sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 27an de novembro 2018 . ĝis nun estas 1347 tekstoj










Cirilo Orsinger : La fotografia portreto (artikolo)



La moderna socio estas "socio de la bildo". Ja, ĉiu homo ĉiutage vidas, analizas, produktas, reproduktas, interŝanĝas dekojn, centojn da bildoj. Tiom da vortoj komentas ĉi tiujn reflektojn, atestojn de nia mondo. Artaj verkoj aŭ simplaj reklamoj, la fotoj okupas niajn ĵurnalojn, librojn, murojn aŭ ekranojn sed inter ĉiuj bildoj la fotografia reprodukto de homa vizaĝo superas ĉion. Oni fotas niajn familianojn, amikojn, oni fotas la publikajn personaĵojn, policistoj fotas la suspektitojn... Kiom da miliardoj de portretoj, de memoraĵoj ? Kial ekzistas tia celebro de la individua portreto ? Kiun realecon, verecon la fotisto pasie serĉas en sia modelo ? Kial la nudeco, precipe la nudaj virinoj, tiom obsedas la fotografojn ? Oni tuj provos skizi kelkajn respondojn.


La individueco


La fota portreto subtenas la naskiĝon de la individueco. Antaŭe, la aristokratoj kaj, poste, la burĝoj uzis la pentritan portreton por eternigi sian pason en la mondo de la vivantoj kaj firmigi sian idaron, sian heredaĵon, konservi eliton, potencon. Sed en 1839, Louis Jacques-Mandé Daguerre publikigas novan procedon por fiksi bildojn de la reala mondo kiel sia samlandano Nicéphore Niépce kelkaj jaroj antaŭ li. La regado de la fotografio komenciĝas. De tiam ĉi tekniko senĉese perfektigita, pli kaj pli malmultekosta disvolviĝas en ĉiuj tavoloj de la socio en Eŭropo kaj, baldaŭ, ĉie tra la mondo. Hodiaŭ, multaj personoj povas facile havigi al si fotilon. Tiel ĉiu individuo trovas la rimedon por fiksi sian aspekton kaj la vizaĝojn de tiuj, kiujn li amas. La foto ne nur estus celo kiel pentraĵo, kompleksa esprimrimedo kiu baldaŭ evoluas al ia abstrakteco, ĝi ankaŭ estus objektiva donitaĵo. Aliparte, arta verko, la fotografio tamen ebligas haltigi la tempon, forturni la maljunecon, la morton kaj, precipe, trovi iun verecon malantaŭ la trajtoj de la vizaĝo, la volumoj de la korpo. La fotisto, pli malpli konscie, deziras fiksi la ŝanĝeman "Mion". La fotisto aŭ la modelo deziras, antaŭ ĉio, identigi sin. Oni serĉas en la fuĝema momento spuron de eterneco aŭ reflektojn de niaj obscuraj animstatoj.


La objektiveco


Ĉi pseŭda neŭtraleco kaj objektiveco de la fotografio transformiĝas en rimedon por kontroli la civitojn (En Eŭropo, oni ne plu rajtas marki per fajro la haŭton de la krimuloj). Tre rapide, la ŝtato kaj ĝia polico, komprenos ke danke al la fotografia portreto sur senkolora fono ili povos neŭtrale registri la vizaĝojn de la krimuloj aŭ la diversajn malamikojn de la publika ordo kaj la pruvojn de iliaj krimoj. La fotiloj kaj la kameraoj fariĝas la okuloj de la ŝtato. La objektiveco de la fotografio ankaŭ interesas scienculojn (Duchenne de Bourgogne, Muybridge,...), antropologojn kaj raportistojn, kiuj inspiros artistojn kiel Nadar. Sed reage al ĉi tro malriĉa, strikta uzado de la foto, iuj artistoj provos "malkonstrui" la portreton. Ja, komence de la historio de la fotografio la similecoj kun la pentroarto estas evidentaj : samaj temoj kaj pentritaj, ornamitaj fonoj, ... sed rapide fotografio emancipiĝas por fariĝi aparta, aŭtonoma arto. Abstraktaj temoj aperos, kiuj estas respondoj al partikularaj fotografiaj teknikoj kaj alia traktado de la figuro. Kiel ĉiuj artoj, fotografio ekspluatas nun ĝiajn proprajn procedojn. Ekzemple, Paul Strand kiu fotografas blindan virinon antaŭenigas pripenson pri sia arto aŭ Dieter Appelt , kiu kaŝas reflekton de sia vizaĝo sub kondensaĵo aŭ nombraj aliaj artistoj kiuj eksperimentas procedojn por ŝanĝ, misformi la vizaĝon de la modeloj kiel iuj portretoj de Weegee (Arthur H. Fellig).


La nudeco


Preskaŭ ĉiuj fotografoj fotis nudajn modelojn, precipe virinojn. Newton, Jonvelle, Sieff, Shinoyama, Mapplehorpe, Drtikol, Weston estas inter la plej mondfamaj ekzemploj. Kiel la simpla portreto, la fotografado de nudaj modeloj havas multajn similecojn kun la pentroarto kaj, plejofte, ambaŭ ekzaltas la belecon de la korpo. Tamen, en la pentroarto la modelo ne ĉiam havis realan personecon, ja la pentristo povas pentri imaginitan estaĵon aŭ laŭvole modifi la trajtojn de sia modelo, la farboj kreas ŝajnigon de la korpo. Sed la spektanto, kiu admiras foton de nuda persono scias ke la modelo ekzistis kun karnoj kaj ostoj aŭ ankoraŭ ekzistas kaj ni certas ke iu senvestigis sin antaŭ la fotografo eĉ se la foto estas trukita. Ŝajnas ke la foto pli efike substrekas la fantasmon. La modofotografoj, viraj aŭ inaj, ankaŭ estas tiuj, kiuj plej ofte fotas nudajn modelojn. Sendube pro tio ke ili serĉas, pli ol la aliaj, verecon kaj belecon de la korpo sub la pompo kaj la kodoj de la modo kaj preterlasas la vizaĝon por emfazi la virinon kiel Bettina Rheims, ekzemple por ankaŭ citi fotistinon, aŭ la viron en la verko de George Platt Lynes. Foto fariĝas vera spuro, produkto de la karno. Alia movado ankaŭ konsistas el bezono foti nudajn homojn sen evidenta beleco aŭ tute hidaj (Witkin,...). Tiu movado provas liberigi la arton de la oficialaj kodoj kaj iuj antaŭjuĝoj.

JPEG - 27.1 kb
dieter_appelt-memportreto


La fotografia portreto estas banala afero en niaj modernaj socioj sed ĝi indas je tre serioza medito. Estas pasiiga temo kiu foje antaŭenigas estetikajn, kulturajn, politikajn, etikajn problemojn. Vizaĝoj kaj fotoj ĉiam enkondukas tiujn eternajn demandojn : "Kiu mi estas ?" kaj "Kiel aliulo rigardas min ?"


Cirilo

Sama rubriko :


puce DJIES : Ansel Adams - fotoartisto

puce Cirilo Orsinger : La lumo (historieto)

puce Cirilo Orsinger : La verkaro de Nicole Tran Ba Vang (artikolo)

puce Bennu Gerede : Vendota virino( feminismaj fotoj)

puce Cirilo Orsinger : La fotografia portreto (artikolo)

puce 87a SAT-kongreso, parto de la partoprenantoj




Supren