sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 27an de novembro 2018 . ĝis nun estas 1347 tekstoj










Cirilo Orsinger : La lumo (historieto)


JPEG - 164.1 kb


Oni bezonas lumon kiel fizikan realecon kaj metaforon. Ĝi ebligas ian "reliefigon" de la ideoj. Ekzemple, oni ofte diras : "Ĵeti plenan lumon sur la aferon." Tiel, la luma fenomeno partoprenas al nia mondkoncepto, esprimmaniero kaj simbola reprezento de la universo. Tio estas fakto kiun oni povas ĉiutage elprovi kaj pli scivolema persono sukcesos konscii ke tio daŭras de la plej foraj epokoj. Tamen, sufiĉas jam studi la renesanco por renkonti unu el la plej interesindaj filozofoj kiu uzis la lumon kiel transcendan koncepton. Temas pri Marcilio Ficino kiu verkis "De lumine-on" en 1492. Pasante, oni ankaŭ povas mencii la gotikan arĥitekturon kiu eble estas la pli frua provo por kapti, majstri la lumon danke al vitraloj. Ĉi arto de la travidebleco ebligas la luman transformon de la konstruaĵo kaj efektivigas la vojon al la dia mondo. La lumo kiel arĥitektura materialo posedas la konceptan karakteron de la nombroj. Pli malfrue, en la verkoj de Rembrant, Vermeer aŭ Georges de La Tour , la lumo ne montras la pentraĵon, ĝi eliras el la bildo. La lumo estas "metaforo kiu rekreas kaj malkaŝas la realan homon".

Sed ni pli detale interesiĝu pri Marcilio Ficino (1433-1499) antaŭ ol salti super la jarcentoj por admiri la modernan arton. Ja ĉi filozofo de la itala renesanco iel resumas la penson de sia epoko. Tio estas miksaĵo de antikva filozofio, alĥemio, kristanismo kaj metafiziko. Sen detale priskribi la vivon de ĉi filo de kuracisto kiu mem deziris esti la "kuracisto de la animoj" kaj la origanalecon de lia verko, ni provu kompreni lian koncepton de la lumo kaj kiel ĝi daŭre kaj profunde influos la artistojn. Por Ficino la lumo estas la animo de la mondo kiel oni povas legi en la libro : De lumine. Ĉar laŭ ĉi pensulo la lumo estas senkorpa, senŝanĝa kaj absoluta ligo kiu ekzistas inter Dio kaj la materio. La latinaj vortoj lŭ, lumen, splendor, claritas priskribas la nivelojn de la dia disradio en la mondo. Danke al la materio la lumo videbligas la ĉeeston de Dio. Tia formo de mistiko estas fremda al la moderna leganto sed ĝi ĝuste prilumas la mondkoncepton de la tiamaj artistoj ĉar la pentraĵo, ekzemple, estas reprezento de la animo videbla per la lumo, kiel spegulo kiu difraktus la radiojn. La bildo estas aliro al la kompreno de la universo. De la renesanca epoko ĝis la novaj teorioj de Newton, la verko de Marcilio Ficino impresis siajn samtempulojn kaj trovas eĥon en nia epoko.

Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la graveco de la lumo en la plastikaj artoj ne malpliiĝas. De la "luminismo" de Seurat al la neonoj de Dan Flavin, la fotoj de Boltanski, ... la funkcio de la lumo ne nur estas vidigi la formojn kaj la konturojn de la objektoj. Ĝi fariĝas objekto mem kaj materialo. La ĉefa malkovraĵo de la impresionistoj estas ke la lumo ŝanĝas kaj "vibrigas" la mondon en ĝia radiado. Ili perfekte studos kaj pentros la reflektojn kaj difraktojn de la lumo sur la objektoj. Tiel, ili priserĉis la travideblecon, la fluoreskon ktp ... de la materio ĉar tio signifis materiigon de la lumo. La nigra kaj blanka ankaŭ estis studitaj de du maniero : kiel koloroj kaj lumoj aŭ foresto de lumo. Nombraj artistoj uzis la kontrastojn de la klarobskuro. Manet, ekzemple, kaj siaj neĝaj pejzaĝoj. Delacroix insistis pri la fenomeno de la koloritaj ombroj ĉar li enigme skribis :"Mi vidas de mia fenestro la ombrojn de la homoj, kiuj, sub la suno, pasas sur la sablo de la haveno ; la sablo de ĉi tiu tereno estas violkolora, sed orita de la suno ; la ombro de ĉi tiuj personaĵoj estas tiel violkolora kiel la tereno fariĝas flava."

Verdire, la apero de la elektra lumo fine de la 19-a jarcento profunde ŝanĝos la rilaton inter la homoj kaj la luma fenomeno. Ekzemple, la italaj kaj rusaj futuristoj laŭdegos la progreson de la tekniko kaj arde priskribos la belecon de la urbaj lumoj. Laŭ Maleviĉ "la artfarita lumo estas metaldevena koloro" kaj la neono en Usono (1923) estas konsiderita kiel "vivanta flamo". Sed oni devas atendi la 50-ajn jarojn por ke la plastikaj artoj asimilas ĉi novan materialon danke al la skulturoj kaj instalaĵoj de Julio Le Parc, Raphaël Soto, Yves Klein, Bruce Nauman... En la verkoj de ĉi tiuj artistoj "la lumo vekas sensacion de senfina spaco kiu dronas la formojn de la objektoj". Danke al novaj teknologioj oni nun povas produkti bildojn kiuj ŝajnigas la lumon, la ombrojn, la reflektojn per mirinda realismo kaj respondas al teoriaj aŭ fiktivaj matematikaj donitaĵoj.

La lumo kiel arta koncepto estas kompleksa temo kiu interesas ĉiujn disciplinojn, de la pentroarto al la fotografio kiu estas korelativa al la naskiĝo de impresionismo. Tiam oni parolas pri "dekantadon" de la realaco ĉar la fotografio ŝajnas por ĉiam fiksi la fuĝantan kaj efemeran eventon, la surfacon de la mondo kaj liberigas la pentroarton de la figurado.


el Sennaciulo, januaro 2006

Sama rubriko :


puce DJIES : Ansel Adams - fotoartisto

puce Cirilo Orsinger : La lumo (historieto)

puce Cirilo Orsinger : La verkaro de Nicole Tran Ba Vang (artikolo)

puce Bennu Gerede : Vendota virino( feminismaj fotoj)

puce Cirilo Orsinger : La fotografia portreto (artikolo)

puce 87a SAT-kongreso, parto de la partoprenantoj




Supren