Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Batalo de l’ kamparanoj en Japanio
puce Eltrovi terkulturiston de la vivo
puce Kilombanoj haltigis la funkciadon de la Aracruz Celulose S/A
puce Manifesto pri Estonteco de Semoj
puce Pri la malsato de kamparanoj

Manifesto pri Estonteco de Semoj


En jaro 2003, Internacia Komisiono por Estonteco de Nutrado publikigis kaj diskonigis Manifeston pri Estonteco de Nutrado (www.arsia.toscana.it/cibo/index.htm). Ĝi priskribis konkretajn ŝtupojn kaj larĝe prospektivajn konceptojn por fari tiel, ke nutraĵaro kaj agrikulturo fariĝu socie kaj ekologie pli kontentigaj, kaj por subteni kaj plifortigi la movadon laborantan cele al mondo pli justa kaj pli akceptema. Tradukita en diversajn lingvojn, ĝi estis abunde diskonigita al privatuloj kaj organizaĵoj, ankaŭ okaze de diversaj konferencoj kaj renkontoj, inkluzive de la ministra kunsido de MOK (Monda Organizaĵo pri Komerco) en Cancun, Meksiko, jaron 2003 ; ĝi estis adoptita de diversaj komunumoj tra la mondo dank’al siaj tuteca vidmaniero kaj principoj. La grave maltrankviliga situacio de nuna stato de la semoj, kune kun ĉiuj siaj sekvoj, aperis kiel ege urĝe pritraktenda demando. Kun konstanta subteno kaj aktiva partopreno de Toskani-regiona registaro, per kompleta konsultado de la superrigardantoj en « Terra Madre » en Torino, la Internacia Komisiono pri Estonteco de Nutrado pretigis ĉi tiun tekston :


Manifesto pri Estonteco de Semoj.


Ni esperas,
— ke ĉi tiu Manifesto estos uzebla por plifortigi kaj akceli la moviĝon al daŭripova agrikulturo, memregado super nutra aŭtonomeco, biodiverseco kaj agrikultura diverseco,
— ke ĝi povos helpi agrikulturistojn en defendado de siaj rajtoj je protekto, uzo kaj plibonigo de semoj,
— kaj ke ĝi pligrandigos nian kolektivan kapablon adaptiĝi al riskoj kaj malcertoj pro biosferaj kaj ekonomiaj ŝanĝiĝoj.


Ni invitas popolojn kaj komunumojn laŭbezone uzi ĝin, kiel ilon por kunigi kaj plifortigi la movadon kontraŭbatalantan minacojn super nutrado kaj biodiverseco starigitajn de industria agrikulturo kaj interesoj de transnaciaj firmaoj.

MANIFSTO PDF

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio