Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Gustave Courbet : Letero al la ministro Maurice Richard
puce Hans-Georg Kaiser : La vendita krio (eseo kun fotoj)
puce La prusa arkianĝelo (el la unua DADA-ekspozicio en Berlino)
puce Orsinger : Klasarto (artikolo)
puce Wolfgang Mattheuer : pentristo kaj skulptisto

Orsinger : Klasarto (artikolo)

Arto kaj laboro

Fabrikejo Renault ne produktas aŭtojn sed homrilatojn". Robert Linhart


Kiel artisto povas elmontri kaj denunci la planitan ekspluatadon de homoj fare de aliaj homoj sen droni sian arton sub supraĵa afekcio aŭ esti devojigita de politika tendenco ? Tute male, kielmaniere la arto, tio estas fonto de emancipo, kaj ĝiaj multoblaj rimedoj sukcesus reprezenti la kompleksan realecon de la laboro, ofte kaŭzo de servuteco, sen fine maltrafi sian dubeblan celon : klerigi, gvidi la laboristojn kaj, eble, lukti kun ili ? Oni povas dubi pri la objektiveco de la arto kaj ĝia kapableco por kompreni, transformi la ĉiutagan vivon, la sorton de la laboristoj. Ja, por helpi la salajrulojn de iuj ajn entreprenoj la artisto devus vivi, senti kiel ili. Kompato aŭ simpla simpatio ne sufiĉas. Krom se inter la diversaj taskoj de la homoj la arto simple estu sublimigita laboro kiu ankaŭ devas obei al la aŭtoritato de la mecenatoj kaj la leĝoj de la kapitalista merkato, ludi rolon. Sed antaŭ ĉio la artisto, por batali flanke de la laboristoj, devas konvinki sin kaj la aliajn, eble erare, ke ili nepre bezonas lian arton por emancipiĝi kaj pensi ke sen arto la laborista kondiĉo restos suba, malesperiga. Iuj rapide konkludos ke la artistoj estas pretendemaj personoj kiuj estas certaj ŝanĝi la mondon aŭ plibonigi ĝian komprenon. Eble la rolo de la artisto simple estas eduki, purigi la sensojn. Juĝu mem !

Ec se la ligo inter arto kaj laboro ne tuj estas evidenta, tiu ligo tamen estas malnova en la diversaj disciplinoj : literaturo, pentroarto, ... Estas fotografio, eble, kiu pli facile povas arogi al si la plej perfektan objektivecon por priskribi la vivon de la laboristoj. Tio necesigas la majstrecon de diversaj parametroj kaj eltiri apartan kazon por esprimi ĝeneralecon, priskribi kuntekston. Foto nepre devas esti pruvo, grava dokumento, nekontesteble. Jen la efekton kiun Lewis Hine celis kiam li fotis laborantajn infanojn. Hine diris : "mi nepre volis montri korektendajn aferojn". La sentokapableco de tiu fotisto koncentriĝis do super la suferoj de la infanoj kiuj laboris en la usonaj fabrikejoj, minejoj, kampoj,... malgraŭ la pezo de sia "graflex", Hine sukcese fiksis portretojn kaj ĉiutagajn scenojn de infanoj elĉerpitaj pro nehumanaj laborkondiĉoj. Ni devas memori ke en la tiama Usono (komence de la 20-a jarcento), 1 750 000 geinfanoj, inter 10 kaj 15 jaraĝaj, laboris ĝis 60 horojn semajne ! Tiuj "Breaker Boys" estis venditaj de mizeraj gepatroj kiuj ne povis nutri ilin. Malgraŭ la leĝoj kaj la National Child Labor Commitee (fondita en 1904) la usona socio ekkonscias la krimon danke al la fotoj de Lewis Hine, kiu mem mortos mizere kaj sen subtenoj.

De Lewis Hine kaj Walker Evans al Sebastiao Salgado (legi la rubrikon "Unu bildon, unu artiston") oni ne povas citi ĉiun fotiston kiu orientis sian arton al la denuncado de la homa sufero sed aliaj artistoj tamen distingiĝas per originala vidpunkto kaj tekniko. Ja, por deĉifri la produktorimedojn, la organizon kaj la lingvaĵon de la kapitalismo, la artisto havas siajn proprajn ilojn. Ekzemple, Jean-Luc Godard, kiu filmas la strikantajn laboristojn kiuj sieĝas sian fabrikejon (Ĉio iras glate, 1970). Ekde 1950, Bernd kaj Hilla Becher fotas la arĥitekturon de la industria erao kaj iom pli malfrue, ilia samlandano, la germana Andreas Gursky fotas la aktorojn de la kapitalista ekonomio kaj sukcesas havigi tre impresajn fotojn de la vivo en Wall Street kaj Duane Hanson aŭ Lee Frieandler en la 1970-aj jaroj kiu fotis la trolaborigon, la deprimon, la rezignon de la laboristoj elĉerpitaj pro la diablaj kadencoj. Oni konstatas per tiuj lastaj verkoj ke la rigardo de la artistoj ŝanĝiĝas. Ili forlasis la romantikan aŭ subfosan reprezentadon de laboro por precize montri la dissolviĝon, la ruiniĝon de nia mondo kaj la stigmatojn de la kapitalismo en la karno de la homoj. Franca fotisto Bruno Serralongue, eĉ estos vera atestanto kaj kunulo de koreaj sindikalistoj kaj laboristoj de la firmao Daewoo aŭ en Ĉinio en la fabrikejo de Volvo Truck. Simila sinteno difinas la verkon de Jeremy Deller, kiu filmis la batalon de Orgreave, la malespera lukto de ministoj kontraŭ la polico en 1984. Tiuj artistoj proponas vidpunkton proksime de sociologia enketo.

Se multaj intelektuloj interesiĝas pri la laboro kaj la teknikoj ellaboritaj de la mastroj por kontroli kaj plibonigi la produktkapablojn de la homoj, tiagrade ke la laboristo perdis sian identecon kaj mem kunfandiĝas kun la produktrimedoj, artistoj eble sukcesis krude montri la realecon kaj redoni vizaĝon al homoj dronigitaj en la amaso de la ekspluatitoj.

Cirilo


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio