Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando
puce Frederiko Engels : La grandaj urboj (traduko de eltiraĵo el la libro "La situacio de la laboranta klaso en Britlando")
puce La Granda Franca Revolucio
puce Makedonio
puce Myamoto Masao : Japano, kiu mortis en la fronto en Hispanio
puce Orsinger : Las Casas kaj "la nigra legendo"
puce Trojo senvualigas la ŝtrumpon.

Myamoto Masao : Japano, kiu mortis en la fronto en Hispanio


(Sekva artikolo estis publikigita en "[Sennaciulo->rub89]" 57/2 de februaro 1986, en serio okaze de la 50-a datreveno de la komenco de la hispana milito)


Tiun ĉi jaron la tuta progresema mondo rememoras pri la komenciĝo de la Hispana Revolucio, en kiu malaperis kaj mortis multaj batalantoj el la tuta mondo. Verŝajne estas malpli konate ke inter la hispanaj batalantoj estis ankaŭ unu japano. Pri li informas nin ĉi sube nia japana kamarado Miyamoto Masao.

La 26-an de novembro, 1936


La 3-an posttagmeze la vaporŝipo Normandio forlasis la kajon de Novjorko cele al Havro, la franca havenurbo.
Sur la kajo staris neniu forvidanto por ili, 96 volontuloj el Usono, kiuj rapidis por partopreni la hispanan civilan militon por savi la laboristojn, kamparanojn kaj inteligentulojn en la popolfronto. Serenis la tago, sed fortis la vento.


Unu el ili, 36-jara junulo, restis staranta sur la ferdeko kaj fiksis sian rigardon al la urbo. Vestita en simpla laborjako, kiel elmigranta laboristo, li staris muta, kontemplis la havenon. Pli kaj pli malproksimiĝis la statuo de la Libero, kaj la griza maro kun siaj blankaj dentegoj bojis al la ŝipflankoj. Kredeble lian koron mordis la rememoro pri la infaneco, kiun li pasigis kiel orfo en Hakodate, japana norda havenurbo. Pri la juneco, kun tramigro kaj kontraŭleĝa enmigro en Usonon, kun diversaj bataloj en maldekstra laborista sindikato kaj kompartio, kun amareco de laborista kariero kiel subkuiristo aŭ kuirmastro en Novjorko, kaj unue kaj fine la rememoro pri sia amatino.


Jack Sirai li nomis sin, sed neniu sciis lian veran nomon. Kompreneble en la registro li devis esti ne Jack, sed io tia aŭ tia. Eble nur Sirai, familia nomo povis esti la vera, sed...


Al la malproksima horizonto li sendis sian saluton, al siaj usonaj kaj japanaj kamaradoj en Novjorko kaj en la koro li kriis : ¡No pasarán !, la hispanajn vortojn, kiujn li sole sciis, samkiel la aŭtoro siatempe, kaj kredeble samkiel multaj, sennombre multaj kamaradoj en tiu tempo.
Tra Havro, trans Pireneoj, tra Barcelono kaj Valencio, ili, 96 volontuloj atingis Albacete, la bazon de la Internacia Brigado, je la 6-a de januaro. La bataliono Abrahamo Linkolno, al kiu ili apartenis, komencis sin ekzerci ĉi tie. Kvankam la famo de la bataliono estis granda, ĝi estis komence nur amaso da senekzercaj rekrutoj. Ilin ekzercis iamaj veteranoj en la unua mondmilito. Ne nur simplaj vicsoldatoj sed ankaŭ suboficiroj kaj oficiroj troviĝis en la volontula armeo. Por savi la popolfronton ili alkuris el diversaj terpartoj, kaj sin organizis en la Internacia Brigado (certe sub la zorgo de Kominterno). Ekzemple la batalionon Thälman estris Ludoviko Renn, iama germana oficiro, aŭtoro de kontraŭmilitaj romanoj, kaj antaŭ cio esperantisto. (Poste li fariĝis la stabestro de la 12-a Internacia Brigado.)


Roberto Merriman, 28-jara majoro kaj komunisto, filo de arbhakisto, diplomito de Nevada Universitato kaj lektoro de Kalifornia Universitato, estris la batalionon Linkolno. Sirai estis lokita kiel kuiristo, pri kiu posteno li estis malkontenta : Fi, mi venis Hispanion ne por kuiri, sed por buĉi faŝistaĉojn !


La batalionon baptis la milita fajro unue en Jarama, la gorĝo por Madrido, kaj ĝi ne atingis bonan sukceson. Dum tiu batalo Sirai povis batali kiel riflisto sed ne kiel kuiristo.


Granda formacio de novtipaj germanaj bombaviadiloj komencis kovri la ĉielon super la altaĵo Romanillos kaj komencis ŝuti grandajn aŭ malgrandajn bombojn tapiŝe, kaj plonĝante mitraladis sarke. La amika flimko restis absolute malavantaĝa kun aviada forto je 5 kontraŭ 20.


La bazo de la monteto Mosquito sin etendis longe, de la altaĵo Romanillos ĝis la landvojo de Brunete-Boadilla, kaj estis pli malalta ol la pozicio de la amika flanko. Nenia kreskaĵo tie povis ŝirmi la volontulojn disde la malicaj okuloj de hitleraj aviadiloj, tiel ke, eĉ brankardoj por vunditoj ja povis veni nur vespere, kaj kamionoj proviantaj al la fronto ja devis transkuri la fajron de la malamikoj. Sed, se oni ne okupus la altaĵon Mosquito, oni ne povus sukcese batali. La 8-an, 9-an kaj 10-an de junio, la bataliono Linkolno batalis sangan batalon kaj pli kaj pli alproksimiĝis al la eĝo de la altaĵo, sed de tie plu marŝi ĝi ne povis.


La tuta zono restis komplete sekigita sub la rostanta suno. La monto montris sian haŭton disfenditan kaj de kugloj kaj de la sunradioj. La rivero Guadarrama elsekiĝis kaj montris nur flavan riverujon. Al la batalantoj mankis akvo serioze kaj infera soifo ilin turmentis. Mankas akvo, mankas akvo ! La lango ŝveliĝis kaj la korpo perdis la vivsenton. Sirai kaj liaj kamaradoj fosis kaj fosis la teron en la valo. Kiam ili fosis iomete, sekaj tereroj falis deflanke apud iliaj piedoj. Ili tamen fosis fervore tiel, ke fine io akvosimila elfiltriĝis. Plu fosis ili, kaj akveroj aperis.
Akvon ! akvo ! Kiam ili metis akverojn sur sian langon, odoris mulokadavro. Muloj ja iris tien reen en la valo, anstataŭ kamionoj, kiuj mankis al la popola flanko. Fetora, sed akvo ! Kelkaj soldatoj malsekigis sian gorĝon apenaŭe.


Matene de la 11-a, granda eskadrono malamika duŝis la batalionon Linkolno per bomboj kurtene, pli ol cent bomboj draŝis ilin. Sirai sin kroĉis al la fundo de sia ŝirmotruo por ke li ne forbloviĝu pro la bombfala ventego. Kiam aviadiloj forflugis, li povis apenaŭ konsciiĝi, ke li ankoraŭ vivas. Kien kamaradoj ? Ĉu mi nur sola postvivas ? Pasis sekundoj, kaj ĉi-foje - eksplodis kuglego kaj skrapis la tersurfacon...


La bombatako ĉesis. Ĉiu eliris el sia sirmotruo kaj fiksis siajn okulojn al la malamika pozicio. Aperis ok tankoj sur la eĝo, ilin sekvis piedsoldatoj... kaj venis ĝis la bazo de la deklivo. La malamikoj ja povis supozi, ke la defendantoj ekstermiĝis komplete.


La tankoj trankvile venis ĝis 500 metrojn proksime. Jen amikaj du kontraŭtankaj kanonoj kovrite atendantaj je densejo ekpafis. La unua tanko estis momente kovrita de fajro kaj falis freneze. Ĉe la dua salvo aliaj du tankoj detruiĝis, kaj la aliaj turnis sian kapon kaj reiris al sia antaŭa pozicio, sed amikaj kugloj plu persekutis ilin tiel ke nur unu tanko sukcesis eskapi.


Forkuris la tankoj, tamen malamikaj piedsoldatoj sin kroĉis al la tero kaj ankoraŭ obstine daŭrigis sian rampadon je antaŭ 500 metroj. La amikoj ekmutis. Tiam oficiro el la malamika vico ekstaris kaj kriis ion. Sekvis lin fasistaj soldatoj.


Atendis Sirai kaj liaj kamaradoj spirhalte kun mitraloj. Sirai tremetis. Kugloliveristo li estis. Sperta pafisto Ray kun ŝviteroj brilantaj sur la frunto flustris :

"Estu trankvilaj, kamaradoj. Ankoraŭ dudek kvin jardoj ! Streĉaj sekundoj."


— Nu, paf’ ! Ses mitraloj kune ekfaŭkis. Konkorde al ili infanteriaj rifloj ŝutis kuglojn kaj baris la malantaŭon al la malamikoj persekute.


Ĉi tiun tagon Sirai kaj la kamaradoj ricevis neniom da manĝaĵoj, neniom da akvo. La kuirista skipo staris ĉe la vojkruco de Romanillos trans la rivero Guadarrama, sed provianta kamiono ne povis veni al ili, barate de malamikaj fajroj kaj bombadoj.


Apenaŭ la 6-an vespere la kamiono atingis la komandejon de la mitralaj grupoj. Unu viro kun manĝoskatolo volis veni al la posteno de Sirai kaj aliaj, sed li ne kuraĝis transkuri la fajrolinion je la loko de dudek jardoj. Lacaj kaj malsataj, la soldatoj furiozis vidante la viron antaŭ si, sed la liveristo siaflanke ne povis sin movi najlite de kugloj. Kvazaŭ hundoj antaŭ manĝaĵoj kaj akvo, la volontuloj rabie furiozis. Al la sekaj langoj alkroĉiĝis mukoza salivo. Ili kriis :


"Diablo ! ĉu vi timaĉas !" Malesperaj krioj kaj blasfemoj.


"Hundaĉo !"

"Mi iros." Kriis Sirai. Li sin risortis el la truo, ĉar kun kuirista instinkto li ne povis plu preterokuli la situacion.

"Atendu, Jack ! Atendu ĝis krepuskiĝo !"

La krio ne atingis liajn orelojn. Kiam li levis sian kapon, ĝuste en tiu momento venis malamikaj kugloj, kaj unu el ili trapafis lian glabelon. Nenia vorto, nenia krio. Kion li pensis en la lasta momento, neniu scias.


Malfrue en tiu nokto kamaradoj enterigis lian kadavron ĉe olivarbo. Tuj apude staris la tombosigno de Oliver Law, negra komandanto de la bataliono Georgo Vasingtono, mortinta sur la sama monteto. Kamaradoj mute staris antaŭ ili kun demetita kasko en la mano.



 Jack Sirai. Naskita en Japanio, mortis la 11-an de julio, 1937. Kun respekto al lia patrio kaj laŭdo al lia kuraĝo...
Staris ne alta tombosigno el olivarbo sur la malalta teramaso. ¡No pasarán ! La krio ne povis bari la marŝon de la faŝistoj, sed ĝi ankoraŭ eĥas en nia koro, en nia karesata rememoro pri la pereinta idealo... Kun bedaŭro kaj indigno...


(el "Morti en Hispanio" de Isigaki Ayako, lia kunlaborantino en Usono, kaj el "La Hispana Civila Milito" de Hugh Thomas).


La 4-an decembro, 1985

Noto : Antaŭ monato, japanaj ĵurnaloj sciigis nin ke iuj progresemaj kinistoj faros filmon pri lia vivo. La aŭtoro.


El [Sennaciulo->rub89], feb. 1986


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio