sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Germanaj eklezioj prirabas siajn perditajn ŝafojn



Kvankam la germana konstitucio deklaras, ke "neniu estu malavantaĝita aŭ avantaĝita pro [...] siaj religiaj aŭ politikaj starpunktoj", Germanio ne estas laika aŭ sekulara ŝtato. Kiel en pluraj aliaj ŝtatoj – Danlando, Svedio, Finnlando, Aŭstrio kaj partoj de Svislando – kelkaj grandaj germanaj konfesioj posedas juran statuson, kiu permesas al ili utiligi la aktivan helpon de ŝtataj instancoj ĉe la kolektado de siaj membrokotizoj, kiuj nomiĝas "eklezia imposto". La germana konstitucio eksplicite rajtigas ilin je tio.


La eklezia imposto estas la ĉefa fonto de monrimedoj por tiuj konfesioj. En Germanio ĝin enkasigas la fiskaj oficejoj de la unuopaj federaciaj landoj, kiuj ricevas monkompenson por tiu servo. Laŭ la konstitucio, konfesioj kun la statuso de publikjuraj korporacioj rajtas per tiu sistemo kolekti impostojn de siaj membroj. Tiun rajton utiligas la evangelia (protestanta), katolika kaj malnovkatolika, liberreligia kaj unitara eklezioj, kaj la judaj komunumoj. La eklezia imposto estas kalkulata kiel procentaĵo (8 aŭ 9 %) de la ordinara enspezimposto. La eklezioj fiksas ĝian altecon, kiu submetiĝas al la konsento de la landaj parlamentoj.


Dum la 19-a jarcento, la unuopaj ŝtatoj, kiuj nur en 1871 unuiĝis kaj formis la Germanan Regnon, iom post iom enkondukis apartajn ekleziajn impostojn, kiam la politikaj lokaj komunumoj iom post iom disiĝis de la religiaj. Tio okazis ankaŭ por malŝarĝi la ŝtaton je financaj devoj, kiujn ĝi transprenis, kiam la eklezioj perdis la praajn, el la feŭdisma epoko devenintajn rajtojn je diversaj kontribuoj kaj servutaj servoj. De 1919 la eklezia imposto estas instituciigita en la konstitucio.


La eklezia imposto estas pagenda de membroj de iu konfesio. La eklezioj aŭtonome difinas siajn membreckriteriojn. Ĉe la du grandaj kristanaj konfesioj, la membreckriterio estas la bapto. En beba aĝo baptita homo, kiu deziras ne aparteni al eklezio kaj ne pagi la eklezian imposton, devas por tio formale eksiĝi, kiam plenkreska. Tiu jura aranĝo pluekzistis post la 2-a Mondmilito en FRG. En GDR la eklezioj devis kolekti mem siajn membrokotizojn, kvankam la jura membrecdifino (per bapto) kaj la neceso eksiĝi per formala deklaro restis neŝanĝitaj. Tiu cirkonstanco havis lastatempe malagrablajn sekvojn por multaj homoj.


La du grandaj konfesioj (evangelia kaj katolika) jam de jaroj trovas sin devigitaj eltroveme postspuri monfontojn, ĉar de proksimume 1970 ili perdas ĉiujare multe pli da membroj per eksiĝo kaj morto, ol ili gajnas per aliĝo kaj infana bapto. Montriĝis post la reunuiĝo de Germanio, ke multaj eks-GDR-anoj kredis sin nemembroj aŭ estis eksmembroj de eklezio. Sed en multaj kazoj ili jam estis perdintaj aŭ forĵetintaj la oficialan konfirmilon do eksiĝo, kiam GDR ĉesis ekzisti. Okazas ankaŭ ofte, ke la eksiĝo de infanoj, kundeklarita de la gepatroj ĉe ilia propra eksiĝo, ne plu estas dokumentebla per oficiala skribaĵo. La koncernaj dokumentoj ankaŭ diversloke ne plu troveblis en la ŝtataj oficejoj, kie la eksiĝo estis deklarita.


La kun financaj zorgoj baraktantaj du grandaj eklezioj antaŭ kelkaj jaroj komencis rasti la landon por retrovi tiujn "perditajn ŝafojn". Ili senpolvigis multajn malnovajn bapto-registrojn kaj komparis la tie trovitajn datumojn kun tiuj de la fiskaj oficejoj. La Oficejo por Eklezia Impostado ĉe trovitaj malkongruoj unue sendas nesuspektovekan leteron al la koncernatoj, en kiu ĝi petas ilian helpon ĉe la kontrolo kaj konstato de ilia konfesia statuso. La subita multiĝo de tiaj kazoj en 2004 igis la Humanisman Ligon de Germanio suspekti, ke la ekleziaj oficejoj dungis aldonan personaron por kompari la datumojn. La ricevitaj respondoj poste ebligis al la eklezioj prezenti al multaj surprizitaj "eklezianoj" (laŭ la eklezia kompreno) altajn fakturojn por la dum jaroj ne pagitaj ekleziaj impostoj. El tiu agado rezultis, kiel antaŭvideble, multaj procesoj. Tiuj bedaŭrinde finiĝis avantaĝe al la eklezioj, kiuj finfine povis eltordi membrokotizojn por pluraj jaroj el multaj senreligiuloj. Laŭ la starpunkto de la eklezioj, ĵurita deklaro de neaparteno ne sufiĉas. La viktimo devas liveri skribajn pruvojn pri sia eksiĝo.


Ĝis nun oni solvis multajn disputojn per eksterkortuma akordiĝo, ekzemple tia, kiu reduktas la postulatan postpagon de sesjara al dujara. La eklezio nomas tion libervola modero, dum la koncernatoj plu sentas sin maljuste traktitaj.


La nunan sistemon de ŝtata kolektado de la eklezia imposto malakceptas la Maldekstra Partio (PDS), kiel pli frue kaj parte ankaŭ nun la Liberaldemokratia Partio (FDP). Ankaŭ la Verduloj dum iom da tempo havis starpunkton kontraŭ ĝi. Argumentoj kontraŭ tiu ĉi sistemo estas interalie la ŝtata malneŭtraleco pri mondrigarda demando, kiun ĝi prezentas, kaj la trudita de ĉiu enlaborigita impostendulo deklaro de sia konfesia (ne-)aparteno sur la salajrimposta karto, kiu restas dum la kalendara jaro ĉe la enlaboriganto. Krom tio, la impostaj leĝoj permesas subtrahi de la impostenda enspezosumo la pagitan eklezian imposton. Tiu impostorezigno flanke de la ŝtato konsistigas nerektan subvencion al la eklezioj. Sed ĉar laŭ la dominanta jura opinio necesus amendi la konstitucion por aboli la eklezian imposton, ĝia abolo dum la proksima estonteco estas apenaŭ verŝajna.


Gary Mickle


El Sennaciulo, marto 2007

Sama rubriko :


puce Voldo Glazunov (7347) : Sanktulo eksigita

puce Laikeco kaj neŭtraleco rilate religiojn

puce Germanaj eklezioj prirabas siajn perditajn ŝafojn

puce Klerikokratio en Kroatio

puce Travivita laikeco en Francio

puce Blanka libreto de laikeco

puce Tereza Sabatje (Sabatier) : Laikeco kaj religioj en Francio




Supren