sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Petro ĴUVENTIN

Elizeo Rekluzo, scienculo kaj konscienculo


JPEG - 16.4 kb


Neordinara scienculo


Elizeo Rekluzo estas netipa scienculo. Engels rigardis lin kiel nuran kompilinton : ĉar unuflanke tiu liberecana komunisto ŝajnis konkuranto de la marksistoj, kaj aliflanke li ne prezentis oficiale novan teorion : fakte, el la loko de la homo en la mondo li pli ĝuste proponis fari reinterpretadon, kiu akceptas la plej novajn konojn kaj samtempe liajn liberecanajn principojn, cele al integri ilin en filozofion de la vivo kaj agado. Pro tiu ne dogmema pritrakto, oni lin longtempe preteratentis ; liajn kontribuaĵojn nur freŝdate agnoskis la universitata medio, kvankam li ricevis oran medalon de la Pariza kaj Londona Geografiaj Societoj, fama en sia tempo pro sia impresa populariga verko (ĉirkaŭ 30 000 paĝoj), kaj verkisto de la unua plena traktaĵo pri fizika geografio.


En sia fako, kiu estis geografio, li ofte aspektas hodiaŭ pioniro de la socia geografio, urba geografio, geopolitiko, geohistorio, geografio kaj ekologio de la pejzaĝoj. Fakte li opiniis, ke en la historio de la socioj la Homon oni devas starigi kerne de la geografio (neniam liatempe iu faris tion) ; ke la Homo estas la ĉefa aganto de la Naturo, t.e. de la fizika mondo : tiu vidpundkto, heredanto de la Jarcento de la Klereco, do tre antropocentra, kiu tamen nuntempe tre forte revigliĝas pro la nekontrolata potenco de nia specio sur la planedo. Elizeo Rekluzo estas malpli ekologo ( t.e. ekologia scienculo), ol ekologiisto planedoskale konscienca ; do, oni povas konsideri lin kvazaŭ pioniron de planedoskala pensado pri mediprotekto, de la defendo de la bestoj kaj de la aranĝo de la Naturo.


Ni atentigu pri plia scienca kontribuaĵo de Rekluzo, malpli videbla kaj preskaŭ nekonata, tamen tute notinda : Rekluzo estis intima amiko de Kropotkin, anarĥiisto kaj geografo same kiel li, kaj ili — ĉar ambaŭ ekzilataj en Svislando — multon intersanĝis. Ambaŭ ateistoj, ili admiris Darvinon, kiu klarigas la kreadon de la mondo sen perado de iu Dio ; tamen ili ne sukcesis agnoski, ke la sola motoro de la biologia evoluo estas tiu akra konkuro (≪ Struggle for life ≫ : Lukto por ekzisto), kiu aperas eĉ en la titolo de la ĉefa verko de Darvino. Pro moralaj kaj politikaj kialoj ambaŭ malkonsentis, ke bestoj same kiel homoj senĉese luktas ĉiuj kontraŭ ĉiuj. Ili precipe kontraŭstaris Herberton Spenceron, kiu uzas la eltrovojn de Darvino (≪ socia darvinismo ≫) por konkludi, ke kapitalismo estas natura (lia disĉiplo en Francio estus nun Alain Minc). Rekluzo (en kelkaj paĝoj) kaj Kropotkin (en Interhelpo, kiel faktoro de l’ evoluo, gravega verko eldonita en 1902) proponis unuafoje Interhelpon, t.e. koopera kunagado inter individuoj, kiel alian forton de la Evoluo. Ili donis multajn ekzemplojn pri interhelpo en la besta mondo, aparte la koloniajn sociojn de abeloj kaj de formikoj, kie individuoj ne reproduktiĝas sed laboras por iu Reĝino, kiu sola naskas ovojn : tio fakte embarasis Darvinon ĉar tie altruismo estas la regulo. Nur en 1960 la Scienco sukcesis matematike klarigi tiun paradokson ; kaj hodiaŭ la biologio agnoskas, ke la Evoluo de la specioj kaj ankaŭ de la socioj rezultas samtempe de Konkuro kaj de Interhelpo.


Engaĝita geografo


La plurfaka, engaĝita vidpunkto de Rekluzo aspektis iom stranga por liaj samtempuloj ĉar li inversigis la perspektivon, disponigante al la popolo la geografion, kiu tiam estis fako freŝe naskita pro la peto de la regantoj kaj militistoj. Vidal de la Blache, la konservativa, agnoskita fondinto de la franca geografio (kiu publikigis siajn unuajn verkojn tuj post Rekluzo) celis politikan pseŭdo-neŭtralecon kaj sciencisman objektivecon, kiuj estis favorontaj la disvatigadon de liaj ideoj en la universitataj medioj. Siaflanke la anarĥiisma komunisto Rekluzo plene akceptis sian partiecon kaj sian revolucian engaĝiĝon ; li ne plu konsideris la Homon kiel observanton, sed kiel la aganton de la transformado de la natura mondo, kies respondecon li devas porti.


Tiu ne tre kutima engaĝiĝo, kiu igis lin longe nefama, igas lin nun fama, ĉar nun estas malfacile ne agnoski, ke liaj timoj antaŭanoncis nian nunan mondostaton : la naturo regata de la homo, kaj la homo regata de la konkurado.


Tamen ĉar Rekluzo naskiĝis en plurinfana kunigita familio, li ne tiel vigle antaŭanoncis la naskiĝkontrolon, kiun li kritikis, taksante, ke la racia ekspluatado de la naturaj riĉaĵoj sufiĉas por satigi la mondajn bezonojn — liatempe tio eble povus esti prava, sed nun iĝas pli kaj pli malprava.


Homo kun konscienco


Filo de fervora pastoro, kiu rekonis nur sian konsciencon por juĝi inter Dio kaj li, Elizeo senĉese postulegis liberecon. Li enmetis ĝin en striktan sistemon de pensado kaj agado, kiu estigis lin iu laika sanktulo.


Al li ne sufiĉis la vortoj ; li estis vegeterano pro etiko en epoko, kiam oni ne parolis pri la problemo de la rajtoj de la bestoj, eĉ en la revoluciaj medioj. Guvernisto en usona plantejo, li rifuzis ĝui la avantaĝojn de sia stato kaj kontraŭstaris sklavecon, poste edziĝis al kolora virino pro kontraŭrasisma konvinko. Dum la Pariza Komunumo li ekbatalis per la armiloj kaj estis kondamnita al punlaboro poste al ekzilo, kiun li propravole daŭrigis ĝis la morto. Li publike subtenis la serion de anarĥiistaj atencoj je la fino de la XIXa jarcento, kaj pro tio perdis la postenon de universitata profesoro, kiun oni fine ĵus proponis al li en Belgio.


Resume li estis libera homo, aparte originala scienculo, tiom malorgojla kaj tiom respektoplena de aliuloj, ke li restis longe malagnoskita ; kreinto de altracia, mirinde kohera kaj antaŭscianta pensosistemo ; honesta moralisto, kiu rifuzis iun ajn kompromison , kaj kiu preferis vivteni sin per sia plumo, ol propeti postenon : unuvorte li estis ekzakte la malo de karieristo.


Petro Ĵuventin,
Direktoro pri esplorado en CNRS (Nacia Centro pri Scienca Esplorado), esploristo pri Ekologio.


Aldona komento pri la enhavo :


≪ Pro moralaj kaj politikaj kialoj ambaŭ malkonsentis, ke bestoj same kiel homoj senĉese luktas ĉiuj kontraŭ ĉiuj. ≫


Oni ja ofte kutimas tiel prezenti la vidpunkton de Kropotkin, sed sajnas ke la realo estis iom alia. Kvankam li ja verkis Interhelpon por rebati al la tezoj de la sociaj darvinistoj, li tion faris surbaze de konvinkoj, kiujn li akiris jam kvardek jarojn pli frue, antaŭ sia politika radikaliĝo, okaze de esplormisio en Siberio. Tie la interindividua konkurenco estis multe malpli akra ol sub la tropikoj, kie Darvino mem kolektis la materialon por siaj studoj. Do, plej versajne la sciencaj observoj de Kropotkin (kongruaj kun aliaj verkoj tiutempe publikigitaj ruslingve, do plejparte nekonate de la okcidenta publiko) rolis en la formiĝo de liaj politikaj konvinkoj, kaj ne la malo (eĉ se li poste nekontesteble metis siajn sciencajn konojn je la servo de siaj ideoj).


Se vi scipovas la anglan, vi povas pli detale informiĝi pri tio ĉi ĉe : http://www.marxists.org/subject/science/ essays/kropotkin.htm


… kaj se vi ne scipovas la anglan, aŭ/kaj ne disponas pri retaliro, vi same bone povos informiĝi legante la eseon titolita Kropotkine n’etait pas cinoque en La foire aux dinosaures de Stephen Jay Gould, eld. Points, 1997


Vinko Markov

Sama rubriko :


puce Filipo Peltjero : 6. La "tri leĝoj" de Rekluzo

puce Pri Elisee Reclus (Elizeo Rekluzo)

puce Elizeo Rekluzo, scienculo kaj konscienculo

puce Intima Elizeo Rekluzo

puce Promesplena Komunumo

puce Maxime Rodinson, Esperanto, SAT kaj E. Rekluzo




Supren