sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Grenejo : Kompatiga kanto en liberaj versoj (prozpoemo)


JPEG - 113.7 kb


Ne, ili ne sciis legi,
Kompatindaj niaj avoj
de l’ antaŭa jarcento,
ili vivis en mizero
kaj laboris dekkvar horojn ĉiutage
kio estas okdek kvar, do, posemajne,
Ili venis morte lacaj
al kuŝejo en vespero
kaj ekdormis kiel brutoj ;
ili kredis, ke la mondon
Dio kreis en ses tagoj,
ĉar la pastro tiel diris,
kaj ili ne sciis legi.
Kaj dimanĉe al preĝejo
ili iris ne pro kredo,
sed ĉar mastro tien iris.
Posttagmeze en drinkejo
ili ludis per la kartoj
kaj aŭskultis laboriston,
kiu iom sciis legi,
kaj kiu legadis pri Marks’ kaj Prudono
kaj kiu parolis pri ruĝa vespero,
en kiu forfalos por ĉiam maljusto,
kaj ke tio nepre venos,
kaj eĉ tio baldaŭ venos,
En iliaj lacaj koroj
ekfloretis la espero,
kaj finfine plenebriaj
ili jen zigzagis hejmen
kaj faris infanon al sia edzino,
infanon dikventran por la hospitalo,
kaj ili ne sciis legi.
Kiam fine tro maljunaj,
oni ilin formaldungis ;
ili tiam almozpetis
kaj en stalo ili mortis.
Ili restis engluitaj
en la kruda materio,
ja gluitaj kiel muŝoj,
kiuj trafis glupaperon ;
ili provis ekflugeti,
sed refalis jam venkitaj,
kaj ili ne sciis legi.

JPEG - 166.7 kb
diskejo en neĝo


II

Sed nun ĉio transformiĝis !
Svenis kronoj kaj reĝlandoj,
venis la demokratioj,
kaj la tempo de l’ Cezaroj,
de l’ elektro, de l’ atomo,
de l’ progreso, de l’ gasĉambroj ;
kaj ili nun scias legi.
Kaj ĉi tio suprenlevas
ilian rigardon al la lumreklamoj
helbrilaj kaj buntaj en urbaj vesperoj.
Kiam iu ekparolas
pri homeco kaj malsato,
pri socio kaj sufero,
pri racio kaj maljusto,
ili nur respondas "Moskvo"
kaj cerbumas pri la tratoj
de la aŭto nun pagota.
Al rakonto pri mizero
ili jesas kompateme
kaj oscedas, sed diskrete
ili estas bonedukaj,
ĉar ili nun scias legi.
Ili ŝatas kanzonetojn,
kaj diskutas pri futbalo,
kvazaŭ temus pri mondfino ;
kaj vespere plene sataj
ili kuŝas kun l’ edzino
revante pri Brigitte Bardot.
Ili gapas televidon
kaj ekdormas dum prelego,
ili havas la refleksojn,
laŭ l’ sloganoj de l’ reklamoj,
ili kredas plu nenion,
krom ke monon oni gajnu,
kaj ili nun scias legi,
Ili restas engluitaj
en la kruda materio,
ne gluitaj kiel muŝoj,
kiuj provas ekflugeti,
sed nun kiel blumuŝegoj
sur ŝmirflava bovinfeko,
kiuj foje ekflugetas,
sed revenas tuj al tio,
ĉar ĝi ŝatas ja nur tion ;
kaj ili nun scias legi.


el Sennacieca Revuo, 1962