Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce ENKONDUKO
puce ĈAPITRO I : IAREV 1 (1931-1933)
puce ĈAPITRO II : DE IAREV 1 al IAREV 2 (1934)
puce ĈAPITRO III : IAREV 2 (1934 - 1937)
puce ĈAPITRO IV : TRAGIKA EPILOGO
puce KONKLUDO
puce Fontoj kaj bibliografio
puce Anekso : SKISMOJ KAJ REUNUIĜOJ EN LA PROGRESEMA ESPERANTO-MOVADO (1931-1939)

ĈAPITRO I : IAREV 1 (1931-1933)


I - Kiu fondis IAREV-on ?


La demando povas aspekti stranga, ĉar ŝajne oni delonge konsentas pri tio, ke tiu fondo estis la komuna verko de la germana verkisto Ludwig Renn (Ludoviko Ren) kaj de la ukraina esperantista poeto E. Miĥalski. Tamen, tiu versio ŝajnas kontestebla pro almenaŭ du dokumentoj. La unua estas la artikolo de Nekrasov dediĉita al IAREV en la Enciklopedio de Esperanto [1]. Jen legeblas : "Revoluciaj Esp.-Verkistoj unuiĝis en Int. Asocio de Rev. E.-Verkistoj (IAREV) en 1931. IAREV iniciatiĝis samtempe en du diversaj landoj, komence sen ia reciproka interligo - en Sovetunio kaj Germanlando. En Moskvo la asocion iniciatis N. Borisov (el Ĥarkov), N. Hoĥlov kaj N. Nekrasov. En Germanlando, en Leipzig la ĉefa iniciatinto estis J. Flamo (el Estonio) kun partopreno de la konata germana rev. verkisto Ludwig Renn... Baldaŭ ambaŭ grupoj unuiĝis kaj la nomitaj personoj ekformis provizoran estraron de IAREV, samtempe Renn estis unuanime elektita kiel prezidanto..."


La dua dokumento estas la artikolo titolita "La Nova Etapo" en la numero 1 de la samnoma revuo ; proksimume la samaj informoj estas donitaj.


En ambaŭ kazoj, Miĥalski estas neniel menciita kiel kunfondinto. Lia nomo aperas kun multaj aliaj nur en la unua listo de aliĝintoj.


Tamen, konfuziga estas la fakto ke, unu apud la alia, sur la paĝo 6 de n-ro 1 de La Nova Etapo troviĝas deklaracio de L. Renn kaj poemo de Miĥalski, "Kanto al Malamo". Ĉu pura hazardo ? Aŭ rekono de Miĥalski kiel ĉefa rolulo en la fondo de la asocio ? Se la dua hipotezo estus ĝusta, oni devus konkludi, ke Nekrasov dufoje mensogis pro forgesemo.



Sed oni ankaŭ povas meti alian hipotezon : ke Miĥalski ne estas menciita kiel kunfondinto kun sia tuta konsento ; ke li preferis resti malantaŭe, aŭ oni konvinkis lin tion fari, ĉar en 1931, li ankoraŭ ne estis oficiale konsiderata kiel reprezenta figuro de la revolucia esperantista literaturo.


Fine, ekzistas lasta ebla klarigo. Okazis konfuzo, ĉe la esperantistaj historiistoj, inter la rolo de Miĥalski en 1931, kaj tiu, esenca, kiun li ludis en 1934, por reveki la aktivadon de IAREV, ekdorminta la antaŭan jaron.


Almenaŭ unu fakto estas certa : la iniciato venis el la du landoj, kie la revolucia esperantistaro estis plej multnombra, al kio oni devas aldoni, ke la germana komunista partio ekde 1931 estis unu el plej vasaliĝinitaj al Sovetunio inter la eŭropaj komunistaj partioj, kio povis nur faciligi la kunfandiĝon menciita de Nekrasov.


II- Kial IAREV ?


La respondo al tiu demando devas esti serĉata en la kunteksto de la periodo, kiu daŭris de la jaro 1928 ĝis la jaro 1931, dum kiu la ĉefa fakto estis la elekto de Stalin, kiu decidis konstrui la socialismon en ununura lando.


II-1 Socialismo en ununura lando


El ĉiuj elektoj, kiuj prezentiĝis al Stalin, kiam li estis firmiginta sian potencon ĉe la supro de la soveta komunista partio inter 1924 kaj 1928, la konstruo de socialismo en ununura lando similis veran fuĝon antaŭen ; oni do devas konsideri tiun decidon grandparte motivigita de liaj politikaj celoj : la giganteco de la farenda tasko permesas al la ĝenerala sekretario de la komunista partio forigi kiel malamikojn de la socialismo ĉiujn, kiuj faras la plej malgrandan kritiketon, tiel ke li tiel povas plifortigi sian potencegon super la partio kaj la lando.


Sed la radikaligo ne manifestiĝis nur interne de Sovetunio. Ĝi same koncernis la konduton adoptitan rilate al la ekstera mondo. Tiu radikaligo estis faciligita de la konkordo inter la progresoj de Sovetunio en la kadro de la unua kvinjara plano kaj la disfalo de la produktado en la kapitalistaj landoj pro la krizo, kiu komenciĝis kun la borsa kraŝo je oktobro en 1929. Tiu kontrasto ebligis al Stalino prezenti ĝeneralan bildon tute favoran pri USSR : ĉe la alia flanko estis la landoj suferantaj la krizon, akompanataj de la progreso de la faŝismo, pretaj al milito laŭ Stalin, por solvi siajn problemojn ; kaj ĉe la propra flanko, la patrio de la socialismo, ligita al la paco, necesa por konstruado de pli kaj pli promesoplena estonteco. La mondo, laŭ Stalin, estis de tiam dividita en du kampojn : la kampo de la bono, tiu, kie konstruiĝas la socialismo, al kies defendo estis invititaj ĉiulandaj komunistoj kaj tiuj, kiujn oni de tiam nomis la vojkompanojn ; kaj la kampo de la malbono, tiu de la kapitalismaj landoj, kie estis kunmetitaj la burĝoj, la faŝistoj, kaj nova kategorio, la socialfaŝistoj, etikedo gluita dum kelkaj jaroj sur la socialdemokratojn.


II-2 : Unua konsekvenco por la esperantista movado : la kreo de I.P.E. [2]


La decido pri la konstruado de la socialismo en ununura lando kreis iom paradoksan situacion por la sovetaj esperantistoj : interne de Sovetunio la prioritatoj nomiĝis planado, kolektivigo kaj alfabetigo, la internacia lingvo en la plej bonaj kazoj alfrontis ne pli ol la indiferenton aŭ la skeptikon de la aŭtoritatoj. Male, kiam temis pri ekstera agado, tiuj ĉi aŭtoritatoj montriĝis pli komprenemaj rilate al Esperanto, konsiderante, ke en la ĝenerala mobilizo de la progresemaj fortoj favore al Sovetunio, sovetaj aŭ eksterlandaj esperantistoj povus esti interesaj helpantoj. Necesis nun ekscii kiel.


Ekde la fino de la unua mondmilito, la sola internacia esperantista progresema organizo estis SAT [3]. Oni trovis en ĝi ĉiujn maldekstrajn tendencojn : komunisman, socialisman, anarkiisman, pacifisman. Kaj la sovetaj esperantistoj estis multnombraj en ĝi. Ĉu eblis fari el tiu ideologie plurisma asocio instrumenton tute subigitan al la moskvaj direktivoj pere de Komintern ? La broŝuro de E. Lanti, fondinto de SAT, "La Laborista Esperantismo", alvenis kiel oportuna helpo por tiuj, kiuj konsideris, ke la plej bona solvo estas provoko de skismo en la sino de SAT por krei novan organizon multe pli kontroleblan.


En tiu broŝuro, Lanti, kiu jam antaŭ iom da tempo distanciĝis de la heredantoj de la Oktobra revolucio, defendis la sekvan tezon : la emancipiĝo de la laboristoj ne devas kaj ne povas esti gvidata de revolucia partio aganta en nacia kadro, sed per agado en la sino de la entreprenoj ; la organizo de tiu agado devas esti prizorgata en ĉiu industria sektoro en tutmonda tereno. Alivorte, apud la jam ekzistantaj tendencoj en SAT, Lanti proponis novan : la sennaciismon.


La atako kontraŭ Lanti, gvidata de la direkcio de SEU [4] kaj ĉefe de E. Drezen [5], okazis en du direktoj : unuaflanke, oni akuzis Lanti-on, ke li volis fari el la sennaciismo la programon de SAT, aliflanke, liaj tezoj estis denuncataj kiel nekompletaj, nebulaj, kaj lastfine imperiismaj. Tiam evidentiĝis, ke ne plu eblis malantaŭeniri. La skismo okazis en du etapoj : en Aŭgusto 1931, la oponantoj al Lanti, ĉefe komunistoj, forlasis la 11-an kongreson de SAT, kiu okazis en Amsterdamo. Dum la sekvanta jaro, en Berlino, naskiĝis IPE. Male al SAT, kie la aliĝo estis individua, la nova organizo apogis sin sur 18 naciaj sekcioj [6]. Kun la revuo Internaciisto, fondita en 1930, la eldonkooperativo Ekrelo [7], la revolucia esperantista movado ŝajnis disponi pri kompleta arsenalo por plenumi sian taskon. Sed aldoniĝis ankaŭ IAREV.


II-3 Aneksa konsekvenco : la naskiĝo de IAREV


Kronologie, IAREV antaŭis IPE-on, sed kiam la asocio estis kreita en 1931, la skismo sine de SAT estis neevitebla, kaj la decido pri la fondo de IAREV estis verŝajne alprenita post la Amsterdama kongreso. Kiagrade estis la esperantistoj en tiu ago aŭtonomaj ? La iniciato verŝajne venis, kiel indikas la artikolo de Enciklopedio de Esperanto, de kelkaj sovetaj verkistaj membroj de SEU kaj de Ludoviko Ren (Ludwig Renn) en Germanio, sed la efektivigo verŝajne necesigis traktadojn kun jam ekzistantaj organizoj, certe IURV [8], verŝajne Komintern. Fakte, de la komenco IAREV deklaris sin kiel kunlaboranta kun IURV kaj estis tiel rekonita nur post la favora raporto redaktita de trimembra komisiono nomita de la sekretariejo de IURV. Sciante, ke tiu asocio evoluis en la orbito de Komintern, estas klare, ke IAREV enskribiĝis dekomence kiel elemento de ampleksiĝanta sistemo kun multaj disdividoj.


Tamen. Por esperantistaj verkistoj kun revolucia idealo, tio konsistigis bonan okazon por pruvi, ke Esperanto povas esti multe pli ol utila komunikilo, ke ĝi ankaŭ estas taŭga esprimilo por pli kaj pli riĉa literaturo. Profundigi la lingvisman pripensadon pri la internacia lingvo, disvastigi kaj diskonigi esperantistan revolucian literaturon, kaj tiel plialtigi la kulturan nivelon de la laborista klaso : jen la celoj de la nova asocio.


De tiam, necesis scii ĉu eblos longe protekti la ekvilibron inter la specifaj celoj de IAREV kaj tiuj, ĉefe ideologiaj kaj politikaj, de la sistemo instalita de la soveta reĝimo.


III- La Nova Etapo : de relativa aŭtonomio al instrumentigo.


La historio de La Nova Etapo enhavas du periodojn : la unua, dum kiu la redakta komitato de la revuo ŝajnis disponi pri certa aŭtonomio, kaj la dua, markita de nekontestebla subigo al la volo de la soveta povo. La turnopunkto situis post la apero de la numero 3 de la asocia revuo, en kiu lastfoje troviĝis artikoloj dediĉitaj al lingvaj problemoj.


III - 1 unua periodo : relativa autonomio


Ekde la unua numero, La Nova Etapo prezentiĝis kiel la komuna organo de IAREV kaj de ISLK (Internacia Sekretario de la Lingvaj Komisionoj), eligaĵo de SEU, dum IAREV deklaris sin kiel Esperanta sekcio de IURV.


Sur kio baziĝis la partnereco inter IAREV kaj IURV ? Ĉu kompleta egaleco ? aŭ ĉu IURV, pli malnova asocio, alkutimigita al la subtilaĵoj kaj la serpentumoj de la soveta sistemo, dekomence estis la ĉeforkestranto ? Komenco de respondo ŝajnas troviĝi en la deklaroj, kiujn la du asocioj kune publikis en la numero 1 de La Nova Etapo.


Unua artikolo de IAREV, provis pruvi, ke La Nova Etapo, kiel indikis ĝia nomo, ne eliris el nenio sed inaŭguras novan fazon en la historio de la revolucia esperantista movado. Ĝi estis prezentata kiel la heredanto de La Nova Epoko [9], havanta la samajn celojn kiel ties antaŭo : disvolvi la revolucian esperantistan literaturon, progresigi la internacian proletan kulturon, sed, kaj tio estis la novaĵo, per konstanta referenco al la marksismo-leninismo.


Poste venis du tekstoj, unu je la nomo de IURV, alia je tiu de IAREV. La du asocioj asertis, ke ili havas la samajn celojn : batali kontraŭ la minaco de imperiisma milito, konigi la veron pri Sovetunio, batali kontraŭ faŝismo kaj socialfaŝismo.


Referenco al marksismo-leninismo, aliĝo al la politikaj celoj difinitaj de la oficialaj sovetaj instancoj : jen signoj, kiuj ŝajnas indiki nekontesteblan enviciĝon, same kiel evidentiĝas, ke IURV donis la tonon en sia artikolo titolita "Al la tuta revoluciema verkistaro de la mondo". Sisteme maniĥea en la enhavo, ekstreme akratona, tiu artikolo sendis alvokon al la ĝenerala mobilizo de la verkistoj ; la milito estis deklarita al la burĝa kulturo, kiu "serĉas subtenon en la konkordato kun la katolika eklezio, renaskas mistikajn teoriojn de la feŭda mezepoko, penas kaŝi la putrajn apogilojn de sia regado post la fumkurteno de nigra obskurantismo". Post tiu flama parolado, la deklaro de IAREV preskaŭ ŝajnis esti modelo de modereco. La tempo de la sistema enviciĝo ankoraŭ ne alvenis, kiel atestis la enhavo de la du unuaj numeroj.


La tri anoncitaj temoj, literaturo, kulturo, lingvoscienco estis bone pritraktitaj kaj inter ili la lasta havis belan lokon kun 8 artikoloj, preskaŭ ĉiuj tre densaj, subskribitaj de la plej bonaj lingvistoj de la revolucia esperantista movado : "Esperanto, kodo aŭ reala konscio ?" (E. Drezen), "Esencaj momentoj en la lingva teorio de Zamenhof" (E. Spiridoviĉ), "Ĉirkaŭ la teorio de Esperanto" (E. Wüster), "La Internacia Lingvo laŭ marksisma vidpunkto" (A. P. Andrejev) ktp...


Malpli dense la kultura rubriko ĉefe valoris pro du longaj artikoloj, la unua dediĉita al Goeto okaze de la centjarfesto de lia morto, la alia pritraktanta la rilaton inter Heine (Hajne) kaj la komunismo,skribita de certa Buĥarin. Ĉu la akcepto de tio ĉi ne estis la signo de la relativa aŭtonomio pri kiu ankoraŭ disponis IAREV, kaj eĉ de la aŭdaco de la redakta komitato, se oni scias, ke Buĥarin, eĉ se li faris sian memkritikon en 1929, post riproĉoj al Stalin pri perforto de la kampa kolektivigo kaj la manko de demokratio en la partio, ne plu povis esti konsiderata netuŝebla bolŝeviko.


La literatura rubriko dividiĝis en tri partojn : originalaj verkoj en Esperanto, tradukitaj verkoj, recenzoj. Oni devas konstati, ke la originalaj verkoj ankoraŭ malmultis : ok en du numeroj, inter kiuj estis ses poemoj, ofte tre mallongaj. Ekzistis nekontestebla manko, kiun substrekis Nekrasov ekde la unua numero. Laŭ li, en 45 jaroj, de 1883 al 1928, nur 5 verkoj meritis esti konsiderataj kiel eroj de revolucia esperanta literaturo, inter ili troviĝis tiu de L. Bergiers (Berĵje) "ILI" kaj tiuj de E. Izgur Je la nomo de l’ vivo" kaj "Nur volu". Ambaŭ verkistoj estis IAREV-anoj.


Sed Nekrasov tuj aldonis, ke la tendenco iris en bona direkto danke al la eldona agado de Ekrelo, kiu aldonis al la listo tri novajn verkojn : La Himno de Ljubin, Ĉe Abismo de Ĥrima, Solidareco de Kuzmiĉ. Tiel li, proklamante sian konvinkon, povis konkludi, ke la esperanta revolucia literaturo certe mirinde progresos, kaj baldaŭ povos troviĝi en la unua rango en la ĝenerala Esperanta literaturo.


Tiu apenaŭ kaŝita defio al Literatura Mondo [10] restos sensekva.


III - 2 : La lingvoscienca cignokanto


La lingvista pripenso pri Esperanto esprimiĝis lastfoje en la numero 3 de La Nova Etapo, en teksto titolita "Tezoj pri la internacia lingvo" [11].


Tre dialektike, la dekunu tezoj disvolvis argumentaron, kiu estis nur elmontro de rektliniiĝo laŭ la oficiala doktrino, do vera kapitulaco.


Unua fazo : Esperanto estas pravigita kiel komunikilo je la servo de la revolucia proletaro, same kiel estas pravigita lingvista pripenso pri ĝi.


Unua konkludo : Esperanto ne estas mortnaskita lingvo, kiel iuj asertas.


Dua fazo : sed la momenta prioritato estas ne la internacia lingvo, sed male la disvolviĝo de la naciaj lingvoj, kiuj devas servi al la progresoj de la socialismo.


Tria fazo : la dialektika materiismo estas alvokata por klarigi ke, finfine, Esperanto estas nur superstrukturo markita de sia burĝa deveno, kaj pro tio devojigita kiel ilo de la imperiismo.


Krom kelkaj kritiketoj la direkcio de SEU brue aprobis tion, kaj Drezen ne hezitis paroli pri "kolosa rezulto". Tiel kolosa, ke neniam plu oni parolis pri lingva pripenso en La Nova Etapo.


Kie restis la tempo, tamen ne tiel malproksima (estis en 1930), kiam la ukrainaj esperantistoj S. Sinickij kaj V. Sosjura aŭdacis proponi, ke Esperanto fariĝu la lingvo de la soveta ŝtato ? Tiu revo estis ne nur definitive entombigita, sed la soveta povo, malagnoskante sian promeson de batalo por la disvolviĝo de la naciaj kulturoj, engaĝiĝis ekde 1932 en subprema politiko, kaj la ukraina kulturo estis unu el la unuaj kaj plej gravaj viktimoj.


III- 3 La instrumentigo de La Nova Etapo


La malapero de la lingvoscienco estis nur unua paŝo. En la dua fazo, la revuo de IAREV perdis ĉian aŭtonomion kaj estis nur la disvastigilo de literaturo sisteme dediĉita al la glorigo de la konstruado de la socialismo.


Juĝu mem. La lasta numero de La Nova Etapo komencis per longa ekstrakto (13 paĝoj) de la romano de V. Katajev "Tempo Antaŭen", kiu elvokas la labortagon de skipo de laboristoj dungitaj por fabrikado de la betono uzata en la konstruo de la siderurgia komplekso de Magnitogorsko. La skipo ambicias superi la produktorekordon ĝis nun apartenanta al ĥarkovaj laboristoj. Misio plenumita fine de la tago. Poste venis la elvoko de la transformo de la kamparoj (kolektivigo, kampara maŝinismo) kun interalia fragmento el romano de Ŝoloĥov, kies titolo ne estis menciita, omaĝo al la entuziasmo de la Komunista Junularo, glorigo de la teĥnikaj progresoj, de la kultura progresego farita dum la unua kvinjara plano, la tuto interrompita per intermetitaj batalemaj poemoj ("Pretaj por la batalo", "Ni estu pretaj...)".


Entute, 15 tekstoj, veraj panoramoj de la unua kvinjara plano. Kelkaj ilustraĵoj, fotoj aŭ desegnaĵoj, akompanis tiujn tekstojn. Ili alportis nenion plian, ĉar ili reprezentis traktorojn aŭ traktoristojn, altfornojn konstruatajn, fabrikan korton plenan de veturiloj elirantaj el la fabrikoĉenoj, kaj eĉ specimenon el dentaj radoj.





Sed io estas pli surpriziga ol la monoliteco de la enhavo. Fakte, la IAREV-anaj verkistoj estis revoluciuloj ; laŭdado de la patrio de la socialismo, eĉ se iom monotona, povis esti konsiderata kiel ilia devo. Plej surpriziga fakto estas, ke inter tiuj tekstoj, neniu estas originala Esperanta verko. Esperantaj tradukoj, nur tradukoj, jen kio estis proponata al la leganto. Kio restis el la originaj ambicioj formulitaj de Nekrasov ? Nenio, ŝajne. La internacia lingvo estis de nun uzata nur kiel komunikilo. La revoluciaj esperantistoj, sovetaj aŭ aliaj, povis elekti nur inter subigo kaj rezigno.


La IAREV-anoj ŝajne subiĝis. Ĉu ili atendis pli favorajn tagojn, akceptante, ke la sukceso de la unua kvinjara plano estas la prioritato inter la prioritatoj ? Sendube. Sed kion signifis la duobligo de la anoj de la redakta komitato, de 5 al 10 ? Ĉu tio indikis la volon paralizi la funkciadon de la asocio per malfaciligo de la aŭdacaj decidoj ? Almenaŭ estas certe, ke la pli favoraj tagoj ne venis, ĉar tiu numero de La Nova Etapo estis la lasta.


IV Fino de la unua akto de IAREV


La arestiĝo de L. Renn en Decembro 1932 estis la unua bato por IAREV. La germanaj aŭtoritatoj riproĉis al la prezidanto de la asocio, ke li metis siajn militajn kompetencojn en la servon de la laborista klaso kun revoluciemaj intencoj [12]. L. Renn estis poste kondamnita je 2 jaroj kaj duono da malliberejo, sed estis liberigita je la fino de sia puntempo.


Pli gravaj estis la konsekvencoj de la transpreno de la kanceliera posteno fare de Hitler, la 30an de Januaro 1933. Dum la sekvantaj semajnoj, la subpremo komencis frapi la komunistojn, kaj inter ili multaj germanaj esperantistoj viktimiĝis. La materialo de Ekrelo en Lepsiko estis juĝprenita, ĝia direktoro W. Kampfrad arestata ; la sidejo de IPE en Berlino fermita. Dum kelkaj monatoj IAREV estis perdinta sian materian bazon kaj la plej grandan parton de sia germana legantaro.


Senigite de sia ĉefa ekstera subteno, La Nova Etapo povis supervivi nur kun la apogo de la sovetaj autoritatoj. Verŝajne tiuj ĉi, konsiderantaj ke la ludo ne plu valoris, lasis la revuon al sia destino. Tio signifis la finon de ĝia apero. Dum pli ol unu jaro, IAREV endormis.


[1Enciklopedio de Esperanto : Budapeŝto 2-a eldono 1978 p.464

[2IPE : Internacio de Proletaj Esperantistoj

[3SAT : Sennacieca Asocio Tutmonda

[4SEU : Sovetlanda Esperanta Unuiĝo

[5E. Drezen : prezidanto de SEU

[6En Francio, estis FEP : Fédération des Espérantistes Prolétariens(= Federacio de Proletaj Esperantistoj)

[7Ekrelo : Eldonkooperativo por revolucia Esperanta literaturo

[8Esperanta siglo nomanta la internacian asocion de revoluciaj verkistoj, kiu havis sian sidejon en Moskvo, kun naciaj sekcioj en pluraj landoj. En Francio, estis AEAR (Association des Ecrivains et Artistes Révolutionnaires = Asocio de Revoluciaj Verkistoj kaj Artistoj) al kiu mia patro apartenis kiel pentristo

[9Revuo fondita en 1922 de sovetaj esperantistoj, interalie de N. Nekrasov

[10Literatura Mondo : bonkvalita esperantista literatura revuo, publikigita en Budapeŝto, ĉefe ilustrita de J. Bagi kaj Kaloĉaj

[11Vidu La Danĝera Lingvo de U. Lins, eldonejo Progreso, p 367-372

[12L.Renn devenis el aristokrata familio. Li unue karieris en la armeo kaj partoprenis la Unuan mondmiliton. Li poste forlasis la militservon kaj iĝis komunisto.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio