Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Georgo Lagrange : La Vivo (artikolo)
puce Lagrange : « la chienlit » (pri la degolismo kaj la laboristaro)
puce Lagrange : Evoluismo kaj kristanismo
puce Lagrange : Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987)
puce Lagrange : Letero al kristana kamarado
puce Lagrange : Moralo kaj progreso (artikolo)
puce Vinko Markov : Filozofi-politikaj vivkonceptoj de Georgo Lagranĝ’ en lia verkaro
puce Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)

Lagrange : Moralo kaj progreso (artikolo)


1. EVOLUOJ


Ĉio, kio vivas aŭ rilatas al vivo, evoluas, t.e. ŝanĝiĝas, kio ne nepre signifas « progresas ». [1]


Almenaŭ la vivo, de sia komenco ĝis la primato, kaj de la unuaj primatoj ĝis la homo, povas esti konsiderata, en tiu ĉi evolu-linio, kiel progreso, se progreso oni nomas kreskadon de la konscio. Tio estas objektiva konstato sendependa de metafizika, determinista aŭ relativista interpretado.


La saman progreson oni nepre devas agnoski en la teknika evoluo de la ŝton- ĝis la fer-epoko, de ĉi lasta ĝis ni tra la vaporo, la elektro kaj la elektroniko. Ankaŭ la arto evoluis kaj evoluadas ; sed ĉu tio estas progreso, kaj ĉu ekzistas, kiel diras K-do Rol. en sia artikolo pri ĵazmuziko en Sennacieca Revuo (1962 [°]) « avangardo » ? Tie la afero estas treege diskutinda. La estetika sento ŝanĝiĝis tra la tempo ; foje la beleco estis kiel eble plej fidela - kaj se eble objektiva - kopio de la realo (kiel ĉe la flandra pentrista skolo renesanca), foje ĝi estas speco de simbolismo, kiu rifuzas la realon, kiel la mezepoka aŭ la moderna arto. Ĉu progreso en tio ? Melodioj de la renesanco estis por la tiama sentemo tre gajaj, kiuj hodiaŭ ŝajnas al ni melankoliaj. Progreso en arto povas ekzisti nur en la teknika kapablo de la artisto por esprimi sin. Sed la arto mem ne progresas : ĝi nur ŝanĝiĝas.


Kaj ĉu la moralo progresas ?


Ĉar la homa konscio kreskis de kelkaj jarmiloj, unue pro la natura cerbokomplikiĝo [2], pli poste pro la socia interplektiĝo, ŝajnus logike, ke la moralo, kiu regas la homajn rilatojn, kreskus paralele. Bedaŭrinde la realo tute ne estas tia, kaj iuj saĝuloj asertas, ke la diversaj katastrofoj, kiujn travivis la 20-jarcentuloj venas de la fakto, ke la morala sento ne same progresis kiel la teknika kapablo.


Sed por paroli pri progreso en moralo oni unue devas trovi komparnormojn, kaj oni tuj vidos, ke la valoroj varias laŭtempe kaj laŭloke. Kompreneble ĉiuj moraloj - aŭ preskaŭ, mi supozas - konsentas, ke oni prefere ne mortigu sian patrinon. Krome, inter la kanibalo, kiu delikate kuiras militkaptiton, kaj Jezuo [°°] diranta, ke oni amu sian malamikon, estas evidenta progreso. Sed tio pruvas, ke ekzistas foje homoj kun pli akra homeckonscio kaj sekve morala sento ; tute ne, ke la ĝenerala morala sento notinde progresis.


Ĉar inter la kanibalo, kiu mortigas ĉiujn malamikojn por manĝi ilin, kaj la moderna aviadisto, kiu perbombe detruas urbon, estas evoluo nur en la kuirarto - kaj ĉu progreso ? - certe ne en la moralo.


En biologio oni povas paroli pri progreso, ĉar ĝin oni povas mezuri (krani-volumeno).


Ankaŭ la teknikan progreson oni povas mezuri : ekz. la necesan tempon por produkti objekton.


En arto oni ne povas paroli pri progreso, ĉar arto estas nemezurebla, ĝia valoro estas pure subjektiva.


Kaj la demando estas nun : ĉu oni povas mezuri moralecon aŭ ĉu ĝia valoro estas ankaŭ nur subjektiva ?


2. KIEL KOMPARI MORALOJN ?


Antaŭ ol serĉi mezurilon aŭ eĉ difinon de la moralo, oni devas rimarkigi ke moralo kaj moralaj problemoj povas ekzisti nur ĉe la homo ; ne pro ia metafizika mistero, sed simple pro lia « libereco » (t.e. biologia neantaŭdeterminiteco). Besto, eĉ supera, restas regata de siaj tendencoj denaskaj, t.e. de sia instinkto, kio ne signifas, ke ĝi estas simpla meĥaniko, sed ke ĝiaj « virtoj » kaj « malvirtoj » estas treege limigitaj de ĝia naturo mem, dum tiuj de la homo estas - egale en boneco kiel en malboneco - sen natura bremso, kvazaŭ senlimaj. Kaj estas evidente, ke leono, kiu manĝas senkulpan ŝafidon, ne « pekas », sed obeas la naturajn leĝojn, kaj oni tuj rimarkas, kiel infaneca estas la primitive religia koncepto pri paradizo, en kiu la leono kaj la ŝafido kunpaŝtiĝis... Alivorte, samkiel homo bezonas vestojn en vintro, ĉar li perdis sian felon, li bezonas regularon, ĉar li malhavas la naturan kompason de la instinkto. Sekve la moralo, de ekstere, kiel socia fenomeno, estas konvenciaro, kiu regas la homajn rilatojn. De interne, kiel persona vivregulo, ĝi estas juĝo de la propra konduto rilate al nocioj pri bono kaj malbono.


Kompreneble, iu sinteno estas akcepti, unu fojon por ĉiam kaj sendiskute la moralon, la nocion pri bono kaj malbono, kiun proponas al ni unu Eklezio (la kristana, la budhisma, la moskvana, tute egale) kaj de tiam juĝi ĉiujn agojn kaj kondutojn laŭ la kriterio de tiu Eklezio.


Ĝi estas la plej simpla kaj la plej komforta pozicio, ĝi estas tiu de la intelektaj maldiligento aŭ malforteco. Juna virino, al kiu oni demandis, kio estas plej grava peko dum Sankta Vendredo, ĉu manĝi viandon, ĉu kuŝi kun alies edzo, respondis senhezite « manĝi viandon ». La Malnova Testamento, kiun pie respektas milionoj da homoj, apud la fama « ci ne mortigu », kiun ankaŭ ni akceptas, plej serioze asertas, ke oni ne manĝu tion aŭ ĉi tion kaj interalie mencias : « ...ĉiun alian moviĝanton, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn » (Levidoj, 11,23). Tian pekon la izraelidoj certe ne riskis, ĉar tia besto neniam ekzistis


 [3]. Sed tiu citaĵo, same kiel la ĉi supra anekdoto montras, ke oni ne tro serĉu seriozan moralon inter la religiaj dogmoj. Moralo estas aro da sociaj konvencioj, sed tiuj konvencioj baziĝu sur neceseco, ne sur neklarigeblaj dogmoj.


Por elekti moralon, alia sinteno, ŝajne pli racia kaj scienca, estus diri, ke oni povas konstrui moralon racian kaj homecan nur kiam oni ekzakte konos la homan naturon en ĝia tuta komplikeco, kiu estas ankoraŭ misteroplena.
Tamen, eĉ se la cerbo-sciencoj multe progresis en tiuj lastaj jaroj, la fincelo ne jam estas vidota, kaj intertempe necesas vivi kaj trovi vivregulojn por eviti definitivan katastrofon. Tiel, tiu ŝajne scienca sinteno estas fakte fuĝo antaŭ la problemo.


Tial la sola bazo por moralo estas konsideri la homon, unue kiel konscian personon, due kiel socian estulon. El kosma rigardo, kompreneble, la tuta Vivo estas nur kromfenomeno, speciala eco de la materio ; kaj la homa konscio estas ankaŭ provizora kromfenomeno de la Vivo ; kaj tiuj fenomenoj aldonas aŭ forprenas nenion je la senfine muta meĥanismo de la kosmo. Kaj estus vane serĉi homan moralon en kosmaj leĝoj.


Sed la nomata Homo tamen estas treege interesa besto. Fizike ĝi tre similas al la aliaj primatoj, sed ĝi havas proprajn rimarkindajn kapablojn, unikajn sur nia planedo. Kaj cetere ĝi estas NI.


La homo estas - aŭ devus esti - konscia kaj respondeca estulo. La homaro devus esti la sumo de tiaj estuloj.
Se oni agnoskas, ke moralo estas konvencia regularo, pri homa konduto, kaj ke, flanklasante ĉian metafizikon kaj absolutecon, la sola mezurilo por la homa konduto estas la homo mem, taŭga moralo estus tiu, kiu permesus al homa persono plene disflori, kaj al homaro esti harmonia kuneco de tiuj personoj.


Tio estas teorio, trosimpligita resumo, sed almenaŭ rezonbazo, kiu ebligas komparon, prijuĝon, sen referenco al dogmoj, kiujn la racio rifuzas.


3. KRITIKOJ AL MORALOJ


Tuj oni rimarku, ke estas neeble aludi moralan problemom ignorante socian demandon, ĉar ili estas ambaŭ intime implikitaj.


Socia justeco, kiu estas necesa tereno por homa moralo, ne estas nur ekonomia problemo, kiel asertas la marksistoj, nek nur morala, kiel kredis la tradiciaj Eklezioj. Ĝi dependas de ambaŭ, kaj la du faktoroj influas unu la alian.
Jen ekzemplo, en kiu la ekonomio influas la moralon : la industriiĝo de niaj socioj kaŭzis - post la primitiva periodo, laŭ kiu Marks teoriumis - ioman niveligon de la sociaj klasoj, jam ĉar necesis pli klera laborularo, kaj sekve la distanco inter mastro kaj subulo, en la parolturno, en la ordonoj kaj en ĉiuj sociaj rilatoj estas malpli sentebla ol antaŭ unu jarcento dum en malriĉaj, subevoluintaj landoj la mizerulo restas humila kaj la potenculo aroganta.


Kaj jen, male, ekzemploj, en kiuj la moralo influis la ekonomion : en mezepoka Eŭropo, dum regas la Eklezio, oni ne manĝis viandon vendrede, nek dum la Granda Fasto, sed nur fiŝon, kaj ĉar oni ne povas transporti freŝan fiŝon de la maro, oni instalis multajn lagetojn por bredi karpojn k.s. Kaj ankoraŭ nun Hindio ŝuldas parton de sia kronika malsatego al la religia respekto al bovinoj.


Sed la serĉado al nurhoma moralo ebligas al ni juĝi diversajn moralojn kaj eĉ kondamni ilin.


Oni povas ekz. paroli pri la malmoraleco de la stalinaj sistemoj kaj principoj, ne ĉar ili kontraŭstaras tiujn de la kristana moralo, sed ĉar ili permesas al si iun « mortpafi pro administracia decido » [4] kaj tiel malaltigas la homon ĝis objekto forĵetota kiam ĝena.


La samajn kritikojn oni kompreneble povas fari pri ĉiuj faŝismoj. Kaj cetere oni ne kredu, ke la « liberala » kapitalismo, eĉ se malpli cinika, eĉ se nuancita de puritanismo, estas tiom pli morala, ĉar, starigita sur la profitemo, ĝi emas meti la laboriston sur la nivelon de la maŝino, kaj, konsiderante nur lian produktokapablon, iel egaligi la produktanton al la produktilo do ankaŭ la homon al objekto.


Sed ankaŭ tiu nur homa moralo kondukos nin rigardi kiel malnovtempan kaj kadukan la kristanan moralon, kiun oni ĝenerale taksas kiel kulminon de moraleco. Tie mi parolas pri pura kristana moralo, ne pri la diversaj hipokritaj bigotaĵoj postfaritaj.


Kial tia malestimo ?


Unue ĉar ĝi estas home kaj homare senefika : se la kristana moralo havus nur ŝajnon de praktika valoro, ne plu estus militoj, almenaŭ inter la kristanaj popoloj, de dekkvin jarcentoj.


Ankaŭ ĉar ĝi ignoras ĉian socian demandon kaj konsideras nur la individuon sen lia medio, kaj ni ĵus vidis, ke la moralo estas nedisigebla de la socia problemo.
Ankaŭ ĉar ĝi estas moralo konceptita por socio, en kiu « homo estas lupo por la homo » kaj serĉas kiel vivi en tiaj kondiĉoj (amu vian malamikon... redonu bonon por malbono...) sed ne provas kompreni kial regas malamikeco, kaj kiel starigi sociordon, en kiu estus senutile uzi ruzon kaj perforton. Nu, nenia morala leĝo helpos plibonigi la homon, tiel longe, kiel la homaro samkiel en la ĝangalo, la leĝo de la plej forta estos la plej efika por vivteni sin.
Kompreneble oni ne miru, ke la kristana moralo ne enhavas socian konscion laŭ la moderna senco : ĝi estas naskita antaŭ dumil jaroj ; sed oni povas nur miri, ke oni ankoraŭ hodiaŭ trovas valoron en ĝi.


Sed pli gravajn kritikojn oni ankoraŭ povas fari al tiu moralo : estante filozofio de la senperforteco, ĝi en la praktiko predikas rezignacion al la subprematoj, per promeso de postmortaj frandaĵoj, kaj tiel plu daŭrigas la maljuston, kiun ĝi laŭdire kontraŭbatalas. Laŭ homeca moralo, la ribelo de la subpremato estas tiel justa kaj eĉ necesa kiel la helpo al malfortulo.


Kaj de ankoraŭ pli filozofiema vidpunkto la religiaj moraloj (ĝenerale) enhavas ion esencan, kio ŝokas kaj definitive delogas tiun, kiu serĉas homecan moralon : tio estas ilia indiferento al homa vivo. Tion mi devas klarigi :


En ĉiu filozofio, en ĉiu moralo estas iu indiferenteco ;



— la stoikismo estas indiferento al propraj malfeliĉoj ;



— la sennaciismo estas indiferento al nacioj kaj naciecoj ;



— la ateismo, indiferento al Dio kaj Absoluto (la blasfemado ne estas konsekvenca ateismo, ĝi estas ankoraŭ maniero kredi, ĉar insulti iun estas agnoski tiun.)


Sed la kristanismo, same kiel la budhismo estas indiferento al vivo. Kompreneble la kristanismo predikas la respekton al homa vivo, kaj la budhismo eĉ al ĉia vivo, eĉ al la malarioportantaj kuloj. Sed tio estas nur ŝajno, ĉar la budhismo rigardas ĉian vivon kiel suferon, superregatan por atingi senkarnan absolutan konscion, kaj la kristanismo konsideras la vivon kiel pasadon, elprovadon por atingi transan eternan vivon. Nek unu nek la alia rigardas la homan vivon kiel fakton mem unikan.


La celo de religia moralo ne estas homa ; la centro de ĝia intereso ne estas la homo, sed la Dieco.


Kaj kion pensi pri la meza moralo, en kiu ni ĉiuj vivadas ?
Teorie la okcidenta kulturo staras sur la kristana moralo, kiu estas universala homa amo, sed ĉar ties metafizikaĵoj tute ne sufiĉas por starigi kaj cementi sociordon kaj ekonomion, tiu kulturo staras ankaŭ sur aliaj principoj, ekz. la honoro de la kavaliroj en la mezepoka feŭda socio, la respekto al riĉeco, depost la renesanco, aŭ la patrioj ekde la deknaŭa jarcento. Ĉiuj tiuj moraloj estas absolute fremdaj al kristanismo (oni ne sufiĉe konscias pri tiu kontrasto).


Kaj de tiu monstre plurkapa moralo naskiĝas konfliktoj, kiuj estus ridigaj, se ili ne fluigus tiom da sango : iama instruisto mia lernigis al ni buboj, ke « la murdo al homo estas krimo, krom dum militotempo ». Konatulo mia, iom esperantisto, klarigis al mi, ke li estas « internaciisto dum pactempo kaj patrioto dum militotempo ». Plej terure estas, ke tiaj aksiomoj ne tuj ridigas la nuntempulojn, kvankam ili estas same logikaj, kvazaŭ mi dirus : « edzo estu fidela al sia edzino, krom se li ekvidas sufiĉe allogan stratulinon »...


Cetere en la nuna mondo estas konfuze sentate de ĉiuj, ĉefe en la junularo, ke la kristana moralo estas kaduka, aŭ almenaŭ ke ĝi perdis siajn firmajn referencbazojn ; tial estas la « nigraj bluzetuloj » kaj tiom da junula krimeco. La okcidenta civilizo perdis unu moralon, sed ne sciis konstrui alian anstataŭan.


4. PROGRESOJ


Sed ĉu inter tiuj kritikindaj moraloj ia efektiva progreso estas trovebla, t.e., ĉu oni povas malkovri iun iradon el la ĝangalleĝo ĝis homara moralo, kiel pli supre aludite ?
Malfacile oni povas kompari la moralecon de unuopaj individuoj antaŭ kelkaj jarcentoj, kaj hodiaŭ, ĉar ili, same tiam kiel hodiaŭ simple klopodis pluvivi adaptiĝante al regantaj vivkondiĉoj kaj provante eviti punojn : tio estis ilia sola moralo. Tial pli facile estas kompari la konduton kaj sintenon de tiamaj kaj nunaj potenculoj.
En la tuta mezepoko, kaj tiel longe kiel regis la absolutaj reĝoj, tiuj reĝoj konsideris sian landon kiel sian posedaĵon... kaj oni almilitis la najbaron pro la plej frivola kaŭzo. La Centjara Milito havis kiel originon disputon pro krono, al kiu pretendis du kuzoj - simpla disputo de heredantoj - kaj eĉ se estis ekonomiaj kaŭzoj en tiuj militoj, ili ne estis esencaj nek tre konsciaj.
Ankoraŭ pli proksime al ni, la franc-germana milito de 1870 havis kiel pretekston (neveran kaŭzon) depeŝon misinterpretitan aŭ eble falsitan.


Kaj eĉ en 1917 Usono ekmilitis kontraŭ Germanio, ĉar ĉi-lasta submarigis al ĝi kelkajn ŝipojn.
Hodiaŭ - t.e. post la dua mondmilito - la du gigantoj, Usono kaj Sovet-Unio paffaligis al si reciproke ioman nombron da aviadiloj, multfoje ludis per la fajro, sed neniam kuraĝis kaŭzi veran militon.


Jam en 1939 la mondmilito ekokazis, post multaj hezitoj kaj antaŭ-ŝajnludoj, nur ĉar la aroganteco de Hitler ne plu konis limojn kaj daŭre kreskadis antaŭ la cedemo de la molaj demokratioj. Jam tiam la ŝtatestroj hezitis antaŭ tia risko kaj timis respondecojn. Nur Hitler ne hezitis antaŭ la perforto, kaj tial li aspektas kiel renesanca bandestro vojerarinta en la dudekan jarcenton.


Laŭ la ĝisnuna mondevoluo oni facile povas imagi, ke iam - eĉ baldaŭ - malaperos la pure internaciaj militoj de la « bona malnova tempo » kaj ke ilin anstataŭos... la ideologiaj militoj. Lanti jam antaŭ 1939 eksentis tion.
La ideologiaj militoj, laŭ moderna koncepto, komenciĝis en 1792, kiam la Franca Revolucio, portanto de la tiamaj novideoj, baraktis kun la tuta reakcia Eŭropo. Poste la napoleonaj militoj perdis tiun ideologian karakteron por refariĝi nur potencmilitoj.


Eĉ en 1914, kiam kulmine furiozis la naciismoj, estis iometa nuanco de ideologio : la germanoj luktis por la « kulturo » kontraŭ la « slava barbareco » kaj la « latina dekadenco », la francoj por la « demokratio », por la « ideoj de 1789 », kontraŭ la Kajzera imperiismo.


En 1939 la ideologia karaktero de la milito estis ankoraŭ pli evidenta. Tiu milito estis - maldetale - la batalo de la demokratio kontraŭ la faŝismo (kvankam ne estas tiel facile distingi, kio estis tiam demokratio kaj totalitarismo !...), kaj la naciismoj nur sekve de la milito postgreftiĝis.


Hodiaŭ la streĉo inter la du blokoj estas preskaŭ pure ideologia. La naciismoj viglas nur en la junŝtatoj - kiel akno sur junula vizaĝo - kaj en la industriigitaj ŝtatoj ili estas sentataj kiel reakcia malavangardo plukulturata de la koloniaj militoj (ekz. en Francio).


Sed oni diros, se la internaciajn militojn anstataŭos la ideologiaj, kia estas la progreso ? Ĉu tio ne estas la inkubĉeno, kiun priskribas Gulivero ĉe la behinoj ? [5]
Eble eĉ la ideologiaj militoj de nia tempo estas pli teruraj ol la naciismaj, ĉar en ili oni trovas la fanatikecon kaj mistikon de la religiaj militoj. Unuavide, ve, tio ŝajnas vera. Sed se oni pli profunde ekzamenas la temon, oni tamen konstatos, ke, dum la religiaj militoj okazis pro diskuto, ĉu la hostio entenas efektive la Sanktan Korpon, post transsubstanciĝo, aŭ estas nur simbolo - do, laŭ homeca moralo pro frivolaĵoj - la modernaj ideologiaj militoj okazas pro ekonomiaj teorioj, kaj rilatas al socia kaj praktika vivo de la homo, ili do estas pli proksimaj al la homo ol la unuaj.


Fakte, tra la politikista frazemo kaj la kaveco de la oficialaj formuloj, oni tamen sentas evoluon al konkreteco, al pli homa moralo sekve. Ĉiuj modernaj ŝtatoj, ĉu « liberalismaj », ĉu « socialismaj », eĉ la afrikaj junŝtatoj devas fronti ekonomi-problemojn. Ekonomio estas la unua zorgo de S-ro Ĥruŝĉef same kiel de S-ro Kennedy, ĝi almenaŭ tiel gravas kiel la « nacia defendo », t.e. la armado. Estas fakto, ke la moderna politiko pliproksimiĝas al realaj problemoj. Tie kreskas ankaŭ - kvankam malrapide - homa konscio.


Sed mi nun citos fakton, kiu pruvas klare tiun kreskadon de konscio kaj iron al pli homa moralo. Dum multaj jaroj militrifuzantoj simple putris en karcero antaŭ ĝenerala indiferento kaj ignoro. Nun -en junio 1962- Lecoin, 74-jara, malsatstrikas por oficiale agnoskigi statuton de militrifuzantoj. Kaj Radio Luksemburgo, certe ne intelektema, nek avangarda elsendejo, donis intervjuon de la malfortiĝanta maljunulo, kaj trafis larĝan publikon per tiu temo iom tabua.


Oni ja povus rebati al mi, ke apud tiuj relative esperigaj faktoj estas aliaj tute malesperigaj : la naziaj koncentrejoj, kie oni sisteme faligis la homojn sub la bestnivelon, aŭ la atombomboj de Hiroŝima kaj Nagasaki, kiuj estis la plej subitaj kaj plej daŭraj detrurimedoj de la tuta historio. Sed la fakto, ke tiuj agoj levis ĝeneralan naŭzon sur la tuta planedo, ke eĉ la germana popolo ne sciis ekzakte kio okazis en la koncentrejoj, ke oni kaŝis tion al ĝi, aŭ ke la ĵetinto de la Hiroŝima bombo pro konsciencriproĉo fariĝis monaĥo, pruvas - almenaŭ tion mi volas kredi - ke tio ne estas profunda tendenco de nia tempo, sed unuopaj teruraj retropaŝoj.


5. MORALKONFLIKTOJ


Se do ekzistas diversaj ŝtupoj en la moraleco, ni diru por simpligi, inter la kanibalo kaj la militrifuzanto, ĉu okazas, ke tiuj diversaj moraloj kaj moralŝtupoj frontiĝas ?


Certe. Okazas ke militoj ne estas simplaj potenckonfliktoj, sed ke ili estas luktoj inter du kulturoj, mondkonceptoj kaj moraloj. Tiel estis inter la Barbaroj kaj la roma Imperio, inter la nomadoj de Tamerlingo [°°°°] kaj la civilizoj de Mezazio, kiujn ili volis principe detrui. Ion tian oni ankoraŭ trovas hodiaŭ inter la liberalismo kaj la marksismo, kvankam la fakta diferenco estas multe malpli granda ol la propagandoj supozigas. Kaj nur kun la retrospektivo de la historio oni povas juĝi, kiu el la du kontraŭbatalantaj moraloj estis la plej evoluinta.


Same estas moralkonflikto ĉe blankulo, kiu skandaliĝas pro la kanibalismo de primitivulo. Kaj tamen, se oni implice akceptas la murdon, eĉ se oni ĉirkaŭvolvas ĝin en kelkaj hipokritaĵoj, la kanibalismo estas duaranga afero. Por homeca moralo grava estas la murdo. Ĉu la kadavron oni poste metas en teron, en fajron aŭ en kuirpoton, ne havas grandan intereson. Homo estas interesa tiom, kiom ĝi vivas.


Sed mi elektu pli precizan ekzemplon : en 1914 ĉiuj nacioj de Eŭropo troviĝis sur la sama morala ŝtupo, t.e. naciisma frenezeco. En 1939 la afero estis iom malsama. En 1936 post la diversaj strikoj en Francio vekiĝis akra sento klasbatala, kaj granda parto de la laboristaro estis atingonta tiun indiferentecon al la patrio, kiu estas la sojlo al sennaciismo. La pura naciismo estis la afero de la diversaj faŝismoj, kiuj paralele kreskis. Kaj ĉe la militdeklaro la franca junularo ĵus soldatiĝinta tute ne plu estis konvinkita - kiel en 1914 – ke :


« morti por la patrio, jen tiel inda sorto,
ke svarme oni strebus, al tiel bela morto. » [6]


Male, Germanio amarigita pro sia malvenko de 1918, remaĉante la miton de la « ponardfrapo en la dorson », malsatigita de la ekonomia krizo de la jaroj 1930-aj, blinde akceptis la frenezajn sloganojn de Hitler, kaj la junaj soldatoj de 1940, alivestitaj ol la francaj troviĝis ankoraŭ sur la sama ŝtupo de naciismo kiel en 1914. La franca laboristaro estis iom progresinta al homara moralo, la germana estis refalinta al la antaŭa ŝtupo. Tio certe estis unu el la kaŭzoj de la spektakla malvenko de Francio en 1940. Tie oni vidas cetere, ke la plej forta ne nepre estas la plej prava, en moralo, kiel en aliaj homaj rilatoj.


6. KAŬZOJ DE MORALA PROGRESO


Agnoskinte la tezon de fakta morala progreso, oni rajtas demandi sin, kiuj estas la kaŭzoj de tiu progreso, kaj ĉu oni povas vole agi sur ilin por akceli tiun progreson.
Oni povus paroli pri maturiĝo de la homaro, kiu okazus same kiel tiu de unuopaj homoj : post infaneco de primitivulo estus la adoleskeco (maturiĝa aĝo) de la mezepoko, aŭ eble ĝuste la krizoj de nia tempo estus tiuj de la adolesko, ktp. Sed tiaj romantikaj revaĵoj ne sufiĉas al mi. Mi serĉas la precizan kaj, se eble, pli racian klarigon.
Signon de moraleco montras la ekzisto de konscienco. Ekz. la eŭropanoj, blankuloj kaj pli ĝenerale la « sataj » popoloj nun sentas malbonan konsciencon antaŭ la « tria mondo », la malsatanta. Tiu sento estas tre freŝdata (depost la dua mondmilito). Kaj tiu pli tikliĝema konscienco venas de pli granda konscio.


Tiel ke la kerna problemo estas kompreni, kial la nuna homo havas pli akran konscion ol tiu de antaŭ kelkaj jarcentoj.
Se kato havas pli klaran, pli ĝustan mondkoncepton kaj konscion ol fiŝo, kaj fiŝo ol ostro, kaj ostro ol vermo, tio ne estas por obei metafizikan teorion, sed ĉar ilia nervaro laŭgrade en la biologia skalo, pli precize informas ilin pri la ĉirkaŭa mondo, kaj ke ilia nervocentro (encefalo) ebligas al ili pli kaj pli ligi la informojn.


Kaj simile, se la moderna homo havas pli klaran mondkoncepton kaj konscion, kaj sekve pli tikliĝeman konsciencon, tion li ne ŝuldas al kristanismo - kiel malhumile pretendas iuj teologoj - al tiu kristanismo kiu dum jarcentoj da plenpotenco tute ne sukcesis krei tiun konsciencon ĉe la homo, sed pli materiale al pli preciza informado pri la tuta homaro, al informado, kiu donas tujan konscion pri homa solidareco.


La mezepoka kamparano konis nur sian vilaĝon, eble la apudan urbeton, kaj li informiĝis pri milito, kiam la malamika armeo trafis lian vilaĝon kaj ĝin plagis.
Hodiaŭ, se okazas inundoj en Hindio aŭ tertremo en Japanio, ni jam vidas bildojn pri tio la postan tagon sur la televidiloj. La tuta homaro, eĉ la plej malproksima, estas multe pli reala, konkreta.


La konscio ĉe la vivanto kreskis kun ĝia nervaro, ĝis atingi la homan konsciencon.


La konscion de la homaro kreskigis la komunikilaro kaj informiĝkapablo, ĝis ĝi atingas hodiaŭ universalon kaj eĉ - almenaŭ ĝerme - homaran konsciencon.


Kaj la sputnikoj, nevideble karuselantaj super niaj kapoj, en ĉielo de nun kaj definitive malplena, certe pli efikis por krei homaran solidarecon kaj homecan konscion, ol la piaj predikoj promesantaj la saman ĉielon, kiujn dum jarmiloj remaĉis sorĉistoj kaj preĝistoj...


Cetere, se oni iom pripensas, estas normale, ke tiel longe kiel regis preskaŭ plena malklereco pri fizika mondo, la homaro devis kontentiĝi per fantaziaj kosmogoniaj klarigoj kaj pri empiriaj moraloj, kristaliĝintaj en dogmojn.
Sed hodiaŭ, eĉ se la scienco estas ankoraŭ multon lernonta, la konoj estas sufiĉaj por rifuzi tiujn religiajn kosmogoniojn, kaj la informado estas sufiĉe vasta por krei konscion - sen metafiziko - sur kiu povas ekesti konscienco kaj moralo vere homaraj.


Homara moralo ne povas esti - kiel la religia - skribita, statika, ĝi estu dinamika, viva, daŭre repensota moralo, kiu evoluas kiel la vivo mem, sed tamen respektas kelkajn fundamentajn leĝojn, kiel la vivo mem, ĉar ĝi estas - nepre – en la naturo ; moralo, kiu adaptiĝu al progresoj de fizikaj kaj homaj sciencoj.


Povas esti, ke iun tagon nia sennaciismo, hodiaŭ tiel avangarda, tiel nekomprenata de la meza homaro, aspektos reakcia… tiam iu pranepo nia ankaŭ serĉos alian pli puran moralon kaj filozofion.


Sed hodiaŭ ni estu certaj, ke nia sennacieca, homara agado kleriga, eĉ se modesta kaj tro modesta, estas sur la ĝusta vojo, ĝi ja estas unu el tiuj vojoj, kiuj kondukas supren (kiel dirus Teilhard de Chardin), kie ni renkontos aliajn, kiuj serĉas tiun saman kulminon laŭ aliaj vojoj. Kaj iru ni ĝin plu !


Georgo Lagrange
Junio 1962


el Sennacieca Revuo, 1963


(NB : Notoj kun numeroj estas tiuj de GL. La ceterajn aldonis la relegantoj de la komputilskanita versio).


[1Vd. « Evoluismo kaj Kristanismo », S. R. 1962.

[°« La socia enhavo de l’ĵaz-muziko » legebla en la broŝuro « Prelegoj kaj aliaj artikoloj » de Roland Levreaud, eldonita de SAT-Broŝurservo/Laŭte, 1997

[2Vd. « Cerbo, konscio, animo », « S-ulo » jan. 1962.

[°°Jesuo en P.I.V.

[3Estas evidente, ke tia besto neniam ekzistis sur la tero, sed nur en la imago de primitivuloj (la flugilhava taŭro de la Asuroj [Asirianoj en P.I.V. - noto de la relegintoj de la skanita versio], ekz.), ĉar la flugkapablaj bestoj estas ĉu vertebruloj, ĉu insektoj. Vertebruloj havas maksimume kvar membrojn, foje perdis du (baleno, apterigo), foje la kvar (serpento), kaj se ĝi havas du flugilojn, restas al ĝi nur du piedoj, egale ĉu saŭro, birdo aŭ mamulo, ĉar kvar minus du estas du, eĉ en la biblia tempo. Kaj se la aludita besto estas insekto, kiel supozigas la kunteksto (ĵus antaŭe oni parolas pri akridoj, lokustoj kaj griloj), tiuj bestetoj nepre havas ses piedojn kaj kvar, aŭ du aŭ tute ne plu da flugiloj (formiko, pediko), sed nepre ses piedojn. Tiel do oni devas objektive konstati, ke la Sankta Biblio, kiu diras nur la Puran veron, ĉi tie diras infanecan stultaĵon.

[4Artur Köstler : « La Nulo kaj la Senfineco ».

[5Vd. S. Szathmari : « Vojaĝo al Kazohinio » SAT 1958.

[°°°°Timur Lenk en P.I.V.

[6Corneille : « Horaco »

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio