sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 30an de marto 2020 . ĝis nun estas 1349 tekstoj










La rajto de Israelo esti rasisma


JPEG - 12 kb

La kvazaŭnormaleco, per kiu la ŝtato Israelo pretendas rajton trakti nejudojn kiel malpli egalajn, estas ŝoka kaj nuligas ĉiun ajn moviĝon al paco, skribas Joseph Massad [1]

La lukto de Israelo por paco estas sincera afero. Fakte, Israelo deziras vivi en paco ne nur kun siaj najbaroj, sed ankaŭ kaj precipe kun sia propra palestina loĝantaro, kaj kun palestinanoj, kies terojn ĝia militistaro perforte okupacias. La deziro de Israelo je paco estas ne nur retorika, sed ankaŭ substanca kaj profunde psikologia. Kun malmulte da esceptoj, elstaraj cionismaj gvidantoj post la ekfunkcio de la kolonia cionismo deziris estigi pacon kun la palestinanoj kaj aliaj araboj, kies terojn ili planis koloniigi kaj prisetli. La sola afero, kiun Israelo petis kaj plu petas por fini la staton de milito kun la palestinanoj kaj kun siaj arabaj najbaroj, estas tio, ke ĉiuj agnosku ĝian rajton esti rasisma ŝtato, kiu perleĝe diskriminacias kontraŭ palestinanoj kaj aliaj araboj, kaj kiu asignas diferencajn jurajn rajtojn kaj privilegiojn al siaj propraj judaj ŝtatanoj kaj al ĉiuj aliaj judoj ie ajn. La rezisto, kiun la palestina popolo kaj aliaj araboj lanĉis kontraŭ la rajto de Israelo esti rasisma ŝtato, estas la afero, kio plu staras inter Israelo kaj la paco, por kiu ĝi luktis kaj al kiu ĝi dediĉis sin jam de jardekoj. Efektive, tiu rezisto estas nenio malpli ol la "nova antisemitismo".

Israelo pretas fari ion ajn por konvinki palestinanojn kaj aliajn arabojn pri la kialoj, pro kiuj ĝi bezonas kaj meritas la rajton esti rasisma. Eĉ sur la teoria nivelo kaj antaŭ ol ĝi komencis realigi sin surterene, la cionisma kolonia projekto strebis akiri diversajn rimedojn, per kiuj ĝi povis konvinki la homojn, kies terojn ĝi volis ŝteli, kaj kontraŭ kiuj ĝi volis diskriminacii, ke ili akceptu kiel memkompreneblaĵon ĝian bezonon esti rasisma. Ĉio bezonata estis, ke la palestinanoj "agnosku ĝian rajton ekzisti" kiel rasisma ŝtato. Militistaj metodoj estis neniel la solaj persvadopovaj iloj je dispono ; estis aliaj, inkluzive ekonomiajn kaj kulturajn instigilojn. Cionismo ekde la komenco proponis al iuj palestinanoj financajn profitojn, se ili cedus al ĝia postulo havi la rajton esti rasisma. Efektive, la Ŝtato Israelo ankoraŭ faras tion. Multaj palestinaj oficialuloj en la Palestina Aŭtoritato kaj la Palestina Liberiga Organizaĵo ricevis proponojn de multnombraj financaj instigoj agnoski tiun krite gravan israelan bezonon, kaj akceptis ilin. Tiuj inter la palestinanoj, kiuj bedaŭrinde rezistas plu, estas punsankciataj pro sia nemoviĝemo per ekonomia sufokado kaj per malsatigo, suplementataj per regulaj bombadoj kaj surprizatakoj, kaj ankaŭ internacia izolado. Tiuj persvadiloj, kiel Israelo esperas, finfine konvinkos kalcitrantan loĝantaron agnoski la vivgravan bezonon de Israelo esti rasisma ŝato. La israela rasismo, finfine, manifestiĝas nur en la tiulandaj flago, nacia himno, kaj fasko de leĝoj, kiuj necesas por sekurigi la judan privilegion, inkluzive la Leĝon pri Reveno (1950), la Leĝon pri Ŝtato Proprietaĵo (1951), la Leĝon pri Ŝtataneco (1952), la Leĝon pri Statuso (1952), la Leĝon pri Administrado de Israelaj Teroj (196), la Leĝon pri Konstruado kaj Konstruaĵoj (1965) kaj la provizoran leĝon de 2002, kiu malpermesas intergeedziĝon inter israelanoj kaj palestinanoj de la okupaciitaj teritorioj.

Ni komencu per la kialo, pro kiu Israelo kaj la cionismo bezonas certigi, ke Israelo restu laŭleĝe rasisma ŝtato, kaj kial ĝi meritas havi tiun rajton. La pravigo estas ĉefe trielementa kaj ĝi baziĝas sur ĉi tiuj pretendoj :

Judoj ĉiam estas en danĝero en la pli vasta ekstera mondo ; nur en ŝtato, kiu privilegias ilin rase kaj religie, ili povas esti sekuraj kontraŭ subpremado fare de nejudoj kaj prosperi. Se Israelo forigus siajn rasismajn leĝojn kaj simbolojn kaj fariĝus nerasisma, demokratia ŝtato, judoj ĉesus esti plimulto kaj estus kiel diasporaj judoj, t.e. malplimulto en nejuda ŝtato. Tiujn zorgojn klare asertas israelaj gvidantoj individue kaj kolektive. Ŝimon Peres, ekzemple, la kolombo de la oficiala Israelo, zorgadas jam de kelka tempo pri la palestina demografia "danĝero", ĉar la Verda Linio, kiu apartigas Israelon disde Cisjordanio, komencas "malaperi… kio eble kondukos al kunligiĝo de la estontecoj de cisjordaniaj palestinanoj kaj israelaj araboj". Li esperis, ke la alveno de 100 000 judoj al Israelo prokrastos tiun demografian "danĝeron" dum 10 aŭ pli da jaroj, ĉar finfine, kiel li substrekis, "la demografio venkos la geografion".

En decembro 2000, la Instituto de Politiko kaj Strategio ĉe la Interdisciplina Centro de Herclija en Israelo okazigis la unuan el projektita serio de ĉiujaraj konferencoj, kiuj traktas la forton kaj sekurecon de Israelo, precipe en rilato al la konservo de juda demografia plimulto. La israelaj prezidanto kaj nuna kaj antaŭaj ĉefministroj kaj ministroj ĉiuj ĉeestis. Unu el la "ĉefpunktoj" identigitaj en la 52-paĝa konferencraporto estas la zorgo pri la nombroj necesaj por konservi la judan demografian kaj politikan superrangecon de Israelo :

"La alta naskokvoto [de "israelaj araboj"] dubindigas la estontecon de Israelo kiel juda ŝtato. Israelo havas du alternativajn strategiojn : adaptiĝi aŭ ĉirkaŭlimi. Tiu lasta postulas energian cionisman demografian politikon, kies politikaj, ekonomiaj kaj klerigpolitikaj efikoj garantius la judan karakteron de Israelo."

La raporto aldonas konfirmocele, ke "tiuj, kiuj subtenas la konservon de la karaktero de Israelo kiel … juda ŝtato por la juda nacio … konsistigas plimulton inter la juda loĝantaro en Israelo." Tio kompreneble signifas konservi ĉiujn rasismajn leĝojn, kiuj garantias la judan karakteron de la ŝtato. Postaj ĉiujaraj kunvenoj konfirmis tiun sindevigon.

Judoj estas portantoj de la Okcidenta civilizacio kaj konsistigas azian stacion, kiu defendas kaj la Okcidentajn civilizacion kaj ekonomiajn kaj politikajn interesojn kontraŭ la terorismo kaj barbareco de la Oriento. Se Israelo transformus sin en nerasisman ŝtaton, tiam ĝia araba loĝantaro subfosus tiun sindevigon respektive la Okcidentan Civilizacion kaj ĝian defendon de la ekonomiaj kaj politikaj interesoj de la Okcidento, kaj eble transformus la judojn mem en orientmediteranean barbaran loĝantaron. Jen kiel Ben Gurion iam diris tion :



"Ni ne volas, ke israelanoj fariĝu araboj. Ni estas devligitaj batali kontraŭ la spirito de la orientmediteranea regiono, kiu koruptas unuopulojn kaj sociojn, kaj konservi la aŭtentikajn judajn valorojn tiaj, kiaj ili kristaliĝis en la [eŭropa] diasporo."


Efektive, Ben Gurion esprimis sin klare pri la cionisma rolo en la defendado de tiuj principoj :


"Ni ne estas araboj, kaj aliaj mezuras nin laŭ alia normaro … niaj militinstrumentoj diferencas de tiuj de la araboj, kaj nur niaj instrumentoj povas garantii nian venkon."


Pli lastatempe, la israela ambasadoro en Aŭstralio, Naftali Tamir, emfazis :


"Ni estas en Azio sen la trajtoj de azianoj. Ni ne havas flavan haŭton kaj diagonalajn okulojn. Azio estas baze la flava raso. Aŭstralio kaj Israelo ne estas tio – ni estas baze la blanka raso."

Dio donis tiun teron al la judoj kaj diris al ili, ke ili gardu sin kontraŭ nejudoj, kiuj malamas ilin. Fari Israelon nejuda ŝtato tiam kuntrenus la riskon, ke oni defius Dion mem. Tiun starpunkton havas ne nur judaj kaj kristanaj fundamentistoj, sed eĉ eksaj sekularaj cionistoj (kaj judaj kaj kristanaj). Ben Gurion mem komprenis, same kiel Bill Clinton kaj George W. Bush, ke : "Dio promesis ĝin al ni."

Gravas substreki, ke tiu cionisma pravigsistemo estas ĉiupunkte ĝusta, se oni akceptas la postulaton de juda escepteco. Memoru, ke la cionismo kaj Israelo tre zorgis ne ĝeneraligi la principojn, kiuj pravigas la bezonon de Israelo esti rasisma, sed ili per tre rezoluta sinteno asertas ĝin kiel esceptan principon. Ne temas pri tio, ke neniu alia popolo dum la historio estis subpremita, sed pri tio, ke judoj estis pli subpremitaj. Ne temas pri tio, ke la kultura kaj fizika ekzisto de neniu alia popolo estis iam minacita, sed pri tio, ke la kultura kaj fizika ekzisto de la judoj estis pli minacitaj. Tiu kvanta ekvacio estas la ŝlosilo al la kialo, pro kiu la mondo, kaj precipe palestinanoj, devus agnoski, ke Israelo bezonas kaj meritas la rajton esti rasisma ŝtato. Se la palestinanoj aŭ iu ajn alia malakceptas tion, ili do evidente dediĉas sin al la fizika kaj kultura neniigo de la juda popolo, se nenion diri pri tio, ke ili kontraŭstaras la judan-kristanan Dion.

Estas vero, ke palestinaj kaj arabaj gvidantoj ne lasis sin facile persvadi pri tiuj specialaj bezonoj, kiujn Israelo havas ; ke necesis jardekoj da penoplenaj klopodoj fare de Israelo por konvinki ilin, precipe pere de "militistaj" rimedoj. Dum la pasintaj tri jardekoj ili montris signojn de plia akordiĝemo. Kvankam Anŭar El-Sadat inaŭguris tiun repoziciiĝon en 1977, Jasser Arafat bezonis pli longan tempon por agnoski la bezonojn de Israelo. Sed Israelo restis pacienca kaj fariĝis pli ennovigema ĉe siaj persvadaj instrumentoj, precipe la militistaj. Kiam Arafat revenis al prudento kaj subskribis la Interakordiĝon de Oslo en 1993, li finfine agnoskis la rajton de Israelo esti rasisma kaj laŭleĝe diskriminacii kontraŭ siaj propraj palestinaj civitanoj. Pro tiu malfruiĝinta agnosko, la grandanima Israelo, ankoraŭ pacavida, decidis intertrakti kun li. Sed li tamen daŭrigis sian reziston koncerne kelkajn pridisputatajn demandojn. Ĉar Arafat esperis, ke lia agnosko de la bezono de Israelo esti rasisma ene de Israelo okazas interŝanĝe kontraŭ tio, ke Israelo finos sian rasisman apartisman sistemon en la okupaciitaj teritorioj. Tio estis evidente miskompreno liaflanke. Israelaj gvidantoj klarigis al li kaj al lia supera pacintertraktanto Mahmoud Abbas dum maratonaj diskutoj, kiuj daŭris sep jarojn, ke la bezonoj de Israelo ne limiĝas al trudo de siaj rasismaj leĝoj ene de Israelo, sed devas etendiĝi ankaŭ al la okupaciitaj teritorioj. Estas mirige, ke Arafat ne kontentis pri la bantustanoj, kiujn la israelanoj proponis eltranĉi por la palestina popolo en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro ĉirkaŭ la judaj koloniaj setlejoj, kiujn Dio translasis al la judoj. Usono estis venigita por persvadi la fleksiĝeman gvidanton, ke la bantustana solvo ne estas io malbona. Efektive, kunlaborantoj tiom honorindaj kiom Arafat ĝuis ĝiajn benojn, ekzemple Mangosutho Gatcha Buthelezi en la Sud-Afriko de la apartisma epoko. Ne estas hontindaĵo akcepti ĝin, insistis prezidento Clinton al Arafat ĉe Camp David en la somero de 2000. Dum Abbas konvinkiĝis, Arafat restis necerta.

Sed, efektive, en 2002 Arafat iĝis iom pli akordiĝema kaj rekonfirmis sian agnoskon pri la bezono de Israelo havi rasismajn leĝojn ene de la lando, kiam li forcedis la revenrajton de la ses milionoj da ekzilitaj palestinanoj, kiuj pro la rasisma revenleĝo de Israelo estas malhelpataj reveni al sia hejmlando, el kiu Israelo elpelis ilin, dum judaj ŝtatanoj de aliaj ŝtatoj ricevas aŭtomatan ŝtatanecon en Israelo, kiun plimulto el ili neniam antaŭe vidis. En artikolo sur la apudredakcia paĝo de la New York Times, Arafat deklaris :


"Ni komprenas la demografiajn zorgojn de Israelo kaj komprenas, ke la revenrajto de palestinaj rifuĝintoj, rajto garantiata laŭ la internacia juro kaj laŭ UNOrezolucio 194, devos esti efektivigita laŭ maniero, kiu enkalkulas tiajn zorgojn."


Li plu eldiris, ke li alstrebas intertraktadi kun Israelo pri


"kreivaj solvoj je la bedaŭrinda situacio de la rifuĝintoj, kiuj samtempe respektas la demografiajn zorgojn de Israelo".


Tio tamen ne sufiĉis, ĉar Arafat restis nekonvinkita pri la bezono de Israelo establi sian rasisman apartismon en la okupaciitaj teritorioj. Israelo havis neniun alian elekton ol izoligi lin, teni lin sub domaresto kaj eble veneni lin je la fino.

Prezidento Abbas, aliflanke, bone lernis el la eraroj de sia antaŭulo kaj montris pli da malfermiteco al argumentoj de Israelo pri sia premanta bezono starigi rasisman apartisman sistemon en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro, kaj je tio, ke la palestinanoj agnosku la legitimecon de tiu apartismo kiel antaŭkondiĉon de paco. Abbas ne estis la sola kaĵolita palestina gvidanto. Pluraj aliaj palestinaj gvidantoj estis tiom persvaditaj, ke ili proponis helpi konstrui la infrastrukturon de la israela apartismo per provizado de la plejparto de la betono, kiun tiu lando bezonis por konstrui siajn koloniojn nur por judoj kaj la muron de apartismo.

Nun la problemo estis Hamas, kiu, kvankam ĝi pretis agnoski Israelon, ankoraŭ rifuzis agnoski ĝiajn specialajn bezonojn esti rasisma interne de la Verda Linio kaj starigi sistemon de apartismo ene de la okupaciitaj teritorioj. Jen la momento, ĉe kiu oni partoprenigis Saud-Arabion pasintmonate, en la sankta urbo Mekko. En kiu alia loko, meditis la saud-arabianoj, oni povus peri interkonsenton, per kiu la gvidantoj de la viktimoj de la israelaj rasismo kaj subpremado estus instigitaj solene ĵuri, ke ili agnoskas la specialan bezonon de la subpremanto subpremi ilin ? Nu, Hamas daŭre rezistis la formulon, kiun Fatah jam kvin jarojn defendis, nome, "devligiĝi" je tiu krite grava agnosko. Hamas deklaris sin nepova pli fari ol "respekti" pasintajn interkonsentojn, kiujn la PA subskribis kun Israelo, kaj kiuj agnoskis ĝian bezonon esti rasisma. Tio, kiel Israelo kaj Usono insistas, ne sufiĉas, kaj oni daŭrigos la izoladon de la palestinanoj, malgraŭ la "respekto" de Hamas al la israela bezono esti rasisma. Kiom koncernas Israelon kaj Usonon, la kondiĉo por paco estas, ke kaj Hamas kaj Fatah agnosku kaj estu devligitaj al la rajto de Israelo esti apartisma ŝtato interne de la Verda Linio kaj ankaŭ al ĝia altrudo de apartismo en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. Sub tiu sojlo ne estos interkonsento. La postsekvanta kulmin-konferenco inter Condie Rice, Ehud Olmert kaj la glorata Prezidanto de la PA Abbas estis pasigita per tio, ke Olmert pridemandis Abbas pri la grado, je kiu li restas dediĉita al la bezono de Israelo je apartismo en la okupaciitaj teritorioj. Malgranda ripeta kulmin-konferenco finiĝis sur la sama fundamento antaŭ kelkaj tagoj. Abbas esperis, ke la du kulmin-konferencoj povus persvadi Israelon venigi ĝis formala fino la aranĝojn por la bantustanoj, kiujn li deziras regi, sed Israelo kompreneble sentis sin nesekura kaj devis certiĝi, ke Abbas mem estas ankoraŭ dediĉita al ĝia rajto unue trudi la apartismon. Intertempe, plu daŭrantaj "sekretaj" israelaj-saudarabiaj interparoloj plenigis Israelon de la espero kaj atendo, ke la baldaŭa kulmin-konferenco de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj en Riado iom verŝajne povus nuligi la rajton je reveno de la palestinanoj, kiun la internacia juro garantias, kaj konfirmi la neatenceblecon de la rajto de Israelo esti rasisma ŝtato, kiun la internacia diplomatio garantias. Ĉiuj klopodoj de Israelo por atingi pacon povus finfine frukti, se la araboj finfine koncedus tion, kion la internacia arbitracio jam antaŭ ili koncedis al Israelo.

Do devus esti klare, ke en ĉi tiu internacia rilataro, ĉiuj ekzistantaj solvoj je tio, kion oni nomas la palestina-israela "konflikto", garantias la bezonon de Israelo konservi siajn rasismajn leĝojn kaj sian rasisman karakteron kaj certigas ĝian rajton trudi apartismon en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. Tio, pri kio ni permesas al Abbas kaj la palestinanoj, ke ili intertraktu pri ĝi, kaj pro kio oni invitas la palestinan popolon kaj aliajn arabojn partopreni en tiuj projektataj intertraktadoj, estas la politika kaj ekonomia (sed ne geografia) karaktero de la bantustanoj, kiujn Israelo eltranĉas por ili en Cisjordanio, kaj la kondiĉoj de la sieĝo ĉirkaŭ la granda malliberejo nomata Gazo kaj la malpli grandaj en Cisjordanio. Ne eraru pri tio – Israelo ne intertraktos pri io ajn alia, ĉar fari tion egalus al rezigno je la propra rasisma regado.

Se temas pri tiuj el ni, kiuj insistas, ke neniu problemsolvo iam eblos, antaŭ ol Israelo revokos ĉiujn siajn rasismajn leĝojn kaj abolos ĉiujn siajn rasismajn simbolojn, tiel malfermante la vojon al nerasisma estonteco por palestinanoj kaj judoj en senkoloniigita dunacia ŝtato, Israelo kaj ĝiaj apologiantoj havas uzpretan respondon, kiu redifinis la signifon de antisemitismo. Antisemitismo ne plu estas la malamo al judoj kaj diskriminacio kontraŭ ili kiel religia aŭ etna grupo ; en la epoko de cionismo, oni diras al ni, antisemitismo metamorfozis al io pli insida. Hodiaŭ, kiel Israelo kaj ĝiaj Okcidentaj defendantoj insistas, la genocida antisemitismo konsistas ĉefe el iu ajn provo forpreni kaj rifuzo defendi la absolutan rajton de Israelo esti rasisma juda ŝtato.

El Sennacieca Revuo, 2007


[1] La verkinto estas asociita profesoro de modernaj arabaj politiko kaj intelekta historio ĉe la Columbia-Universitato. Lia plej lasta libro estas The Persistence of the Palestinian Question ; Essays on Zionism and the Palestinians.

Sama rubriko :


puce Demokratio, ne dispartigo

puce Internacia petskribo al la Ĝenerala Asembleo de UNO por starigi internacian puntribunalon por juĝi la israelajn militkrimojn, ĉefe en Gazao.

puce La palestinan problemon povos solvi nur socia movado reale laika

puce Israelo en la kunteksto de l’ kolizio de la civilizacioj

puce Kanalo de l’ paco

puce Favore al kreado de ununura ŝtato en Palestino-Israelo

puce Redaktejo de Sennaciulo : Sanga Sinajo (artikolo)

puce La naciismo en Palestino

puce  Muro inter Israelo kaj Palestino

puce La rajto de Israelo esti rasisma

puce 4 000 misiloj sur Nord-Israelon




Supren