sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Budapeŝto 1956 : kie troviĝas la historia vero ?



(Vidu Ŝajna objektiveco – en la servo de la dekstrularo, Sennaciulo 1/2007, p.11.)


J. Petik akuzas min pri falsigo de la historio en mia artikoloBudapeŝto 1956-2006 (Sennaciulo 12/2006, p. 165). Kompreneble malfacilas esti objektiva rilate historion. Por iuj la insurekcio en Hungario estis revolucio, por aliaj kontraŭ-revolucio. La historiisto François Fejtö karakterizas ĝin kiel kontraŭ-totalisma revolucio. [1] Se oni volas kompreni la eventojn de oktobro 1956, oni devas retrorigardi minimume dek jarojn en la pasinton je la fino de la Dua mondmilito, kiam Hungario estis liberigita de la Ruĝa armeo same kiel Centra kaj Orienta Eŭropo. Sovetio tiam estis aliancano de la okcidentaj potencoj kaj tiuj rajtigis ĝin enigi Hungarion en sian influsferon kiel ankaŭ Pollandon, Rumanion, Bulgarion kaj Ĉeĥoslovakion. Hungario mem akceptis la ĉeeston de la « liberiga armeo » por iu tempo necesa. Dum la Dua mondmilito Hungario esperis regajni la teritoriojn perditajn post la Unua mondmilito kaj estis aliancano de Germanio. La reĝimoj de Horthy, poste de la faŝisto Szálasi, aktive subtenis la naziojn post la invado en la jaro 1944 (450’000 judoj kaj centoj da ciganoj estis deportitaj al Aŭŝvico). Hungario responsis pri gravaj perdoj en la sovetia armeo. Tial estis malfacile por Sovetio kiel liberiga kaj okupa potenco ne konsideri la hungarojn kiel malamikojn. Tamen Sovetio estis devigata helpi je la rekonstruo de la detruita lando, kiun ĝi samtempe elrabis konsiderante tion « reparacio ». La okupa potenco sin apogis sur kelkcento da komunistaj kadroj revenintaj el la sovetia ekzilo kaj kamaradoj de la enlanda rezistmovado. La ambivalencon de la tiamaj rilatoj inter Sovetio kaj Hungario oni devas konsideri sur ĉi tiu historia fono.

La insurekcio komenciĝis la 23an de oktobro en Budapeŝto per spontanea demonstracio de studentoj kaj intelektuloj, al kiuj kuniĝis laboristoj, kiuj postulis samajn reformojn kiel Gomulka anoncis samtempe en Pollando, tio estas definitiva rifuzo de la stalinismo, la retiriĝo de la sovetiaj trupoj, la demokratigo de la lando, ekonomiaj reformoj kaj sendependeco de Sovetio. Dum la sekvantaj dek tagoj la insurekcio iĝis kolera armita rezisto kontraŭ la alvenintaj sovetiaj tankoj. Fine ĝi estis brutale subpremita fare de la sovetiaj trupoj. La eventoj en Hungario ŝanĝis la sintenon de la okcidentaj komunistoj : multaj iamaj apogantoj de Sovetio ek de tiam kritikis ĝin.

Longtempe la dokumentoj koncerne la insurekcion kaj la postajn purigojn ne estis alireblaj por la historiistoj, ĉar ili estis sekretaj. Nur post la malfermo de la arĥivoj sovetiaj kaj hungariaj en la naŭdekaj jaroj eblis havi pli klaran bildon pri la eventoj, ĉar dum pli ol tridek jaroj la reĝimo de Kádár aranĝis ilin por siaj misinformaj kaj eĉ mensogaj kampanjoj propagandaj tabuigante la okazintaĵojn de 1956. Nur en la jaro 1991 fondiĝis en Budapeŝto la « Instituto de dokumentado kaj serĉado pri la historio de la revolucio en 1956 ». [2]

Hungara historiisto, György Dalos, kiu travivis la eventojn kiel junulo kaj poste studis en Moskvo, priskribas en la sekva citaĵo sian propran evoluon :


« Dum mia kariero kiel verkisto kaj historiisto mi havis plej diversajn, eĉ draste kontraŭajn opiniojn. En la malfruaj kvindekaj jaroj, ankoraŭ duone infano, mi sentis tristecon pri la malvenko, kiel juna komunisto en la sesdekaj jaroj mi kondamnis la insurekcion kiel kontraŭ-revolucion kaj en la sepdekaj jaroj mi akiris por la okazintaĵoj ĉiam pli da kompreno surbaze de miaj legadoj kaj propraj spertoj kun la sistemo. Kompreneble mi tute ne estus dezirinta ripeton de sanga ribelo. Pli senpasian rigardon pri la historio mi akiris nur en la fruaj okdekaj jaroj. Unu afero estintus preskaŭ neebla en la daŭro de la jardekoj : forpeli la insurekcion el mia pensproceso, eĉ se mi estus volinta tion. » [3]

JPEG - 30.1 kb


Sur la fotoj en la artikolo de J. Petik eblas rekoni la figuron de János Kádár, kiu unue estis je la flanko de la reformkomunistoj kun Imre Nagy kaj poste transiris oportunisme je la ordono de la sovetiaj potenculoj. Sekvis subpremo kaj purigoj : la nombroj de viktimoj de la teroro inter 1956 kaj 1961 estis : 300 ekzekutitoj, proks. 35’000 juĝe kondamnitoj, proks. 20’000 internitoj sen juĝo (disciplina puno plurmonata). [3]

Dum Kádár estis ĉefo de la partio (1956-1988) li rigore sekvis linion fidelan al Moskvo en la ekstera politiko. Pro tio Sovetio lasis al li sufiĉan liberon por la interna politiko, kiu ebligis al li fari kelkajn ekonomiajn kaj politikajn reformojn. La kadarismo celis la altigon de la vivnivelo de la popolo. Fakte hungaroj atingis relative pli altan vivnivelon kaj pli grandajn personajn liberojn kompare kun aliaj socialismaj landoj. Tamen la reformoj kondukis al alta ŝtata ŝuldiĝo. Kádár estas unu el la plej enigmaj kaj memkontraŭdiraj figuroj en la moderna historio de Hungario.

Riŝo 31227


El Sennaciulo aprilo 2007


[1] Budapeŝto 1956 : kontraŭ-totalisma revolucio, en : Bauquet, Nicolas ; Fejtö, François ; Lessing, Erich ; Konrád, György. Budapeŝto 1956. La hungara revolucio. Parizo 2006 (germana traduko de la franca, Vieno 2006).

[2] Lendvai, Paul. La hungara insurekcio 1956. Revolucio kaj ĝiaj sekvoj. Munkeno 2006 (en la germana).

[3] Dalos, György. 1956. La insurekcio en Hungario. Munkeno 2006 (germana traduko el la hungara).

[3] Dalos, György. 1956. La insurekcio en Hungario. Munkeno 2006 (germana traduko el la hungara).