Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Grayling : Aŭtuna promeno al la tombo de Karl Marx sur la tombejo Highgate en Londono
puce Levi : Pri tielnomata eraro de Marks
puce Sagot-Duvauroux pri senpageco
puce Thorsen : Pensoj ĉe tombo

Levi : Pri tielnomata eraro de Marks


Saluton al Dio, jen mi denove !


Foje mi uzis matematikan formulon tre simplan. Tio ne plaĉis al iu kamarado, kiu eble ne estas sola kun sia opinio, ĉu ne ? Eble oni pensas, ke mi estas maniulo pri matematikaj formuloj. Fakte tiel ne estas, kaj mi eĉ opinias, ke oni same bone povas mensogi per belaj formuloj, kiel per belaj frazoj. Tiu ĉi nuna artikolo celas klarigi miajn rilatojn kun tiu formulo, kiun Marks starigis kaj kiun oni povus skribi jene :


h = c + v + p


h = labortempo socie necesa por produkti produktunuon = valoro de produktunuo.


c = konstanta kapitalo, kies valoro enkorpiĝas en la vaioro de produktunuo.


v = varia kapitalo, t.e. sumo de salajroj, inkluzive kromkostojn, kies valoro enkorpiĝas en la valoro de produktunuo.


p = plusvaloro, t.e. senpaga kromlaboro, kies valoro enkorpiĝas en la valoro de produktunuo.


La valorojn de c, v kaj p oni plej simple povas esprimi en labortempo.


Tiu formulo estas fama sub la nomo "leĝo pri la valoro". Estas modo en iuj ekonomiistaj rondoj, deklari ke ĝi estas erara. Ankaŭ legantoj de "S-ulo" ne tro malofte havis la okazon legi, ke Marks eraris. Eventuale oni iel mildigas tiun "informon" per koncedo, ke eble Marks ne tro eraris en sia tempo, sed ke kion li skribis antaŭ unu jarcento aŭ pli, tio nepre kadukiĝis nun, ĉar la socio ja evoluis, ĉu ne ? Oni ne volas ŝoki obstinajn ĝisostulojn, kiuj nostalgias gloran pasintecon, kiam klasbatalo ankoraŭ havis signifon...


Eble iuj gekamaradoj, eĉ eksterfranciaj, konas la nomon de franca profesoro, Jean Fourastié (Furastje), kies verketo "Pourquoi nous travaillons" (P.U.F., collection "Que sais-je ?" ; en esperanto, la titolo signifas : "Kial ni laboras ?") estas tradukita hispanen, portugalen kaj japanen. Tiun verketon tre interesan kaj valoran, eĉ se el ĝi oni ne povas akcepti ĉiujn tezojn, mi varme rekomendas al tiuj gekamaradoj, kiuj povas akiri ĝin en lingvo komprenebla por ili.


Ne tute sen ia emocio mi legis en ĝi, ke en Mulhaŭzo el 100 infanoj naskitaj vivaj inter 1823 kaj 1834 en la kategorio de teksaj laboristoj malpli ol 50 atingas la aĝon de 20 jaroj. Efektive mia avo, naskita en Mulhaŭzo en 1826, laŭ tradicio dungiĝis sepjaraĝa en teksfabriko, kie lia unua laboro konsistis en kaptado de la naveto inter la makzeloj de la funkcianta maŝino, kiam la teksisto mistrafis sian ĵeton. Komplete fremdigita li tute ne sendis fremdiĝon, sed, manĝinte viandon unuafoje kiam li faris sian militservon, li entuziasmiĝis por la armea vivo, kie li lernis legi, kaj faris plurjardekan karieron kaj estis bona servanto de la Dua Imperio fanca. Mi devas do min konsideri kiel nepon de privilegiulo, ĉar li tamen supervivis. Cetere la aliaj ne rajtus plendi, ĉar la proporcio de junmortintoj estis ankoraŭ pli granda en pli fruaj epokoj, ĉu ne ? Ekzemple, la vilaĝon Chateaufort ("Fortreso"), ne tre malproksiman de nia ĉi-jara kongresejo, laŭ arkivoj enloĝis plu nur du privilegiaj supervivintoj en la fino de la Centjara Milito. Ĝia antaŭa loĝantaro atingis en la mezepoko ĝis la nombro de 2000, kaj ĝi rekreskis nun jam al ĉirkaŭ 800. Sed tio estas alia afero.


Mi legis tiun verketon avide, kaj dum periodo traktis ĝin kiel litkapan libron, ĝis scivolemo instigis min traserĉi t.n. Eraron de Marks.


Aparte tiris mian atenton subĉapitro titolita "Kiel formiĝas la profitoj" en la tria ĉapitro. Tie mi legis, ke :


"... Tiu demando ... naskis malfacilajn kaj kontraŭdirajn teoriojn. Karl Marks i.a. inventis por ĝin solvi la faman teorion pri la plusvaloro... - ... La nocio pri kostoprezo videble intervenas en tiu afero : ĝuste tiu nocio mankis al K.M., kaj al la aliaj klasikaj ekonomiistoj, kiuj provis solvi la problemon" ...


Ke la nocio pri kostoprezo mankis al K.M., estas per si mem sufiĉe miriga aserto, kiun mi invitas la legantojn de "S-ulo" mem zorge esplori. Sed poste venas brila demonstro :


"... La sekvanta skemo multe pli proksimiĝas al la realo [ol aliaj en la sama ĉapitro jam donitaj ekzemploj] : [Laŭ hipotezo, la tutan nacion posedas unu kapitalisto.]


La kapitalisto posedanta sian nacion disponas 100000 salajrulojn, al kiuj li verŝas (= pagas) 100000 mezajn jarajn salajrojn, ni diru 100000 asiriajn pundojn, po unu pundo ĉiujare por ĉiu homo.


Sed la 100000 salajruloj dispartiĝas je 80000 en nutrada produktado kaj 20000 en unu alia aŭ multaj aliaj produktadoj.


La kapitalisto revendas al la 100000 salajruloj la nutraĵojn produktitajn de la 80000 unuaj salajruloj ; tiuj nutraĵoj kostis 80000 ; li tre bone povas revendi ilin por la prezo de 100000, ĉar ĉiuj salajruloj bezonas sin nutri. La vendoprezo establiĝas tiel, sen io ajn mistera en la afero, je la 10/8 de la kostoprezo. La kapitalisto tiel faras monan profiton de 100000 - 80000 = 20000 pundoj.


Per tiu mono li pagas la lastajn 20000 laborantojn, kies produktaĵon li povas konservi por si (juvelojn, palacojn, fabrikojn, operon).


Kio estas mistera aŭ malfacile komprenebla en tiel simpla proceso ? Kaj kial por klarigi ĝin oni bezonus intervenigi "valoron" distingitan disde la prezo, kaj "plusvaloron" distingitan disde la valoro ?...
"


Jes, vere, kial substreki per speciala vorto, ke per senpaga laboro la salajruloj produktas kaj reproduktas la tutan posedaĵon kaj konsumaĵon de la kapitalisto ?



En alia ĉapitro J.F. difinas h = reala prezo = daŭro de laboro necesa por produkti produktunuon, kaj 1/h = produktiveco.


Mi resumas la skemon de J.F. jene :


80000 = salajroj= v
20000 = juveloj, palacoj, opero = p
= fabrikoj = c



100000 = tuta produktaĵaro = h


Oni povas ĉikani pri la dispartigo de p kaj c, kaj pri la fantaziaj proporcioj, sed tie ne estas la grava punkto.


Meditinda estas la koncepto, eĉ uzita simpligcele, pri kapitalista klaso kiel unika kolektiva posedanto de sia nacio, ĉu ne ?


Ŝajnas al mi, ke K.M. kaj J.F. esprimis esence la samon kvankam diversmaniere. Kial do J.F. sentis la bezonon sugesti, ke K.M. eraris ? Eble estus ĝene sekvi la rezonon de K.M. ĝis ĝia lasta konkludo, ĉu ne ? Se tiu ĉi ial ne estas konfesebla, oni nepre devas ie haltigi la rezonon, kaj ju pli frue des pli bone, ĉu ne ?


Oni povus multobligi tiajn ekzemplojn pri t.n. eraroj de K.M. Kompreneble li estis kiel ĉiu homo kapabla erari, kvankam certe malpli grave ol multaj. Sed denunci liajn t.n. erarojn por repreni ilin sianome, estas amuze, ĉu ne ?


Detale traserĉi t.n. erarojn de Marks povas esti edifa ŝatokupo. Mi proponas ĝin kiel kuracilon kontraŭ fremdiĝo.


el Sennaciulo n° 7 (794) de julio 1971, p.68.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio