Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce A.I. Molok : Virino de la Pariza Komuno
puce Eltiraĵo el la proceso kontraŭ Louise Michel
puce Petro Levi : Luiza Miŝelo (artikolo)

Petro Levi : Luiza Miŝelo (artikolo)


La verko "Bazoj de Anarkiismo", de G.Balkanski, presita de la Broŝurservo de SAT, meritus analizon, se tiu estus farebla sufiĉe koncize. Ĉi tie mi nur deziras ĝustigi historian punkton pri Luiza MIŜEL (Louise MICHEL de MAHIS, 1836 ?-1905). La aŭtoro skribas, p.53 : "Io pli, eĉ la teroristoj-anarkiistoj ne metis en la perfortagon venĝ- kaj sangavidecon, kaj ne estis nspiritaj de malnoblaj sentoj. Iu Luiza MIŜEL, kiun la policistoj el ĉiuj landoj rigardis kiel organizanton de la perfortaj agadoj, en juĝejo defendas iun duonidioton, kiu kontraŭ ŝi aranĝis alsukcesan atencon." Tiu ekzemplo pri teroristoj-anarkiistoj estas miselektita.


Luiza MIŜEL estis profesie instruistino, sed ĉar ŝi rifuzis ĵuri fidelecon al la Imperio, ŝi instruis private. Laŭ gazeto de 1871, en sia lasta klaso, 24 strato OUDOT (1), ŝi havis 60 lernantojn. La "ruĝa virgulino" (tiel oni nomis ŝin) estis nobla kaj bonkora homo, abomenanta sangelverŝon. Jen kiel esprimiĝas la eldonisto de L.MIŜEL, Paul Victor STOCK (pol viktor tok) en memorando de 1935 :


"Intertempe, niaj rilatoj pliintimiĝis kaj el miaj multaj renkontoj kun la "petrolistino" (2) rezultis, ke ŝi iĝis mia amikino. Mi ne povis rezisti al la neimagebla bonkoreco de tiu virino, kaj la malfavora legendo, per kiu mia cerbo kontraŭ ŝi estis saturita, rapide forvaporiĝis ĉe ŝia kontakto. Ŝia altruismo estis neverŝajna kaj ŝia bonkoreco por ĉiuj mizeruloj - inkluzive bestojn - estis nekredebla ktp..." (3).


Membro de la Unua Internacio, L.MIŜEL partoprenis kiel soldato kun uniformo en la bataloj de la Komunumo de Parizo, precipe en ĝia defendo kontraŭ la Versajlaj trupoj, laŭ ŝi kiel dekmilo da aliaj virinoj, el kiuj la plimulto pereis dum la amasbuĉado. Kaptita en Montmartre, ŝi ial ne estis tuj ekzekutita laŭ la ordinara procedo,sed estis juĝita de militjuĝistaro. Ŝi konfirmis defie la akuzojn faritajn kontraŭ ŝi kaj petis por si mortpunon kiel merititan honoron pro sia plenrespondeca partopreno en la Komunumo, promesante, ke se oni lasos ŝin vivi, ŝi neniam ĉesos postuli venĝon kontraŭ la murdintoj de ŝiaj fratoj.


Ial, la juĝistoj ne opiniis oportune mortkondamni ŝin, kaj ŝi estis deportita al Novkaledonio. Laŭ ŝi mem, ŝi aliĝis al anarkiismo dum sia deportado, sur la ŝipo "VIRGINIE"(virĵini), en 1873 : "Mi rakontis multajn fojojn, kiel [dum la Kaledonia vojaĝo mi anarkiistiĝis]. Inter du kvietiĝaj momentoj, dum kiuj ŝi ne tro malbone fartis, mi komunikis al sinjorino LEMEL mian penson pri la neebleco, ke iuj ajn homoj havantaj la regpovon povus iam fari ion alian, krom krimi, se ili estas malfortaj aŭ egoismemaj ; esti neniigataj, se ili estas sindonaj kaj energiaj ; ŝi respondis al mi : "Tion mi pensas !". Mi multe fidis la rektecon de ŝia spirito kaj ŝia aprobo multe plaĉis al mi"(3). Havinte la sanon kaj la bonŝancon travivi, ŝi amnestiiĝis en 1879 kaj revenis Eŭropon. Ŝi neniam plu partoprenis en ia ajn perforta agado. Ŝi multe pli teruris senpaŭze la reakciularon per sia kapablo esprimiĝi por defendi la Komunumon de Parizo kaj denunci la krimojn de la Versajlaj amasbuĉistoj, konforme al sia promeso. Ŝi nepre ne estis principa adepto de sanga perfortado, sed nur limigite uzis ĝin pro neceso en tre ekstrema kaj difinita situacio dum la komunumo, laŭ maniero ordinare konsiderata kiel armita ribelo aŭ civila milito, sed ne kiel terorismo. La perfortado uzita de la Komunumanoj por sia defendo estas sen komuna mezuro kun tiu, kies viktimoj ili estis.


Jam ĉe la komenco de la amasbuĉado en Parizo, dum kiu ĉirkaŭ cent mil laboristoj pereis, Jules FAVRE (Ĵul facr) nome de la Versajla registaro invitis la agentojn de fremdaj registaroj, arestigi kaj redoni al Versajlo la eventualajn rifuĝintojn, kiujn li nomis krimeguloj. L.MIŜEL laŭdas en sia verko la gloran gastigemon de Anglio, kiu malgraŭ sia malamikeco al la komunumo de Parizo, responde nur akceptis la rifuĝintojn kaj ne redonis ilin. Nur la hispana kaj la belga registaroj konigis al Versajlo sian konsenton, sed Belgio ne plenumis ĝin.


La policistoj el ĉiuj landoj estis do ĝuste informitaj pri la vera naturo de la agado de la omunumanoj, inter kiuj estis L.MIŜEL. Nur la krima Versajla registaro konsideris kaj traktis ilin kiel danĝerajn teroristojn.


Nur ĝi povas esti la reala fonto de la kalumnia noto uzita de G.BALKANSKI pri L.MIŜEL.


La agado de la Komunumanoj kaj de L.MIŜEL havas nenion komunan interalie kun la nuntempaj furiozaj teroristoj, sin nomantaj anarkiistoj aŭ io ajn, kiuj blinde murdas per pli malpli hazarde metitaj bomboj ktp. Troviĝas pli ĝusta analogio en la konduto de Salvador ALLENDE en ties lastaj momentoj. El marksisma vidpunkto, la Komunumo de Parizo estas fundamenta leciono pri provo de proletara diktaturo kaj ĝia sanga rebato fare de la burĝara diktaturo.


En siaj juĝoj L.MIŜEL ĉiam provis resti justa kaj modera ; ŝi ĉiam montris skrupulan objektivecon pri la konduto de homoj. Ŝi senkompleze juĝis la naivecon de la Komunumanoj, kies decida eraro estis, ke ili ne tuŝis la oron de la Banko de Francio, forlasita inter iliaj manoj en Parizo. La manipulita duonidioto menciita de G. BALKANSKI tiel malbone malsukcesis sian atencon, ke li lokis en ŝian kranion pistolkuglon, kiu neeltirebla dolore minacis ŝin ĝis la fino de ŝia vivo. Ŝi havis kuriozan koncepton pri la solvo de la lingva problemo : "...lasante iri mian penson, mi rigardis antaŭen, mi riskis tiun ideon, ke ĉar la penso estas elektro, ĝi estas fotebla kaj ĉar ĝi ne havas lingvon, ĝi estus desegnata per signoj similaj al fulmlumaj sulkoj, la samaj por ĉiuj dialektoj, iu stenografio."(3) Ke G.BALKANSKI miselektis sian ekzemplon pri teroristoj-anarkiistoj, tio pruvas nenion por aŭ kontraŭ la cetero de lia verko. Interalie, mi konsentas kun la principo, substrekita enla sama ĉapitro, de ineperforto en konstruado de nova socio kaj en homaj interrilatoj. Precipe en landoj, kiel nuna Francio, kie per balotilo
kaj aliaj rimedoj, konsiderindaj ŝanĝoj favoraj al la laborista klaso estas fareblaj, sanga perforto estas senrezerve kondamninda.


el Sennaciulo, decembro 1982, p.100


Notoj :


(1) Tiu strato ne plu estas trovebla sur plano de Parizo
(*).


(2) Oni nomis petrolistinoj virinojn, kiujn oni arestis pro ilia supozata partopreno en la t.n. krimoj de la Komunumo, precipe se ili estis kaptitaj kun botelo de petrolo, uzata ekzemple por lampoj, sed kiu estis supozita pruvo pri ilia intenco bruligi Parizon.


(3) "La Commune", de Louise MICHEL, eldonita de STOCK (represo).


(*) Plej probable temas pri eraro en tiu stratnomo. En la dekoka distrikto de Parizo, sur la monteto Montmartre (monmartr) troviĝas strato HOUDON, inter la placo PIGALLE kaj la strato DES ABBESSES. Jean Antoine HOUDON (udon) estis franca skulptisto, naskita en Versailles (1741-1828). Li skulptis multajn tombojn kaj mitologiajn figurojn, infanportretojn, bustojn kaj statuojn de siatempaj famuloj (J.-J.ROUSSEAU, VOLTAIRE, DIDEROT, B.FRANKLIN).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio