Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Charms : La kvarkrura korniko (fablotraduko)
puce Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)
puce Da Vinci : Razotranĉilo (fablotraduko)
puce Ezopo:Kamelo (fablotraduko)
puce Fabloj de klubo Karapaco en blogger.com
puce Hanfejtze : Tri fabloj el ties ĉina fablaro
puce Kaiser Pri viro, kiu ĉiam ridetis... (fablo)
puce Kaiser : Birdohomo (fablo)
puce Kunert : La maŝino (fablotraduko)
puce Kunze : La fino de l’ fabloj (fablotraduko)
puce La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)
puce Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)
puce Lichtenberg : Sinjoro A. kaj sinjoro B. (fablotraduko)
puce Lichtenberg : Ŝuo kaj la pantoflo (fablotraduko)

Kaiser : Birdohomo (fablo)



Hans-Georg Kaiser
Birdohomo

fablo


Viro kun la nomo Malgriz, kiu – sen frapi ies atenton – vivis dum multaj jaroj en Grizlando, en nubskrapulo, forlasis iutage sian loĝejon proksime de la kelo kaj veturis per la lifto supren. Sur lia dorso videblis du flugiloj, kiuj iom ĝenis lin, kiam li iris en la lifton. La nubskrapulo havis 45 etaĝojn. Tute supre li preskaŭ firmpinĉiĝis kun la flugiloj en la lifto.


Tiam li iris tra fera pordo sur la tegmenton, enspiris rapide kaj forte kaj ekflugis per siaj flugiloj kiel birdo aŭ anĝelo en la aeron.

La loĝantoj de la nubskrapulo rigardis ĉiuj el la fenestroj kaj kelkaj kuris al la tegmento. Ili kriis, ekscitiĝis, montrofingris al li. Kelkaj damoj paliĝis kaj aliaj personoj scivole rigardis tra binokloj.

Policisto vokis : „He, frenezulo, revenu, ĉu vi ne scias, ke tio estas trafika delikto, simple ekflugi sen flugpermeso.“

Sed la ulo ridis nur kaj mansalutis kun sia pajloĉapelo. Li kriis rikane malsupren : „Ĝis do, policano, ĝis, aĉa mondo !“

La suno ardis. La birdohomo flugis pli kaj pli alten, sed li ne estis Ikaro, kaj tial li ne falegis.

Baldaŭ li estis ankoraŭ nur punkto en la fora horizonto, kaj fine li tute malaperis. La homoj kapneis mirigite.

Sed jam post tri jaroj neniu plu volis koncedi, ke tio efektive okazis. Eĉ ne tiuj, kiuj vidis lin flugi per siaj propraj okuloj. Ili interkonsentiĝis, ke tio estis nur iu teknika truko, ĉar li nur ŝajne flugis kiel birdo.

Profesoro pentris bildon de tiu flugo, sed sur ĝi li jam aspektis preskaŭ kiel fluganta dio en libroj de Däniken, tute ne plu tiel kiel la najbaro Malgriz, kiu dum kelkaj jaroj loĝis kun ili en la sama griza nubskrapulo.

Sed Malgriz estis ŝajne pli kuraĝa ol ili, li ne nur volis skrapi la nubojn, lia apetito pri novaj horizontoj evidente estis multe pli granda ol tiu de la kutimaj homoj en Grizlando.




 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio