Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Viktor Auburtin: : Ora et labora ! (humuraĵo)

Viktor Auburtin: : Ora et labora ! (humuraĵo)

(Preĝu k laboru !)


Ekzistas, kiel ĉiu scias, abeloj ; ekzistas burdoj k ekzistas vespoj. Tiuj ĉi tri specoj estas tre parencaj unu al la aliaj, sed tamen ĉiu el ili havas sian propran k specialan vivmanieron.
La abelo estas la plej diligenta el la triopo. Ĝi eĉ ne permesas al si momenteton da ripozo ; ĝi laboras la tutan tagon k fervore liveras la vakson k la mielon, kiujn poste aliaj estaĵoj forprenos de ĝi.


Ankaŭ la vespo cetere konstruas sian neston, sed ĉion ĝi plenumas multe pli senzorge k preferas vivi per rabado. La vespo estas kavaliro ĉiam elegante vestita, korsetita k havas flavajn borderaĵojn kiel leŭtenanto el la antaŭmilita tempo.


Rilate al la burdo : ĝi vere estas la vivo-artisto. Kantante ĝi trazumas la tagon, flugas de floro al floro, kiel ĝin donas la sorto k tute ne havas programon ; ĝi laboras nenion k tamen bonege vivas.


***


Bone, ĉio ĉi estas konata k mi ne rakontas novaĵon. Sed nun amerika zoologisto elpensis esplori la spiritajn kapablojn de la tri specoj, mezurante k pesante ties cerbojn k komparante ties perceptokapablojn.


La rezulto estas jena : la plej inteligenta el la tri estas la burdo neniam laboranta. Duavicas la vespo. Sed sur la plej malalta ŝtupo de la inteligento vicas la diligenta abelo, ĝi eĉ preskaŭ ne posedas cerbon.


La abelo estas la bovo por diri tion mallonge.


Restas nur esplori, kiel tio estiĝis k kiel ĉio ĉi interdependas. Ĉu la abelo laboradas, ĉar ĝi estas malsaĝa, aŭ ĉu ĝi tiel malsaĝiĝis pro la troa laborado ?


***


Sed pro dio, karaj, esperemaj, junaj homoj, legante tion evitu fari konjektojn je homcirkonstancoj. Por la homo validus la sankta fundamenta leĝo, ke li surteriĝis, por labori de mateno ĝis vespero, por zorgi pri siaj infanoj, kiuj siavice same devos zorgi pri siaj infanoj k laboradi de mateno ĝis vespero.


Se nin foje atakus dubemo, se ni foje ekpensus, ke tiu ĉi leĝo fakte estas trompego, tiam ja la tuta socia ordo renversiĝus.


Kaj certe estus tre domaĝe por la tuta socia ordo, se ĝi foje renversiĝus, ĉu ne ?


El "Welt am Sonntag" ("Mondo je Dimanĉo") ,
München, n-o 83, 17. 8. 30.
Esperantigis : Milok Centdek.


aperis en Sennaciulo, la 18an de septembro 1930

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio