Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Georgo Lagrange : La vivo (artikololigo)
puce Karolo Darvino : "ORIGINO DE SPECIOJ"
puce Karolo Darvino : Origino de Specioj
puce La vivo en grandaj profundegoj
puce Paul Neergard : Pri la vorto "raso"

La vivo en grandaj profundegoj


En marprofundo de 100-200 metroj la vegetaĵoj malaperas, ĉar la lumo ne plu estas sufiĉa por subteni iliajn vivbezonojn. La fundo estas ŝlima k kontinue malsupreniĝas grade. Ĉe 200 metroj regas la nokto. De 200 ĝis 1000 metroj la deklivo estas plej kruta, k tiam estas atingita la granda ebenaĵo, kiu formas la fundon de l’oceano. Por trovi profundegojn de 4-5000 metroj, oni devas antaŭeniĝi milojn da kilometroj. Sed ekzistas fendoj k fosaĵoj en tiu ĉi ebenaĵo, k tiel oni eltrovis profundegojn de 6000 k eĉ preskaŭ 11 mil metroj. La unuforma surfunda ŝlimo konsistas el ruĝa argilo kun ekstreme malgrandaj grajnoj. Ĝi estas tute senkalka. Oni trovas tamen kvanton da pli dikaj grajnoj (ili havas proksimume unumilimetran diametron) : restoj de algecaj estaĵoj, kiuj post sia morto falis funden, kie iliaj konkoj, amasiĝintaj dum centoj da jarcentoj, formis la "Globigerinan ŝlimon". Trans 5000 metroj ni ne plu trovas ilin, ĉar la kalkeroj disiĝis dumvoje. Por povi vivi en tiu ĉi ŝlimo sen esti absorbataj, la enprofundegaj animaloj adoptis platan formon.


Dum tia marprofundego signifas kompletan mallumon por niaj okuloj, k ĉiuj lumradioj, eĉ la infraruĝaj [1] estas absorbitaj ĉe tavolo de 1-2 mil metroj da akvo, la animaloj vivantaj en tiuj profundaĵoj havas plejparte okulojn k eĉ tre grandajn. Trans 2500 m la ultraviolaj lumradioj siavice malaperas k la nokto estus absoluta, se la animaloj ne mem produktus la lumon. Per tiu propra lumproduktado la animaloj celas altiri rabaĵon. Ĉar ĉiu speco havas difinitajn, neŝanĝemajn organojn en la haŭto, tiuj animaloj povas ekkoni sin reciproke en la mallumo. Tamen kelkaj specoj da ili estas blindaj en la marprofundoj.


La temperaturo tiea estas tre malŝanĝema. Inter 2-3 mil metroj gravaj animalaj klasoj ne plu estas reprezentitaj ; en ĉ. 4 mil-metra profundo la faŭno estas tre malriĉa. Ĝirkaŭ 7 mil m ĉio malaperis. La plej multaj animaloj en marprofundego akiris grandajn dimensiojn : la kraboj havas preskaŭ trimetran amplekson ! La fiŝoj estas karakterizitaj per strangaspektaj formoj, ĉar ili nutras sin per la ŝlimo, da kiu ili buŝprenas grandajn pecojn. La esploroj montras, ke la plej granda nombro da animalaj specoj nuntempe vivantaj en la marprofundoj devenas de animaloj alkondukitaj iom post iom de la malvarma polusa akvaro. Sed nia scio ĝenerale pri tiu marfunda vivo estas tre malgranda, k oni streĉe atendas la rezultojn de esploroj organizataj de usonaj scienculoj.


P. D. el Sennaciulo, 21. majo 1931


[1T, e. la malplej refraktemaj lumradioj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio