Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Debato pri enmigrado
puce Homaro-estonto kaj semo-estonto … Kiaj ?
puce Klasbatalo mia amiko, klasbatalo mia malamiko
puce Liberaj programoj : iloj por socia emancipado
puce Malarmado : agi estas neceseco
puce Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
puce Personoj en Handikapigaj Situacioj
puce Spertoj en la pasinta MSF en Najrobo, socipolitika situacio en Tanzanio

Personoj en Handikapigaj Situacioj

Jen problemaro multaspekta, kiu iel, iam, iom aŭ pli krude, koncernas nin ĉiujn. Se vi ne naskiĝis kun handikapo, se vi bonŝance eskapis al akcidento (labora, strata, sporta...) aŭ al evoluiga malsano, tre verŝajne vi ne eskapos la konsekvencojn de maljuniĝo. Kiu el ni, se li ne estas rekte koncernata, ne konas proksimulojn aŭ najbarojn atingitaj de diversaj formoj de handikapoj ? Entute handikapigaj situacioj estas neeviteblaj karakterizoj de la homeco.

Kompreneble, la diversaj handikapigaj situacioj necesigas specifajn helpojn laŭ la graveco kaj la naturo de la kriploj : ĉu movaj, ĉu sensaj (vido, aŭdado) ĉu psikaj aŭ intelektaj, ĉu plur-handikapigaj situacioj.

Tiaj situacioj estas travivitaj tre malsame laŭ ke vi estas persone koncernata, ke vi estas gepatroj de « handikapuloj » aŭ ke vi apartenas al asociaj aktivuloj, akompanantoj aŭ edukistoj, aŭ kuracist-flegistoj aŭ eĉ oficistoj kadre de organizoj kiuj zorgas pri tiaj problemoj

La problemoj metitaj de handikapigaj situacioj estas diverse traktitaj laŭ la landoj. Ĉiu ŝtato havas sian propran leĝaron kiu provas difini la kondiĉojn laŭ kiuj « handikapuloj » estu helpataj. En kelkaj lokoj tiuj helpoj estas sufiĉe efikaj, aliloke bedaŭrinde ne .

Historie, la unua etapo post ekkonsciiĝo ke estas io farenda estas apartigo de tiaj personoj kiuj estas viktimoj de mankoj aŭ kriploj : aparta edukado, aparta laboro, aparta socia vivo kaj loĝado. Kun la tempo aperas pli homecaj politikoj kiuj celas al pli kaj pli plena integriĝo de la personoj en handikapigaj situacioj en la socio de ĉiuj : adaptiĝo de la publikaj kaj privataj lokoj , adaptiĝo de la organizoj kaj de la teknikaĵoj, kompensoj (financaj kaj per personaj helpaj servoj kiuj permesas ke la persono restu en sia propra hejmo). Venas la ideo ke la persono en handikapiga situacio rajtas je :
— lernejo kaj kulturo
— laboro
— socia vivo
entute ke li aŭ ŝi rajtas je ĉiuj eblecoj kiujn povas profiti ne handikapitaj personoj.

En Francio, kiel cetere en multaj aliaj landoj, asocioj de « handikapuloj » kaj de familianoj jam delonge instigis la ŝtaton kaj publikajn povojn al pli granda atento pri la handikapigaj situacioj kaj pri la neceso helpi . Ĝenerale tiuj asocioj fakiĝas pri unu formo aŭ alia de handikapo .

Asocio APAJH (Asocio Por Adoltaj kaj Junaj Handikapitoj ) fondita en 1962, ĉar ĝi devenas de la publika lernejo (Nacia Edukado), elektis apartan vojon kun triobla veto :
— Arigi ĉiujn personojn kiuj sin sentas koncernataj de la handikapigaj situacioj : handikapuloj, familianoj, profesiuloj, civitanoj ne rekte koncernataj
— Esti je la servo de ĉiuj personoj en handikapigaj situacioj, kiu ajn estas ties handikapoj
— Lukti por la agnosko de la plena civitaneco de la personoj en handikapigaj situacioj kaj ilia akceso je ĉiuj civitanaj rajtoj

La asocio akompanis kaj instigis al evoluo de la franca leĝaro ĝis la leĝo de februaro 2005 kiu finfine celis al ĝisdatigo de la situacio farita al la personoj en handikapigaj situacioj. Tamen plibonigenda..
Ĉar ĝi restas apartiga leĝo kaj ĝia efiko estos forte ligota en la estonteco al la nepre necesa kreskiĝo de la financaj rimedoj por ĝia efektiviĝo kaj paralele de la kompleta ŝanĝo de la rigardo al personoj en handikapigaj situacioj.


La debaton enkondukos Gerardo Lieblang

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio