Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 29an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2910 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ret Marut : Ĝentileco de reĝoj
puce B.Traven Kiu estas la mastro de l’ vivo ?
puce B.Traven : Konvertado de indiĝenoj
puce B.Traven : Nokta vizito en la vepro
puce Marut : Interparolado
puce Marut : Trompistoj
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Ret Marut : Aktoro kaj la reĝo
puce Ret Marut : En la nebulo
puce Ret Marut : Fremda soldato
puce Ret Marut : Rakonto pri la neentombigita mortinto

B.Traven Kiu estas la mastro de l’ vivo ?

B.Traven
Kiu estas la mastro de l’ vivo ?

(fablo el la romano „Rozo Blanka“)

Eble Hacinto, la indiĝeno, estis la mastro de l’ vivo, kiu posedis la haciendon Rozo Blanka sen posedi ĝin. Li eble estis la mastro de l’ vivo ĝis tiu tago, kiam oni eltrovis, ke Rozo Blanka portas nafton en sia tero.

Tiam ankaŭ Hacinto Yanyez ne plu estis la mastro de l’ vivo ; ĉar nun ankaŭ li fariĝis sablero ĵetata en la maŝino tien kaj tien.

Eble Margarito estis la mastro de l’ vivo, tiu Margarito, kiu kuracadis la mulojn, kiu komprenis la lingvon de la muloj, kiu infere kapablis sakri kaj melodie kanti dolĉajn baladojn en la sama momento.

Eble la compadres de Rozo Blanka estis la mastroj de l’ vivo. Tiom longe, ĝis ili perdis sian hejman regionon.

Eble la mastro de l’ vivo estis la leono en la ĝangalo. Sed la puloj estis pli fortaj ol ĝi, ĉar ili molestis ĝin. Kaj ĝi ne povis defendi sin kontraŭ ili ; dorno, kiun ĝi tretis en sian piedegon, estis pli forta ol ĝi, ĉar la dorno lamigis ĝin ; la venena serpento, kiu mordis ĝin en la nudan nazon, se ĝi estis neatentema, povis faligi ĝin, kaj tial ĝi estis pli forta ol la leono.

Eble la mastro de l’ vivo estis la kolorriĉa papilio, kiu ŝvebis kiel ondo de floro al floro kaj afliktiĝis pri nenio, ĝuante sian vivon, ĝis ĝi kaptiĝis en la reto de araneo, kiu estis pli forta ol ĝi.

Eble la mastro de l’ vivo estis la klasfiera laboristo, kiu boksis sian skipestron teren kaj sufiĉe draste tradraŝis lin, ĉar la skipestro, kiu sentis sin pli forta kaj pli potenca ol li, kriis al lia vizaĝo. Sed la diligenta laboristo pli produktis ol la merkato povas uzi, kaj la fabriko ne plu povis pagi la viron kaj devis maldungi lin ; kaj liaj infanoj ŝiris la karnon de la laboristo, ĉar ili estis malsataj kaj sentis sin kiel mastroj de l’ mondo, kies sklavo kaj subulo estas laŭ ilia opinio la propra patro.

trad. Hans-Georg Kaiser


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio