Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce AKTO V el „Hamleto“ de Ŝekspiro,
puce Arno Lagranĝ’ : Pludoni la teatran torĉon (el artikolo)
puce Esperanto (filmo)
puce Georg Büchner : Ĉe la kapitano (el teatraĵo "Voĵcek")
puce Hans-Georg Kaiser : Ĉaplino
puce Herman Heijermans : Virinoj rakontas... (Fragmento el la teatraĵo "Bona espero")
puce Trevor Holton : Rifuĝanto (skeĉo)

Trevor Holton : Rifuĝanto (skeĉo)

*Roluloj : Ĉarokino, Aŭstralia Registara Ministro de Enmigrado

*Rifuĝanto :
Boata persono freŝe alveninta al la insulo

*Oficisto :  Aŭstralia registara oficisto, enloĝanta sur la insulo.



Ĉarokino : (Promenas trans la estrado, admiras la pejzaĝon) Mi amegas tiajn formarbordajn insulojn. Bedaŭrinde mia laboro kiel Ministro de Enmigrado, ne donas al mi multan tempon por tiaj plezuroj.

(Rifuĝanto alproksimiĝas ŝtelece de la alia flanko. Ĉarokino ne vidas la rifuĝanton, kiu kaŭras kiam ajn ŝi rigardas en lia direkto. Subite ŝi stumblas kontraŭ li kaj eksaltas surprizite.)

Saluton ! Kiu estas vi ? Kion vi faras malsupre tie ?

Rifuĝanto :
Mi rifuĝi. Mi rifuĝi tiu lando. Mi rifuĝi. Mi rifuĝi tiu lando. (li senĉese ripetas)

Ĉarokino : Mi bedaŭras ke mi ne komprenas vin ! Silentu !

Rifuĝanto : Vi pardoni. Mi ne bone paroli.

Ĉarokino : Kion ajn vi diras, silentu kaj foriru !

Rifuĝanto : Vi bonvoli. Mi resti tie.

Ĉarokino : Silentu ! Alie parolu en Esperanto, aŭ mi ne komprenas vin !

Rifuĝanto :
(Li flustras dum li serĉas libron en sia sako) Mi rifuĝi . Mi rifuĝi tiu lando. (Li trovas la libron) Vi rigardi. Vortaro. Mi trovi vortojn por vi.

Ĉarokino : Mi bedaŭras, mi ne scias pri kio vi paroladas. Ni ne volas aŭskulti kion vi diras, cetere. Mi estas la enmigrada Ministro, do mi scias pri kio mi parolas.

Rifuĝanto : Tie . Vi rigardi . « rifuĝanto »

Ĉarokino :
Ĉu vi supozas ke ni legas la tutajn librojn , kiuj estas metitaj antaŭ nin ! Ne estas sufiĉaj horoj en la tago. Mi estas tro okupata por aŭskulti ĉi tiun sensencaĵon. Foriru !

Rifuĝanto : Vi bonvoli, vi bonvoli . Min helpi. Mi vivi for for . Mi laca. Ili min mortigi. Mi nova vivo tie . Mi rifuĝi. Mi rifuĝi tie. (Envenas enloĝanta oficisto)

Oficisto : Saluton. Kio estas tio ? Kio okazas ? Ĉu mi helpu ?

Rifuĝanto :
Ni rifuĝi. Vi helpi , vi bonvoli

Ĉarokino : Jes, vi povas helpi min multe. Nur forprenu ĉi tiun kontraŭleĝan enmigranton. Metu lin refoje en lian boaton, kaj puŝu ĝin al alia loko.

Oficisto : Kontraŭleĝa ? Kial li estas kontraŭleĝa ? Li aspektas rifuĝanto.

Ĉarokino : Li estas kontraŭleĝa nur pro tio ke li ne efektive metis piedon sur aŭstralian grundon kaj ne petis azilon.

Oficisto : Sed mi ĵus aŭdis lin petantan tion.

Ĉarokino : Nu, mi ne aŭskultis lin, kaj krome li ne metis piedon sur aŭstralian grundon.

Oficisto : (Montras la insulon ĉirkaŭ ili) Do , kio estas ĉi tio , miraĝo ?

Ĉarokino : Mi konkludas ke la novaĵo ankoraŭ ne atingis vin ! Ĉi tiu insulo estas unu el tiuj , kiuj estas nun konsiderataj kiel ekster la enmigrada zono. Neniu rajtas postuli statuson de rifuĝinto ĉi tie. Ili devas iri al la aŭstralia kontinento.

Oficisto : Ĉu vi diras ke ĉi tie ne plu estas parto de Aŭstralio ? Kial ni povis perdi pecon de Aŭstralio ? Ĉu ni estis invaditaj ?

Ĉarokino : Ne, ne , kompreneble ĝi estas ankoraŭ parto de Aŭstralio, estas nur ŝanĝo de leĝa statuso. Neniu plu povas pretendi ke li metis piedon sur Aŭstralion ĝis li atingas la aŭstralian kontinenton.

Oficisto : Sed , se ili ne metis piedon sur Aŭstralion , tio ne povas esti parto de Aŭstralio ?

Ĉarokino : Ŝajnas ke vi ne aŭskultas min . Kio estas vi ? Speco de indiĝeno ?

Oficisto : Kio ne estas konvena en tio ? Ĉu vi estas rasisto aŭ io ?

Ĉarokino : Ne , mi ne estas rasisto, sed se vi estus indiĝena , vi estus traktata tute malsame.

Oficisto : Sendube, sed ĉu tio estus pli malbona aŭ pli bona por mi, mi ne estas certa pri tio.

Ĉarokino : Nu, ne temas pri tio. La punkto estas ke sen konsideri tion, kion li pretendas, li ne estas rifuĝinto : laŭ la aŭstralia leĝa difino.

Oficisto : Difino ! Estas la fino ! Kiam ĉi tiu regulo aperis ?

Ĉarokino : Hodiaŭ. Ni devis venigi la ĉefguberniestron de la ĉevalkuradejo, por ke li aprobu per subskribo.

Oficisto : Hodiaŭ ! Nu, do ne estas problemo. Ĉi tiuj rifuĝintoj alvenis hieraŭ.

Ĉarokino : Mi timas ke ne ! Ni retrodatis ĝin al hieraŭ.

Oficisto :
Tio estas absurda. Tio signifas ke ili estis leĝaj kiam ili alvenis.

Ĉarokino  : Sed ili ne estas leĝaj nun , do bonvolu fari kiel mi petis kaj puŝu la boaton de ĉi tiuj homoj al alia lando.

Oficisto : Mi pensas ke tio ne estos la fino de la afero. Mi estas certa ke ĝi havos sekvojn , ne nur en Aŭstralio , sed ankaŭ internacie.

Ĉarokino :
 Ne estas mia aŭ via zorgo. La leĝo devas esti aplikita , kaj ili estas kontraŭleĝaj enmigrantoj. Ne estas io ajn kion ni povas fari pri tio. ( Ŝi ekiras)

Rifuĝanto : Mi rifuĝi, mi rifuĝi tie. (Ĉarokino ignoras lin)

Oficisto :
(Ricevas poŝtelefonan alvokon) Saluton !...Jes, ni estas bone….Vere…(fajfas) ….Ho ve ! ….Kie ili estas ? (Rigardas maltrankvile al la maro)… Kiom baldaŭ niaj knaboj povas alveni ĉi tie ? ….(Staras en atento, aspektas priresponda) Jes, sinjoro ! Ni faros nian plej bonan. Vi povas fidi nin. Ĝis la (Vokas Ĉarokinon) Ministro ! Ministro, ni havas problemon.

Ĉarokino : (Revenas iom) Kio, alia problemo ? Neniam estas teda momento ĉi tie.

Oficisto : Estas serioza afero. Ŝajnas ke la novaĵo disvastiĝis ke ĉi tie ne plu estas parto de Aŭstralio. Invadanta armeo estas vidata , ĝi alproksimiĝas al la insulo

Ĉarokino : Terure ! Ho ve ! Kiujn defendantojn ni havas ĉi tie ?

Oficisto :
Ne sufiĉajn , ministro , por forpeli ĉi tiun soldataron.

Ĉarokino : Kiam niaj defendantaj armeoj povos alveni ?

Oficisto : Nur post pluraj horoj. Ni estas tute solaj

Ĉarokino : Oh Damniĝo, ĉi tie estas malbela spektaklo ! (ŝi rigardas ĉirkaŭ sin dum iom da tempo. Penso subite frapas ŝin) Atentu momenton ! Ni havas kelkajn ekstrajn virojn ĉi tie.

Oficisto :
(komprenas kion ŝi celas) Subskribi ? Tiujn ? ĉu estas eble ?

Ĉarokino : Kompreneble. Mi estas ministro de la krono. (ŝi prenas paperon kaj iras al la rifuĝanto) Ho, vi ! Ni bezonas vian helpon. Bonvolu subskribu ĉi tiujn enmigradajn paperojn tuj. Ni bezonas ĉiujn virojn , kiujn ni povas akiri. Ĉu vi povas funkciigi maŝinpafilon ?

Rifuĝanto : Certe, mi estis soldato hejme antaŭ la revolucio

Ĉarokino : Bonege ! Vi estas ĝuste la viro , kiun ni bezonas. Bonvenon al nia granda lando. (Malfermas siajn brakojn) Vi havas miregindan estontecon antaŭ vi ĉi tie. Ĉi tiu lando estis fondita de kuraĝaj homoj alvenintaj ĉi tie de aliaj landoj.

Rifuĝanto : Vi estas tiom bonkora, Ministro. Mi neniam forgesos vian kompateman koncernon kaj respondon al nia malfacila situacio (kantadas Aŭstralian Nacian Himnon) .

Oficisto : (flanke, cinike) Pli aŭstraliana ol la aŭstralianoj.

FINO

Antaŭen Aŭstrali’


Aŭstraliidoj, ĝoju ni, liberaj, junaj ĉar
Kultivas riĉan grundon ni : ĉirkaŭas nin la mar’
Benita de natura bel’tra l’tuta histori’
Ĝojplena, brila la vizaĝ’, antaŭen Aŭstrali’
Fiere kantu ĝoje ni : Antaŭen Aŭstrali’

Sub glora brila Suda Kruc’laboras ni sen ĝen’
Por ke famiĝu nia land’tra l’ĉiu mondteren’
Bonvena estas ĉiu hom’ lojala kiel ni
Kunlaborema al la cel’ :Antaŭen Aŭstrali’
Fiere kantu ĝoje ni : Antaŭen Aŭstrali’



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio