![]() |
serĉado :
|
Elizeo Rekluzo naskiĝis en periodo
fekunda por novaj ideoj kaj popolaj
iniciatoj. En 1870 post militaj fiaskoj
kontraŭ Rusio kaj Germanio, dum la
burĝa registaro preferus rezigni, la popolo
volas daŭrigi la militon. Iom post iom la
laborista movado maturiĝas interalie post
renkontiĝoj kun britaj laboristoj kaj akiras
solidan bazon per elektitaj komitatoj.
Kiam la registaro subskribas armisticon
kun Germanio, la tuta movado reagas
simbole, per rifuzo doni la kanonojn
pagitajn per popolaj kontribuoj. La Pariza
Komunumo naskiĝas por nova socia
organizado al vera egaleco, dank’ al
demokratieco de la centra komitato, kiu
organizis voĉdonon kaj rezignas la povon
tuj poste. Tiel stariĝas revolucia registaro,
paralele al la oficiala registaro : oni reorganizas
la financajn instituciojn, fondas
egalecajn lernejojn, decidas salajran
egalecon inter viroj kaj virinoj, kaj disponigon
de la kapitalo al la laboristaj kooperativoj
kaj atelieroj. Sed oni ne aŭdacas
naciigi la centran bankon, kaj tio laŭ
analizoj, kondukos al ĝenerala fiasko pro
manko de sufiĉaj rimedoj.
Pro registara propagando, la aliaj francaj
komunumoj ne vere reagas, kaj la Pariza
Komunumo restas izolita. Personaj rivalecoj,
hezitemo inter diktaturo kaj anarkio
ronĝas la Komunumon de interne.
Aliflanke tuj kontraŭas la oficiala registaro,
kaj rapide venkas pro milita supereco
: Eble 30 000 viroj, virinoj, infanoj
estas masakritaj surstrate en Parizo. El
38 000 kaptitoj arigitaj en Versajlo, multaj
mortas pro teruraj kondiĉoj, dissendite al
diversaj malliberejoj kaj pontboatoj (tie
restis Elizeo dum preskaŭ unu jaro), aŭ al
transmaraj punlaborejoj. En 1880 amnestio
revenigas tiujn, kiuj sukcesis
postvivi. Aliaj sukcesis ekziliĝi en Belgio,
Svisio kaj Britujo. Por Elizeo la ekzilo
ekster Francio daŭros preskaŭ ĝis la
morto, ĉar pro solidareco li rifuzos reveni,
dum restas ankoraŭ en kajena punlaborejo
kamaradoj anonime luktintaj dum la
komunumo.
La Komunumo fariĝis simbolo de abortita
revolucio, kiu eble sukcesus instali socian
justecon surbaze de demokratiaj reguloj,
se ne regus politika ambigueco. Kvankam
ĝi ne havis tempon por maturiĝi kaj
montri daŭrajn atingojn, ĝi estas inspirfonto
por anarkiismo, komunismo, kaj
diversaj socialismoj.