Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Konstruado de paperŝipeto (instrua desegno)
puce Orsinger : Arto kaj naturo (artikolo)
puce Orsinger : La riĉeco de l’ papero (artikolo)
puce Orsinger : Shigeru Ban - Kiel recikligi domon post katastrofo ? (artikolo)
puce T-ĉemizo INTERNACIA SOLIDARECO

Orsinger : Shigeru Ban - Kiel recikligi domon post katastrofo ? (artikolo)


Mi delonge deziris verki pri arĥitekturo ĉar estas arto kiu fascinas min. Tamen oni ĝenerale opinias ke estas afero de fakulo. Oni pensas ke tiu kompleksa kaj malfacila disciplino ne ebligas malprecizan enkondukon. Oni ankaŭ imagas arĥitekton kiel homo kiu esence laboras en sia kabineto kaj frekventas nur personojn, kiuj posedas riĉecon kaj potencon. Arĥitekto estus do artisto, kiu desegnas bienojn, turojn, muzeojn, bibliotekojn, teatrojn, preĝejojn por montri la regpotencon de la aliaj kaj neniam interesiĝas pri la malriĉuloj kiuj ne eĉ povas pagi sian propran domon. Oni fine imagas ke arĥitekto nur revas pri eksterordinaraj strukturoj kaj kunmetaĵoj de noblaj materialoj aŭ modernaj alojoj. Per ĉi tiu artikolo mi deziras elmontri la malon ĉar ekzitas arĥitektoj, kiuj ekkonscias la bezonojn de la popoloj en landoj suferantaj de militoj aŭ naturaj katastrofoj. La japana Ŝigeru Ban estas unu el ĉi tiuj humanistaj arĥitektoj kaj oni ne povas imagi pli solidan kaj perfektan alojon ĉe homo : noblecon de la koro kaj talenton !


Shigeru Ban naskiĝis en 1957 en Japanio. Li studis arĥitekturon en Usono ĝis 1984. Li revenas en Japanion kun sia diplomo de la prestiĝa Cooper Union de Novjorko en 1985. Nomumita plej bona juna arĥitekto el Japanio en 1997, li fariĝos mondan referencon en ĉi arto dank’al sia uzado de recikligitaj materialoj kaj siaj homamaj agoj al la suferantaj popoloj. Ja, ne plu forĵetu viajn tubojn el kartono ĉar Shigeru Ban kapablus konstrui palacon ! En 1986, li jam projektis uzi kartonon por anstataŭigi la lignon pro manko da mono. Shigeru Ban do frue interesiĝis pri ĉi tiuj tuboj en kiuj siaj samprofesianoj ranĝas la planojn de siaj venontaj kreaĵoj kaj iĝos lia preferita temo. Ankoraŭ neniu studis la kapablecojn kaj la reziston de tiaj tuboj, neniu sciis ĉu ili povis esti uzitaj por konstrui... Surprizo ! la kartono malkaŝas realan solidecon kontraŭ la elementoj kaj grandan flekseblecon. Ban tamen atendis 1995 kaj la konstruadon de sia propra domo por ke la kartono estu sankciita de la japanaj aŭtoritatoj kaj okaze de la universala ekspozo de Hanovro (2000) Shigeru Ban konceptas kaj desegnas la japanan pavilonon konstruitan per ĉi jam famaj tuboj. Sed li ankoraŭ studas aliajn alternativajn materialojn kiel la bambuon ĉar Shigeru Ban distingiĝas dank’al sia granda kreadokapableco sed ankaŭ la potenca influo de la tradicia arĥitekturo de sia denaska lando.


En 1995, Shigeru Ban ankaŭ konceptas dometon por loĝigi la viktimojn de la tertremo de Kobeo. Helpe de bonvolaj studentoj, li muntas "paperloĝejojn" de 16 kvadrataj metroj ĉiam per tuboj el kartono sur fondaĵoj el kestoj de biero balastitaj per sablo. La tegmento konsistas el simpla tolo de tento. Per ĉi tiu dometo kiu respondas al krizo, Shigeru Ban elpensis rimedon por ŝirmi kaj savi nombrajn familiojn en la mondo. Li tiel realigis paperloĝejojn en Rŭando, Turkio, Kosovo kaj ĉie, kie homoj suferas. Lia asocio "Voluntary Architects Network" helpas personojn por rekonstrui ilian vivon, kiel Jean Prouvé (Pruve) kiu konceptis malmunteblajn loĝejojn el metalo post la dua mondmilito. La arĥitekturaj konceptoj de la japana ankaŭ elmontras siajn zorgojn pri ekologio ĉar ĉi konstruaĵoj estas tute recikligeblaj kaj proponas alternativon al ŝirmtolaĵoj el plastiko kiuj poluas kaj strukturoj el ligno kiuj detruas la naturon en iuj afrikaj landoj, ekzemple.


Shigeru Ban estas nun konsultanto por la Unuiĝintaj Nacioj.


el Sennaciulo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio