pri detruo de grandaj partoj de la ankoraŭ restanta naturo.

Kelkaj nederlandaj aktivuloj, vizitante Berlino, havis kontakton kun kelkaj anglaj gekolegoj aktivuloj de EarthFirst. Montriĝis, ke la Angloj jam dum jaroj akiris spertojn pri vivado en arbokabanoj en la arbaro, aktivadado kontraŭ la naturdetruantaj buldozoj kaj la batalo kontraŭ la asfaltiga rabio de oficistoj kaj politikistoj. Post la unuaj kontaktoj, niaj nederlandaj aktivuloj decidis viziti la kompanojn en Anglio. En Londono ili vidis la restanjxojn de la multjara batalo kontraŭ la M11. Rapidvojo kiuj (por gajni 6 minutojn) trapenetris loĝkvartalon kaj kelkajn parkojn. Evidentas ke ne temas pri loĝkvartalo de riĉuloj. Iun domon, Ĉiun arbon la aktivuloj defendis. Klimakso estis la defendo de maljunega kaŝtanarbo. Ne nur la aktivuloj, sed la tuta najbarajxo protestis kontraŭ la forhakado de tiu impona arbo.

Arbokabano estis konstruita en la arbo kaj oni ricevis per jura decido la agnoskon, ke la arbo estas "legal dwelling", t.e. laŭ leĝa loĝloko. Post malfermo de poŝtfako kaj ricevo de letero cxe la adreso "Chesnut tree", oni nun povis forhaki la arbon post nur 24-hora antaŭ anonco antaŭ la ago. Loĝantoj el la najbarajxo kaj aktivuloj, kiuj estis antaŭ informitaj pri la detruo de la arbo, amase defendis la arbon. Post batalo kun la polico finfine la arbo mortis. La batalo de la aktivuloj de EarthFirst, kiu daŭris jarojn, finfine kaŭzis plialtiĝon de la prezo, por konstrui la aŭtoŝosejo je pli ol 2.000.000 eŭroj.

Niaj nederlandaj aktivuloj vizitis pliajn lokojn kie EarthFirst aktivis, kaj eksciis, ke dank’al la aktiveco de EarthFirst, dum la regado de John Major, 1/3 de la planitaj projektoj ne efektiviĝis.

Spite al la multaj klopodoj kriminaligi ilin, la aktivado de la grupo preskaŭ ĉiam havas la simpation de la popolo.

En 1996, kelkaj junaj mediajo aktivuloj ekis la projekton GroenFront (VF), kaj nun la movado kalkulas ĉirkaŭ 4.000 personojn. Kiel dirite je la komenco, GroenFront (VF) ne estas movado, sed laŬ la jarraporto el 1998 GroenFront (VF) estas "nom de guerre", t.e. laŭ libera traduko "batalkrio", sub kiuj radikalaj medio-protektantoj de diversa konsisto aktivas. GroenFront (VF) estas la nederlanda parto de la internacia EarthFirst !,

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio