Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce "DEKLARO DE SAT" pri la atencoj en Usono
puce Manifestacio en Bruselo- 13-15.12.2001
puce FORPASIS KAMARADO IVO
puce POLITIKA FORUMO
puce KOMUNIKO DE LA PLENUM-KOMITATO
puce Unua de Majo en Parizo (2002)
puce DEKLARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE S.A.T. PRI MILITMINACO
puce Korektoj de eraroj en la Nova PIV elŝuteblaj en la PDF
puce Referendumo 2015
puce Aktivas la pariza grupo de SAT-Amikaro
puce Alvoko al paco en gaza-regiono
puce Kongreso de SAT Amikaro 2009 okazos en Paŭo (francio)
puce Kongreso de SAT-Amikaro - Informo
puce Libro pri Mortopuno : unua eldono de la kooperativo

Unua de Majo en Parizo (2002)

Ni estis 1 +1 + 1, kaj tiel plu ghis 1 500 000 aŭ multe pli ...

Unu, tute sola, tio estas jam pli bona ol nulo ! Kaj tamen, char unu sola movighis, kaj alia, ankau sola, faris same, kaj ankorau alia, homoj tiel amasighis senfine. Kelkloke ili tiel kunpremighis ke estis neeble atingi difinitan lokon. La kunpremigho estis ech momente tiel forta ke mi mem, dum duonhoro, estis ne tute kvieta. Ne plu estis eble movighi. Chio povas okazi dum tiaj momentoj : plifortighas la premo jen de unu flanko, jen de alia ; oni pli malpli perdas ekvilibron. Tamen, finfine, kvazau hombloko — en kiu mi estis ! — movighis en la direkto de la bulvardo de la Templo de kie la manifestacio devis forlasi la Placon de la Respubliko. Malkompaktighis la hombloko. Estis jam eble movighi pli libere. Ni iris atendi sur la larghega trotuaro kaj komencis, chirkau nia banderolo "ESPERANTO — LA LANGUE INTERNATIONALE POUR LES TRAVAILLEURS" (Esperanto — la Internacia Lingvo por la laboristoj) disdoni flugfoliojn pri Esperanto kaj la SAT-movado.

Che multaj balkonoj aperis slogan-tukoj au -paneloj. De tie homoj fotis au salutis la amason. Estis ankau aplaudoj al kiuj reciprokis la manifestaciantoj. La ekiro okazis de la Placo de la Respubliko kun granda malfruo. Ege diskreta estis la polico laulonge de la irvojo kiu kondukis al la Placo de la Nacio tra la Placo de la Bastille. En la komenco de la manifestacio, che fenestro de unua etagho, viro montris grandan paperfolion sur kiu li skribis : "Nous sommes 1. 250. 000" (ni estas 1 250 000). Ni ghoje dankis kaj aplaudis. Plue alvenis homoj ankau de flankstratoj, kaj la homamaso estis tiom impona ke ghi dividighis lau tri stratoj por atingi la celon. Foje audighis tre impresa kelksekunda kriegado alvenanta el la kapa parto de la manifestacio ; al ghi reehhis tiuj kiuj audis ghin kaj tiel plu ghis la fino.

En la manifestacio, la sloganoj ne estis speciale reverencaj al la du restantaj kandidatoj al prezidenteco : "Au pays des aveugles, le borgne est Führer" (En la lando de la blinduloj, la unuokululo estas Gvidanto, pro tio ke la kandidato Le Pen, reprezentanto de la ekstremdekstra politiko, estas blinda je la maldekstra okulo) ; "Le Pen, 100% de matière grasse, 0% de matière grise" (Le Pen, 100% da grasajho, 0% da inteligenteco), au ech : "Le 5 mai, je trie mes déchets : je vote Chirac" (la 5-an de majo, mi kribros miajn rubojn, mi vochdonas por Chirac).

Sed nun, post tiu tre bela momento, kia ajn estos la rezulto de la balotoj, restos amaso da tre gravaj solvendaj problemoj, kiuj trafas ne nur Francion, kies ghenerala stato estas relative bona kompare al la plimulto el la landoj de la mondo.

Mi vokas niajn geamikojn de Porto Alegre, de movadoj kiel ATTAC, ekologiistoj, liberecanoj, mondcivitanoj kaj aliaj organizoj kaj partioj kiuj celas socion kun homeca vizagho, dedichi vere grandan atenton al tiu lingva demando. Kvankam ghi pritraktas la problemon el la vidpunkto de defendo de la franca lingvo, de neesperantisto, ghi tute same validas por alilingvanoj por ke ili komparu kaj efektivigu saman serchadon chirkau sia propra lingvo kaj la demando de internacia lingvo. Ghia traduko en chiuj lingvoj de la mondo estas dezirinda. Estas notinde, ke la autoro, kiu nur pro nescio pri la efektiva vivanteco kaj utileco de Esperanto, uzis la pejorativan (achigan, malestiman) vorton "espeanglais" (esperangla) havas nun tute alian rigardon al Esperanto, same kiel, en aliaj tempoj, Inazo Nitobe, Umberto Eco, Robert Philippson... Ghia publikigo en chiuj lingvoj de la mondo estas dezirinda, kaj aparte en Esperanto, la sola lingvo sendependa de potencoj kiuj malestimas la Homon, sed respektas kaj estimas nur la Monachon.

Henriko Masson, majo 2002

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio