sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Djemil Kessous : La tempo de paŭperoj (artikolo)


JPEG - 56.7 kb
supodisdonado por povruloj en Germanio


NASKIĜO, VIVO KAJ MORTO DE LA SALAJRECO :
LA TEMPO DE LA PAŬPEROJ
 [1]


"Vi celas la mizerulojn helpitaj, mi volas la mizeron forigita" [2]


De apenaŭ pli ol du jarcentoj, ni baraktas en la plej granda mutacio de homara historio : la industria Revolucio [3]. Ĝeneralaj efikoj de tia evento, kies gravecon oni apenaŭ komencas taksi, estas hodiaŭ bone konitaj : homa loĝantaro kvinobligita en tiu mallonga daŭro (ni estas subite pli ol kvin miliardoj, dum multaj jarmiloj necesis antaŭ ol atingi la unuan miliardon) kaj ĉefe industria produktado plurcentobligita. Do, ni spertas ja veran eksplodon. Per la sekvantaj skriblinioj ni provos maldetale, resume, priskribi tiun fenomenon ; krome, ni konstatos ke iuj aspektoj, kiuj ĝin stampas ĉekomence kaj ĉefine prezentas iajn similaĵojn.


Pli bone klarigi la aferon ebligos al ni mallonga komparo kun la neolitika revolucio, alia elstara fakto de la homa historio. Tiu ĉi, ja pli malnova, okazis antaŭ proksimume dek jarmiloj. Nin, ĝi trapasigis de la prahistorio al la historio, enirigis en la agrikulturan civilizacion. Sed tiu evento plenumiĝis dum pluraj jarmiloj ; sekve, ĝi estas multe pli progresiva, malakra ; krome, ĝi havis plurajn diverslokajn okazejojn (Ameriko, Mezoriento, Ekstremoriento…) Male, la nuna revolucio subite ekis fine de la 18a jarcento en ununura loko, precize limigita : la nordokcidenta parto de Anglio. En tiu eta regiono, ekde 1765, serio da inventoj kaj ennovaĵoj estigitaj de kelkaj aranĝemaj homoj kiujn agigis la nepra premo de la merkato, do de la neceseco okazigis neatenditajn sekvojn, kiuj ankoraŭ nuntempe daŭras : de la spinning-jenny de Hargreaves (maniero de ŝpinilo krude meĥanizita) ĝis la plej freŝdata note-book kun tuŝivekrano, interiĝas kontinua ĉeno da inventoj – vapormaŝino, fervojo, elektra energio, aŭtomobilo, nuklea industrio, elektroniko, komputiko… - kies ĝeneraligo kaj multiĝo metamorfozis la aspekton de nia tuta planedo.


Oni bone pritaksas iun revolucion, nur observante tion, kio okazas antaŭ kaj poste. Ni daŭrigu nian komparon. Antaŭ la malnova neolitika mutacio, homaro konsistas el prahistoriaj bandoj de nomadaj ĉas-plukistoj ; poste montriĝas komunumoj de fikshejmaj kamparanoj, pli poste urboj, unuaj formoj de ŝtatoj, civilizacio, historio…


Koncerne nian nunan mutacion estas malfacile antaŭvidi tion, kio okazos poste ; tamen, ni pli kaj pli bone vidas tion, kio estas antaŭe kaj dume.


Antaŭ la industria revolucio, do ĝis fino de 18a jarcento, homaron konsistigas plejparte, 90 elcente, agrikulturaj komunumoj, kiuj vivas kvazaŭ aŭtarcie. La plej granda parto da agrikultura produktado utilas por memvivteno. Vastaj terpecoj – la komunaĵoj – kiel ties nomo montras, estas komunaj propraĵoj ekspluatitaj de ĉiuj, notinde por bredado. Kvankam servuto estas teorie aboliciita, popoloj restas praktike forte ligitaj al siaj teritorioj, siaj parokoj. Mono estas rara : multaj kontribuaĵoj kaj repagoj estas realigitaj rekte, nature. Socio estas malriĉa ; merkatekonomio kaj komerco ĝin atingas nur supraĵe tial ke, fakte, estas ja malmultaj aferoj dispartigeblaj. Finfine, kaj tio gravas por la sekvo de tiu teksto, la salajreco estas formo de ekspluatado kvazaŭ neekzistanta.


Kaj dum ? Post kelkaj jardekoj la industria revolucio jam abolas tiun situacion eksplodigante la produktivecojn de laboro kaj tero. Sed ĝi ankaŭ okazigas konsiderindan variĝon de socio. Progresive, ĉio iĝas vendebla, aĉetebla, interŝanĝebla. Unuarange, certe, tiu senlima amisiĝo da varoj priskribita de Marx komence de La Kapitalo, sed variĝo ankaŭ koncernas terojn, homan laboron – pere de salajreco – kaj entutajn sociajn sektorojn, kiuj sukcesos disvolviĝi nur pere de tiu variĝo, tiu vendebliĝo : distraĵojn, kulturon, sportojn, politikon, asekurojn (sociajn aŭ ne)...


Nun, ni observu iun fenomenon, kiu okazis ĉekomence de tiu tutrenverso kaj kiu, iamaniere, ŝajnas reokazi nuntempe. Necesas antaŭe noti, ke komencaĵoj de nia industria revolucio estas agrikulturaj. Ja notinda kresko de tera produktiveco - komencita origine en Nederlando antaŭ ol ĝeneraliĝi en Anglio – liberigas la brakojn de estonta industria rezerva armeo, kiuj poste soriros por ekigi la grandan varan produktadon. Sed tiu fenomeno ne okazas tuje, inter la hieraŭa kaj morgaŭa tagoj ; ĝi spertas ja multajn bremsojn. Dekomence, do, la brakoj de kamparanoj liberigitaj de produktiveca kresko de agrikulturo iĝos neutiligitaj ; jam ni ekvidas similaĵon kun nia nuntempeco. Nur pere de kolosa ĉenreakcio, kompleksa interago da virtaj efikoj – ekiĝo de konstanta teknika progreso, ĝeneraliĝo de la merkato, kreado de novaj bezonoj, politikaj reformoj – kapitalisma sistemo sukcesos asimili la kreskantan amason da supernombraj kamparanoj, ilin utiligante en diversaj sektoroj de industrio, unue primara, sekundara, poste, multobligante perversajn efikojn (notinde per kreskanta burokratigo), en terciara (bankoj, asekuroj, publika funkciistaro...)


Konservativismo estas normala regulo de funkciado de ĉiu socio ; ĉia kolektivo konsentas al ŝanĝo, krizperiode, nur trudita per neceseco. Komence de la industria revolucio, do, en tiu prekapitalisma mondo ege konservativa, gravaj fortoj kontraŭas al kreado de labormerkato, do al unu el ĉefaj kondiĉoj por la elstaro de liberalisma sistemo. En 1795 en Speenhamland, en suda Anglio, grandbienuloj decidas certigi al mizeruloj de ties distrikto ian monsubtenon, kiu konsistigas fakte realan minimuman alspezon ; la rilatan elspezon financas bientaksoj. Speenhamland leĝo, ekde tiam, rapide ĝeneraliĝas tra la angla kamparo dum pluraj jardekoj ; ĝia ĉefa efiko estas ŝimigi, vivetigi en senaktiveco konsiderindan homamason da kamparanoj senproprietigitaj de bienaj ĉirkaŭbaradoj (enclosures). Estas interese noti, ke samtempe, en 1796 en Francio, Thomas Paine prezentas antau asembleo de Direktorio memuaron, kiu samcelas (eĉ pli radikale) kiel la Speenhamlanda praktiko : ĝi proponas pagon de antaŭfiksita alspezo por ĉiu plenaĝa civitano ; samkiel Anglie, financadon de rilata elspezo ebligus bienimposto.


Sed decidigaj faktoj okazas ja en Anglio. Kiel tion rimarkinde analizis Karl Polanyi (La Granda transformiĝo, 1944), nur ekde 1834, dato de abolo de la Speenhamlanda sistemo, trudante al la sociaj marĝenigoj sin vendi, salajriĝi aŭ sperti defalon en azilon, workhouse, kapitalismo sukcesas regule funkcii.


Kion ni ĉi tie intencas tezi – kaj ni certe riskas malkonfirmon de historio – estas ke ni spertas la lastajn momentojn de la industria revolucio, de tiu dujarcenta kaj monstra fenomeno, kiu tiom vundis ĉiujn vivantajn speciojn, komence de nia propra, eĉ ekstermante gravan nombron el ili. Ekde tiam, kiel ni tion sugestis ĉi-supre, oni povas konstati strangajn similaĵojn inter komenco kaj fino de tiu fenomeno. Antaŭe, ni observu iun priterminan diferencon inter malriĉeco kaj paŭpereco : dum 99% de sia ekzistado, la homo estis malriĉulo, li ne estis paŭpero ; oni pripensu la domon de malriĉaj fiŝkaptistoj de Victor Hugo : malgraŭ senhaveco, ĝi estas ordaranĝita, bontenita, bone fermita. La paŭpero estas alia homo : li estas mizerulo, defalulo, supernombrulo, helpitulo... kaj tiu aparta specio multiĝas nur krizperiode, kiel antaŭ du jarcentoj aŭ nuntempe, t. e. ĉe ambaŭ ekstremoj de nia Revolucio (aŭ ankoraŭ ĉe ties kreskanta periferio [4]). Paŭperismo ne estas la estonto, la alvokiĝo de homaro, ĝi estas infaneca malsano, kies simptomojn socio devas suferi dum precizaj periodoj.


Do, kiel rapida kresko de produktiveco en agrikulturo, en la primara agrikultura sektoro (produktado de nutraĵoj), marĝenenpelis hieraŭ konsinderindan amason da etkamparanoj, tiel daŭra produktiveca kresko de l’sektoroj sekundara (produktado de aliaj konsumaĵoj, maŝinoj kaj armiloj) kaj terciara (servoj publikaj aŭ privataj, komercaj aŭ ne) estigas hodiaŭ samajn efikojn al la idoj de tiuj iamaj senproprietigitaj kamparanoj, kiuj fariĝis nun salajruloj. Oni nuntempe observas en la suburboj de grandaj tutmondaj metropoloj, je la plej alta grado, saman fenomenon kiu ekis en angla kamparo antaŭ du jarcentoj. La problemo, kiel tion substrekas André Prime (La Grande Relève, n° 922, mai 1993), estas ke post la terciara sektoro de ekonomio, ne estas kvaternara, kiu povus ensorbi tiujn novajn viktimojn de l’produktiveco...


La similaĵon inter komenco kaj fino de la industria revolucio ni trovas ankaŭ en la diversaj aranĝoj, kiujn oni prenas kiel provojn de rimedo kontraŭ sekvoj de tiu fenomeno, kiu intertempe atingis tutplanedan dimension. Hodiaŭ, kiel dekomence, oni adoptas ie kaj tie similajn aranĝojn kiel en Speenhamland sed je la plej internacia grado. Tiuj reformoj prezentas la jenan komunan karakterizaĵon : prefere ol kontesti la fundamenton de l’ sistemo, ili celas ties konservon. Samkiel en Speenhamland, la diversaj senlaborecaj alspezoj, laŭdire por "socia inserto", senokupigas kolosan amason da defaluloj sin sentantaj senutilaj en mondo, kiu ilin forĵetas. La diferenco estas ke, antaŭ du jarcentoj la Spenhamlendaj aranĝoj kontraŭis necesan elstariĝon de l’salajreco, hodiaŭ la diversaj sociaj alspezoj kontraŭas necesan finon de salajreco.


Finfine, estas interese noti, ke dum tiu periodo multaj socialismaj skoloj aktivis favore al la abolo de l’ salajreco senhavante klaran konscion pri la enhavo de tiu slogano nek pri la praktikaj detaloj koncerne ĝian realigon ; al multaj el ili, tiu celo, ja pli intuicia ol precize difinita, malklariĝis dumvoje kaj finfiniĝis malaperante. Ŝajnas tamen, ke tiu malnova gvidesprimo devos nepre reveni unuarange en la aktualaĵoj de proksima estonteco. Pli malpli frue, laborkomerco, laborovaro devos malaperi lasante lokon al disdona ekonomio kie ĉiu rajtos universalan alspezon disdonendan denaske ĝismorte, sed ankaŭ devos (almenaù koncerne la kapablulojn) kvitiĝi kontraŭ siaj ŝuldoj al kolektivo per socia servo templimigita. Hodiaŭ, post jarmiloj da ĝeneraligitaj mankoj, nur laboro fariĝas paradokse rara (kiel tion rimarkigis Jacques Duboin antaŭ kvindek jaroj) ; proe oni ĝin porciumu, juste dispartigu inter ĉiuj.


Jen, fakte, revenita tagorde tiom malnovaj idealoj de la franca Revolucio, notinde rilate civitanecon, kiom tiuj de socialismo, kiuj ilin daŭrigas poste.


Djemil Kessous


El Sennaciulo, januaro 2007


PS : Tiu artikolo ankaŭ aperis, samtempe, en La grande Relève, malnova revuo de l’ disdona ekonomio (ĝiaj unuaj numeroj datumas de 1936). Hodiaŭ mi diference redaktus ĝian konkludon. Iame mi aniĝis en redakta skipo de tiu gazeto. Poste mi iel malproksimiĝis, ne entute konvinkiĝinte de tezoj de tiu movado rilate konsuman monon aŭ socian servon. Por pliprofundigi la problemon vd. la trian ĉapitron de mia verko La universalismo (SAT, 2002).


[1] Artikolo publikigita en "Alternative syndicaliste", n° 7, printempo 1994.

[2] Tiujn parolojn prononcas Gauvain antaŭ sia ekzekuto, en la fino de romano de Victor Hugo Quatrevingt-treize ("Naŭdek tri", reference al terura jaro de la Franca revolucio).

[3] Kiam mi publikigis tiun tekston, tiam interesis min nur tiu flanko industria, tamen ĉefa, de la Modernepoko.

[4] Necesas ĉi tie precizigi, ke ekde sia komenco, la industria revolucio ne ĉesis krei paŭperismon, unue en ĝiaj originaj naskiĝlandoj, poste (pere de koloniismo kaj nov-koloniismo, unuaj formoj de nia nuntempa tutmondiĝo), per diserigado sociajn strukturojn de ĉiuj periferiaj socioj.

elŝuti :

supodisdonado por povruloj en Germanio
JPEG - 56.7 kb, 400 x 300 pixels