Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Boulton : Vintraj akvoj
puce Marĵorio Bultono / Eterne Rima : Hejmo
puce Marĵorio Bultono : Protestaj voĉoj

Marĵorio Bultono : Protestaj voĉoj


Marĵorio Bultono
PROTESTAJ VOĈOJ


Ni nun anoncas kun fiero,
ke grandan bombon ni ĵus provis
sukcese en la atmosfero ;
rokebenaĵon ni disblovis.

Ni montris nevenkeblan forton.
Skuiĝis nia tuta ter’ !"
„Disblovis vi malsanon, morton !
Falas sterilo kaj kancer’ !"

„Ni estas nun pli altprestiĝaj."
„Aktiva jod’ cent tridek-unu !
Infanaj glandoj malfeliĉaj !"
„Ni estas grandaj." „Dio punu !"

„Nun plialtiĝas la impostoj."
„La malamik’ nin timos pli."
„Stroncio naŭdek en la ostoj . . . ."
„Kie sur ter’ nin ŝirmu ni ?"

„Blindajn infanojn vi lotumas."
„Neniu povos nin kontraŭi."
„Jam leŭkemio min konsumas."
„Ĉu morgaŭ povos nun morgaŭi ?"

„Ankaŭ cezi’ cent tridek sep.
„Kian infanon nun mi naskos ?"
„Kio okazos al la nep’
Se kromosomoj mem fiaskos ?"

„Ni fortan pozicion ĝuas."
„Ni sentas naŭzon, grandan lacon."
„La homajn genojn mem vi skuas."
„Per bomboj ni certigas pacon !"

„Ni pezos en la konferenco."
„La lakto estos venenita."
„Plej glora estas la potenco."
„Ve al kruelo hipokrita !"

„Kancero, blanka sango, mortoj
aĉegaj, venenad’ aera,
kaj idiotoj kaj abortoj,
kaj misformiĝo enutera,

en mond’ de malbenitaj amoj -
krioj de geamantoj altu -
monstroj, cikatroj, ĝiboj, skvamoj,
sepso, nekrozo : haltu, haltu !"

el Sennaciulo, januaro 1962}

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio