sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Ŝajna objektiveco - en la servo de la dekstrularo



La falsigo de historiaj faktoj ĉiam estis unu el la precipaj propagandaj rimedoj de la dekstrularo. Oni tamen erarus konkludante el ĉi tio, ke la objektiveco siavice estas la rimedo ekskluzive propra al la maldekstrularo. Pruve de ĉi tio mi citas nur la artikolon titolitan „Budapeŝto 1956-2006” en la decembra n-ro de S-ulo, kies aŭtoro („Riŝo 31227”), kvankam penante ŝajnigi sin maldekstrula (i.a. per la objektiva traktadmaniero de la okazintaĵoj en mia patrio en 1956), prezentas al la legantoj de S-ulo modelon pri kiel sukcese apogi kamuflite la dekstrulan propagandon.

Mia unua reago je la enhavo de la artikolo estis kelka konsterniĝo : la indikoj liveritaj en ĝi pli-malpli respondas al la faktoj (escepte eble de unu indiko, nome, de tiu pri la cifero de la viktimoj de la sovetia armeo, kiun, renkontitan de mi la unuan fojon, mi traktas kun kelka kontesto), kio en si mem estas iom surpriza, kaj ŝajnigas, ke la aŭtoro devas havi kelkan inicitecon en (aŭ personajn spertojn pri …) la koncernaj okazintaĵoj. Kelkaj detaloj tamen ne lasis min resti indiferenta. Jen ili.

La uzado de la esprimo „liberaj diskutoj” (kiu tute harmonias kun la parencaj esprimoj „libera mondo”, „libera Europo” k.s., simile vaste uzitaj de la burĝa propagando okcidenta, precipe tempe de la malvarma milito) sugestas la supozon, kvazaŭ la libera diskutado (alm. principe) estus fremda al la politika vivo publika en socialismaj landoj. Ne volante nei la kazojn de malobservo de ĉi tiu principo, mi mencias, ke en la koncernaj jaroj la mondon serioze minacis la danĝero de nova mondmilito (inter la „mondoj” socialisma kaj kapitalisma), kio iom limigis ankaŭ Okcidente la liberecon de parolo, ĉar cetere la libero paroli atingas (kaj ankaŭ efektive atingis) ĝuste en socialismaj cirkonstancoj sian evolupinton. Mi apenaŭ eraras supozante, ke la autoro, uzante la esprimon (kaj tiun de „liberaj elektoj” k.s.), volas pledi por politika plurismo, kiu, kvankam ne prezentanta antagonisman kontraŭecon al la socialisma sociordo, en tiuj cirkonstancoj (en Hungario) estis ne realigebla (parte pro la renegateco kaj senprincipa cedemo de „komunisto”-ĉefministro I. Nagy).

La autoro, skribante pri „interveno per armiloj” per la „ŝtata sekureca polico” (temas pri „AVO”, kiu simbolas la nomon „Ŝtatdefenda taĉmento”), esence eraras. Li tre veŝajne pensis pri la grava provoko farita de kontraŭ-revoluciuloj je la 25-a de oktobro 1956 ĉe la Hungaria Parlamentejo (kie tiuj masakris pli ol 100 senkulpajn homojn) por krei pretekston por la posta amasa persekutado kaj ekzekutado de AVO-anoj kaj komunistoj.

Tio faktas, ke estis ankaŭ simpatiantoj kaj en la armeo kaj en la polico, sed faktas ankaŭ, ke simplaj policanoj, soldatoj, kvankam pleje pretaj armile subpremi la ribelon (kontraŭ la popola potenco), estis kadukigitaj pro la perfido de siaj superuloj (kies manojn, siavice, ligis la perfido ĉe la plej altaj komandejoj policaj kaj armeaj). Kontraŭstaro tamen okazis, kvankam I. Nagy kategorie malpermesis radikale elpaŝi per armitaj fortoj.

Okcidento, penante veki simpation por la „martiroj” de la „revolucio” (I. Nagy k.s.), kreas ne tiom por la koncernaj homoj nimbon, kiom por la „partizanoj” de la provo senigi la laborantan popolon je ĝia tiama potenco. Ekz. tion oni pleje eĉ ne scias, ke I. Nagy, kiel agento de la sovetaj ŝtatsekurecaj fortoj, denuncis pli ol centon da hungaraj komunistoj, el kiuj pli ol 10 estis ekzekutitaj en Sovetunio. Sed la nunajn kreintojn de la Nagy-kulto ĉi tiu „bagatelo” ne ĝenas, nek la „komunisteco” de Nagy…

La aŭtoro, estunte kapabla dialektike taksi (kaj komenti) la koncernajn okazintaĵojn, ne parolus pri „mizera stato ekonomia” en tiuj jaroj, nek pri „revolucio”. Tio veras, ke la vivkondiĉoj tiam estis ne paradizaj, sed nomi ilin mizeraj estas troigo. Li prisilentas, ke la hungara popolo atingis jam 4 jarojn post la terura milito la vivnivelon en 1938 (poste eĉ superis ĝin), eĉ se en la periodo inter 1951-53 ankaŭ okazis refalo en la rekta evoluo (parte pro mistrafoj en la planado de la nacia ekonomio).

La aŭtoro, nomante la tiamajn eventojn „revolucio”, pruvas, ke li remadas en la sama boato kun la burĝaj demagogoj. Ĉu li ja ne scius, ke rezulte de revolucioj ĉiam okazas antaŭeniĝo en la socia evoluo, dum tio, kio okazis tiam en Hungario, estus rezultiginta la restaŭradon de kapitalismo, do efektive nomeblas kontraŭ-revolucio ?


Troigo nomeblas ankaŭ la vorto „popolleviĝo”, se kvalifiki la eventojn en ’56, ĉar en la okazintaĵoj partoprenis nur malgranda ono de la hungara popolo. Ankaŭ la parto de la partoprenintaj laboristoj prezentis malgrandan onon de tiu socia klaso, kaj varbiĝis unuavice el laboristoj kun nebula aŭ reakcia mondkoncepto. Samtiel, kiel la burĝa propagando, ankaŭ „Riŝo” silentas pri tio, ke grandan parton de la „liberec-batalantoj” konsistigis krimuloj laŭ la publika aŭ politika juroj, da kiuj la „revolucianoj” liberigis pli ol 13 mil el la prizonoj dum la entemaj okazintaĵoj. Li silentas ankaŭ pri tiuj 2000 armitoj, kiuj, ĝustatempe preparitaj kaj enbataligitaj, obeis al la ordonoj de NATO-oficiroj kaŝiĝintaj en sekretaj kaŝejoj en la ĉefurba fortreso. „Riŝo” ne fanfaronas ankaŭ pri la linĉado de 23 el la 25 defendantoj de la ĉefurba sidejo partia, okazinta la 30-an de oktobro, nek pri tio, ke ĝis la 4-a de novembro oni tutlande kompilis listojn el proks. 10 mil komunistoj, kies ekzekutado estus tuj komenciĝinta, se la soveta armeo estus ne estinginta la fajron de la nova blanka teroro.

Kaj fine, por „ilustri” la „severan subpremon” en la postaj jaroj, jen fotaĵo pri la amasega manifestacio de laboruloj bonveniganta la vojon al socialismo okaze de la festo de la 1-a de majo en 1957. Kara Riŝo, ĉu la anoj de la popoloj kutimas manpremi kun siaj „severaj subpremantoj” ?

J. Petik

provlegita fare de Vito

el Sennaciulo, januaro 2007

Pri tiu ĉi temo legu ankaŭ la jenan rebaton, aperinta en Sennaciulo en aprilo 2007.

Sama rubriko :


puce BUDAPEŜTO 1956 -2006

puce Ŝajna objektiveco - en la servo de la dekstrularo

puce Budapeŝto 1956 : kie troviĝas la historia vero ?




Supren