Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Enretigo de malnovaj "Sennaciuloj"
puce Komuniko de PK kaj ĜK-aro pri SAT-rondoj
puce Ontaj numeroj de Sennaciulo
puce Projektoj de la eldonkooperativo
puce Reordigo de la sidejo

Komuniko de PK kaj ĜK-aro pri SAT-rondoj

Karaj gekamaradoj,

Por ebligi pli viglan asocian vivon kaj faciligi la rilatojn inter ĉiuj SAT-anoj, la 80-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninte en Antonio (apud Parizo) de la 21-a ĝis la 28-a de julio 2007 rekomendis eksperimente enkonduki reprezentanton de ĉiu SAT-rondo en la Ĝeneralan Konsilantaron (ĜK-aron) ; estis petite, ke la reprezentantoj estu tuj allasitaj al la dissendolisto de la ĜK-aro, sed ne havu voĉdonrajton en kazo de balotado.

Nun do venas la tempo efektivigi tiun ĉi rekomendon. Por tion fari, necesus ke ĉiuj lokaj grupoj (= grupo el SAT-anoj, kiuj kapablas fizike renkontiĝi sufiĉe ofte) kunvenu kaj interkonsentu pri reprezentanto, kiu ricevus la protokolojn de la PK-kunsidoj, kaj reciproke regule informus pri la loka agado de sia rondo. La loka agado (por kaj per-esperanta, je loka nivelo la diferenco ne ekzistas) povus konsisti el :
 informado pri Esperanto kaj gvidado de kursoj en laboristaj medioj ;
 rekontaktado de la lokaj k-doj, kiuj ne repagis sian kotizon
(eventuale de kelkaj jardekoj) ;
 kolekto de informoj pri lokaj membroj por kompletigi la SAT-adresaron
kaj igi ĝin pli efike uzebla (ĉar pli ĝisdatigita kaj pli kompleta) ;
 aplikado sur loka nivelo de la gvidrezolucio ;
 partopreno en la Sulo-dosieroj ;
 perado por aĉeto kaj diskonigo de SAT-eldonaĵoj.

Ni do kore invitas vin rapide interkonsenti pri reprezentanto. La interkonsento ne nepre devas okazi laŭ formala maniero. Same, la « lokaj grupoj » estas sufiĉe malprecize difinitaj por ebligi adapton al lokaj cirkonstancoj kaj oportunaĵoj.

La celo de tiu-ĉi projekto estas aktive partoprenigi kiel eble plej multajn membrojn en la asocian vivon, por ebligi sufiĉe oftan taskointerŝanĝon en la estonteco, kaj entute pliefikigon de la laboro. Tial ni tre insistas, por ke interesiĝantoj anonciĝu kiel eble plej rapide.

Kamaradecajn salutojn,
La PK kaj ĜK-aro de SAT.

Januaro 2008

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio