Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)
puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)
puce I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando
puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...
puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ
puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj
puce Marteno Lutero King : Revon havas mi
puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo,
puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)
puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo
puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)
puce T-ĉemizo Internacia solidareco
puce Victor PORI : Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?
puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)


La laboristaro de la neangle parolantaj sklavujoj mal­multon scias aŭ aŭdis pri Daniel De Leon, la amerika marx­isto. Li naskiĝis la 14. dec. 1852 k. mortis la 11. majo 1914. Fama lektoro en usona kolegio li eksimpatiis al la labor­ista movado en 1886. Baldaŭ poste li marxistiĝis k. aniĝis al la Socialist-Labor Party al kiu li apartenis, k. por kiu li senlace k. fidele laboris, ĝis sia morto.


Lenin diris pri De Leon, ke li "estis la plej grava social­isto post Marx", k, en tiu ĉi diro troviĝas granda vero. De Leon profunde sciis la marxismon, sed iomete malsame je Lenin, li ĉefe priatentis la marxan ekonomion. Kom­preneble, tiu ĉi emo flanke de De Leon nur estis kre­aĵo de la socikondiĉaro en Usono, (kiu, tute malsame je la rusa socikondiĉaro kiu estas plejparte ligata al feŭdalaj kondiĉoj k. kiuj malaperos sub soveta kon­trolo, sen enmiksiĝo de kapitalistoj en la okcidenta senco), kiu estas lando de alte evoluinta kapitalismo.


La kondiĉoj en Rusio postulis priatenton al la politikaj principoj de marx­ismo - se oni povas uzi tian esprimon sen mis­kompreniĝo - kiuj mont­ras la absolutan necesecon pri konkiro de politika po­tenco flanke de proletaro, kiu tiamaniere subpremos la posedantajn klasojn k. ties sekvantaron, k. kiu pri­zorgos la evoluon ekono­mian ĝis socialisma nivelo, kiam la neceseco je "poli­tika Ŝtato" malaperos. Tiu­ ĉi prizorgo pri proletara konkiro de politika potenco necesis pro la malalta in­dustria nivelo en Rusujo. Jen la granda pravaĵo de marx­ismo, bone komprenata, kiel Lenin k. aliaj rusaj k.doj ĝin bone komprenas. Sed ni konsideru la alian flankon : Kiel apliki la marxismon en lando sen feŭdalaj ligiloj, kun mo­derna industrio ĉe altega nivelo, kun kapitalista klaso tiom parazita, ke tiu ĉi industrio de ili "posedata", estas gvidata de arego da pagataj organizantoj k. administrantoj servantaj la intereson de la "posedantoj", k. kies politika ŝtato kore­spondas tiun ĉi kondiĉon, havanta nenion por evolui ĝis pli alta nivelo, k. kiu koncernas sin nur pri la subpremado de la proletaro ? - Kel apliki la marxismon en tiaj kondiĉoj ?


Daniel de Leon solvis tiun ĉi problemon, formulante la ideon pri Industria Unionismo. Pritraktante la temon de la nuna organizmaniero proletara, De Leon diris : "Unu impreso, kiun mi frue sentis, en mia rilato al la Movado, estas : La Socialista Respubliko, alivorte, la emancipiĝo de la labor­anta klaso, ne okazos pli frue ol ĝis la tempo k,.penso estos donitaj laŭ certaj linioj de observado, de studado k. de ak­tiveco, kiujn mi trovis, estas malzorgataj, almenaŭ ne sufiĉe ŝatataj". (El "Du Paĝoj el Roma Historio").


Tiuj ĉi vortoj, aperintaj en la supre menciita verko, kiu desegnas la paralelon inter la plebgvidantoj en antikva Romo k. la modernaj judasoj en la nuna laboristara movado, enkondukas nin en la teorio pri Industria Unionismo. La elstarantaĵo de la priparolita teorio konsistas el tio, ke ĝi sin bazas definitive kontraŭa al la nuna organizmetodo - sin kontraŭbatalas. Ekzemple, multaj k.doj vidas k. sentas la perfidon de la nunaj judasoj k. klasharmoniigistoj k. kredas
al tio, ke por forigi ĝin k. ilin nur necesas eloficigo. Nu, eble tio ĉi taŭgus se la movadoj (t. e. la organiz­aĵoj) elkiuj ili aperas estus revoluciaj aŭ revoluciig­eblaj. Tiaj homaĉoj estas nur kreaĵoj de speciala kondiĉaro, la speciala kon­diĉaro ne estas la kreaĵo de tiaj fihomoj. La spe­ciala kondiĉaro estas : la fak-union-movado k. ties vivigado, spite la fakto, ke la movado mem apart­enas senpere al la mal­nova gildorganizaĵaro de mezepoko k. al la kondiĉoj apartenantaj al socio ekkapitalismiĝanta. - La hodiaŭa produktsistemo tute malsimilas al tiu, kiu ekzistis antaŭ 50, 100 aŭ 200 jaroj. Kiel vivigadi organizaĵojn, kiuj taŭgis al, k. sub tiaj kondiĉoj ? Eĉ la kapitalistoj ne estas tiel idiotaj, ke ili faru tion. Ili marŝis kun industria evoluo. Kial ne ni ?


Tion demandis Daniel de Leon.


L
a tuta laborista klaso vendas sian labor­forton, pro tio ĉiu laboristo, malgraŭ funkcio, raso, koloro, k. sekso havas la saman intereson : tiu ĉi intereso estas LA NENIIGO DE LA KAPITALISMA SISTEMO KAJ LA STARIGO DE L’ SOCIALISMA SOCIO. Oni ne tion povas fari per belaj, vanaj vortoj. Oni ne povas fari per vivigado de antikvaj klasharmoniigoj, neantaj la klas­luktadon, organizaĵoj, kiuj, super la perfida klasharmoniiga principo, organize disigas la laboristaron per fakoj inter si luktantaj. De Leon, kun sia nekoruptebla volo kun sia granda scio, instruis nin, ke tute komplete ni industrie organizu niajn fortojn laŭ la postuloj de la klasluktado en moderna socio, instruis nin, ke la plej grandaj k. plej danĝeraj malamikoj de la Revolucio estas tiuj ĉi fiuloj k. la movado al kiu ili apar­tenas k. kiu ilin naskigas. "La fakunion-movado", diris De Leon, "bredas laborfakirojn tiel, kiel marĉo bredas moskitojn".


Sed tiu ĉi flanko ne estas la nura kiu troviĝas en la de­mando pri industria Unuiĝo. La industria Unuiĝo sin or­ganizas laŭ la modernaj produktprocedoj, laŭ industrio, laŭ la postulo de klasluktado, celas tian sociformon kiu "pri­zorgos la administradon de aĵoj anstataŭ regadon de homoj" (Engels). [1] Tiurilate De Leon diris : "Industria Unuiĝo estas la Socialista Respubliko sin pretiganta. Pro tio la Industria Unuiĝo estas samtempe la batalilo por detrui la fortikaĵon de l’ kapitalismo k. la sekvanto de l’ kapitalisma socistrukturo mem." Rilate la politikan flankon li diris : "Netaksebla estas la valoro, digna la pozo de l’politika movado. Ĝi donas al la laboristmovado la eblon klarigi sian celon, siajn as­pirojn k. siajn metodojn, libere, senkaŝe k. en plensuna lumo, kiam alie, sia agitado estus kondamnata al limigita sfero de l’rattruo. La politika movado fariĝas la amaso atingebla al la propagando de l’ Laboro, ĝi levos la laboristan mov­adon super la kategorion de „konspiraĵo", paraleligas ĝin al la kondiĉoj de nuna epoko, kiu, unuflanke, neas la forton de konspiraĵo pri aferoj, kiuj ne nur koncernas la amason, sed pri kiuj la amasoj mem devas esti inteligentaj agantoj ; k. aliflanke, postulas la plej liberan paroleblon. Mallonge k. precize la politika movado sin klinas al la metodoj de civilizita diskutado. Ĝi donas ŝancon por paca solvo de la grava afero pridiskutata".


Kaj laste, sed ne pli malgrave aŭskultu Lenin’on pri Daniel de Leon : "La amerikano Daniel de Leon la unua formulis la ideon pri soveta registaro, kiu kreskis laŭ lia ideo. Estonta socio estos organizata laŭsovete ; anstataŭ geografiaj limoj por nacioj fariĝos sovetaj. Industria Unuiĝo estas la grava afero : Tion ni konstruas." (Robert Minor, en "New York World"). Denove : "Lenin diris, ke li legis el angla ĵurnalo komparon de siaj propraj teorioj kun tiuj de amerikano Daniel De Leon. Pro tio li pruntepetis kelkajn el la De Leon’aj pamfletoj de Rein­stein (kiu apartenis la partion starigitan de De Leon en Ame­riko), legis ilin por la unua fojo, k. estis mirigata vidi kiom klare k. frue De Leon estas sekvinta la saman pensaĵaron kiel la rusujanoj. Lia teorio, ke reprezentado devas esti laŭindustrie, ne laŭaree jam estis la ĝermo de l’sistemo soveta. Ĉe in­ternacia kongreso Lenin vidis De Leon’on. Li faris nenian ajn impreson, griza maljunulo, tute ne kapabla alparoli tian aŭdantaron, sed tamen pli grava homo ol li aspektis pro la fakto ke liaj pampletoj estas skribitaj antaŭ la spertaĵo de la 1905a rusa Revolucio. Kelkaj tagoj poste Lenin enkondukis areton da frazoj de De Leon, ŝajne pro honoro al lia memoro, en nova provaĵo por la programo de l’ komunistpartio.


D. Sherriff (1100)


el Sennacieca Revuo, julio 1924


[1Ĉu ne Proudhon ? - Red.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio