Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Orsinger : Jules Grandjouan kaj la "Butertelero"
puce Orsinger : La socio sur la haŭto
puce Orsinger : Liberecana kaligrafio
puce Orsinger : Vorto desegnita kaj desegno skribita
puce Toño DEL BARRIO : Manuel Monleon, engaĝita desegnisto kaj esperantisto.

Orsinger : La socio sur la haŭto

pri tatuaĵoj


"Sendube estas la sprito kiu malpurigas la karnon"
Bernard Noël

"La karno kontraŭ la karno produktas parfumon sed
la frotado de la vortoj estigas nur suferon kaj disigon
"
Anaïs Nine



Komence de la 20-a jarcento, kiam la etnologoj volis interesiĝi pri la diferencaj ritaj praktikoj kiel la tatuaĵoj, brulvundoj, k.t.p... en la tradiciaj socioj, ili jam preskaŭ malaperis. Sed preskaŭ samtempe, ĉi tiuj praktikoj trovas novajn adeptojn en Usono kaj Eŭropo ĉar ŝajnas ke kiam okcidento trapasas periodon de grava transformiĝo oni deziras modifi la korpan ŝelon, sed ni studos ĉi fakton iom pli sube. verdire, mia historio komenciĝas pli frue, kiam fine de la 17-a jarcento la angloj malkovras la unuan homon kiu montros siajn korpajn markojn antaŭ publiko de aristokratoj. Temas pri la "princo Giolo", kiun esplorantoj venigis el Indonezio. Unu jarcento poste, la maristoj de la Endeavour la ŝipo de la kapitano Cook, kiuj vizitis la pacifikajn insulojn, tatuis sin por pasigi la tempon tiele imitante la indiĝenoj de tiu ĉi mondparto. Sed eble estas legendo. Fakto tamen estas certa, estas la pli malpli ofteco de ĉi praktikoj, inter aliaj, ĉe la maristoj kiam ili frekventis la "sovaĝulojn" kaj la diferencajn fremdajn marpopolojn...Sinsekve de tio, ke la arto de la tatuaĵoj, por nur citi la plej faman, disvolviĝas en Eŭropo ekirante de la protestantaj landoj al la katolikaj najbaroj. La tatuaĵo do precipe renkontas veran entuziasmon en la malaltaj tavoloj de la socio. La tatuaĵo fariĝas signo de marĝeneco. Hodiaŭ, ĉi praktiko partoprenas al nova modofuroro kiu, por la persono, ebligas sian ĉeeston en socio pli kaj pli kompleksa kaj nehumana per korpa aspekto kiu valorigas sian diferencon, originalecon kaj momente montras al la aliaj sian individuecon. Tio partoprenas al la vasta mondo de la supraĵoj samkiel la vestoj, la kulto de la sporto, la higieno, la dietoj, la estetika ĥirurgio... Por multaj la korpo kaj ĝia stranga, peza realeco senĉese estas korektota. Ĝi neniam estas sufiĉe bela, juna, forta, dolĉa,...la modernaj socioj estas socioj kiuj grandparte funkcias per la komunikado je ĉiuj niveloj. Ĉar niaj korpoj la plej ofte estas vestitaj, la korpa komunikado gravigas la rolon de la rigardo, la vizaĝo, la supraĵaj simboloj... Laŭ franca antropologo, David Le Breton : "Ĝi (la korpo) fariĝas puran akcesoraĵon de la ĉeesto kaj ne plu estas la destino, kiu ĝi estis". La moderna kulto de la korpo reale estus la neo de nia karno, niaj malfortoj, malperfektaĵoj. Verdire, ni revenas al la esenco de la temo, ŝajnas do ke socio kiu dubas aŭ trapasas gravan etapon ja bezonas modifi la aspekton kaj la komunan koncepton de nia korpo.


La tatuaĵo, la pentraĵo aŭ la ritaj torturoj en la primitivaj triboj ebligas vivantan memoron de la leĝoj kaj moroj de la socio kaj la akcepton de homo en grupo. En okcidento, oni markis per fajro la krimulojn kaj Kafka en la "punkolonio" antaŭvidis la hororojn de la eŭropaj totalismoj, kiel la nazioj kiuj tatuis ĉiferojn sur la brakoj de la viktimoj en la koncentrejoj. La korpo kaj la arto estas iom alia afero. La moderna arto foje pravigas la frazon de Niĉeo : "La homo ne plu estas artisto, li estas fariĝinta arta verko". Ja, la homa korpo ne plu estas temo inter la aliaj aŭ preteksto, ĝi estas la materialo mem. Laŭ iuj teoriuloj, tio komenciĝis kiam Van Gogh pentris sian portreton kun la tranĉita orelo. Antaŭe, la korpo estis simpla temo, metaforo, konturo. Hodiaŭ, artistoj kiel Manzoni rekte skribas sian nomon sur la haŭto mem de siaj modeloj, Frima Toto fotas sian propran nudan korpon... Ĉi rilato de la korpo kun la arto ŝajnas esti cirklo ĉar la homo primitiva nature uzas sian korpon kiel surfaco por sia arto kaj siaj manoj aŭ la aliaj membroj estas siaj iloj. Levi- Strauss klarigas kiel la indianoj Kaduveo pentras siajn korpojn por distingiĝi de la naturo sed en aliaj regionoj de la mondo aŭ aliaj epokoj, la korpo estas kaŝita aŭ hontinda aĵo. Nia epoko retrovas la gestojn de la primitivuloj. Fotografita de Holger Trülzsch, la manekenino Veruŝka renovigas la arton de la pentrita korpo, kiun ŝi malkovris dum vojaĝo en Afriko. Ŝi ofte pentras sin tielmaniere ke ŝi fandiĝas en la pejzaĝo. La japanaj artistoj de la grupo Gutaï estas alia perfekta ekzemplo. Oni povas ekzemple citi Shiraga-on kiu pentris per siaj piedoj. Ni ne forgesu Yves Klein, kiu ŝmiris virinoj per sia fama blua IKB kaj premsignis iliajn formojn sur teksaĵo aŭ papero. Tre ŝokita de la detruo de Hiroŝimo, Klein ankaŭ eksperimentas la reproduktojn de la korpaj konturoj sur surfaco per la fajro.


Oni ne povas citi ĉiujn artistojn, kiuj orientas sian arton al uzo kaj kono de la korpo. Ili estas tro nombraj kaj ofte ŝokantaj. Tamen , oni sendube povas ekkonscii ke la korpo estas la unua viktimo de la totalismoj kaj la malfeliĉa ludilo de la kapitalismo. Sed la arto certe povas proponi originalajn solvojn por lukti kontraŭ la diversajn subpremojn, kiuj poluas kaj detruas nian karnon. Pri tio, la tre subfosaj verkoj de Henrik Plenge Jakobsen aŭ Nan Goldin, kiujn mi malkovris verkante ĉi artikolon, ŝajnas admirindaj sed necesigus apartan atenton. Mi neniam sufiĉe instigos vin pripensi pri la loko de via korpo en la socio, kiam vi laboras ekzemple, kiel oni deturnas viajn fizikajn kapablecojn por pli bone produkti...


el Sennaciulo, februaro 2006

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio