sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Vinko Markov : Ĉu leĝigi prostituadon ?



La artikolo de Amelano bone priskribas ĝeneralan tendencon, en la medio de defendantoj de prostituistinaj rajtoj, pledi por legiĝo de io, kion ĝenerale ĉiuj konsideras malaperinda. Fakte samaj debatoj okazas nun en Francio, kie sufiĉe kelkaj asocioj pledas por laŭleĝiĝo laŭ la modelo de Germanio aŭ Nederlando, kaj eĉ serioze parolas pri eventuala kreo de specialaj lernejoj.


La problemo estas malsimpla, ĉar la nuna situacio efektive estas nekontentiga. Same kiel por ĉiuj neleĝaj laboristoj, la statuso de la prostituistinoj metas ilin en situacio, kie ili malfacile povas plendi ĉe policejo pri spertitaj problemoj, ĉar deklaro de ilia « profesia situacio » metus ilin en granda embaraso, ĉefe kiam krome temas pri eksterleĝaj enmigrintoj. Praktika konsekvenco de tio estas, ke makleristoj kaj policistoj havas plenan trankvilon por misuzi sian situacion por maksimume ekspluati, priŝteli aŭ perforti prostituitinojn laŭ sia kaprico. Kaj, se kredi la atestojn, multaj senskrupule uzas tiun naŭzan eblecon.


Alia praktika rezulto de tiu eksterleĝeco estas, ke persekutitaj estas ĝenerale nek la klientoj, nek la makleristoj, sed la prostutitinoj mem. Krome, tio malhelpas la eventualan reintegriĝon de prostituistinoj, kiuj emas reguligi sian situacion, kaj ne kapablas pravigi la devenon de la mono, pri kiu ili disponas.


Alia paradoksa punkto en Francio estas, ke kvankam eksterleĝaj, prostituinoj estas devigataj pagi impoŝtojn pri siaj enspezoj, kaj eĉ estas severe kontrolitaj, kaj monpunitaj okaze de « falsa deklaro ». La kontrolo ĝenerale konsistas en nombrado de la tagaj klientaj vizitoj, kaj multobligo de la konstatita nombro laŭ labortagoj en la monato, kvankam la klientaj vizitoj tute ne okazas laŭ regula ritmo en kelkaj kazoj.


Fine, el principa vidpunkto, same kiel sindikatoj postulas salajroplialtiĝojn anstataŭ abolon de la salajreco, la batalo por leĝigo de prostituado povas esti konsiderata kiel necesa ŝtupo por atingi ĝian iaman forigon.


Tamen, malgraŭ ĉiuj tiuj argumentoj, la batalo por leĝigo havas tre ĝenajn aspektojn. Unu el ili estas la prezentado de vendado de fizikaj servoj kiel socia progreso, eĉ kun emancipaj ecoj. Mi foje rekte aŭdis membron de asocio pri sanprotektado de prositutitinoj kiu, surbaze de siaj ĉiutagaj kontaktoj kun tiu medio asertis, ke prostituado estas unu el la plej bonaj manieroj emancipiĝi el la vira patriarka subpremo, kaj ke prostituitinoj tute libervole elektas sian profesion.


Pri tio mi havas fortajn dubojn. Laŭ la cititaj ekzemploj, montriĝas ke multaj prostituitinoj taksas tiun profesion nur « provizora fazo » en sia vivo, kaj uzas ĝin por rapide akiri kapitalon, kiu ebligos al ili malfermi butiketon kaj « honeste » labori kiel etkomercistoj. Mi tute ne vidas revoluciemon en tiuj etburĝaj kalkuloj.


Kaj la ŝajnmateriisma argumento, laŭ kiu ne estus pli ŝoke vendi fizikajn servojn ol sian laborforton, estas akceptebla nur por tiuj, kiuj taksas normala la klasan dividon de la socio inter ekspluatistoj kaj ekspluatitoj.


La nura eksprostituitino, kiun mi aŭdis rekte esprimiĝi pri la temo tute senambigue parolis pri sklaveco koncerne sian iaman situacion. Tio sufiĉis por firmigi mian konvinkon, ke batali por apartaj rajtoj de iu homgrupo sen prikonsideri la ĝeneralan problemon, kiun starigas la kapitalisma sistemo entute, kondukas al senelirejoj. Tio ankaŭ plifortigas mian dubon, pri la ofte uzita argumento pri « neceso respekti la rajton je memdecido », kiun iuj emas uzi subtene al etnoliberigaj bataloj.


Vinko Markov


El Sennaciulo, januaro 2007

Sama rubriko :


puce Pierre Desproges : Mi renkontis la morton... el “Ni vivu feliĉaj atendante la morton”.

puce Fragmentoj pri la sekso-laboristo movado

puce Vinko Markov : Ĉu leĝigi prostituadon ?

puce Richard Poulin : Ankaŭ daŭras seksaj bataloj : TUTMONDIĜO DE LA SEKSMERKATOJ (fragmentoj)




Supren