sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Laikeco kaj neŭtraleco rilate religiojn


JPEG - 93.1 kb


La statusoj de religiaj komunumoj estas diversaj laŭ landoj aŭ regionoj. En islamaj landoj la religio kaj la ŝtato ne estas disigitaj (escepto : Turkio). Kontraŭe en lando kun katolika tradicio, kiel ekzemple Francio, la eklezio estas post 1905 komplete apartigita de la ŝtato. Laikeco en politika senco estas neŭtraleco rilate religiojn, sendependeco de iu ajn religia instanco, rifuzo de klerikalaj influoj, tamen principe ne kontraŭreligia sinteno. Ĝi fakte ekzistas en simila formo kiel en Francio ankaŭ en Svisio, sed nur en du kantonoj : Ĝenevo (ekde 1907) kaj Neŭŝatelo (ekde 1947).


La konstitucio de la Svisa federacio en sia artikolo 15 garantias al la civitanoj la liberecon de penso, konscienco kaj religio, do fakte estas tre liberala kaj neŭtrala rilate konfesiojn. La artikolo 72 precizigas ke la kantonoj kompetentas pri la regularo de la rilatoj inter la eklezioj kaj la ŝtato. La federacio kaj la kantonoj povas decidi rimedojn por la konservado de la konfesia paco.


En Svisio ekzistas do 26 sistemoj de eklezia juro. La plej liberala estas tiu de la kantono Ĝenevo (kun preskaŭ perfekta apartigo inter la eklezio kaj la ŝtato) kaj la plej reguligita tiu de la kantono Vaŭdo, kiu agnoskas la romkatolikan kaj la protestantan (reformitan) ekleziojn kiel instituciojn de publika juro, la judan komunumon kiel institucion de publika intereso kaj cetere la eblon je rekono por aliaj religioj. La ceteraj kantonoj havas sistemojn kiuj varias inter ĉi tiuj du tipoj.


En la okcidento de la lando (Romandio, franclingva), la religia instruiĝo estas privata afero, en la orienta parto (Alemanio, germanlingva) la eklezioj rajtas organizi libervolan religian instruadon en la lernejoj. Ĉar la nombro de la infanoj kun gepatroj nekristanaj aŭ senreligiaj kreskas, oni ankaŭ komencas enkonduki lecionojn laŭ pli neŭtralaj vidpunktoj komparante la diversajn religiojn kaj filozofiajn sistemojn.


Ĉiam estis granda plimulto da kristanoj en la lando (80% en la jaro 2000, katolikoj 42%, protestantoj 35%, aliaj 3%). Kreskis la nombro de personoj sen konfesio (11%) kaj la islamanoj (4,3%) ; la juda konfesio restis stabila (0,2%). Ĉi tiuj ciferoj kompreneble nenion diras pri la religia memkompreno kaj la fakta praktikado de la kredantoj. Laŭ studoj pri tiu temo oni konstatas ke malkreskas la ekskluzive kristana orientiĝo kaj la graveco de la religio en la ĉiutaga vivo. Cetere konstateblas individuiĝo de la kredo kaj ĝenerala tendenco al senreligieco. Rilate tipologion 7% de la kristanoj konsideras sin kiel « ekskluzivaj kristanoj », 25% kiel « ĝenerale religiaj kristanoj », 51% kiel « religiaj humanistoj », 12% kiel « novreligianoj » kaj 4% kiel « humanistoj sen religio ». Aliflanke religiaj problemoj trovas larĝan atenton kaj pli granda rolo socia de la eklezioj estas postulata.


La ŝtato (kantono) enkasigas por la du oficialaj religiaj komunumoj (katolika kaj reformita) la ekleziajn impostojn redistribuante ilin al la koncernaj ekleziaj instancoj. Se oni ne volas pagi ĉi tiujn monajn kontribuojn oni devas prezenti atestilon ke oni eksiĝis el la respektiva religia komunumo. Tio kompreneble ne estas laikeca procedo kvankam la individua libereco rilate religiojn estas respektata.


La kunvivado de religiaj komunumoj en Svisio ne ĉiam estas senproblema. Pro la migrado kaj tutmondiĝo la parto de religianoj nekristanaj kreskis. Grava kaŭzo de la kresko de islamanoj estis la militoj en Balkanio, kiuj forpelis centmilojn da rifuĝintoj al la nordo. La diskuto prireligia lastatempe fokusiĝis sur la protesto de la konservativa dekstro kontraŭanta la konstruon de moskeoj kaj minaretoj en pluraj komunumoj. En grandaj urboj kiel Zuriko aŭ Ĝenevo jam ekzistas tiaj konstruaĵoj kiel cetere ankaŭ sinagogoj.


En Francio oni faris leĝon, kiu malpermesas al muzulmanaj junulinoj porti la islaman kaptukon en publikaj lernejoj. En Svisio tiurilata leĝo ne ekzistas kaj la responsuloj de publikaj lernejoj devas mem decidi pri la sinteno rilate la kaptukon. Ekzistas unuopa kazo pri kiu verdiktis la federacia tribunalo indikante ke instruistino en publika lernejo ne rajtas porti la islaman kaptukon ĉar ŝi estas ŝtata oficisto, kontraŭe lernantinoj rajtas ĉar ili estas konsiderataj laŭjure kiel klientoj.


En 1980 okazis popola voĉdono tutlanda rilate la apartigon de la ŝtato disde la eklezioj, sed la propono estis rifuzita per 78% de la voĉdonintoj. Ankaŭ en la kantono Zuriko oni faris similan referendumon en 1995 je kantona nivelo kiu same ne estis akceptita. Eble influis ĉi tiun decidon ankaŭ historiaj kaŭzoj. La reformacio (16a-17a jarcentoj) tendencis al demokrata organiziĝo de la eklezio kontraste al la katolika kun strikta hierarkio. Cetere la katolikismo neniam estis ŝtata religio en Svisio (kontraŭe ekzemple al Francio dum la jarcentoj de la monarkio). Poste en la jaro 1847 okazis mallonga interna milito nomata « Sonderbund » (aparta ligo) pro religiaj kvereloj inter la katolikaj kaj la protestantaj kantonoj (sed ankaŭ inter politikaj progresemuloj kaj konservativuloj). Sekvis repaciĝo kaj kreo de la federacia konstitucio en 1848, kiu ja devis respekti ambaŭ konfesiojn, la romkatolikan kaj la reformitan komunumojn preskaŭ same gravaj laŭnombre. La tiama konstitucio konkludis la transiron de Svisio kiel ligo de ŝtatoj al federacio. Ĝi estis forte influita de la Usona konstitucio kaj de la idearo de la franca revolucio.


Se la tendenco al tutmondiĝo kaj al multkultura socio daŭros, oni povas konjekti ke tamen okazos transiro de la ŝtata eklezia juro al privata juro kaj civilaj religioj en ne tro fora estonto. Sed kiel konate, la mueliloj de la demokratio malrapide turniĝas.


(Laŭ diversaj fontoj.)


Riŝo 31.227


El Sennaciulo, marto 2007

Sama rubriko :


puce Voldo Glazunov (7347) : Sanktulo eksigita

puce Laikeco kaj neŭtraleco rilate religiojn

puce Germanaj eklezioj prirabas siajn perditajn ŝafojn

puce Klerikokratio en Kroatio

puce Travivita laikeco en Francio

puce Blanka libreto de laikeco

puce Tereza Sabatje (Sabatier) : Laikeco kaj religioj en Francio




Supren