sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 27an de novembro 2018 . ĝis nun estas 1347 tekstoj










Bennu Gerede : Vendota virino( feminismaj fotoj)


JPEG - 8.9 kb


Post studoj en Francio, Bennu Gerede estas turka artistino kiu komencos sian karieron en Istanbulo kiel portreta kaj moda fotistino. Tiu fundamenta periodo influos ŝian arton ĉar ĝi konsistos el deturnado de la fotografiaj kodoj kaj teknikoj por denunci la mizeron de la virinoj, iliajn subpremojn per religiaj kredoj kaj feŭdaj kutimoj, ĉiuj arkaikaj.

GIF - 94 kb


La foto kiun mi elektis por ilustri tiun ĉi tekston estas unu el la plej famaj verkoj de la artistino. Tiu verko mondskale diskonigis la valoron de ŝia laboro. Ĝi ankaŭ perfekte montras kiel Bennu Gerede sukcesas uzi la konvenciajn teknikojn por krei ŝokan kaj simbolan bildon. Belega virino distingiĝas super ŝafaro kaj viroj, kiuj trankvile rigardas la fotilon, ŝajne interkonsentiĝas pri la prezo de la viando ! La ideo estas simpla, la foto perfekta kaj... la mesaĝo klara, efika. Jen la talento de Bennu Gerede.


Cirilo


PS : Bennu Gerede estas turka artistino, kies arto konsistas el deturnado de la fotografiaj kodoj kaj teknikoj por denunci la mizeron de la virinoj, iliajn subpremojn per religiaj kredoj kaj feŭdaj kutimoj, ĉiuj arkaikaj.

El Sennaciulo, marto 2007

Sama rubriko :


puce DJIES : Ansel Adams - fotoartisto

puce Cirilo Orsinger : La lumo (historieto)

puce Cirilo Orsinger : La verkaro de Nicole Tran Ba Vang (artikolo)

puce Bennu Gerede : Vendota virino( feminismaj fotoj)

puce Cirilo Orsinger : La fotografia portreto (artikolo)

puce 87a SAT-kongreso, parto de la partoprenantoj




Supren