sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Cirilo Orsinger : Las Casas kaj "la nigra legendo" (artikolo)


JPEG - 48.4 kb


Azteka poemo


In ma moyollo motoma,
In maya moyollo acotinemi,
Ti, nechcocolia,
Ti, nechmiquitlani.


Povus via koro malfermiĝi,
Povus via koro soriri,
Vi, kiu min hatas,
Vi, kiu mian morton deziras.


La 13-an de aŭgusto 1521, meze de la ruinoj kaj mortintoj, la lasta azteka imperiestro, Quauhtemoc (kŭaŭtemok), kapitulacas kaj transdonas sian urbegon (proksimume 500 000 loĝantoj), Tenochtitlan. Hernán Cortés kaj kelkaj el liaj soldatoj, kelkaj ĉevaloj venkis unu el la plej elstaraj civilizacioj, kiujn konis la homaro. Ĝis ĉi tiu eksterordinara sed funebra evento, la konkero de Ameriko, du popoloj ne konis la ekziston de la alia. Ĉar, ĝuste, ne nur temas pri la malkovro de nova kontinento sed la malkovro de la "ALIULO". Du tre diferencaj kulturoj, religioj, pensmanieroj tamen baldaŭ kunfandiĝos en la sango, kiun hida amasbuĉado de indianoj, aŭtenta genocido verŝis kaj helpe de nekonataj virusoj. 25 000 000 da indianoj loĝatigis en Meksikio antaŭ la konkero, nur unu miliono el ili supervivis... Estas la preludo de longa rekviemo. Bartolomé de Las Casas estos esenca atestanto de tiuj ĉi krimoj kaj la unua homo kiu riskos publike denunci la barbarecon de la eŭropaj konkerantoj. Laŭ iuj aŭtoroj, ĉi tiu konkero estus la komenco de la kapitalista tutmondiĝo kaj ĝiaj krimoj.


La feŭda epoko kaj la radikoj de la kapitalismo.


Ja, la moderna tutmondiĝo komenciĝas per de la ekspansio de kelkaj malgrandaj landoj. Hispanio estas unu el ili. En 1492 kiam Kolumbo kredas malkovri novan vojon al Oriento, Konstantinopolo estis otomana urbo de pluraj jaroj. La vojo al la riĉaj kaj orientaj imperioj estas pli kaj pli malfacila. Estas la aŭroro de nova mondo. La itala renesanco, Venecio, Ĝenovo, baldaŭ transformos la eŭropan kulturon. Dank’al la greka kaj araba heredaĵo, la sciencoj progresas, oni komencas mezuri la mondon. La feŭda epoko estas iom post iom anstataŭita de industria erao. Alidirite, la naskiĝanta tutmondiĝo havas du "antagonistajn motorojn" (Edgard Morin) : La renesanca humanismo (intelekta emancipiĝo, komuna konscio de la homaro,...) kaj teknologia ekspansio de Eŭropo (pli kaj pli foraj navigadoj, koloniigo, dominado, kulto de la profito...). Baldaŭ Magellano (aŭ Magalhães), Amerigo Vespucci, Vasco de Gama ankaŭ iel pruvos ke Koperniko kaj, pli malfrue, Giordano Bruno, kiu jam imagis nenombreblajn universojn, pravas : La planedoj nur estas astroj kiuj turniĝas ĉirkaŭ unu suno. La Tero nur estas planedo kie regas malamo kaj perforto kaj ne estas la centro de la universo. Okcidento ne estas la unika civilizacio kiu ekzistas sub ĉi suno. Hieraŭ kolonia hegemonio, hodiaŭ ekonomika hegemonio. Ĉiufoje, la kanonoj malfermas la vojon.


Hispanio ne havas la monopolon de la koloniigo kaj amaskrimoj, kaj kiam oni parolas pri "nigra legendo" por priskribi la genocidon de la indianoj, oni ne devas forgesi la kuntekston. La nigra legendo ne devas senkulpigi naciojn kiel Francion, Anglion, ... Hispanio travivis ŝanĝiĝon kaj la koloniigo de la Amerikoj respondas al malnovaj feŭdaj konceptoj en renesanca mondo kiel mi skribis pli supre. Ja, la konkerantoj deziris krei novan aristokratan socion bazitan sur la rasista sistemo de la "encomienda", la sklavigo de la indianoj kaj negroj. Ĉar se la kapitalismo aperas kaj plifortiĝas en ĉi tiu epoko, ankaŭ estas danke al la hipokriteco de la reĝoj kaj riĉuloj de la grandaj civitoj, la fanatikeco de la Eklezio.


La konkero de la animoj.


Las Casas naskiĝas en 1474 en Sevilo. Lia patro partoprenis al la dua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo en 1493. Post pastraj studoj li ankaŭ enŝipiĝis en 1502 kaj navigas ĝis la novaj teritorioj malkovritaj de la ĝenova maristo. En la insulo Hispaniolo , lia pastrigo estas la unua de la Nova Mondo. Al ĉiu koloniisto, bieno estas delegita de la Reĝo, tiel Las Casas komencas vivon de encomendero, tio estas posedanto de unu encomienda, vasta farmbieno en kiu la mastro havas plenajn povojn kaj povas decidi pri tiu, kiu vivos aŭ mortos inter la indianaj kaj afrikaj sklavoj. Las Casas forlasas Hispaniolon kaj instaliĝas en Kubo. Estas en ĉi tiu insulo ke li reale malkovras la suferojn de la indianoj. Las Casas estas naŭzita. Li rapide ekkonscias ke la konkero efektiviĝas per la murdoj, la torturoj kaj mizerigo de la indianoj ! En Kubo li estas la senpova spektanto de nenombreblaj turmentoj kaj neigo de la evangelia instruo. Ekde 1514 li rezignas posedaĵon de indianaj sklavoj (kurioze Las Casas neniam malkonsentis pri la sklavigo de la nigruloj) kaj planas reformon de la koloniigo kaj volas konvinki la reĝon de Hispanio, Ferdinando. De tiam komenciĝas liaj vojaĝoj inter la nova kontinento kaj lia denaska lando. De 1516 al 1518, Las Casas ellaboras sian projekton de reformo kaj, nature, komencas per tiu de la encomienda . En lia "Memuaro por la reformado de la Indioj", li provas akordigi la intereson de reĝa trezoro kaj la savadon de la indianoj. Li rekomendas arigon de la indianoj en aŭtonomaj vilaĝoj, laborantaj por la konkerantoj sen rekta dominado. Ĉi socia feŭda modelo ne estas tre diferenca de tiu, kiu ekzistis en Hispanio. Sed, Las Casas ankaŭ imagas eblan kunlaboradon de indianoj kaj koloniistoj. En Hispanio, li estas nomumita " Ĝenerala protektanto de la indianoj". En la novaj teritorioj, li renkontas kontraŭstaron de koloniistoj. Li denove revenas en Hispanion. Karlo la Kvina ĵus anstataŭis Ferdinandon. Baldaŭ Cortés kaj Pizarro konkeros la reston de ĉi mondparto.. En 1520, Las Casas havigas koncesion en Cumana sur la venezuelia marbordo, kun 70 hispanaj kamparanoj li deziras efektivigi siajn ideojn. Ve, kiam li albordiĝas, la lando rapide fariĝas teatro de abomenindaj perfotoj reage al ribelo de indianoj. Liaj propraj homoj transformiĝas en murdantoj. Las Casas rezignas rekte partopreni al la koloniigo... Li fariĝas dominikano ĉar la dominikanoj estis la unuaj kiuj defendis la indianojn je la nomo de la Evangelio. En 1531, li verkas, latinlingve, sian unuan traktaton : "Pri la unika maniero por altiri ĉiujn popolojn al la vera religio", sed ĉie, kie li vojaĝas, Las Casas devas alfronti agresemajn bienulojn. Tamen, komence de la jaroj 1540, li sukcesas havigi tutan teritorion en kiu la armitaj esploroj estas malpermisitaj kaj, ĉifoje, la episkopo de Meksikurbo subtenas lin. Li ankoraŭ revenas en Hispanion por pledi la aferon de la indianoj, verkas la faman "Tre mallonga rakonto de la detruo de la Indioj" kaj proponas anstataŭigi la koloniistojn per misiistoj kaj forigi la encomienda-ojn. Neniam Las casas refutis la necesecon de la koloniigo de ĉi tiuj popoloj sed li esperis spiritan koloniigon. La rezistado de la koloniistoj estas vigla kaj ĉiuj leĝoj kiuj sekvis la pledojn de Las Casas estas senprokraste forlasitaj. En 1544, Las Casas revenas en Meksikion kaj estas nomumita episkopo de Chiapas. Sed li devas denove alfronti koalicion de koliniistoj. Las Casas postulas la liberigon de la sklavoj kaj rifuzas la sakramentojn al tiuj, kiuj partoprenas al la amasbuĉadoj de indianoj. Ĉiuj malamegas lin. Li por ĉiam revenas en Hispanion kaj retiriĝas en monaĥejoj de Valadolido, Sevilo kaj Madrido sen ĉesi sian verkon kaj forlasi siajn idealojn. Ĝis sia morto en 1566, 88 jaraĝa, Las Casas restos la pacperanto de la indianoj precipe fronte al sia ĉefa opozicianto, Sepúlveda.


La plej konata verko de Las Casas, la "Tre mallonga rakonto de la detruo de la Indioj" estas longa listo de hororoj : "Ili (la konkerantoj) perfortis la bebojn kiuj mamsuĉis siajn patrinojn, prenis ilin je la piedoj kaj frapis la kapon kontraŭ la ŝtonoj..." ; "La viroj mortis en la minoj pro elĉerpiĝo kaj malsato,..." ; " Ili (la konkerantoj) murdis, brulis, rostis kaj ĵetis homojn al rabaj hundoj,..." ; "Edzo kaj edzino pendis kun siaj geinfanoj,..." ; "Li (konkeranto) elperfortas tre junan filon el la sino de ĝia patrino, kaj per ponardo li tranĉas al ĝi la brakojn kaj gambojn kaj donas al ĉiu hundo ĝian parton ; kiam la hundoj manĝis la pecojn, li ĵetas la etan korpon teren por la tuta hordo." Kiam iuj aŭtoroj skribas pri "nigra legendo" por atesti la krimojn de la hispanaj konkerantoj, ili baziĝas sur aŭtentaj eventoj kaj rakontoj. Tamen, se iutage komenciĝas la proceso de la krimoj kontraŭ la popoloj, tuta Eŭropo kaj ĉiuj kapitalistaj aŭ totalismaj reĝimoj estus kulpigataj...


La alia vizaĝo de la konkero estas mestiza. Ja, ni povas rimarki en la barokaj preĝejoj de suda Ameriko gravan influon de la indiana kulturo kaj konstati interesan sintezon de la antikvaj religioj kun la kulto de la gesanktuloj. Aliparte, iu ajn, kiu admiras la verkojn de pentristo kiel Diego Rivera aŭ politikisto kaj romanverkisto kiel J. López Portillo ankoraŭ kapablas vidi spurojn de la malnovaj civilizacioj de ĉi kontinento en la arto de la moderna Meksikio, ekzemple. Tamen, ni ne devas forgesi la indianojn, kamparanojn plej ofte, kiuj ĉiam suferas kaj mortas pro rasismo de la blankhaŭta elito kaj iuj mestizoj.


el Sennaciulo, aŭgust-septembro 2006

elŝuti :


JPEG - 75.4 kb, 1320 x 1040 pixels