Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 1921-12 : Postkongresaj Pripensoj
puce 1922-05 : Nia ĉefa tasko
puce 1923-03 : Neŭtralismo – Neŭtraluloj
puce 1923-06 : Zigzage !...
puce 1923-07 a : Per la lingvo por la Revolucio
puce 1923-07 b : Bataltasko
puce 1923-12 : Je la memoro de d-ro Zamenhof
puce 1924 : A.B.C. DE SENNACIISMO
puce ABC de Sennaciismo aŭ la bonvena maksimumismo de Kolĉinski
puce 1924-06 : Sur nia vojo
puce 192406 : Sennaciismo . . . burĝa ?
puce 1924-06 : Neleginda !
puce 1948-02 : Komuniko de la Frakcio
puce 1971-12 : Bulteno de la Sennaciista Frakcio de SAT

R. Roberts

1948-02 : Komuniko de la Frakcio

el Sennaciulo

Sennaciista Frakcio

Al ĉiuj S.A.T.anoj ni anoncas la restarigon de la Sennaciista Frakcio. Ni estas konvinkitaj, ke la tragediaj okazintaĵoj de la militjaroj ne nur fortigis la kredon de la iamaj frakcianoj, sed ankaŭ konvertis multajn aliajn al la ĝusteco de Sennaciismo. Ili, do, enviciĝu tuj en la revigligita Frakcio.

Ankoraŭ troviĝas multaj laboristaj Esperantistoj, kiuj ne klare komprenas la celon k signifon de Sennaciismo. Kiel eble plej baldaŭ, ni publikigos la duan eldonon de la "Sennaciista Manifesto". Pligrandigo de la unua eldono, ĝi pli detale k celtrafe klarigos nian ideologion. La enhavo de tiu nova eldono estas strikte konforma al la testamenta deziro de K-do Lanti.

La unua eldono de la "Manifesto de la Sennaciistoj" estis presita je la nomo de la Frakcio. Ni opinias, ke la projektata reeldono estu farita oficiale je la nomo de S.A.T. por eviti, ke la Frakcioj konkurencu la Asocion sur la eldonkampo. Nia Manifesto estu asocia eldno, samkiel estis la "Komunista Manifesto", k la "Komentoj al la Komunista Manifesto."

La Sennaciistoj devas disponigi la monsumon, kiun S.A.T. bezonas por tiu entrepreno.

Tiu kolektado de mono okazu laŭ diversaj manieroj ; ĉu prunto repagota post la apero, laŭ la vendado – ĉu prunto repagota per livero de kvanto de broŝuroj – ĉu donaco. Ni rekomendas voki al donacado en grupkunvenoj.

Ni ŝatus ke en ĉiu lando funkciu Sennaciista peranto. Jam sin prezentis por Francio : GLODINO S. 115 Bld. Ar. Briand, Montreuil, Seine. Ni atendas kandidatojn por aliaj landoj.

R. ROBERTS,
Weet Ing. Wadsworth, Hebden Bridge, Yorks, Britio.

(ĝisdatigo de 2005-02-15)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio