SENNACIISMA
FRAKCIO DE SAT


Ĉefa paĝo - Arkivo de historiaj dokumentoj - Hejmpaĝo de SAT



Nikolao NEKRASOV

192406 : Sennaciismo . . . burĝa ?

el Sennacieca Revuo

Okazis al mi, veturante en pasinta jaro al nia Kasela S.A.T.-kongreso, renkonti en Berlino konatan anglan esp.-iston, burĝon, kiu estis veturanta al la neŭtrala esp-kongreso en Nurenbergo. Mi montris al li lastan kajeron (sesan-sepan) de "La Nova Epoko" (nun "Lit.-Sc. Ald." de "S.R."), kiu estis tiam eldonita ankoraŭ en Moskvo. Li prenis ĝin kun miro, ne povante kredi, ke en Sovetio estas ĝenerale eldoneblaj la gazetoj, k. sekvintatage traleginte, esprimis la opinion, ke la gazeto estas tre interesa. Poste li komencis disputi kun mi pri niaj tendencoj k. diris :

— Jes, mi tre bone komprenas k. aprobas vian sennaciismon, mi mem estas fakte sennaciulo, sed kial nepre vi proponas klasbatalon ? Tion mi neniel povas kompreni.

Mi ne multon sukcesis respondi al li, ĉar ni disiĝis, sed mi supozas, ke eble neniam prosperus al mi lin konvinki, ĉar estis evidente, ke ni staris sur du kontraŭaj polusoj.

Mi ne intencas ĉi-tie ankoraŭfoje ripeti (tion la S.A.T.-anoj ja tre bone scias), kiom maljusta estas ne nur la nacia, sed ankaŭ la socia malharmonio de la nuna kapitalisma epoko, k. ke la vera egaleco de la homaro povas efektiviĝi nur per batalo de la ekspluatatoj kontraŭ la ekspluatantoj (t. e. per la nomita klasbatalo) : ne la falsa filantropio k. idealismo de la burĝaro tuj forventoliĝonta ĝis kiam montriĝos neceseco cedi grandan parton de la posedata bonhavaĵo por rekompenco al la senhavuloj, sed la simplaj materiaj interesoj, ekonomia nepreco-neceseco de la klaso proletaria komunigi la superfluon de la privata kapitalo – sole k. nure, reale k. fakte akcelas, ke la homaro estu reorganizata laŭ nova pli justa, pli feliĉa k. pli progresiva reĝimo.

Tial ni apogas nian S.A.T.-movadon je la klasbatalo, ĉar nur tiel ni povas plenharmonie akceli la progreson. Sen tio nia laboro estus nur unuflanka, atrofia, miopa.

Tamen la citita repliko de la burĝa esp.isto ekŝajnis al mi tre karakteriza k. memorinda. Efektive, se la burĝo volonte akceptas la sennaciismon (sed sen klasbatalo), do el tio konsekvencas, ke la sennaciismo estas ne nur proletaria ideo.

K.doj, kiuj atente legis "A B C de Sennaciismo", kredeble jam signis krajone en sia ekzemplero jenajn liniojn sur la pĝ. 40 :

"Do, en ĉiu okazo, se eĉ ne okazus tute aŭ ne okazus ĝis certa tempo sociala revolucio, kapitalismo forigus naciojn k. rezultigus unuecan por la mondo sociordon ... Ĝi aperigos finfine iam sennaciecan mondon".

Tiu ĉi aserto estas tute vera. Malgraŭ, ke la kapitalismo unuflanke vekas specialan etburĝecan ideologion de l’apartaj malgrandaj naciismoj, progresante ĝi samtempe rompas tiujn naciajn sendependecojn, kreas mondunuecon de la kapitalo, ĝenerala ekonomia vivo, politiko, scienco, arto – de ĉio.

Jes, la evoluanta kapitalismo estas finfine efektivigonta la sennaciismon eĉ sen akcelo de la proletariaro, sed per kia prezo ! Jes, la sennaciismo estos realaĵo, sed tio signifus venkon de la kruda imperiismo, tio signifus jugon k. subpremon de milionoj da senrajtigotaj homoj, tio signifus sklavecon k. tiranion, kiujn ne maskus eĉ la iluzio de "demokratio", "juro", "paco".

Ekzistas do evidente sennaciismo burĝa k. sennaciismo proletaria. La sennaciismo burĝa estas imperiismo, k. la proletaria sennaciismo – ĉu internaciismo ? Serioze k. senantaŭjuĝe ni tion esploru.

La genia Lenin ne ĝenis nomi "kanajlo" socialiston de granda nacio, kiu ne propagandas liberan apartiĝon de la jugataj de lia nacio popoloj, ĉar li estas adepto de kuniĝo de la nacioj.

Lenin parolis :

"La vojo al la sama celo : al plena rajtegaleco, al plej densa kuniĝo k. plua kunfandiĝo de ĉiuj nacioj pasas tie ĉi evidente sur diversaj konkretaj vojoj... Se socialisto de granda, subpremanta, aneksanta nacio, konfesante ĝeneralan kunfandigon de la nacioj, forgesos eĉ dum minuto pri tio, ke "lia" Nikolao II, "lia" Vilhelmo, Georgo, Poincaré k. a. ankaŭ estas por "kuniĝo" kun malgrandaj nacioj (pere de aneksoj) – . . . tia socialisto montriĝos esti mokinda doktrinulo teorie, helpanto al la imperiismo praktike." (Lenin, XIX, "Rezultoj de la diskutado.")

Laŭ sia admirinda paradoksa maniero, Lenin rekomendis simple k. konkrete, ke la socialistoj de granda nacio propagandu liberan rajton de la malgrandaj popoloj apartiĝi eĉ el memstara ŝtato, k. la socialistoj de malgranda popolo liberan volon kuniĝi kun iu ajn stato. Alia praktika vojo al la internaciismo k. al kuniĝo de la nacioj ne ekzistas.

— Kia do devas esti la konduto de S.A.T.-ano, kiel konscienca sennaciulo-socialisto ? (Mi parolas pri la sennacieco praktika, ne pri la kultura ideologio).

Ne sufiĉas evidente, ke li simple ignoradu la naciecon. Li devas ĉiam memori, ke lia aspiro al la sennacieca tutmonda aranĝo samtempe koincidas latente ankaŭ kun la spontana procedo de la kapitalisma sistemo mem, k. ke konsekvence li riskas per sia akcelo helpi iufoje la kapitalismon en ĝiaj imperiismaj atencoj. Li devas neniam forgesi, ke milionoj de liaj senkulpaj fratoj en kolonioj k. eĉ apud la metropoloj mem ĝemkriegas sub plando de la sama "sennaciigo", perforta k. kruela, k. ke tute nature naskiĝas en ili naciemo, kiel protesto kontraŭ la subpremo. Tiajn ; fratojn li morale devas helpi en ilia batalo, ĉar ilia "nacia" revolucio estas direktata kontraŭ la kapitalismo internacia.

Ni devas deklari, ke kun la "sennaciismo", kiu estas por la imperiismaj interesoj de la tutmonda kapitalistaro, S.A.T. havas nenion komunan. S.A.T. estas por la sennaciismo, kiu bazas sin sur egaleco de la tuta homaro en la ekonomia reĝimo de la reala (ne platona) socialismo, kiu estas efektivigebla nur per liberiga movado de la proletariaro tutmonda.

Eble oni povas domaĝi, ke la titolo mem de nia S.A.T. ne esprimas, ke ĝi estas nepre proletaria, socialista, revolucia, kvankam ĝi fakte estas tia [1]. Nu, tiun ideon enhavu la pli ofte uzinda, ne oficiala, klariga subtitolo : Sennacieca Asocio Tutmonda. Proletaria Unuecfronta Esperanto-Organizaĵo por kultureduko k. interservo reciproka".

Tio ĉi plene reflektas ĉion, kio estas esenco de nia Asocio.

N. Nekrasov.

[paĝpiede]

DEFINITIVE unueciĝinta nacio ne estas ia Interprovincio, sed kunfandaĵo de provincoj en unu tuton.

Same la finfina unueciĝo de l’ homaro ne estos ia Internacio, sed kunfandaĵo de nacioj – sennaciaĵo.


ĝisdatigo de 2005-03-10



[1] Neniu kompreneble havas misopionion pri S.A.T. k. ne estas utile ŝanĝi la jam multe popularan k. vaste konatan titolon de nia organizaĵo. – N. N.