Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando
puce Frederiko Engels : La grandaj urboj (traduko de eltiraĵo el la libro "La situacio de la laboranta klaso en Britlando")
puce La Granda Franca Revolucio
puce Makedonio
puce Myamoto Masao : Japano, kiu mortis en la fronto en Hispanio
puce Orsinger : Las Casas kaj "la nigra legendo"
puce Trojo senvualigas la ŝtrumpon.

Henk BEIJNE

Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando


Jam tuj, kiam mi komencas tiun ĉi artikolon, mi havas la malfacilaĵon, ke mi devas klarigi : kio estas "Nederlando" ? Antaŭ la Franca Revolucio "Nederlando" estis proksimume la norda parto de la nuna Nederlando, kiu tiam havis la belsonan nomon "Respubliko de la Unuigitaj Nederlandoj", kaj konsistis el regionoj aŭ provincoj, ĉiu kun aparta registaro, kiuj plimalpli kunlaboris en la tutlanda regado. La plej granda, la plej potenca kaj pro tio internacie plej konata regiono estis Holando, kaj pro tio multaj homoj diras Holando anstataŭ Nederlando.


Subiro de la regiono Holando


Je la fino de la 18a jarcento Holando malbonfartis. Tion ja opiniis multaj holandanoj jam en la jaroj 70 de tiu jarcento. La industrio kaj fiŝkaptado regresis, dum senlaboreco kaj malriĉeco samgrade kreskis. Precipe urboj kiaj Lejdeno, Harlemo kaj Delfto konis paŭperismon. Por ŝanĝi tion kelkaj holandanoj iniciatis aldoni al la Holanda Societo de Sciencoj novan sekcion, nome la "Ekonomian Branĉon". La celo de la Ekonomia Branĉo estis speciale zorgi por informado kaj kunlaboro sur ekonomia tereno, ebligi ĝeneralan bonfarton kaj plibonigi la nacian mastrumadon. Tial ĉi tie oni deklaris la nacian (Nederlandan) intereson pli grava ol la Holandan (regionan). La mensa ŝanĝiĝo estis esenca : la holandanoj estis survoje senti sin nederlandanoj.


Sed ne nur la ekonomio bezonis ŝanĝojn. Ankaŭ la politika strukturo bezonis refreŝiĝon. Dum la Kvara Angla Marmilito (de 1780 ĝis 1784) tio montriĝis tre klara. Ne longe post la eksplodo de tiu ĉi milito, la supera angla ŝiparo komencis blokadi la Holandan marbordon. La komerco per tio malebliĝis, la ekonomia situacio malfortiĝis. La kulpuloj pri tiu ĉi mizero estis rapide trovitaj : la provincestro [1] kaj la altklasanoj [2]. La provincestro estis ja ĉefo de armeo kaj militŝiparo kaj kion li faris por eviti la malvenkon ? Ĉu li plie ne estis parenca al la angla dinastio ? Kaj koncerne la altklasanojn, iliaj korupteco kaj strebado al profitodonaj pozicioj, iliaj riĉeco kaj aroganteco jam dum jaroj malplaĉis al multaj homoj.


En famiĝinta flugfolio, disdonita en 1781 kaj direktita al "la popolo de Nederlando", la provincestro kaj la altklasanoj estis akuzataj pri siaj malbonfaroj. La verkinto de la pamfleto, nobelo el Overijsel (provinco de Nederlando), Joan Derk van den Capellen tot den Pol, pledis en ĝi samtempe por pli granda centralizo de la estrado, pli demokrataj estrarformoj kaj libereco de esprimo. Ŝanĝoj estis necesaj, tio estis klara. Sed la provincestro kaj multaj altklasanoj havis tro grandajn interesojn por defendi ; do prokrastiĝis la ŝanĝoj, ĝis la popolo mem ekagis.


Kontraŭuloj de la provincestro eknomis sin "patriotoj" [3]. Ili troviĝis speciale inter bonstataj burĝoj, butikistoj kaj memstaraj metiistoj kaj inter homoj kun alia religio ol la kalvinismo kaj neofte sed tamen ankaŭ inter la altklasanoj. Partianojn de Oranje (tio estas la princa dinastio, kiu liveris la provincestrojn) oni nomis Oranĝistoj [4] aŭ princemuloj. Ilin oni plej ofte trovis inter la malgranda burĝaro, la suferantoj pro paŭperismo, la kamparanoj, la ortodoksaj kalvinanoj kaj ankaŭ inter parto de la altklasanoj. Kiel patriotoj tiel ankaŭ Oranĝistoj organizis demonstraciojn kaj daŭre okazis malordo kaj batalo inter ambaŭ grupoj.


Vokoj al Revolucio


Ĉiam pli da pamfletoj, kiuj vokis al revolucio, estis disdonataj. La epoko de demokrata revolucio ekaperis, kiel por Holando tiel por la Respubliko, tiel ankaŭ por multaj aliaj landoj en Eŭropo. Parto de la altklasanoj en la Holandaj urboj estis "patriotoj". En sia funkcio ili jam faris diversajn klopodojn (el kiuj kelkajn sukcesajn), por limigi la provincestran potencon. En septembro 1785, la patriotoj ekhavis ŝancon. En Hago okazis kvereloj, kontraŭ kiuj oni ne sufiĉe forte reagis, almenaŭ laŭ la provinca estraro de Holando. Oni kulpigis la provincestron pri tio : oni forprenis de li la militan komandantecon kaj mem ekprenis ĝin. Vilhelmo la 5a sentis sin ne plu sekura en Hago kaj fuĝis kun la familio al Nijmegen. Baldaŭ patriotoj anstataŭis multajn urbajn estraranojn. Duonorganizitaj rotoj, malgrandaj grupoj "korpagardistaj", starigitaj por ŝirmi patriotajn altklasanojn kontraŭ Oranĝistoj, pli kaj pli ofte ricevas armefunkcion. Kiam en 1787 la Oranĝistoj, en la urboj, klopodis forigi la patriotajn altklasanojn, Holando fariĝis vere "patriota". Oni volis starigi popolregistaron, elektitan de la popolo. La provincestro fariĝus tute dependa de ĝi. Liberan elekton de religio kaj federacian organizadon de la Respubliko oni metis sur la liston de dezirindaĵoj. Sed tion oni ne atingis. En la provinco Gelderlando, la "patriotismaj" urbetoj Elburg kaj Hattum estis prirabitaj de la Oranĝistoj. Holando tiam kuntiris siajn rotojn ĉe la limojn. Duonigo de la Respubliko nun minacas efektiviĝi. En Hago Oranĝistoj preparas ŝtat-renverson.


La ĉeesto de la provincestro surloke estas necesa, sed Vilhelmo la 5a rifuzas veni Hagon. Lia brava edzino Vilhelmina anstataŭe iras. Ŝia kaleŝo tamen estas haltigita de volontularo. Oni unue kondukas ŝin al farmdomo apud Goejanverwellesluis kaj poste revenigas ŝin al Nijmegen.
La aresto kaŭzas reagojn. En Gederlando sekvas Oranĝista eksplodo de prirabado kaj perforto. La Holandaj urboj nun oficiale eksigas la provincestron kaj destinas al la soldo de la volontuloj la monon, kiun ili devis salajri al li.
Sed la plej grava reago venas el eksterlando. La frato de Vilhelmina, Frederiko Vilhelmo la 2a, reĝo de Prusio, postulas kompenson pro la ofendo al lia fratino. La Delegitaro de Holando rifuzas, fidante la promeson de franca helpo. Frederiko tiam sendas siajn armeojn en la Respublikon. La franca helpo ne venas, kaj baldaŭ la reganto revenas en Hagon. La Oranĝistoj sidas denove sur la regkuseno, kaj miloj da patriotoj fuĝas Francion. Tie ili tamen ricevas ian helpon en formo de mono : po 48 frankojn semajne por altklasanoj kaj nobeloj, dum la ceteraj fuĝintoj ricevas, kiel subtenon, po 6 frankojn semajne. La unua revoluciklopodo fiaskis.


Franca epoko kaj aliĝo al la reĝolando


La periodo de 1787 ĝis 1795 estas karakterizita, por Holando, de granda silento sur ĉia tereno. La ekonomio stagnas, la potenculoj spasme tenas ĉion tia, kia ĝi estis kaj la popolo atendas. Efektive montriĝos, ke tio estis silento antaŭ la ŝtormo. En la 3a semajno de decembro 1794, frostas en Holando je minus 17 Celsius-gradoj, kaj daŭras la frosto. Francio, kiu jam en 1793 deklaris militon al la Respubliko, oportune profitas de la cirkonstancoj kaj puŝas siajn armeojn trans la frostiĝintajn [°] riverojn. Kontraŭstaro de la Delegitara armeo ne estas konsiderinda ; la armeo disfalas kaj centoj da soldatoj transiras al la francoj, kiuj estas bonvenigataj kiel grandaj liberigantoj. La Delegitaro de Holando ankoraŭ vane alvokas la popolon amase rezisti. Anoncas sin volontuloj... Je la 18a de januaro 1795, Amsterdamo, ankoraŭ la plej grava urbo en la Respubliko, fariĝas "patriota". Tiun saman nokton, Vilhelmo la 5a fuĝas Anglion por neniam plu reveni, kaj en kelkaj tagoj la tuta Holando estas "patriota".


Ĉiu urbo en Holando reagas propramaniere al tiu turniĝo. En Schiedam oni fondas 22-membran konsilantaron, elektitan de la tuta popolo, por estri la urbon. La unua ordono de la konsilantaro estas, ke ĉiu, kiu havis funkcion sub la regado de la provincestro, ne plu rajtas funkcii en iu estraro. En Lejdeno la patriota konsilantaro decidas, ke ĉiu, kiu forlasis la urbon, ĝis 14 tagoj devas reveni, se li ne volas riski perdon de sia tuta havaĵo. Samtempe oni decidas, ke ĉiu, kiu havas salajron super certa limo, devas kontribui en financa helpo al malriĉuloj. Kaj malriĉuloj abundis en Lejdeno ! Jam la 26an de januaro oni dividas 7 000 guldenojn inter la malriĉulojn ne rigardante ies religion. Ankaŭ Hago fine ekhavas patriotan estraron, sed restas tamen la plej princamanta urbo de Holando.


Festo de la Libereco. La 4an de marto 1795, en Amsterdamo, sur la placo de la Revolucio, dum la unua jaro de la "Batava libero", arbo de la libereco estas plantita.


En majo 1795, oni ŝanĝas la nomon de la Respubliko al "Batava Respubliko", laŭ la nomo de ĝermana gento, kiu laŭdire iam loĝis en la regiono. Tiam alvenas periodo (1795-1815) de stagnanta ekonomio, regreso de la popolnombro kaj malboniĝantaj vivcirkonstancoj. Holando regresis en tiu periodo. Ĝi perdis pli ol 50 000 enloĝantojn. Pri la necertaj vivcirkonstancoj atestas ankaŭ la fakto, ke la nombro de forlasitaj infanoj, trovitaj, speciale en Amsterdamo, atingis ekstreman altecon.


Tamen nia nuna socio ŝuldas multan dankon al tiu periodo. Sennombraj reformoj tiam eniris, kiel la naciigo de la impostoj kaj poŝto, la farado de katastro, la kodoj, la registrado de la enloĝantoj, la enkonduko de oficialaj reguloj por la Nederlanda lingvo, la enkonduko de la metra sistemo kaj la fondo de diversaj bibliotekoj kaj muzeoj. Tiam venis kompleta libereco de religioj, ankaŭ por katolikoj kaj judoj. Fine oni neniigis la gildojn en 1808.


La registaro de la Batava Respubliko devas, kiel unua, fini la militon kontraŭ Francio. La francoj devigis al duba paco, en Hago, kun multaj financaj sekvoj. La Batava Respubliko, antaŭ ĉio kompreneble Holando, devas vivteni 25 000 francajn soldatojn kaj pagi, kiel "rekompencon" por la "liberigo", 100 milionojn da guldenoj. Plie oni faris defensivan kaj ofensivan interkonsenton kun Francio, kaj la Respubliko perdis parton de sia teritorio, nome Zeeuws-Vlaanderen kaj Limburgon.


Post subskribo de la packontrakto, la sekvanta problemo estis, ĉu la Respubliko devas fariĝi unueca ŝtato aŭ asocio de ŝtatoj. La elekto estis inter centralizo aŭ regionismo, nacia aŭ loka potenco. Dum jaroj tio estis temo de politika batalo. Unuflanke staris la unuecistoj, kiuj estis por unueca ŝtato ; firme kontraŭis ilin la federaciistoj, kiuj volis ligon de ŝtatoj. Ankaŭ ekzistis personoj, kiuj prenis mezan starpunkton : la moderuloj. Oni nomis ilin moke : "ŝlimuloj".


Je la unua de marto 1796, la "ĝeneralan konsilantaron" anstataŭis la tiel nomata "Nacia Kunveno". Ĉi lasta fariĝis plej alta ŝtupo de la registaro. Unu el la decidoj de la Nacia Kunveno estis la apartigo de la eklezio disde la ŝtato. De nun la servantoj de la aŭtoritato jam ne estu elektataj el inter kalvinanoj. La plej grava tasko de la Nacia Kunveno estis ellabori projekton de konstitucio, sed, pro la konflikto inter unuecistoj kaj federaciistoj, tio ne estis facila. Post kiam oni malakceptis proponon de leĝo en 1798, okazis puĉo fare de la unuecistoj. Ili eksigis la federaciistojn el la registaro, kiun de tiam ili nomis "Konstitucianta Kunveno". Samtempe ili starigis unuecistan konstitucion.


En 1801 denove okazis puĉo, sub franca gvidado. La plej altan aŭtoritaton tiam prenis 12-membra "Ŝtata Aŭtoritato". En 1805, tiun ĉi registaron anstataŭis sola registo en la persono de ŝtata sekretario Rutger Jan Schimmelpenninck. Tiu ĉi ŝtatisto, eksambasadoro en Parizo kaj Londono, ekloĝis en la provincestra palaco "Huis ten Bosch" en Hago. El multaj vidpunktoj, lia vivmaniero estis ne malsupera al tiu de subreĝo. Sed ankaŭ lia regado ne estis longdaŭra. En 1806, la Batava Respubliko fariĝis reĝejo Holando. Regis Ludoviko Bonaparto, frato de la franca imperiestro. Reĝo Ludoviko sentis simpation por Nederlando, kaj sub lia regado la lando malrapide ŝanĝiĝis en unuecan ŝtaton. Ordono de lia frato, la imperiestro, kaŭzis tamen, ke la Holanda ekonomio kolapsis absolute. Nome en la sama jaro, 1806, ekonomia bojkoto kontraŭ Anglio, la t.n. "Kontinenta Blokado", estis deklarita. Ĉiu komerco kun Anglio estis malpermesita kaj, kvankam ekestis vigla kontrabando, la Holanda komerco preskaŭ tute ĉesis.


En 1810, Ludoviko Bonaparto malaperis de sur la scenejo, kaj Nederlando estis enkorpigita en la francan imperion. Post kvin suferplenaj jaroj, la francoj estis venkitaj de la grandaj nacioj ĉe Waterloo, kaj la armeoj forlasis Nederlandon. La plej aĝa filo de la estinta provincestro Vilhelmo la 5a tuj reagis. En novembro, li albordiĝis per fiŝista ŝipo en Scheveningen, kaj en 1815 li sin deklaris "suvereno".


La "reĝolando de la Nederlandoj", kiel ĝi nun ankoraŭ ekzistas, estas fakto ekde 1815. Por Holando, aliĝo al tiu ĉi reĝolando signifis la finon de regiona sendependeco. La regiono estis dividita en du partojn ekde 1840 kaj nomiĝas de tiu tempo Nord-Holando kaj Sud-Holando. La memstareco kaj supereco, kiujn Holando ĉiam havis super la ceteraj provincoj, estis foroferitaj al la reĝo kaj al la centra registaro. La holandanoj de nun fariĝis antaŭ ĉio nederlandanoj. La nacia konscio, kiu malrapide kreskis en la dua duono de la 18a jarcento, tiam fariĝis plej grava.


Fakte tial, en 1815 (aŭ eble jam en 1795), tiu ĉi historio de la holandanoj devas finiĝi, sed nun ankoraŭ loĝas homoj en la sama regiono, kiuj eble sentas sin plu holandanoj, aŭ estas konsiderataj holandanoj fare de aliaj.


En 1789, la meza civitano en Nederlando tre verŝajne ne disponis pri la informo, ke en tiu epoko en la por li tre malproksima Francio, okazis eventoj, kiuj ankaŭ por li havas grandan signifon.


La nuna nederlandano povas eventuale disponi pri gazetoj de diversaj koloroj. Kiel li rigardas al la revolucio en Francio en 1789 ? Du distancoj disigas lin de tiu evento : la distanco en spaco kaj la distanco en tempo, kaj eble per tiu ĉi konstato estas klarigeble, ke tutaj homamasoj entute ne pensas pri tiu revolucio (mi supozas). Aliaj homoj, el nacia vidpunkto, pensas ĉefe pri la okupado de Nederlando fare de francaj armeoj. Ke en tiu tempo la atingaĵoj de la revolucio jam longe estis nuligitaj per restaŭro de la malnova ordo kun eĉ imperiestro kaj ŝtata ĉefo, pri tio multaj nederlandanoj certe ne konscias. Aliaj, influate de televidfilmoj kaj dubindaj romanoj, ĉerpis el la tuta historio nur la bildojn de la Teroro.


Multaj nederlandanoj speciale el kalvinanaj rondoj, ariĝis en partion, la "Kontraŭrevolucia Partio", kiu ankaŭ nelonge aliĝis al pli granda unuo, la t.n. Kristan-Demokrata Kolektiĝo. Oni povas facile kompreni, ke ne nur kontraŭ la Franca Revolucio ili havas siajn rezervojn...


Veran simpation por la Franca Revolucio oni povas atendi nur en socialistaj rondoj en Nederlando. Kvankam pri ekzakta historia nacio oni ne ĉiam rajtas kalkuli, pri kelkaj aferoj oni tamen ĝenerale bone konscias. La Franca Revolucio kontribuis al jenaj avantaĝoj en la nuna Nederlando (eĉ se aliaj influoj en- kaj eksterlandaj estas ne neglektindaj) :


— ĝenerala voĉdonrajto

— 8-hora labortago

— libereco de la kultoj, libereco de kredo aŭ nekredo

— libereco de esprimo

— libereco de kunveno kaj organizado

— apartigo de la ŝtato disde la eklezio

— sendependa jurisdikcio

— lernejoj malfermitaj por ĉiuj

— metra sistemo.

La atenta leganto bonvolu konsideri, ke la supre nomitaj punktoj havas kelkfoje ĝeneralan, teorian signifon. Ili ne entenas reklamon por Nederlando. Intertempe, post ĉiuj eventoj, Francio transiris de monarkio al respubliko, dum Nederlando transiris de respubliko al (konstitucia) monarkio.

Mi timas, ke la "Reveno de la Princo" (el Anglio post la franca okupado) sur la televido tiris pli da atento ol la revolucio. Sed mi devas atendi kaj ne malesperi, ĉar, dum mi skribas ĉi tion, ankoraŭ ne estas 1989. Nunmomente la Nederlanda televido traktas la aventurojn de iu "Napoleone Buonaparte".

H.B.


Mi ĉerpis kun danko el diversaj fontoj nederlandlingvaj.


el Sennacieca revuo, 1989


[1"provincestro" : anstataŭ tiu ĉi vorto, ankaŭ eblus uzi la vorton "subreĝo" aŭ "anstataŭanto", kiun funkcion plenumis princo(j) de Oranje.

[2"altklasanoj" : familioj de bonhavaj komercistoj, ktp, kiuj nepotisme dividis inter si profitodonajn postenojn.

[3"patrioto" : kontraŭulo de la dinastio de Oranje (t.e. en mia rakonto ; la. senco de la termino variis laŭ la epokoj).

[4"oranĝistoj" : subtenantoj de la dinastio de Oranje.

[°frostintajn en la originalo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio