Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ĵo Lomoso : Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ? (artikolo)
puce Cristovam Buarque : Internaciigado (Parolado de la brazila Ministro pri edukado en Usono (2004)
puce Jakvo Ŝram : Internacia solidareco (prelego)
puce Jean Ziegler : Tial mortas la homoj (traduko el faklibro)
puce Jorge Martin : Kunteksto de la ŝtatrenverso en Honduro
puce Levi : Lapenna pri la homaj rajtoj (artikolo)
puce Ludo De Brabander : Nov-Koloniismo (artikolo)
puce Marcos Roitman Rosenmann : La afrika elmigranto - sango kaj morto
puce Ronald J. Glossop : Ĉu vi estas mond-civitano ? (interparolado)
puce Valo : La « Kvara Mondo » (artikolo)

Jean Ziegler : Tial mortas la homoj (traduko el faklibro)

Ziegler Kiel venas la malsato en la mondon ?
Jean Ziegler
Tial mortas la homoj

En la industriaj landoj mortas multaj homoj je la sekvoj de malĝusta nutrado kaj je tropezo. En la evolulandoj multaj mortokazoj estas la sekvo de povreco.

Ĉiujare mortas en la tuta mondo ĉirkaŭ 58 milionoj da homoj. Proksimume 35 milionoj el tiuj mortokazoj ne estas kaŭzitaj de infektoj – sed de kormalsaniĝo, de perturboj en la sangocirkulado aŭ de kancero.

En la industriaj ŝtatoj respondecas kormalsanoj kaj perturboj en la sanga cirkulado preskaŭ duonon de ĉiuj mortokaŭzoj. Ĉe pli junaj homoj tiuj malsanoj validas kiel tipaj sekvoj de la bonfarta socio, pro malĝusta nutrado kaj tropezo. Ankaŭ la kancero, la mortokaŭzo numero 2 en la riĉaj landoj, pli kaj pli estas rigardata kiel sekvo de la vivostilo en la industriaj landoj.

Tute alie legiĝas la mortstatistikoj en la evoluandoj. Tie malsaniĝoj de la koro kaj perturboj de la sanga cirkulado respondecas por malpli ol kvarono de ĉiuj mortokaŭzoj -sed tamen kun kreskanta tendenco. Preskaŭ tiom da homoj mortas pro infektoj aŭ pro atakoj de parazitoj. Al la plej gravaj malsanoj de tiu kategorio apartenas pneŭmonito, tuberkulozo, diareo, malario kaj aidoso. Ofte mankas por la homoj laŭaj loĝejoj, efikaj medikamentoj aŭ eĉ akvo, kiu ne malsanigas. La Monda Organizaĵo pri Saneco (WHO) karakterizas tion kiel „malsanojn pro povreco“. La Unuiĝintaj Nacioj (UN) taksas, ke mondvaste preskaŭ du milionoj de la mortokazoj estas kaŭzitaj nur de mankohavaj sanitaraj instalaĵoj kaj tiu ĉi nombro eĉ povus pli kaj pli kreski vidalvide al eksplodece kreskantaj slumoj rande de urbegoj.

Antaŭ ĉio en la malplej evoluitaj landoj tiuj eviteblaj malsanoj havas terurajn sekvojn. Tie mortas triono de ĉiuj homoj pli juna ol kvindekjara. En la mondvasta averaĝo vakcinaj kampanjoj kaj programoj, modernaj medikamentoj kaj pli bonaj higienaj kondiĉoj kondukis al tio, ke la averaĝa vivtempo de la homo konstante kreskis. Sed la homoj en la plej povraj landoj de tio apenaŭ profitis. Precipe sekve de aidoso homoj en la suda Afriko averaĝe mortas nun eĉ pli frue ol en la kvindekaj jaroj de la antaŭa jarcento.

Ankaŭ en la ŝtatoj de la teritorio de la iama Sovetunio la kreskanta povreco de granda parto de la loĝantaroj kondukis al tio, ke la vivekspekto ene de 20 jaroj ekz. en Ruslando malkreskis de 70 jaroj ĝis 65 jaroj.

Minace kreskas la nombro de mortokazoj pro mediokondiĉoj. Antaŭ ĉio la kreskanta aerpoluado kaj mediovenenoj en la akvo kaj en la nutraĵoj kaŭzas malsanojn finfine mortigajn - ne nur en la evolulandoj, sed ankaŭ en la riĉa parto de la Tero.


Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ informoj de la faklibro :
„Tatort Eine Welt“ („Krimejo Unu Mondo“,
Peter Hammer -eldonejo, dua eldono en 2007

Sennaciulo, dec. 2007


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio