Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Debato pri enmigrado
puce Homaro-estonto kaj semo-estonto … Kiaj ?
puce Klasbatalo mia amiko, klasbatalo mia malamiko
puce Liberaj programoj : iloj por socia emancipado
puce Malarmado : agi estas neceseco
puce Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
puce Personoj en Handikapigaj Situacioj
puce Spertoj en la pasinta MSF en Najrobo, socipolitika situacio en Tanzanio

Homaro-estonto kaj semo-estonto … Kiaj ?

En la nuntempo, multon ni aŭdas pri plibonigoj de semoj far grandaj
sem-produktantaj firmaoj dank’al hibridaj kaj transgenaj teknikoj. Multon
ni aŭdas pri la grandaj atingaĵoj, kiujn ebligis tiuj teknikoj kaj
firmaoj. Sed kiaj estas la konkretaj sekvoj de tiaj « modernaĵoj » ?
Privatigo de la komuna vivo-fonto, kiun reprezentas la naturo en si mem
kaj la heredaĵoj ricevitaj de la nuna homaro dank’al la laboro de
selektado kaj adaptado farita de niaj antaŭuloj, kiuj tion faris por la
komuna bonfarto de siaj generacioj kaj de la postaj. Tia privatigo celas
nur rapidan kaj kurt-tempan profiton financan, tiel endanĝerigante
transvivon mem de la homaro : por tiel privatigi la viv-procesojn, la nura
rimedo estas malpermesi al la kulturistoj fari proprajn semojn kaj uzi
ilin. Tio kondukas la homaron al forlaso de sia estonto en manojn de la
grandaj kapitalismaj potencoj. Sed ĉie sur la tero, homoj -
ĝardenistoj kaj agrikulturistoj - organiziĝas por kontraŭstari tiun provon
akiri tutecan potencon super la homaro. Lastan jaron, kamparanoj,
agronomoj kaj aliaj homoj de la tuta mondo dezirantaj protekti nian vivo-povon
kunvenis kaj starigis « Manifeston pri Estonto de Semoj », utilan
dokumenton kuniganta nunajn problemojn estigitajn de la sem-industrio,
tialojn rezisti kaj iniciatojn por malhelpi tiun atencon kontraŭ la vivo
mem. Ni proponos prezenton de tiu dokumento, dank’al kiu ni kune povos
pli bone kompreni la diversajn elementojn de la okazantaĵoj kaj estos
pli kapablaj agi mem por ebligi daŭrigon de mondo viva kaj vivebla.
Agrikulturo nutras la homaron, ni do bezonas helpi kulturistojn libere
daŭrigi sian laboron per metodoj kaj teknikoj nedanĝeraj al la viv-medio.


La debaton enkondukos Robin Beteau

N.B. Esperanta traduko de la « Manifesto » estas alirebla en la
SAT-retejo : alklaku ĉi-tie.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio