Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio pri sennaciismo (2001-07-20)
puce Deklaracio pri Sennaciismo (ja - 日本語)
puce Leteroj de E. Lanti
puce Manifeste des Anationalistes (fr)
puce Manifesto de la sennaciistoj (E. Lanti)
puce Manifesto de la Sennaciistoj (ja)
puce Manifesto of Non-Nationalists (en)
puce Manifiesto de los anacionalistas (es)
puce Sennaciisma Frakcio de SAT rekonstituiĝis (2001-07-28)
puce Statuto de la Asocio por Ununura Demokrata Ŝtato en Palestino/Israelo
puce Tekstoj kaj TTT-paĝoj de unuopaj frakcianoj
puce Vortoj de k-do E. Lanti

Statuto de la Asocio por Ununura Demokrata Ŝtato en Palestino/Israelo

Temas pri Esperanta traduko de la malnova statuto de la Asocio por Ununura Demokrata Ŝtato en Palestino/Israelo [Association for One Democratic State in Palestine/Israel]. La aktuala statuto (anglalingva) troviĝas ĉe http://odspi.org/Bylaws/index.html.

Antaŭparolo

De pli ol duonjarcento, morto, sufero kaj detruo ruinigis la teritorion de Palestino kiel ĝin difinis por la Brita Mandato la Konsilantaro de la Ligo de Nacioj en 1922 (ĉi-poste : Palestino/Israelo).

La proponitaj solvoj por la konflikto en Palestino/Isrealo fiaskis, ĉar ili fondiĝis sur la dispartigo de tero, kiu ne povas esti dispartigata sen krei aliajn maljustecojn. La teritoria malgrandeco, la intermikso de la loĝantaroj kaj iliaj interdependoj ekskludas la starigon de du ŝtatoj, kies religiaj apartenaĵoj kaŭzus neeviteteble diskriminaciojn kaj eternajn konfliktojn.

Konsiderante tiujn faktojn, la Asocio por Ununura Demokrata Ŝtato en Palestino/Israelo (ĉi-poste : la Asocio) estas konvinkita, ke la kreo de ununura demokrata stato estas la sola vivipova longedaŭra solvo de la konflikto. La starigo de unueca stato en Palestino/Israelo efektiviĝus per la kunfandiĝo de la du leĝaj realaĵoj, la ŝtato Israelo kaj la Palestina Aŭtonoma Aŭtoritato, en unusola konstitucia kaj demokrata institucio, kiu certigus al ĉiuj siaj civitanoj egalajn rajtojn kaj devojn, sen ia ajn diskriminacio bazita sur la religio, sekso, nacieco, etneco aŭ lingvo. Poste, tiu ŝtato povus fariĝi la modelo kaj la kerno de pli granda politika ento inkluzivanta aliajn proksimorientajn kaj nordafrikajn landojn.

La Asocion regas la sekvanta statuto :

Artikolo 1. Celo de la asocio

La Asocio estas starigata laŭ la artikoloj 60 kaj postsekvaj de la Svisa Civila Kodo kaj havos sian sidejon en Laŭzano (Svislando). Ĝia daŭro estos senfina. Ĝian moralan engaĝon entenas la sekvonta aserto : "Produkto de justeco estos paco" (Jesaja 32 : 17).

Ĝi celas promocii per pacaj rimedoj la starigon de ununura demokrata ŝtato en Palestino/Israelo por la loĝantoj de la israela ŝtato kaj de la palestinaj teritorioj okupataj de 1967, kaj ankaŭ por la palestinaj rifuĝintoj. Tiu ŝtato respektu la homajn rajtojn kaj la principon de nediskriminacio bazita sur la religio, sekso, nacieco, etneco aŭ lingvo (ĉi-poste : la principo de nediskriminacio).

Artikolo 2. Principoj observendaj por efektivigi la celon de la Asocio

La Asocio konsideras la jenajn principojn esencaj por la kreo de la proponata ŝtato :

1. La palestinaj rifuĝintoj havas la rajton je la reiro kaj je kompensoj konforme al la rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj. Justa solvo devas esti alprenita por tiuj, kiuj loĝas sur la terenoj kaj en la domoj de la palestinaj rifuĝintoj, kaj por tiuj, kiuj vivas en la kolonioj kreitaj post 1967. Ĉiuj politikaj kaj militaj malliberuloj devas esti liberigitaj. Repacigaj komisionoj devas esti kreitaj por resanigi kaj kompensi la viktimojn de ambaŭ flankoj. Nacian fonduson oni kreu tiucele. La civitanoj de la nova ŝtato, interne de ties limoj, rajtas elekti libere sian rezidejon kaj instaliĝi sur siaj propraj terenoj. Leĝo, kiu respektas la principon de nediskriminacio, devas reglamenti la ŝtatanecon kaj la enmigradon.

2. La ŝtato devas havi unuecajn, demokrate elektitajn parlamenton kaj registaron. La partioj devas respekti la principon de nediskriminacio en siaj programoj kaj membraro. La ŝtato devas havi unuiĝintan armeon kaj unuiĝintan policon. La
civitanoj decidos pri unueca demokrata konstitucio respektanta la principon de nediskriminacio, pri la nomo de la lando, la nacia himno kaj la flago.

3 La justica kaj la jura sistemoj devas esti unuecaj kaj bazitaj sur la principo de apartigo de la religio disde la ŝtato. Tio implicas la abolon de ĉiuj religiaj tribunaloj kaj leĝoj, precipe en la kampo de la familia juro, la kreon de civilaj tribunaloj, la alprenon de familia juro, kiu respektas la principon de nediskriminacio, la kreon de civila registro kaj la establon de devige civila geedziĝo kun la ebleco de posta religia ceremonio.

4 La ŝtato devas respekti la rajton je vivo kaj korpa integreco. La mortpuno kaj la torturo devas esti abolitaj. Neniu atenco kontraŭ la korpa integreco estu permesita, krom pro trudnecesa medicina motivo, kaj kun la konsento de la koncernata persono aŭ ties leĝa reprezentanto. La ŝtato devas respekti ankaŭ la rajton je libereco de religio, inkluzive la rajton je ŝanĝo de religio.

5 La ŝtato devas provizi sistemon de klerigado, kiu integras ĉiujn civitanojn. Tio implicas la kreon de publikaj unuecaj bazaj, duagradaj kaj superaj lernejoj, kaj de programoj, kiuj respektas la principon de nediskriminacio, kun ebleco establi privatajn lernejojn, kondiĉe ke ili respektu la principon de nediskriminacio. La araba kaj la hebrea estos la oficialaj naciaj lingvoj. Principoj por la paca solvo de konfliktoj estas aplikendaj.

6 La stato devas krei socian kaj ekonomian sistemon, kiu baziĝas sur la egaleco de la rajtoj, integras ĉiujn civitanojn kaj respektas la principon de nediskriminacio.

7 La ŝtato devas apliki rimedojn de integrado por kontribui al la repacigo inter la diversaj komunumoj. Tiuj rimedoj inkluzivas la kreon de publikaj unuecaj tombejoj, kie ĉiu povas esti entombigita, kun la ebleco de privataj religiaj ceremonioj, kaj la malfermo de la nunaj religiaj tombejoj al ĉiu persono, kia ajn estas ties religio, konforme al la principo de nediskriminacio.

8 La proponita ŝtato povas ligiĝi kun la najbaraj statoj en federacio aŭ konfederacio, kondiĉe ke tiuj ŝtatoj nepre respektas la principojn ĉi-supre menciitajn. La civitanoj de la koncernataj statoj devas decidi per referendumo, ĉu akcepti tian aliĝon. La aliĝo al regionaj aŭ internaciaj organizoj devas esti decidita per referendumo.

Artikolo 3. Fondintaj membroj

Ĉiuj, kiuj partoprenis en la verkado de la statuto de la Asocio, akceptis ĝin kaj konsentis subteni la celon kaj la principojn de la Asocio, estas konsiderendaj kiel fondintaj membroj.

Artikolo 4. Membreco

Ĉiu persono, kiu subtenas kaj volas promocii ĝiajn celon kaj principojn, povas peti membrecon en la Asocio. La aliĝo kaj perdo de membreco estas decidendaj de la estraro.

Artikolo 5. Ĝenerala Asembleo

La ordinara ĝenerala asembleo okazas unu fojon jare. Ĝi povas okazi interrete. Eksterordinara ĝenerala asembleo povas esti konvokita de la estraro aŭ de kvinono de la membraro. La ĝeneralaj asembleoj havas la povon :

- aprobi la jaran raporton, la protokolon de la antaŭa asembleo kaj la buĝeton ;

- modifi la statuton aŭ malfondi la Asocion ;

- determini la strategion de la Asocio ;

- fariĝi la apelacia instanco por eksigita membro ;

- nomumi la komitaton, la prezidanton kaj du kontrolantojn por dujara periodo.

La decidojn de la ĝenerala asembleo alprenas simpla plimulto de ĉeestantaj membroj. Okaze de egaleco de voĉoj, tiu de la prezidanto (aŭ de ties delegito) kalkuliĝu duoble. La aprobo de tri kvaronoj de la ĉeestantaj membroj necesas por modifi la statuton aŭ malfondi la Asocion.

Artikolo 6. Estraro

La estraron konsistigas tri ĝis dek unu membroj. La estraro havas la povon :

- elekti la vicprezidanton ;

- kunvoki siajn kunsidojn ;

- kontroli la laboron por plenumi la celojn kaj principojn de la Asocio ;

- kunvoki ĝeneralajn asembleojn.

La kunaj subskriboj de la prezidanto (aŭ ĉe ties nedisponebleco de la vicprezidanto) kaj de unu estrarano necesas por engaĝi la Asocion. Siajn decidojn la estraro alprenas per simpla plimulto da ĉeestantaj kaj voĉdonantaj estraranoj. Decidojn oni rajtas alpreni per interreto.

Artikolo 7. Monrimedoj

La monrimedoj de la Asocio konsistu el libervolaj kotizoj de membroj kaj de aliaj personoj. La Asocio ne preskribas devigan kotizon. La financa respondeco de la Asocio limiĝas ekskluzive al siaj monrimedoj por ĉiuj elspezoj kaj engaĝoj kontraktitaj lige kun ĝiaj agadoj. Okaze de malfondo de la Asocio, la estraro tiam oficonta disponos pri la monrimedoj akorde kun la celo kaj principoj de la Asocio.

Tiu ĉi statuto estis alprenita de la fondintaj membroj kaj de la membroj de la Asocio, kiuj partoprenis en la elektado de la estraro la 15an de aprilo 2003. La originala kaj aŭtentika versio de la statuto estas en la angla lingvo.

ĝisdatigo de 2009-07-31

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio